Выбрать главу

Ĉi-foje ne okazis hipnotado--realiĝis nur simpla, sovaĝa brutaleco de rabobestoj, kiuj ungas, ŝiras kaj glutas sian viandon, sed eĉ tio estis malpli forpuŝa ol la supernatura procedo de la maharoj.

Dum la tipdaroj finforglutis la lastajn sklavojn, la maharoj jam dormis sur siaj rokegoj, kaj momenton poste, la grandaj pterodaktiloj reflugis al sia loko flanke de la reĝino, kie ili mem ekdormis.

"Mi kredis, ke la maharoj malofte aŭ neniam dormas," mi diris al Ĵa.

"Ili faras multon en ĉi tiu templo, kion ili ne faras aliloke," li respondis. "La maharoj de Futra laŭonidire ne manĝas homan karnon, sed oni alportas milojn da sklavoj ĉi tien, kaj preskaŭ ĉiam troviĝas maharoj por manĝi ilin. Mi supozas, ke ili pro tio ne venigas siajn sagotojn ĉi tien, ĉar ili hontas pro tiu kutimo, pri kiu ili supozigas, ke nur la plej postiĝintaj el iliaj samrasanoj praktikas ĝin. Sed mi vetus mian pirogon kontraŭ rompita remilo, ke ne ekzistas eĉ unu maharo, kiu rifuzas homviandon, kiam ajn ŝi povas akiri ĝin."

"Kial ili malŝatu manĝi la karnon de homoj," mi demandis, "se ili efektive rigardas nin kiel malsuperajn bestojn?"

"Ili laŭdire rigardas kun abomeno la manĝantojn de homa karno ne tial, ke ili konsideras nin egaluloj," respondis Ĵa, "sed nur, ĉar ni estas varmsanguloj. Ili eĉ ne pripensus manĝi dagaĵon, kiu por ni estas delektaĵo, same kiel mi ne manĝus serpenton. Fakte, malfacilas klarigi, kial ekzistas ĉe ili tiaj inklinoj."

"Mi volus scii, ĉu ili lasis eĉ unu homon vivanta," mi scivolis, forte elkliniĝante el la aperturo en la roka muro por pli bone ekzameni la templon. Rekte sub mi, la ondoj plaŭdetis ĝis la bazo de la muro pro breĉo inter la rokoj tiuloke kaj ankaŭ en kelkaj aliaj lokoj ĉirkaŭ la periferio de la templo.

Miaj manoj ripozis sur peceto de granito, kiu konsistigis parton de la muro, kaj mia tuta pezo sur ĝi montriĝis troŝarĝo. Ĝi elrompiĝis, kaj mi impetis antaŭen. Per nenio mi povis savi min, kaj mi plonĝis kapantaŭe en la akvon sub mi.

Bonŝance, la baseno estis profunda tie, kaj mi ne vundiĝis pro la falo, sed dum mi altiĝis al la akvosupraĵo, mia spirito pleniĝis de teruro pro mia situacio, ĉar mi pripensis la abomenindan pereon, kiu atendos min tuj, kiam la okuloj de la rampuloj trafos la estaĵon, kiu perturbis ilian dormon.

Kiel eble plej longe mi restis submergita kaj dume rapide naĝis en la direkto de la insuloj, por ke mi plejeble longe restu viva. Fine, mi devis supreniri por preni aeron, kaj kiam mi ĵetis timplenan rigardon en la direkto de la maharoj kaj la tipdaroj, mi preskaŭ senkonsciiĝis, vidante, ke ne restis eĉ unusola sur la rokoj, kie mi ilin laste vidis, kaj kiam mi perokule travagis la templon, mi ne povis percepti iun ajn el ili en ĝia interno.

Mi estis dum momento konsternita pri la aferstato, ĝis kiam mi rememoris, ke la maharoj, ĉar surdaj, ne povis vekiĝi pro la bruo farita de mia korpo, kiam ĝi trafis la akvon, kaj krome, ke pro la foresto de la tempo en Pelucidaro ne eblas scii, kiel longe mi estis subakve. Estus malfacile kalkuli ĝin laŭ surteraj kutimoj kaj normoj--la tempopason--kaj ekkalkulinte, mi komprenis, ke mi estis subakve eble sekundon, eble monaton, aŭ eble eĉ tute ne. Oni ne povas eĉ koncepti la eksternormalajn kontraŭdirojn kaj neeblaĵojn, kiuj estiĝas, kiam mankas ĉiu el la metodoj de tempomezurado, kiujn ni havas surtere.

