Выбрать главу

Dum ni marŝis laŭ la strando, Perry penseme rigardadis la akvon.

Estis evidente, ke li luktas kontraŭ grandega enigmo.

"David," li diris subite, "Ĉu vi rimarkas ion strangan pri la horizonto?"

Dum mi rigardis, mi ekkomprenis, kial la pejzaĝo hantis min ek de la unua vido per aludo de strangeco kaj nenatureco--_tute mankis horizonto_! Tiel malproksimen kiel ni kapablis vidi, etendiĝis la maro, kaj el la akvo videbliĝis etaj insuloj, el kiuj la malproksimaj etis kiel makuletoj; sed ĉiam fone de tiuj estis la maro, tiel ke, laŭŝajne, ni rigardas _supren_ al la plej malproksima per la okulo videbla punkto. Fine, ĉio nebuliĝis en la foreco. Videbla estis neniu klara horizontala linio, kiu montris la kurbiĝon de la terglobo for de la vidlinio.

"Mi ekkomprenas gravan aferon," daŭrigis Perry, elpoŝigante sian horloĝon. "Mi kredas, ke mi parte solvis la enigmon. Estas nun la dua horo. Kiam ni eliris de la borveturilo, la suno estis rekte super ni. Kaj kie ĝi estas nun?"

Mi rigardis supren kaj trovis la brilegan sferon ankoraŭ en la sama loko--en la centro de la ĉielo. Kaj kia suno! Mi apenaŭ rimarkis ĝin antaŭe. Ĝi estis almenaŭ trioble pli granda ol la suno, kiun mi ĝis tiam konis, kaj ĝi ŝajnis tiel proksima, ke vidante ĝin, oni kredis sin kapabla tuŝi ĝin per etendo de la brako.

"Je Dio, Perry, kie ni estas?" mi demandis. "Ĉio ĉi incitas miajn nervojn."

"Mi kredas povi diri kun plena certeco, David," li ekparolis, "ke ni estas--" sed li ne parolis plu. De malantaŭ ni ĉe la borveturilo, venis la plej tondra teruriga muĝo, kiu iam trafis miajn orelojn.

Unumense, ni turniĝis por vidi tion, kio eligis tiun timigan bruegon.

Se ankoraŭ restis en mia kapo la ideo, ke ni estas sur la Tero, la vidaĵo, kiu trafis miajn okulojn, tute forvaporigis ĝin. El la arbaro venis kolosa bestego, kiu multe similis urson. Ĝi estis ĝuste tiel granda kiel la plej granda elefanto, kaj ĝiaj antaŭpiedoj estis armitaj per fortikaj ungegoj. Ĝia nazego pendis preskaŭ futon sub ĝia malsupra makzelo, kiel rudimenta rostro.

Densaj, hirtaj haroj kovris la gigantan korpon.

Terure muĝante, ĝi trenis sin al ni per peza, malrapida troto. Mi turniĝis al Perry por proponi, ke ni eble serĉu pli agrablan restadejon--evidente Perry jam ekhavis tiun ideon, ĉar li estis jam cent paŝojn for, kaj ĉiusekunde liaj mirindaj saltoj pliigis la distancon. Neniam antaŭe mi sciis, kian neuzitan kurkapablon la maljuna sinjoro posedas.

Mi vidis, ke li celas parton de la arbaro, kiu disbranĉiĝis al la maro, ne malproksime de la loko, kie ni antaŭe staris, kaj ĉar la fortega besto, kiu tiom ekvigligis Perry, daŭre proksimiĝis al mi, mi postsekvis Perry, kvankam per malpli peniga rapideco. Estis evidente, ke la enorma besto, kiu nin ekĉasis, ne posedas korpon taŭgan por rapida kurado, do ŝajnis al mi necese nur atingi la arbojn sufiĉe malproksime antaŭ ĝi por povi forgrimpi de la danĝero sur iun grandan branĉon, antaŭ ol ĝi alvenos.

Malgraŭ nia danĝera situacio, mi ne povis ne ridi pri la freneze rapidaj penadoj de Perry, kiu klopodis rifuĝi en la malsuprajn branĉojn de la jam atingitaj arboj. La unuaj dekkvin futoj de la arbotrunkoj estis nudaj--almenaŭ ĉe tiuj arboj, kiujn Perry provis suprengrimpi, ĉar la azildona aspekto de la pli grandaj el tiuj arbgigantoj evidente logis lin. Dekfoje li ekgrimpis supren, tiel rapide kiel granda kato, sed ĉiufoje li refalis de la trunko teren, kaj post ĉiu tia malsukceso li terurigite ekrigardis super sian ŝultron al la proksimiĝanta bestego, samtempe eligante timplenajn kriojn, kiuj eĥis tra la morna arbaro.

Fine li ekvidis grimpoplanton same dikan kiel manradikon, kaj kiam mi atingis la arbaron, li jam rapidege suprengrimpis sur ĝi, manon super mano. Li jam preskaŭ atingis la plej malaltan branĉon de la arbo, el kiu pendis la grimpoplanto, kiam ĝi ŝiriĝis pro lia pezo, kaj li barakte falis antaŭ miajn piedojn.

