Dum Ĵa parolis, mi havis bonegan okazon por pli precize ekzameni lin. Li estis giganta ulo, kiu altis laŭ mia takso ses futojn kaj ses aŭ sep colojn, belforma kaj kun kupre ruĝa haŭtkoloro ne multe alia ol tiu de niaj nordamerikaj indianoj, kaj ankaŭ liaj trajtoj similis al iliaj. Li havis aglan nazon, kian oni trovas ĉe multaj anoj de la pli altaj triboj, elstarantajn vangostojn kaj nigrajn harojn kaj okulojn, sed liaj lipoj kaj buŝo estis pli belformaj.
Entute, Ĵa estis impona kaj bela, kaj belparola eĉ en la mizera helpa ĵargono, kiun ni devis uzi.
Dum nia interparolo, Ĵa prenis la remilon kaj remis la pirogon per viglaj tiroj antaŭen al granda insulo, kiu situis proksimume duonan mejlon for de la ĉeftero. Lia lerta manovrado de la kruda kaj malfacila boato elvokis mian plej profundan admiron, ĉar nelonge antaŭe mi mem manovris ĝin tiel fiaske.
Ektuŝinte la belan, ebenan plaĝon, Ĵa elsaltis, kaj mi sekvis lin.
Kune ni trenis la pirogon sufiĉe for inter la arbustojn, kiuj kreskis post la sablo.
"Necesas kaŝi la pirogojn," Ĵa klarigis, "ĉar la mezopoj de Luana konstante militas kontraŭ ni kaj ŝtelus ilin, se ili trovus ilin."
Li montris per la kapo al insulo pli fora en la maro, tiel dista, ke ĝi ŝajnis nura nebulaĵo pendanta en la malproksima ĉielo. La suprenira kurbiĝo de la surfaco de Pelucidaro konstante malkaŝis al la okuloj de homo de la ekstera Tero nekredeblaĵojn. Vidi la teron kaj akvon kurbiĝi supren en la malproksimo, ĝis ĝi ŝajnis kurbiĝi al la rigardanto, fandiĝante poste kun la fora ĉielo.
Percepti la marojn kaj montojn pendi super la kapo postulis tiel plenan inversiĝon de la sentuma kaj rezona fakultoj, ke oni preskaŭ nur gapmiris.
Kaŝinte la pirogon, Ĵa tuj sin ĵetis en la ĝangalon, kaj baldaŭ venis sur stretan, sed klare videblan padon, kiu serpentumis tien kaj reen, kiel la vojoj de ĉiuj primitivaj gentoj, sed kiel mi poste konstatis, unu strangaĵo distingas ilin disde ĉiuj aliaj, kiujn mi iam ajn vidis, ĉu ene de la Tero ĉu sur ĝi.
Ĉiufoje la pado iradis, videbla kaj neta kaj bone eltretita, ĝis abrupte ĝi finiĝis, meze de iu densa ĝangala implikaĵo, kaj tiam Ĵa subite retroiris kelkajn paŝojn malantaŭen, saltis sur arbon, tragrimpis ĝin ĝis la alia flanko, faligis sin sur trunkon de falinta arbo, saltis preter malaltan arbuston kaj alteriĝis sur tute alian nete videblan padon, kiun li kurtan distancon sekvis, turniĝis kaj retroiris mejlon aŭ malpli ol mejlon, ĝis kie tiu nova pado finiĝis tiel abrupte kaj mistere kiel la antaŭa vojparto. Tie li denove transpasis ĉiufoje ian medion, kie ne eblis lasi spuron, kaj poste resurpaŝis la interrompitan vojon.
Kiam mi ekkomprenis la celecon de tiu miriga itinero, mi ne povis ne admiri la indiĝenan sagacon de tiu antikva pramezopo, kiu elpensis tiun originalan artifikon por malhelpi persekutadon fare de malamikoj kaj por prokrasti aŭ malebligi tute ties provojn sekvi lin en liajn urbojn profunde sub la tero.
Al vi, homoj de la ekstera mondo, tio eble ŝajnas malrapida kaj peniga metodo por vojaĝi tra la ĝangalo, sed se vi estus pelucidarano, vi komprenus, ke la tempo estas nenia faktoro, kie ĝi ne ekzistas. Tiel labirintaj estas la sinuoj de la padoj, kaj tiel diversaj la interpadaj medioj kaj la distancoj, kiujn oni devis retroiri ekde la padofinoj por ilin trovi, ke mezopo ofte iĝas viro antaŭ ol koni eĉ tiujn, kiuj kondukas de lia propra urbo al la maro.
Fakte, tri kvaronoj de la edukiĝo de mezopa junulo konsistas el konatiĝo kun tiuj ĝangalaj vojoj, kaj la relativa rango de iu plenkreskulo dependas plejparte de la nombro de vojoj sur lia propra insulo, kiujn li kapablas sekvi. La inoj nenion lernas pri ili, ĉar de la naskiĝo ĝis la morto ili neniam forlasas la arbaran maldensejon, en kiu situas ilia naskiĝa vilaĝo, krom se ilin edzinigas viro el alia vilaĝo, aŭ se ilin militkaptas malamikoj de ilia tribo.
