Выбрать главу

Tio ebligus al ni impetan starton, ĉar kaj la sarianoj kaj la amozanoj estis tre potencaj triboj. Ni fidis, ke, armitaj per glavoj kaj pafarkoj kaj trejnitaj por uzi ilin, ili povos venki iun ajn tribon, kiu malinklinus aliĝi al la granda armeo de federaciiĝintaj ŝtatoj, per kiu ni planis marŝi kontraŭ la maharoj.

Mi klarigis la diversajn detrupovajn militilojn, kiujn Perry kaj mi povus konstrui post iom da eksperimentado--pulvon, fusilojn, kanonojn kaj simile, kaj Dian kunfrapis la manojn kaj ĵetis siajn manojn ĉirkaŭ mian kolon kaj diris la mi, kia mirindulo mi estas. Ŝi komencis kredi, ke mi estas ĉiopova, kvankam vere faris nenion krom paroli--sed tiel estas ĉe virinoj, kiuj amas. Perry ŝatis diri, ke se viro estus dekone tiom kapabla, kiom lia edzino aŭ patrino kredas lin, la mondo kuŝus en liaj manoj.

Kiam ni la unuan fojon ekiris al Sari, mi surtretis neston de venenaj vipuroj, antaŭ ol ni atingis la valon. Unu el la malgrandaj pikis min ĉe la maleolo, kaj Dian devigis min reveni al la kaverno. Ŝi ordonis, ke mi ne ekzercu la muskolojn, ĉar tio povus esti mortiga--ŝi diris, ke se min pikus plenkreska serpento, mi ne moviĝus eĉ unu paŝon for de la nesto--mi estus mortinta surpiede starante--tiel mortiga estas la veneno. Sed kiel okazis, mi estis senkapabligita dum longa tempo, kvankam la kataplasmoj, kiujn Dian faris el herboj kaj folioj, fine reduktis la ŝveladon kaj eltiris la venenon.

La epizodo tamen montriĝis tre bonŝanca, ĉar ĝi donis al mi ideon, kiu miloble plivalorigis miajn sagojn kiel armilojn de atako kaj defendo. Tuj kiam mi denove kapablis eliri, mi serĉis kelkajn plenkreskajn vipurojn de la speco, kiu pikis min, kaj mortiginte ilin, mi eltiris de ili la venenon kaj ŝmiris ĝin sur la pintojn de kelkaj sagoj. Pli poste mi pafis hienodonon per unu el tiuj, kaj kvankam mia sago kaŭzis nur supraĵan vundon, la besto falis morta preskaŭ tuj post la trafo.

Ni nun reekiris al la lando de la sarianoj, kaj kun sentoj de sincera bedaŭro ni adiaŭis nian belan ĝardenon Edenan, en kies relativaj paco kaj harmonio ni travivis la plej feliĉajn momentojn de nia vivo. Kiel longe ni estis tie, mi ne scias, ĉar kiel mi diris al vi, la tempo ĉesis ekzisti por mi sub tiu eterne tagmeza suno--eble estis unu horo, aŭ eble monato da surtera tempo--mi ne scias.

15-a ĉapitro

REIRO AL LA TERO

Ni transiris la riveron kaj trapasis la montojn trans ĝi, kaj fine ni eliris sur grandan kaj platan ebenaĵon, kiu disetendiĝis ĝis la limo de la vidpovo. Mi ne povus diri al vi, en kiu direkto ĝi etendiĝis, eĉ se vi volus scii tion, ĉar dum mia tuta restado en Pelucidaro mi neniam eltrovis aliajn ol surlokajn rimedojn por indiki direkton--estas nek nordo nek sudo nek oriento nek okcidento.

_Supren_ estas la sola bone difinita direkto, kaj tio, kompreneble, estas _malsupren_ por vi sur la ekstera krusto de la Tero. Ĉar la suno nek leviĝas nek subiras, mankas ĉia rimedo por indiki direkton krom videblaĵoj kiel altaj montoj, arbaroj, lagoj kaj maroj.

La ebenaĵo, kiu kuŝas post la blankaj klifoj borde de la Darel Az ĉe la bordo plej proksima al la Montoj de la Nuboj, estas la afero plej analoga al direkto konata al la pelucidaranoj. Se oni eventuale neniam aŭdis pri la Darel Az, aŭ la blankaj klifoj, aŭ la Montoj de la Nuboj, oni sentas la mankon de io grava kaj sopiras al la familiaraj kaj kompreneblaj "nord-oriento" kaj "sud-okcidento" de la ekstera mondo.

Ni apenaŭ ĵus surpaŝis la grandan ebenaĵon, kiam ni perceptis du enormajn bestojn, kiuj proksimiĝas al ni el la malproksimo. Tiel malproksimaj ili estis, ke oni ne povis distingi, kiaj bestoj ili estis, sed kiam ili pliproksimiĝis, mi vidis, ke ili estas enormaj kvarpieduloj, inter 80 kaj 100 futojn longaj, kun etaj kapoj sidantaj supre de la tre longa koloj. Iliaj kapoj ŝajnis esti 40 futojn super la tero. La bestoj tre malrapide moviĝis--tio signifas, ke iliaj korpaj moviĝoj estis tre malrapidaj--sed iliaj paŝoj estis tiel longdistancaj, ke ili fakte iris signife pli rapide ol homo.

