Выбрать главу

Ĉio estis farita tiel rapide, ke mi povas kredi nur, ke ĝi estis la rezulto de subita impulso, helpita de kelkaj por Huĝa bonŝancaj cirkonstancoj okazintaj akurate je la ĝusta momento.

Mi scias nur, ke estis Huĝa, kiu portis Dian al la borveturilo, ankoraŭ envolvitan de la kapo ĝis la piedo en la felo de enorma kavernleono, kiu kovris ŝin, de kiam oni kondukis la maharajn kaptitojn en la kampadejon. Li metis sian ŝarĝon sur la seĝon flanke de mi. Mi estis preta ekveturi. La adiaŭoj estis diritaj.

Perry kaptis mian manon por la lasta, longa adiaŭo. Mi fermis kaj riglis la eksteran kaj internan pordojn, denove eksidis ĉe la vetura mekanismo, kaj ektiris la startigilon.

Kiel antaŭe, dum tiu nokto longe pasinta, en kiu okazis nia unua elprovo de la fera monstro, estis terura muĝado sub ni--la giganta framo tremis kaj vibris--okazis ekbruego, kiam la malfirma grundo ekĵetiĝis supren tra la kavaĵo inter la interna kaj ekstera blendoj kaj redeponiĝis malantaŭ ni. Duan fojon la maŝino ekveturis.

Sed en la momento de la forveturo mi preskaŭ ĵetiĝis el mia seĝo pro la subita skuiĝo de la borveturilo. Komence mi ne sciis, kio okazis, sed baldaŭ mi ekkomprenis, ke tuj antaŭ ol ĝi eniris la terkruston, la tureca maŝino trafalis tra sia apoga skafaldo, kaj ke anstataŭ eniri la teron vertikale, ni plonĝas en ĝin je alia angulo. En kiu loko ni eliros sur la ekstera terkrusto, mi ne povis eĉ konjekti. Kaj tiam mi turniĝis por konstati la efikon de tiu stranga sperto ĉe Dian. Ŝi ankoraŭ sidis vualita en la granda felo.

"Montru vin," mi kriis ridetante, "venu el via ŝelo. Neniuj maharaj okuloj povas atingi vin ĉi tie," kaj mi klinis min tien kaj ekkaptis de ŝi la leonan felon. Kaj tiam mi retiriĝis sur mian seĝon, tute hororigita.

La afero sub la felo ne estis Dian--ĝi estis abomeninda maharo. Tuj mi komprenis la ruzon, kiun Huĝa uzis kontraŭ mi, kaj ĝian celon.

Foriginte min porĉiame, kiel li sendube kredis, Dian estus senhelpa kontraŭ li. Furioze mi tiris je la stirilo, penante returni la borveturilon al Pelucidaro; sed kiel tiun alian fojon, mi povis moveti ĝin eĉ ne unu harlarĝon.

Ne necesas rakonti pri la teruraĵoj aŭ la tedeco de tiu vojaĝo.

Ĝi diferencis tute malmulte de la antaŭa, kiu portis nin de la ekstera al la interna mondo. Pro la angulo, je kiu ni eniris la teron, la vojaĝo daŭris preskaŭ unu tagon pli longe kaj elportis min sur la sablojn de la Saharo, anstataŭ al Usono, kiel mi esperis.

Jam de monatoj mi atendas ĉi tie la alvenon de blankulo. Mi ne kuraĝis forlasi la borveturilon, pro timo, ke mi neniam plu povos retrovi ĝin--la moviĝantaj sabloj de la dezerto baldaŭ kovrus ĝin, kaj mia sola espero pri reveno al mia Dian kaj ŝia Pelucidaro estus por ĉiam for.

Ke mi iam revidos ŝin, ŝajnas nur malgranda ebleco, ĉar kiel mi sciu, en kiu parto de Pelucidaro mia revena vojaĝo finiĝos--kaj kiel, sen nordo aŭ sudo aŭ oriento aŭ okcidento, mi esperu iam trovi la vojon trans tiu vasta mondo al la loketo, kie restas mia perdita amatino kaj funebras pro mi?

Jen la historio, kiel David Innes rakontis ĝin al mi en la kaprofela tendo ĉe la rando de la granda Sahara Dezerto. La venontan tagon, li gvidis min por vidi la borveturilon--ĝi estis precize tia, kia li priskribis ĝin. Ĝi estis tiel grandega, ke ĝi povus esti transportita al tiu malfacile alirebla mondoparto per neniu transportrimedo, kiu ekzistis tie--ĝi povus esti veninta nur tiel, kiel David Innes diris--tra la kruston de la Tero el la interna mondo Pelucidaro.

Mi pasigis semajnon kun li, kaj tiam, forlasinte mian leonĉasadon, reveturis rekte al la marbordo kaj rapidis al Londono, kie mi aĉetis grandan kvanton da aĵoj, kiujn li deziris kunporti kun si al.