Migrinte eble kvin mejlojn tra la ĝangalo, ni subite eniris grandan maldensejon, en kies preciza centro staris vilaĝo tiel drolaspekta, kiel oni povus imagi.
Estis forhakitaj la suproj de iuj grandaj arboj dekkvin aŭ dudek futojn super la tero, kaj sur tiuj trunkoj estis konstruitaj sferaj loĝejoj el kototegitaj plektitaj vergoj. Sur la verto de ĉiu el la pilkecaj domoj staris iuspeca skulptaĵo, kiu laŭ la klarigo de Ĵa identigis ĝian loĝanton.
Horizontalaj aperturoj, ses colojn altaj kaj du aŭ tri futojn longaj, servis por enlasi lumon kaj ventumi. La enirejo de domo estis malgranda aperturo en la bazo de arbo, kiu gvidis per kruda ŝtupetaro supren tra la kavigita trunko al la supra ĉambraro. La amplekso de la domoj variis de du ĝis pluraj ĉambroj. La plej granda, kiun mi eniris, havis du etaĝojn kaj ok apartamentojn.
Ĉirkaŭ la vilaĝo, inter ĝi kaj la ĝangalo, estis bele kulturitaj agroj, sur kiuj la mezopoj kultivis la bezonatajn grenojn, fruktojn kaj legomojn. Virinoj kaj infanoj laboris en tiuj ĝardenoj, kiam ni transiris al la vilaĝo. Vidante Ĵa, ili salutis respekteme, sed min ili tute ne atentis. En ilia mezo kaj ĉe la periferio de la kultivita tereno estis multe da militistoj. Ankaŭ tiuj salutis Ĵa, tuŝante la teron tuj antaŭ si per la pintoj de siaj lancoj.
Ĵa kondukis min al granda domo meze de la vilaĝo--la okĉambra--kaj invitinte min enveni, li donis al mi manĝaĵon kaj trinkaĵon. Tie mi konatiĝis kun lia edzino, belulino kun mamsuĉanta bebo en la brakoj. Ĵa rakontis al ŝi, kiel mi savis al li la vivon, kaj post tio ŝi ĉiam traktis min tre kompleze kaj gastigeme, permesante al mi eĉ teni kaj amuzi la adoratan etulon, kiu, laŭ Ĵa, estis la regonto de la tribo, ĉar Ĵa ŝajnis esti la nuna reganto de la komunumo.
Ni manĝis kaj ripozis, kaj mi dormis, pri kio Ĵa tre amuziĝis, ĉar laŭŝajne li malofte aŭ eĉ neniam tion faris, kaj poste la ruĝulo proponis, ke mi akompanu lin al la templo de la maharoj, kiu staris ne malproksime de la vilaĝo.
"Estas malpermesite viziti ĝin," li diris, "sed la grandeguloj ne kapablas aŭdi, kaj se ni bone kaŝos nin, ili tute ne scios pri nia ĉeesto. Mi estas homo, kiu malamas ilin kaj ĉiam malamis ilin, sed la aliaj ĉefoj de la insulo kredas, ke estus plej prudente daŭrigi la amikajn rilatojn inter la du rasoj; se ne estus tiel, nenio pli plaĉus al mi ol gvidi miajn militistojn en batalo kontraŭ la fiaj estaĵoj kaj ekstermi ilin--la vivo en Pelucidaro estus pli bona, se ili ne ekzistus."
Mi tutkore konsentis kun Ĵa, sed ŝajnis al mi malfacila afero ekstermi la regantan rason de Pelucidaro. Tiel interparolinte, ni sekvis la komplikan padon al la templo, kiu troviĝis en malgranda maldensejo borderita de enormaj arboj, similaj al tiuj, kiuj kredeble abundis sur la ekstera krusto dum la karbonio.
Jen ĝi staris: granda templo el tajlita rokaĵo, konstruita en la formo de granda ovalo, kun volba tegmento perforita de kelkaj grandaj aperturoj. Neniu pordo aŭ fenestro videblis sur la flankoj de la konstruaĵo, kaj oni ne bezonis tiajn, krom unu enirejo por la sklavoj, ĉar, kiel Ĵa klarigis, la maharoj enflugis en sian solenejon kaj elflugis el ĝi tra la tegmentaj malfermaĵoj.
"Sed estas enirejo", Ĵa aldonis, "ĉe la bazo de la konstruaĵo, pri kiu eĉ la maharoj nenion scias. Venu." Kaj li kondukis min trans la maldensejon al amaso de ŝtonoj kuŝantaj apud la bazo de la muro ĉe unu ekstremo de la konstruaĵo. De ĝi li forŝovis kelkajn grandajn rokojn kaj tiel malkaŝis malgrandan aperturon, kiu kondukis rekte en la konstruaĵon, almenaŭ laŭŝajne, kvankam, enirinte post Ĵa, mi trovis min unue en tute malluma streta loko.