Выбрать главу

Ni dissendis niajn junajn virojn kiel instrukciistojn al ĉiu nacio de la federacio, kaj la movado jam akiris kolosajn proporciojn, antaŭ ol la maharoj malkovris ĝin. La unua eksuspekto, kiun ili ekhavis, venis post la ekstermo en rapida sinsekvo de tri el iliaj grandaj sklavkaravanoj. Ili ne povis kompreni, ke la malaltaj klasoj subite ekhavis potencon, kiu faris ilin vere timindaj.

En unu el la bataletoj kun sklavkaravanoj kelkaj el niaj sarianoj prenis plurajn sagotajn kaptitojn, kaj inter ili estis du anoj de la gardistaro interne de la konstruaĵo, en kiu oni tenis nin malliberigitaj en Futra. Ili diris al ni, ke la maharoj estis frenezaj pro rabio, kiam ili eltrovis, kio okazis en la kelo de la konstruaĵo. La sagotoj sciis, ke io tre terura trafis iliajn mastrojn, sed la maharoj zorge klopodis, por ke neniu sugesto pri la vera naturo de ilia pereiga afliko sciiĝu ekster la propra specio.

Kiom da tempo necesos por ke la specio forpereu, oni tute ne povus eĉ diveni; sed ŝajnis neeviteble, ke tio finfine okazu.

La maharoj oferis fabelan rekompencon al tiu, kiu kaptus unu el ni viva, kaj samtempe minacis suferigi la plej timindan punon al tiu, kiu farus fizikan malbonon al ni. La sagotoj ne povis kompreni tiujn ŝajne paradoksajn instrukciojn, kvankam ilia kialo estis sufiĉe komprenebla al mi. La maharoj deziris la Grandan Sekreton kaj ili sciis, ke nur ni povus havigi ĝin al ili.

La eksperimentoj de Perry pri la fabrikado de pulvo kaj la konstruo de fusiloj ne progresis tiel rapide kiel ni esperis--multege da aferoj pri tiuj du artoj Perry ne sciis. Ni ambaŭ certis, ke la solvo de tiuj du problemoj progresigus la civilizon interne de Pelucidaro je miloj da jaroj en unu antaŭensalto. Kaj estis diversaj aliaj artoj kaj sciencoj, kiujn ni deziris enkonduki, sed niaj komunaj scioj ne ampleksis la meĥanikajn detalojn, kiuj solaj povas doni al ili komercan aŭ praktikan valoron.

"David", diris Perry tuj post sia plej lasta malsukceso produkti pulvon, kiu eĉ brulus, "unu el ni devos reveturi al la ekstera mondo kaj reporti la informojn, kiuj mankas al ni. Ĉi tie ni havas la laboristojn kaj materialojn por reprodukti ion ajn, kion oni iam produktis supre--ni malhavas nur la necesan scion. Ni reveturu kaj kunprenu tiun scion en la formo de libroj--tiam tiu ĉi mondo vere kuŝos en niaj manoj".

Kaj tial oni decidis, ke mi reveturu en la borveturilo, kiu ankoraŭ kuŝis ĉe la rando de la arbaro, tie, kie ni unue penetris ĝis la supraĵo de la interna mondo. Dian rifuzis eĉ aŭskulti iun planon pri mia foriro, kiu ne inkluzivas ŝin, kaj mi ne bedaŭris, ke ŝi volas akompani min, ĉar mi deziris, ke ŝi vidu mian mondon, kaj mi deziris, ke mia mondo vidu ŝin.

Kun granda eskorto ni marŝis al la granda fera talpo, kiun Perry baldaŭ jam repoziciigis kun ĝia nazo redirektita al la ekstera krusto. Li zorge ekzamenis la tutan mekanismon. Li replenigis la aer-rezervujon kaj produktis oleon por la motoro. Finfine ĉio pretis, kiam niaj pikedanoj, el kiuj longa, maldika vico ĉiam ĉirkaŭis nian kampadejon, informis, ke granda amaso da laŭŝajne sagotoj kaj maharoj proksimiĝas el la direkto de Futra.

Dian kaj mi pretis ekiri, sed mi estis avida spekti la unuan alfrontiĝon inter du ne malgrandaj armeoj de la sin kontraŭantaj specioj de Pelucidaro. Mi komprenis, ke tio markos la historian komencon de enorma lukto por la posedo de tuta mondo, kaj kiel la unua imperiestro de Pelucidaro, mi kredis, ke estas ne nur mia devo, sed ankaŭ mia rajto esti en la mezo de tiu decida batalo.

