Выбрать главу

Falinta arbotrunko donis al mi pormomentan avantaĝon, ĉar surgrimpante ĝin, mi saltis al alia kelkajn paŝojn antaŭe, kaj tiumaniere mi sukcesis resti super la implikaĵo, kiu tapiŝis la teron ĉirkaŭe. Sed la zigzaga vojo, kiun tio postulis, tiel severe handikapis min, ke la postĉasanta besto konstante proksimiĝis al mi.

De malantaŭe mi subite ekaŭdis tumulton de hurloj kaj akraj, oreltranĉaj bojoj--kiel la sono, kiun farus aro da plene kriantaj lupoj. Nevole mi rigardis malantaŭen por eltrovi, de kie venas tiu nova kaj minaca sono, kaj pro tio, mi mispaŝis kaj denove baraktofalis sur mian ventron en la profundan implikaĵon de plantoj.

Mia mamute granda adversulo estis jam tiel proksima, ke mi anticipis certe senti la pezon de unu el liaj teruraj piedoj, antaŭ ol povi restariĝi, sed surprize, la bato ne trafis min. La hurlado kaj dentklakado kaj bojado de la novuloj enirintaj la tumulton nun ŝajnis esti tuj malantaŭ mi, kaj dum mi levis min per la brakoj kaj ekrigardis ĉirkaŭen, mi vidis tion, kio forlogis de mi la atenton de la _dirito_, kio estas la nomo, kiun mi poste lernis, de la estaĵo.

Ĉirkaŭis ĝin kelkcent lupsimilaj bestoj--laŭŝajne sovaĝaj hundoj--kiuj hurlante kaj mordante atakis ĝin de ĉiu flanko kaj profundigis siajn blankajn dentegojn en la karnon de la malrapida besto kaj forkuris, antaŭ ol ĝi povis trafi ilin per siaj piedegoj aŭ balae svingiĝanta vosto.

Sed miaj mirantaj okuloj vidis ion plian. Tra la malsupraj arbobranĉoj venis blekanta bando da homecaj estaĵoj, kiuj evidente kurigis la hundaron antaŭen. Laŭ ĉiuj aspektoj ili okulfrape similis la negrojn de Afriko. Ili havis tre nigran haŭton, kaj iliaj trajtoj multe similis tiujn de negroj, krom ĉe la kapo, kiu kliniĝis malantaŭen tuj super la okuloj, lasante preskaŭ neniun frunton. Proporcie kun iliaj torsoj, iliaj brakoj estis iom pli longaj kaj iliaj kruroj pli mallongaj ol ĉe homoj, kaj pli poste mi rimarkis, ke iliaj haluksoj elstaras de la piedoj ortangule--ĉar ili kutimis loĝi en arboj, kredeble. Malantaŭe ili trenis longan, maldikan voston, kiun ili uzis por grimpi, same kiel la manojn kaj piedojn.

Mi stumblante stariĝis, tuj kiam mi eltrovis, ke la luphundoj tenas la diriton for. Vidinte min, kelkaj el la sovaĝaj kreitaĵoj ĉesis timigi la bestegon kaj avide venis al mi kun la dentegoj malkovritaj kaj kiam mi turniĝis por forkuri al la arboj por denove rifuĝi inter la malsupraj branĉoj, mi vidis kelkajn el la simiohomoj saltadi kaj babilbleki en la foliaro de la plej proksima arbo.

Inter ili kaj la bestoj malantaŭ mi estis neniu vere elektinda alternativo, sed dum mi povis almenaŭ dubi pri la bonvenigo ricevota de tiuj groteskaj homparodioj, mi ne povis dubi pri la sorto, kiu atendus min sub la avidaj dentegoj de miaj ferocaj postĉasantoj.

Do mi kuregis al la arboj, intencante pasi sub tiu, kiu entenas la simiohomojn, kaj rifuĝi en alian pli malproksiman; sed la luphundoj estis tre proksimaj malantaŭ mi--tiel proksimaj, ke mi ĉesis esperi saviĝon de ili, sed jen unu el la estaĵoj en la arbo super mi svingiĝis malsupren, metante la kapon antaŭen kaj tenante la voston ligita ĉirkaŭ granda branĉo, kaj kaptante min sub la akseloj, svingis min supren inter siajn kunulojn kaj ekster danĝeron.

Tie ili komencis ekzameni min kun multe da ekscitita scivolemo. Ili esploris miajn vestaĵojn, hararon kaj karnon. Ili turnis min por eltrovi, ĉu mi havas voston, kaj kiam ili trovis min ne tiel ekipita, ili freneze ekridegis. Ili havis dentojn tre grandajn kaj blankajn kaj ebenajn, kvankam la supraj kojnodentoj estis iom pli longaj ol la aliaj kaj elstaris iomete ĉe fermita buŝo.

