Dum mi staris tie, streĉa kaj silenta, atendante la unuan mallaŭtan sonon, kiu indikos la proksimiĝon de miaj malamikoj, eta bruo el la nigra profundo de la kaverno altiris mian atenton. Eble ĝin produktis la moviĝo de la granda korpo de iu bestego leviĝanta de sur la rokoza planko de sia loĝejo. Preskaŭ sammomente, mi kredis aŭdi la skrapon de ledaj sandaloj sur la kornico ĉirkaŭ la vojturniĝo. Dum la postaj kelkaj sekundoj, mia atento estis konsiderinde dividita.
Kaj tiam, el la inkeca nigro je mia dekstra flanko, mi vidis du flamantajn okulojn rigardadi en miajn. Ili situis pli ol du futojn pli alte ol mia kapo. Estas vere eble, ke la besto, kiu ilin posedis, staris sur altaĵo en la kaverno, aŭ ke ĝi eble baŭmis sur la postpiedoj; sed mi jam vidis sufiĉe multajn el la monstroj de Pelucidaro por scii, ke mi nun eble frontas novan kaj timegindan Titanon, kies dimensioj kaj feroco superas tiujn de ĉio antaŭe vidita.
Kio ajn ĝi estis, ĝi malrapide aliris la faŭkon de la kaverno, kaj nun, profundavoĉe kaj fortimige, ĝi eligis malaltan kaj minacan muĝon. Mi ne atendis pli longe por disputi pri la posedo de la kornico kun la kreitaĵo, kiu posedis tiun voĉon. La bruo ne estis laŭta--mi dubas, ĉu la sagotoj eĉ aŭdis ĝin--sed la sugesto pri latentaj eblecoj en ĝi estis sufiĉa, por ke mi sciu, ke ĝi povas deveni nur de enorma kaj feroca bestego.
Dum mi retroiris laŭ la kornico, mi baldaŭ preterpasis la faŭkon de la kaverno, kie mi ne plu povis vidi tiujn flamantajn okulojn, sed momenton poste, mi ekvidis la diablan vizaĝon de sagoto, dum ĝi singarde antaŭeniris, trapasante la turniĝon sur la krutaĵo sur la malproksima flanko de la kaverna faŭko. Kiam la ulo min vidis, li salte alkuris postĉase laŭlonge de la kornico, kaj post li venis tiom da kolegoj de li, kiom povis amasiĝi tuj malantaŭ li.
Samtempe, la besto eliris el la kaverno, tiel, ke li kaj la sagotoj alfrontiĝis sur la mallarĝa kornico.
La besto estis enorma kavernurso, minaca per sia kolosa grandegeco, almenaŭ ok futojn alta ĉe la ŝultro, dum de la pinto de ĝia nazo ĝis la fino de ĝia stumpeca vosto ĝi estis plene dek du futojn longa. Kiam ĝi ekvidis la sagotojn, ĝi eligis plej timindan muĝon, kaj kun malfermita buŝo ĝi alsturmis ilin. Kun terurkrio, la plej antaŭa gorilohomo turniĝis por fuĝi, sed li kuris rekte kontraŭ siaj alimpetantaj kolegoj.
La hororo de la sekvantaj sekundoj estas nepriskribebla. La sagoto plej proksima al la kavernurso, trovinte sian forfuĝon barita, turniĝis, kaj intence saltis al terura morto sur la tranĉaj rokoj tricent futojn sube. Tiam, la enormaj makzeloj malfermiĝis kaj kaptis la postan--aŭdiĝis la naŭza sono de krakiĝantaj ostoj, kaj la disŝirita kadavro estis faligita de la rando de la krutaĵo. Kaj la potenca bestego eĉ ne interrompis sian konstantan antaŭeniron laŭ la kornico.
Kriĉantaj sagotoj nun freneze saltis de sur la krutegaĵo por ĝin eskapi, kaj laste, mi vidis ĝin ĉirkaŭiri la turniĝon, ankoraŭ ĉasante la demoralizitan restaĵon de la homĉasantaro. Dum longa tempo mi povis aŭdi la teruran muĝadon de la bestego, miksitan kun la krioj kaj kriĉoj de liaj viktimoj, ĝis la timigaj bruoj fine mallaŭtiĝis kaj malaperis en la malproksimeco.
Poste, mi informiĝis de Gak, kiu finfine atingis siajn tribanoj kaj revenis kun trupo por savi min, ke la _riso_, kiel oni nomas ĝin, postĉasis la sagotojn, ĝis ĝi ekstermis la tutan bandon. Gak estis certa, kompreneble, ke ankaŭ mi iĝis viktimo de la terura kreitaĵo, kiu en Pelucidaro estas vere la reĝo inter bestoj.
Ne volante reiri en la kanjonon, kie mi eble fariĝus predaĵo aŭ de la kavernurso aŭ de la sagotoj, mi antaŭeniris laŭ la kornico, kredante, ke ĉirkaŭirinte la monton, mi povus atingi la landon Sari el alia direkto. Sed mi ŝajne konfuziĝis pro la tordoj kaj turniĝoj de la kanjonoj kaj ravinoj, ĉar mi nek tiam venis al la lando Sari, nek dum longa tempo poste.
