La paŝtantaj gregoj moviĝis flanken, kiam mi ilin trapasis, plej multe la etaj ortopioj, kiuj montris la plej grandan malfidon, galopante ekster danĝeron. Ĉiuj bestoj ĉesis manĝi, kiam mi proksimiĝis, kaj moviĝinte al loko, kie ili sentis sin ekster danĝero, ili staris kaj ekzamenis min per seriozaj okuloj kaj etenditaj oreloj. Unufoje, unu el la maljunaj virantilopoj el la striohava speco malaltigis sian kapon kaj kolere muĝis--eĉ farante kelkajn paŝojn en mia direkto, tiel ke mi kredis lin sturmonta; sed post mia preterpaso, li daŭrigis manĝi, kvazaŭ nenio lin ĝenis.
Ĉe la malsupera ekstremo de la valo mi preterpasis kelkajn tapirojn, kaj trans la rivero mi vidis grandan sadokon, la enorman dukornan praulon de la nuntempa rinocero. Ĉe la fino de la valo, la krutaĵoj maldekstraflankaj pluiris ĝis la maro, tiel, ke por ilin ĉirkaŭpasi kiel mi deziris, necesis suprengrimpi ilin por serĉi kornicon, laŭ kiu mi povus daŭrigi mian vojaĝon. Ĉirkaŭ kvindek futojn de la bazo, mi atingis elstaraĵon, kiu prezentis naturan vojon ĉe la fronto de la krutaĵo, kaj mi ĝin sekvis super la maro al la fino de la krutaĵo.
Tie, la elstaraĵo rapide deklivis al la supro de la krutaĵoj--evidentis, ke la tavolo, kiu formis ĝin, suprenpuŝiĝis tiel krutdeklive, kiam naskiĝis la montoj malantaŭ ĝi. Dum mi zorge grimpis supren laŭ la deklivo, subite tiris mian atenton supren ia stranga siblo, kaj io, kio similis svingegadon de flugiloj.
Kaj je la unua ekrigardo, trafis miajn teruroplenajn okulojn la plej timinda afero, kiun mi iam vidis, eĉ en Pelucidaro. Ĝi estis giganta drako, kian oni bildigas en la legendoj kaj fabeloj de Teraj popoloj. Ĝia grandega korpo estis laŭŝajne kvardek futojn longa, dum la verpertecaj flugiloj, kiuj ŝvebigis ĝin meze de la aero, etendiĝis plenajn tridek futojn. Ĝiaj plene malfermitaj makzeloj estis armitaj per longaj, akraj dentoj, kaj ĝiaj piedoj posedis terurajn ungegojn.
La sibla sono, kiu unue altiris mian atenton, produktiĝis el ĝia gorĝo, kaj ŝajnis esti direktita al io preter kaj sub mi, kion mi ne povis vidi. La elstaraĵo, sur kiu mi staris, abrupte finiĝis kelkajn paŝojn antaŭe, kaj kiam mi atingis la finon, mi vidis tion, kio kaŭzis la eksciton de la reptilio.
Iam en pasinteca epoko, tertremo kreis terfendon tiuloke, tiel ke antaŭ la loko, kie mi staris, la tertavoloj forglitis dudek futojn suben. Rezulte, la daŭrigo de mia elstaraĵovojo kuŝis dudek futojn sub mi, kie ĝia fino estis tiel abrupta kiel la fino, kie mi staris.
Kaj tie, laŭŝajne haltigita en sia fuĝo pro la negrimpebla rompiĝo en la elstaraĵo, staris la atakcelo de la kreitaĵo--junulino timkaŭranta sur la mallarĝa kornico, kun la vizaĝo profundigita en siaj brakoj, kvazaŭ por elfermi el ŝia vidado la timindan morton, kiu ŝvebis tuj super ŝi.
La drako rondflugis pli malalten, kaj ŝajnis pretiĝi por alsagi sian predon. Mi ne povis perdi tempon; estis apenaŭ momento por eĉ pesi miajn ŝancojn kontraŭ la terure armita bestego; sed la vido de tiu timigita junulino sub mi elvokis ĉion plej bonan en mi, kaj mia instinkto protekti la alian sekson, kiu verŝajne egalis la instinkton de memprotekto ĉe la prahomoj, tiris min kiel magneto al la flanko de la junulino.
Preskaŭ sen pensi pri la eblaj sekvoj, mi saltis desur la fino de la elstaraĵo, sur kiu mi staris, al la eta kornico dudek futojn sube.
Sammomente, la drako sagatakis la junulinon, sed mia subita sursceniĝo ŝajne ektimigis ĝin, ĉar ĝi turniĝis flanken, kaj tiam altiĝis denove super nin.