Ekzameninte min dum kelkaj momentoj, unu el ili eltrovis, ke miaj vestaĵoj ne estas parto de mi, kaj tiam ili ekŝiris de sur mi la vestaĵojn, pecon post peco, freneze ridegante. Simiece, ili klopodis mem surmeti la vestaĵojn, sed ili ne estis sufiĉe lertaj por la tasko, do ili rezignis.

Intertempe, mi streĉis la okulojn por ekvidi Perry, sed nenie mi povis vidi lin, kvankam estis plene videbla la aro de arboj, en kiun li unue rifuĝis. Premis min la timo, ke io okazis al li, kaj kvankam mi kriis lian nomon kelkfoje, ne venis respondo.

Fine, lacaj de sia ludado kun miaj vestaĵoj, la kreitaĵoj ĵetis ilin teren, kaj havante po unu el ili ambaŭflanke, kiu tenis min je la brako, ni ekmoviĝis per tre timiga rapideco tra la arbosuproj.

Neniam antaŭe aŭ poste mi spertis tian vojaĝon--eĉ nun mi ofte vekiĝas el profunda dormo hantita de la abomena rememoro pri tiu aĉa travivaĵo.

De arbo al arbo la lertaj estaĵoj saltis kiel sciuropteroj, dum malvarma ŝvito ekkovris mian frunton, kiam mi vidis la abismojn sube, en kiujn mi ĵetiĝus, se eĉ nur unu el miaj portantoj mispaŝus. Dum ili portadis min, mil konfuzaj pensoj plenigis mian kapon. Kio okazis al Perry? Ĉu mi iam revidos lin? Kion planas la duonhomaj estaĵoj, en kies manojn mi falis? Ĉu ili estas loĝantoj de la sama mondo, en kiu mi naskiĝis? Ne! Ne povis esti. Sed kie mi do estis? Mi ne forlasis la Teron--pri tio mi certis. Tamen, mi ankaŭ ne povis akordigi la viditaĵojn kun la kredo, ke mi ankoraŭ estas en la mondo de mia naskiĝo. Suspirante, mi ĉesis pripensi la aferon.

3-a ĉapitro

NOVAJ MASTROJ

Ni vojaĝis ŝajne plurajn mejlojn tra la malluma kaj morna arbaro, antaŭ ol ni subite alvenis densan vilaĝon, konstruitan en la superaj branĉoj de la arboj. Dum ni proksimiĝis al ĝi, mia eskortanto komencis sovaĝe kriadi, kio tuj eligis respondon el la interno, kaj post momento, svarmo de estaĵoj de la sama raso kiel niaj kaptintoj alrapidis por renkonti nin. Denove mi estis en la mezo de freneze babilanta amaso. Mi estis ŝovita tien kaj reen. Ili pinĉis kaj frapis min, ĝis mia haŭto kontuziĝis, sed mi kredas, ke ili traktis min tiel ne pro krueleco aŭ malico--mi estis por ili kuriozaĵo, strangaĵo, nova ludaĵo, kaj iliaj infanecaj mensoj bezonis la aldonan atestadon de ĉiuj sentumoj por kredebligi tion, kion ili vidis per la okuloj.

Post iom da tempo ili trenis min en la vilaĝon, kiu konsistis el kelkcent krudaj loĝejoj el branĉoj kaj folioj subtenitaj de la arbobranĉoj. Inter la dometoj sterniĝis mortaj branĉoj kaj trunkoj de malgrandaj arboj, kiuj kunligis la loĝejojn en unu arbo kun tiuj en apudaj arboj, kaj tiel kelkfoje formiĝis serpentumaj stratoj. La tuta reto de loĝejoj kaj vojoj formis preskaŭ senbreĉan plankon 50 futojn super la tero.

Komence mi scivolis, kial tiuj lertmovaj estaĵoj bezonis kunligi la arbojn per tiaj pontoj, sed pli poste, kiam mi vidis la diversajn duonsovaĝajn bestojn, kiujn ili tenadis interne de la vilaĝo, mi ekkomprenis la neceson de la vojoj. Estis kelkaj sovaĝaj luphundoj samspecaj, kiajn mi laste vidis ĝenantajn la diriton, kaj multaj kapro-similaj bestoj, kies plenplenaj mamoj evidentigis la kialon de ilia tenado.

Mia gardanto haltis antaŭ unu el la dometoj, en kiun li puŝis min, kaj tiam du el tiuj estaĵoj ekkaŭris antaŭ la pordo--sendube por malebligi al mi forfuĝi, kvankam mi apenaŭ sciis, kien fuĝi.

Mi ĵus eniris la malluman internon, kiam mi ekaŭdis konatan voĉon, preĝantan.

"Perry!" mi kriis. "Kara Perry! Dank' al Dio, ke vi saviĝis."

"David! Ĉu povas esti, ke vi travivis?" Kaj la maljunulo stumble proksimiĝis al mi kaj forte ĉirkaŭpremis min.