Lia malbona ŝanco ne plu amuzis min, ĉar la besto jam tro proksimis al ni. Kaptante Perry je la ŝultro, mi starigis lin per unu tiro, kaj rapidante al pli malgranda arbo, kiun Perry povis facile ĉirkaŭteni per siaj brakoj kaj kruroj, mi levis lin tiel alten kiel eble, kaj tiam mi lasis lin al sia sorto, ĉar ekrigardo super mian ŝultron montris, ke la terura besto jam preskaŭ atingis min.

Mi saviĝis nur pro la grandeco de la besto. Ĝia grandegeco faris ĝin tro lanta por povi konkuri kontraŭ la viglo de miaj junaj muskoloj, do mi kapablis salti flanken, antaŭ ol la malvigla menso de la besto povis redirekti ĝin al mia postsekvo.

La tiel akiritaj kelkaj sekundoj ebligis, ke mi sendifekte rifuĝu en la branĉojn de arbo kelkajn paŝojn for de tiu, en kiu Perry trovis havenon.

Ĉu mi diris, ke mi sendifekte rifuĝis? Tiam mi kredis, ke ni estas tute ekster danĝero, kaj ankaŭ Perry tion kredis. Li levis sian voĉon preĝe, por danki Dion pri nia saviĝo, kaj li ĵus finis ian peanon de danko, ke la besto ne kapablas grimpi en arbojn, kiam sen averto ĝi baŭmis malantaŭ li sur la vostego kaj la postpiedoj kaj etendis siajn timinde armitajn piedojn ĝis la branĉo, sur kiu li kuŝis.

Ĝian samtempan muĝon preskaŭ tute dronis la timokrio de Perry, kiu preskaŭ enfalis la faŭkan buŝegon sub si, ĉar li tiel subite ekimpetis por foriri de la danĝera branĉo. Kun profunda sopiro de trankviliĝo mi vidis lin sendifekte atingi pli altan branĉon.

Kaj tiam la besto faris ion, kio denove glaciigis min pro teruro.

Kaptante la arbotrunkon per siaj potencaj antaŭpiedoj, ĝi tiris tiun malsupren per la tuta pezego de sia granda masiveco kaj per la tuta nerezistebla potenco de siaj fortegaj muskoloj. Malrapide, sed konstante, la trunko komencis kurbiĝi al la bestego. Colon post colo, li suprenmetis la piedojn, dum la arbo pli kaj pli forkliniĝis de sia vertikala pozicio. Perry alkroĉiĝis, klakigante siajn dentojn pro teruro. Pli kaj pli alten en la kliniĝantan kaj svingiĝantan arbon li grimpis. Pli kaj pli rapide la arbopinto ekkliniĝis teren.

Tiam mi vidis, kial la bestego estas armita per tiaj kolosaj piedoj.

Jen ĝi uzis ilin por ĝuste tiu celo, por kiu la naturo destinis ilin. La bradipsimila estaĵo estis plantmanĝulo, kaj por nutri sian korpegon ĝi bezonis forŝiri la foliaron de tutaj arboj. Kial ĝi atakis nin, estis facile klarigeble, se oni premisis temperamenton tiel malbelan kiel ĉe la feroca kaj stulta afrika rinocero. Sed ĉion ĉi ni pensis nur poste. En tiu momento mi tro timegis pro Perry por pensi pri io alia ol rimedo por savi lin de la jam tiel proksima morto.

Mi sciis, ke sur la Tero mi povus kuri pli rapide ol la mallerta besto, do mi faligis min el mia folioza rifuĝejo, celante nur unu aferon: logi la atenton de la estaĵo for de Perry sufiĉe longe por ebligi, ke la maljunulo atingu la havenon de pli granda arbo. Apude staris multaj, kiujn eĉ la grandega forto de tiu giganta monstro ne povus klini.

Kiam mi alteriĝis, mi prenis falintan branĉon el la implikita amaso, kiu kovris la teron en tiu ĝangaleca arbaro, kaj saltinte nevidita malantaŭ la vilan dorson, donis al la bestaĉo grandegan baton. Mia plano efikis kiel magio. Pro la antaŭa malrapideco de la besto mi neniel antaŭvidis la mirindan lertecon, kiun ĝi nun montris. Ĝi ĉesis teni la arbon kaj ekstaris sur siaj kvar piedoj, samtempe svingante sian grandan, malican voston tiel forte, ke ĝi rompus ĉiun oston de mia korpo, se ĝi frapus min: sed bonŝance, mi turniĝis kaj fuĝis tuj, kiam mi sentis la trafon de mia bato sur la ture altan dorson.

Kiam ĝi komencis postsekvi min, mi erare decidis ekkuri laŭ la rando de la arbaro anstataŭ al la senobstakla strando. Post momento mi troviĝis ĝisgenue profunda en putrantaj plantoj, kaj la terura kreitaĵo rapide proksimiĝis, dum mi baraktadis kaj faladis, klopodante liberigi min.