La bruo, kiun mi faris, alteriĝante ĉe ŝia flanko, konvinkis la junulinon, ke ŝia morto jam alvenis, ĉar ŝi kredis, ke mi estas la drako; sed finfine, kiam neniuj kruelaj dentegoj kroĉiĝis al ŝi, ŝi miroplene levis sian rigardon. Kiam ĝi trafis min, la esprimo, kiu venis en ŝiajn okulojn estus malfacile priskribebla, sed ŝiaj sentoj apenaŭ povis esti pli komplikaj ol miaj propraj--ĉar la larĝaj okuloj, kiuj rigardis en miajn, estis de Dian la Bela.
"Dian!" mi kriis. "Dian! Dank' al Dio, ke mi alvenis ĝustatempe."
"Vi?" ŝi flustris, kaj denove kaŝis sian vizaĝon, ne lasante min vidi, ĉu ŝi ĝojas aŭ koleras pri mia veno.
Denove la drako sin ĵetis al ni, kaj tiel rapide, ke mi ne havis tempon demeti mian pafarkon. Mi povis nur kapti ŝtonon kaj ĵetegi ĝin en la fie malbelan vizaĝon de la besto. Refoje, mia celado estis trafa kaj kun siblo de doloro kaj rabio, la reptilio ree turniĝis kaj flugis for.
Nun mi rapide enmetis sagon, por ke mi estu preta ĉe la venonta atako, kaj farante tion, mi rigardis la junulinon, tiel ke mi ŝin surprizis, dum ŝi faris kaŝan ekrigardon al mi; sed ŝi tuj denove kovris sian vizaĝon per la manoj.
"Rigardu min, Dian," mi petegis. "Ĉu vi ne ĝojas vidi min?"
Ŝi rigardis rekte en miajn okulojn.
"Mi malamas vin," ŝi diris, kaj kiam mi volis petegi ŝin juste aŭskulti min, ŝi fingromontris trans mian ŝultron. "Venas la tipdaro", ŝi diris, kaj mi denove turniĝis por fronti la reptilion.
Do jen estis tipdaro. Mi povus esti diveninta. La kruela spurbesto de la maharoj. La delonge malaperinta pterodaktilo de la ekstera mondo.
Sed ĉi-foje, mi ĝin atakis per armilo, kiun ĝi neniam antaŭe frontis. Mi elektis mian plej longan sagon, kaj per mia tuta forto mi fleksis la pafarkon, ĝis la pinto de la sago restis sur la polekso de mia maldekstra mano, kaj kiam la granda kreitaĵo pafiĝis al ni, mi pafis rekte al tiu malmola brusto.
Siblante kiel la sekurvalvo de vapormaŝino, la potenca bestego turne kaj torde falis en la maron sube, kun mia sago komplete profundiĝinta en ĝia kadavro. Mi turniĝis al la junulino. Ŝi preterrigardis min. Evidente ŝi vidis la morton de la tipdaro.
"Dian," mi diris, "ĉu vi ne diros, ke vi ne bedaŭras, ke mi vin trovis?"
"Mi malamas vin", estis la sola respondo; sed mi kredis aŭdi malpli da abomeno ol antaŭe--sed eble mi nur imagis ĝin.
"Kial vi malamas min, Dian?" mi demandis, sed ŝi ne respondis al mi.
"Kion vi faras ĉi tie?" mi demandis, "kaj kio okazis al vi de kiam Huĝa vin liberigis de la sagotoj?"
Unue mi kredis, ke ŝi min tute ignoros, sed fine ŝi decidis alie.
"Mi denove forkuris de Jubal la Malbela," ŝi diris. "Post mia forfuĝo de la sagotoj, mi revojaĝis sola al mia propra lando; sed pro Jubal mi ne kuraĝis eniri la vilaĝojn aŭ sciigi iujn el miaj geamikoj pri mia reveno, pro timo, ke Jubal informiĝos. Post longedaŭra gvatado mi malkovris, ke mia frato ankoraŭ ne revenis, do mi daŭre loĝis en kaverno apud valo, kiun mia popolo malofte frekventas, atendante la tempon, kiam li povos reveni por liberigi min de Jubal.
"Sed fine, unu el la ĉasistoj de Jubal vidis min, dum mi rampis al la kaverno de mia patro por kontroli, ĉu mia frato jam revenis, kaj li faris alarmon, kaj Jubal ekiris post mi. Li ĉasis min jam tra multaj landoj. Li ne povas esti tre malproksime malantaŭ mi nun.
Kiam li venos, li vin mortigos kaj reportos min al sia kaverno. Li estis fia viro. Mi iris ĝis la limo de mia povo, kaj ne eblas eskapi," kaj ŝi senespere rigardis supren al la daŭrigo de la elstaraĵo dudek futojn super ni.
"Sed li ne havos min," ŝi subite kriis, kun granda malŝato. "Jen la maro"--ŝi fingromontris preter la randon de la krutaĵo--"kaj la maro havos min anstataŭ Jubal."