Dum la kontraŭa armeo proksimiĝis, ni vidis, ke estas multaj maharoj kun la sagotaj soldatoj--indiko pri la vastetenda graveco, kiun la dominanta specio atribuis al la rezulto de tiu kampanjo, ĉar ne estis ilia kutimo aktive partopreni la sklavkaptajn atakojn, kiujn faris iliaj servobestoj--la sola speco de milito, kiun ili faris kontraŭ la malaltaj estaĵoj.

Gak kaj Dakor estis ambaŭ kun ni, veninte antaŭ ĉio por vidi la borveturilon. Mi metis Gak kaj kelkajn el liaj sarianoj ĉe la dekstra flanko de nia batallinio. Dakor enlokiĝis maldekstraflanke, dum mi komandis la centron. Malantaŭ ni mi postenigis sufiĉe grandan rezervon sub unu el la ĉefoj de Gak. La sagotoj senhalte antaŭenmarŝis kun minacaj lancoj, kaj mi lasis ilin veni, ĝis ili estis facile atingeblaj per pafarko, antaŭ ol mi ordonis pafi.

Je la unua salvo de venenpintaj sagoj, la unua linio de gorilohomoj falis teren; sed la malantaŭuloj atakis super la sternitaj figuroj de iliaj kamaradoj en furioze rapida atako por povi trafi nin per siaj lancoj. Dua salvo haltigis ilin dum momento, kaj tiam mia rezervo saltis tra la breĉoj en la paflinio por kontraŭbatali ilin per lancoj kaj ŝildoj.

La ne oportunaj lancoj de la sagotoj ne estis egalaj al la lancoj de la sarianoj kaj amozanoj, kiuj flankenigis la lancpuŝojn per siaj ŝildoj kaj impetis proksimen por batali per siaj pli malpezaj kaj oportunaj armiloj.

Gak kunprenis siajn sagpafistojn laŭlonge de la flanklinio de la malamiko, kaj dum la glavistoj kontraŭbatalis ilin antaŭe, li elĵetigis salvon post salvo en ilian neŝirmitan maldekstran flankon. La maharoj faris malmulte da vera batalado kaj pli ĝenis ol helpis, kvankam foje unu el ili ekkaptis per siaj potencaj makzeloj la brakon aŭ kruron de sariano.

La batalo ne daŭris tre longe, ĉar kiam Dakor kaj mi kondukis niajn trupojn al la dekstra flanko de la sagotoj kun nudaj glavoj, ili estis jam tiel demoralizitaj, ke ili turniĝis kaj fuĝis de ni. Ni ĉasis ilin dum iom da tempo, prenante multajn kaptitojn kaj regajnante ĉirkaŭ cent sklavojn, inter kiuj estis Huĝa la Ruza.

Li diris al mi, ke oni kaptis lin, dum li estis survoje al sia propra lando; sed ke lian vivon oni indulgis pro la espero, ke de li la maharoj lernos la kaŝlokon de sia Granda Sekreto. Gak kaj mi havis inklinon kredi, ke la Ruzulo gvidis tiun ekspedicion al la lando Sari, pri kiu li kredis, ke tie oni povus trovi la libron en la posedo de Perry; sed ni ne havis pruvon pri tio, do ni akceptis lin kaj traktis lin kiel unu el ni, kvankam neniu ŝatis lin. Kaj kiel li rekompencis mian grandanimecon, vi baldaŭ sciiĝos.

Estis kelkaj maharoj inter niaj kaptitoj, kaj niaj propraj homoj tiom timis ilin, ke ili rifuzis proksimiĝi al ili, krom se komplete kovritaj per peco de felo. Eĉ Dian kredis je la popola superstiĉo pri la malbonaj efikoj de elmetiĝo al la okuloj de koleraj maharoj, kaj kvankam mi priridis ŝiajn timojn, mi tute pretis toleri ilin, se tio eĉ iomete forigus ŝiajn malbonajn antaŭsentojn, do ŝi sidis fore de la borveturilo, apud kiu la maharoj estis katenitaj, dum Perry kaj mi denove ekzamenis ĉiun eron de la mekanismo.

Fine, mi alprenis mian lokon en la stirseĝo kaj alvokis iun el la viroj ekstere, por ke li venigu Dian. Okazis, ke Huĝa staris tute proksima al la pordo de la borveturilo, do estis li, kiu sen mia scio iris por venigi ŝin; sed kiel li sukcesis plenumi la diablan aferon, kiun li faris, mi ne povas diveni, krom se aliaj helpis lin en la komploto. Kaj tion mi ne povas kredi, ĉar ĉiuj miaj homoj estis lojalaj al mi kaj tuj mortigus lin, se li estus proponinta la senkoran intrigon, eĉ se li havus tempon por konigi ĝin al aliulo.