Pelucidaro. Estis libroj, fusiloj, revolveroj, pafaĵoj, fotiloj, kemiaĵoj, telefonoj, telegrafiloj, drato, iloj kaj pliaj libroj--libroj pri ĉiu temo sub la suno. Li diris, ke li deziras libraron, per kiu ili povos reprodukti la mirindaĵojn de la dudeka jarcento en la ŝtonepoko, kaj se kvanto gravas, mi bone priservis lin.

Mi reportis la aferojn mem al Alĝerio, kaj akompanis ilin ĝis la fino de la fervojo; sed de tie mi estis revokita al Usono pro gravaj aferoj. Tamen, mi povis dungi tre fidindan viron por ekestri la karavanon--la saman gvidiston, fakte, kiu akompanis min dum mia antaŭa vojaĝo en la Saharon--kaj skribinte longan leteron al Innes, en kiu mi donis mian usonan adreson, mi vidis la ekspedicion ekvoji suden.

Inter la aliaj aferoj, kiujn mi sendis al Innes, troviĝis pli ol kvincent mejlojn da duobla, izolita drato de tre maldika dikeco. Mi pakigis ĝin ĉirkaŭ speciala bobeno je lia propono, ĉar estis lia ideo, ke li povus fiksi unu finon ĉi tie antaŭ ol foriri, kaj ellasante ĝin tra la malantaŭo de la borveturilo, krei telegraflineon inter la ekstera kaj interna mondoj. En mia letero, mi petis lin nepre marki la finon de la linio tre klare per alta ŝtonamaso por la okazo, ke mi ne povus atingi lin antaŭ ol li ekveturus, por ke mi facile trovu ĝin kaj komunikiĝu kun li, se okazos, ke li bonŝance atingos Pelucidaron.

Mi ricevis kelkajn leterojn de li post mia reveno al Usono--fakte, li utiligis ĉiun al la nordo irantan karavanon por doni al mi ian mesaĝon. Lia lasta letero estis skribita la tagon antaŭ ol li intencis ekveturi. Jen ĝi:

Mia kara amiko:

Morgaŭ mi ekveturos por serĉi Pelucidaron kaj Dian. Kondiĉe, ke la araboj ne mortigos min. Ili kondutis tre malamike lastatempe. Mi ne scias la kaŭzon, sed en du okazoj ili minacis mian vivon. Unu, pli amika ol la ceteraj, diris al mi hodiaŭ, ke ili intencas ataki min ĉi nokte. Estus bedaŭrinde, se tiuspeca afero okazus nun, kiam mi estas tiel baldaŭ forveturonta.

Tamen, eble estus egale bone, ĉar ju pli proskimiĝas la horo, des pli malgrandaj ŝajnas miaj ŝancoj sukcesi.

Alvenis la amika arabo, kiu portos ĉi tiun leteron norden por mi, do adiaŭ, kaj Dio benu vin pro viaj komplezoj al mi.

La arabo diras, ke mi rapidu, ĉar li vidas sablonubon sude--li kredas, ke ĝi estas la bando, kiu venas por murdi min, kaj li ne deziras esti trovita kun mi. Do adiaŭ denove.

Via David Innes Post unu jaro mi denove troviĝis ĉe la fino de la fervoja linio, veturanta al la loko, kie mi forlasis Innes. Mia unua seniluziiĝo okazis, kiam mi eksciis, ke mia maljuna gvidisto mortis kelkajn semajnojn antaŭ mia reveno, kaj mi povis trovi neniun alian membron de mia iama grupo, kiu povus konduki min al la sama loko.

Dum monatoj mi traserĉis tiun brulvarman landon, pridemandante sennombrajn dezertajn ŝejkojn, esperante, ke finfine mi trovus unu, kiu aŭdis pri Innes kaj lia mirinda fera talpo. Konstante miajn okuloj esploris la blindigan amason da sablo por ekvidi la ŝtonamason, sub kiu mi trovus la dratojn irantajn al Pelucidaro--sed ĉiam mi malsukcesis.

Kaj ĉiam molestas min ĉi tiuj terurigaj demandoj, kiam mi pensas pri David Innes kaj liaj strangaj aventuroj.

Ĉu finfine la araboj murdis lin tuj antaŭ lia ekveturo? Aŭ ĉu li redirektis la nazon de sia fera monstro al la interna mondo? Ĉu li atingis ĝin, aŭ ĉu li kuŝas ie enterigita en la mezo de la granda terkrusto? Kaj se li revenis al Pelucidaro, ĉu li trapenetris ĉe la fundo de unu el ĝiaj grandaj internaj maroj aŭ inter iu sovaĝa popolo tute malproksime de la lando de lia korsopiro?

Ĉu la respondo kuŝas ie sur la sino de la vasta Saharo, ĉe la fino de du etaj dratoj, kaŝitaj sub perdita ŝtonamaso? Mi scivolas.

Fino