14-a ĉapitro
EN LA ĜARDENO EDENA
Sen iu ajn orientiĝo el la ĉielo, ne estas mirige, ke mi konfuziĝis kaj perdiĝis en la konfuza labirinto de tiuj vastaj montetoj. Fakte, mi tute trapasis ilin kaj elvenis super la valo ĉe la alia flanko. Mi scias, ke mi vagadis longan tempon, ĝis laca kaj malsata mi trovis malgrandan kavernon sur la supraĵo de la kalkŝtona formacio, kiu anstataŭis la antaŭan granitan.
La kaverno, kiu ekplaĉis al mi, troviĝis en la mezo de la apika flanko de altega krutaĵo. La vojo al ĝi estis tia, ke mi sciis, ke neniu besto povus frekventi ĝin, kaj ĝi ankaŭ ne estis sufiĉe granda por esti komforta loĝejo, krom por la pli malgrandaj mamuloj kaj reptilioj. Tamen, kun la plej granda singardemo mi rampis en ĝian malluman internon.
Tie mi trovis kameron iom grandan, lumigitan de mallarĝa fendo en la roko, supre, kio lasis la sunlumon enfiltriĝi sufiĉe hele por forigi la tutan senlumecon, kiun mi atendis. La kaverno estis tute malplena, kaj mankis signoj de lastatempa loĝateco. La aperturo estis relative malgranda, tiel ke per konsiderinda penado mi sukcesis alporti rokegon el la valo malsupre, kiu tute baris ĝin.
Tiam mi reiris al la valo por preni brakplenon da herbo, kaj dum tiu marŝo mi havis la bonŝancon faligi ortopion, kio estas la malgranda ĉevalo de Pelucidaro, eta besto proksimume tiel granda kiel terhundo, abunda en ĉiuj partoj de la interna mondo. Tiel, kun manĝaĵo kaj litaĵo, mi reiris al mia loĝejo, kie post manĝo de nekuirita viando, al kio mi estis nun jam alkutimiĝinta, mi trenis la rokegon antaŭ la enirejon kaj volve ekkuŝis sur lito el herbo--nuda, pratempa kavernulo, tiel sovaĝe primitiva kiel miaj historiaj prapatroj.
Mi vekiĝis ripozinta, sed malsata, kaj puŝinte la rokegon flanken, mi elrampis sur la etan rokozan kornicon, kiu estis mia kvazaŭa antaŭdoma portiko. Antaŭ mi etendiĝis malgranda, sed bela valo, tra kies centro klara kaj glimbrilanta rivero serpentumis al interna maro, kies blua akvo apenaŭ videbliĝis inter la du montoĉenoj, kiuj brakumis ĉi tiun etan paradizon. La supraĵoj de la aliflankaj montetoj estis verdaj pro vegetaĵoj, kaj granda arbaro vestis ilin ĝis la bazoj de la ruĝaj, flavaj kaj kuproverdaj altegaj apikaĵoj, kiuj estis iliaj pintoj. La valo mem estis tapiŝita de denskreska herbo, dum tie kaj aliloke areoj kun sovaĝaj floroj estigis grandajn buntomakulojn sur la fona verdo.
La fundon de la valo punktis aretoj de palmecaj arboj--plej ofte po tri aŭ kvar. Antilopoj staris sub ili, dum aliaj furaĝis for de la arboj aŭ gracie vagis al proksima transvadejo por trinki. De tiu belega besto estis kelkaj specioj, el kiuj la plej majesta iom similis al la giganta elando de Afriko, escepte de la spiralaj kornoj, kiuj komplete kurbiĝas malantaŭen super la oreloj kaj plu kurbiĝas antaŭen, sube, finiĝante per akraj kaj estiminde grandaj pintoj du futojn antaŭ la vizaĝo kaj super la okuloj. Ilia grandeco memorigis pri tiu de purrasa herforda virbovo, sed ili estis tre lertpaŝaj kaj rapidaj. Pro la larĝaj flavaj strioj sur la malhelkaŝtane koloritaj feloj, mi prenis ilin por zebroj, kiam mi ilin unuafoje vidis. Entute, ili estas admirindaj bestoj, kiuj aldonis perfektigan efekton al la stranga kaj bela pejzaĝo sternita antaŭ mia nova hejmo.
Mi jam decidis fari el la kaverno mian sidejon, kaj uzante ĝin kiel bazon, fari laŭsisteman esploradon de la ĉirkaŭa tereno, serĉante la landon Sari. Unue mi finmanĝis la restaĵon de la kadavro de la ortopio, kiun mi mortigis antaŭ mia lasta dormo. Poste mi kaŝis la Grandan Sekreton en profunda fendo en la malantaŭo de mia kaverno, rulis la rokegon antaŭ mian pordon, kaj kun miaj pafarko, sagoj, glavo kaj ŝildo, mi grimpis malsupren en la pacan valon.