Kiam ili ankoraŭ pli proksimiĝis, ni eltrovis, ke sur la dorso de ambaŭ sidas homo. Tiam Dian sciis, pri kiu besto temas, kvankam ŝi neniam antaŭe vidis tiajn.

"Ili estas lidioj el la lando de la torianoj", ŝi kriis. "Toria kuŝas ĉe la periferio de la Terura Ombrolando. Nur la torianoj inter la gentoj de Pelucidaro rajdas lidiojn, ĉar ili troviĝas en neniu lando krom la malluma."

"Kio estas la Terura Ombrolando?" mi demandis.

"Ĝi estas la lando, kiu kuŝas sub la Morta Mondo", respondis Dian; "la Morta Mondo, kiu porĉiame pendas inter la suno kaj Pelucidaro super la Terura Ombrolando. Estas la Morta Mondo, kiu faras la grandan ombron sur tiu parto de Pelucidaro."

Mi ne plene komprenis kion ŝi diras, kaj mi dubas, ĉu eĉ nun mi komprenas, ĉar mi neniam estis en tiu parto de Pelucidaro, de kiu videblas la Morta Mondo; sed Perry diras, ke ĝi estas la luno de Pelucidaro--planedeto interne de planedo--kaj ke ĝi ĉirkaŭiras la akson de la Tero koincide kun la rotacio de la Tero, kaj tial ĝi troviĝas ĉiam super la sama loko en Pelucidaro.

Mi memoras, ke Perry tre ekscitiĝis, kiam mi rakontis al li pri tiu Morta Mondo, ĉar li opiniis, ke ĝi estas la kaŭzo de la ĝis tiam neklarigeblaj fenomenoj de nutacio kaj precesio de la ekvinoksoj.

Kiam la du homoj sur la lidioj estis tre proksimaj al ni, ni vidis, ke unu estas viro kaj la alia virino. La unua levis siajn du manojn kun la polmoj direktitaj al ni, signante per tio pacdeziron, kaj mi jam respondis sammaniere al li, kiam li subite eligis krion de miro kaj plezuro, kaj glitinte desur sia granda rajdbesto, li kuris antaŭen al Dian kaj ĵetis siajn brakojn ĉirkaŭ ŝin.

Post momento mi estis blanka pro ĵaluzo, sed nur dum momento, ĉar Dian rapide tiris la viron al mi, dirante al li, ke mi estas David, ŝia edzo.

"Kaj jen mia frato, Dakor la Fortulo, David", ŝi diris al mi.

Ŝajnis, ke la virino estas la edzino de Dakor. Li trovis neniun, kiun li ŝatis, inter la sarianoj, nek en aliaj lokoj, ĝis li atingis la landon de la torianoj, kaj tie li trovis kaj batalakiris sian tre belegan torian junulinon, kiun li ĝuste nun venigis al sia propra popolo.

Kiam ili aŭdis nian historion kaj niajn planojn, ili decidis akompani nin al Sari, por ke Dakor kaj Gak faru interkonsenton pri alianco, ĉar Dakor estis same tiel entuziasma pri la proponita ekstermo de la maharoj kaj sagotoj kiel Dian kaj mi.

Post vojaĝo, kiu estis laŭ pelucidaraj normoj tre seneventa, ni venis al la unua el la sariaj vilaĝoj, kiu konsistas el cent ĝis ducent artefaritaj grotoj elkavigitaj en la faco de granda kreta krutaĵo. Tie, je nia grandega ĝojo, ni trovis kaj Perry kaj Gak. La maljunulo estis tute superfortita de emocio, kiam li vidis nin, ĉar li delonge kredis min mortinta.

Kiam mi prezentis Dian kiel mian edzinon, li ne sciis ĝuste kion diri, sed li pli poste rimarkis, ke havinte la elekton en du mondoj, mi ne povus pli bone trafi.

Gak kaj Dakor intertrakte atingis tre amikan aranĝon, kaj ĉe interkonsiliĝo de la ĉefoj de la diversaj triboj de sarianoj oni faris portempan interkonsenton pri la ebla estonta regadsistemo.

Proksimume dirite, la diversaj reĝlandoj de Pelucidaro restus preskaŭ sendependaj, sed estus unu granda superreganto aŭ imperiestro. Oni decidis, ke mi estu la unua el la dinastio de la imperiestroj de Pelucidaro.

Ni komencis instrui al la virinoj la faradon de pafarkoj kaj sagoj kaj venenujoj. La junaj viroj serĉis la vipurojn, kiuj provizis la venenon, kaj ili estis tiuj, kiuj minis la ferercon kaj laŭ la instrukcioj de Perry fabrikis la glavojn. Rapide disvastiĝis la febro de unu tribo al alia, ĝis reprezentantoj el nacioj tiel malproksimaj, ke la sarianoj neniam eĉ aŭdis pri ili, venis por ĵuri la ĵuron de lojaleco, kiun ni postulis, kaj por lerni la arton fabriki la novajn armilojn kaj uzi ilin.