Tuj mi volis gratuli min okaze de la miraklo, kiu donis al mi portempan saviĝon, kiam la memoro pri la hipnotaj potencoj de la maharoj plenigis min je anticipa timo, ke ili eble en tiu momento aplikas sian misteran arton kontraŭ mi, kun la efiko, ke mi nur imagas min sola en la templo. Je tiu penso, frida ŝvito ekfluis el ĉiuj poroj de mia haŭto, kaj dum mi grimpis el la akvo sur unu el la insuletojn, mi tremis kiel folio--vi ne povas imagi la hororegon, kiun eĉ la nura penso pri la fiaj maharoj de Pelucidaro estigas en la spirito de homo--kaj aldone al tio senti sin stirata de tiuj aĉaj, ŝlimaj kaj naŭzaj estaĵoj, kiuj pretas treni homon sub la akvon por manĝi lin! Terurveka afero.

Sed ili ne venis, kaj fine mi konkludis, ke mi estas vere sola en la templo. Kiel longe mi restos sola: jen la sekvanta demando, kiu trafis en mian kapon, dum mi furioze ĉirkaŭnaĝis denove, serĉante manieron fuĝi.

Plurfoje mi vokis al Ĵa, sed laŭŝajne li foriris post mia falo en la basenon, ĉar miaj krioj ne elvokis respondon. Sendube li sentis sin tiel certa pri mia mortonteco, kiam li vidis min fali el nia kaŝejo, kiel mi tiam sentis, kaj timante mem esti eltrovita, rapidis el la templo al sia vilaĝo.

Mi sciis, ke la konstruaĵo devas havi enirejon flanke de la tegmentaj enirejoj, ĉar ne ŝajnis kredeble, ke la miloj da sklavoj, kiujn oni venigadis, por ke la maharoj satiĝu je la de ili avidata homviando, estus altransportitaj tra la aero, do mi pluserĉis, ĝis fine min rekompencis la malkovro de kelkaj lozaj granitaj blokoj en la masonaĵo je unu flanko de la templo.

Malgranda peno montriĝis sufiĉa por deloki sufiĉe da ŝtonoj, por ke mi trarompu vojon en la maldensejon, kaj momenton poste mi jam tragalopis la interspacon al la densa ĝangalo post ĝi.

Tie mi falis, anhelante kaj tremante, sur la herbtapiŝon sub la gigantaj arboj, ĉar mi sentis min kvazaŭ fuĝinta el la ridetanta faŭko de la morto kaj el la profundo de mia propra tombo. Kia ajn danĝero kaŝiĝos en tiu insula ĝangalo, neniu povos esti tiel timinda kiel tiuj, de kiuj mi ĵus forkuris. Mi sciis, ke mi povos renkonti la morton kun kuraĝo, se ĝi nur venos en la formo de iu konata besto aŭ de homo--kio ajn, sed nur ne la turpaj kaj misteraj maharoj.

9-a ĉapitro

LA VIZAĜO DE LA MORTO

Ŝajne mi ekdormis pro lacego. Post la vekiĝo mi estis tre malsata, kaj okupinte min dum iom da tempo per fruktoserĉado, mi ekmarŝis tra la ĝangalo por trovi la plaĝon. Mi sciis, ke la insulo estas sufiĉe malgranda, por ke mi facile trovu la maron, se mi nur irus rektlinie, sed ĝuste tio estis la problemo, ke mankis rimedo konstati la direkton kaj iradi laŭ ĝi. La suno ja estis ĉiam super mia kapo, kaj la arboj estis tiel densaj, ke mi ne povis vidi iun ajn malproksiman objekton, kiu gvidus min laŭ rekta linio.

Sed kiel okazis, mi ŝajne marŝis longan distancon, ĉar mi manĝis kvarfoje kaj dormis dufoje antaŭ ol atingi la maron, sed post la finfina alveno mia plezuro je ĝia ekvido ankoraŭ pliiĝis pro la hazarda eltrovo de pirogo kaŝita inter la arbustoj, kiujn mi trastumblis tuj antaŭ ol veni sur la plaĝon.

Mi povas certigi, ke ne necesis longa tempo por treni la rustikan boaton ĝis la akvo kaj ŝovi ĝin for de la akvobordo. Mia travivaĵo kun Ĵa instruis min, ke se mi ŝtelu la pirogon de aliulo, mi faru tion rapide kaj mi hastu meti distancon inter mi mem kaj ĝia posedanto.

Estis evidente, ke mi eliris sur la alia flanko de la insulo, tiu flanko, ĉe kiu Ĵa kaj mi eniris ĝin, ĉar mi tute ne povis vidi la ĉefteron. Longe mi ĉirkaŭremis la bordon, kvankam je konvena distanco de ĝi, ĝis kiam mi ekvidis la ĉefteron en la malproksimo.

Vidinte ĝin, mi rapidis direkti mian vojon al ĝi, ĉar delonge mi estis rezoluta, ke mi reiros al Futra kaj refoje malliberiĝos por esti denove kun Perry kaj Gak la Vila.