Выбрать главу

Kiam mi levis mian brakon por ĵeti, mi regis miajn nervojn kaj muskolojn absolute, kvankam la ridetantaj makzeloj pafiĝis al mi per terura rapideco. Kaj tiam mi ĵetis, uzante por la ĵeto ĉiun uncon de miaj pezo, forto kaj lerteco. La ŝtono trafis la hienodonon rekte sur la nazon kaj forte repuŝis lin sur la dorson.

Sammomente, ĥoro de kriĉoj kaj hurloj leviĝis el la spektantaro, pro kio mi dum momento kredis, ke la kaŭzo estas mia venko super ilia ĉampiono; sed mi baldaŭ konstatis mian eraron. Dum mi rigardis, la simiohomoj forkuris ĉiudirekte al la ĉirkaŭaj montetoj, kaj tiam mi vidis la veran kaŭzon de ilia maltrankviliĝo.

Malantaŭ ili, amase puŝiĝante tra la pasejo kondukanta en la valon, venis svarmo de vilaj homoj--gorilecaj kreitaĵoj armitaj per lancoj kaj hakiletoj kaj portantaj longajn, ovalajn ŝildojn.

Demonece ili atakis la simiohomojn, kaj la hienodono, jam denove konscia kaj leviĝinta, forfuĝis de ili, hurlante pro timo. Rapidege preterpasis nin la ĉasantoj kaj ĉasatoj, kaj la viluloj atentis nin per nenio pli ol foja ekrigardo, ĝis la areno tute vakiĝis de la antaŭaj okupantoj. Tiam ili revenis al ni, kaj unu, kiu ŝajne havis aŭtoritaton super ili, ordonis kunpreni nin.

Paŝinte el la amfiteatro sur la vastan ebenaĵon, ni ekvidis karavanon de gehomoj--homoj kiel ni--kaj unuafoje mia koro pleniĝis de espero kaj refaciliĝo, tiom ke mi volis ekkrii pro eksplodanta ĝojo. Nu, ili fakte estis duonnudaj kaj sovaĝaspekta bando, sed almenaŭ laŭ la korpa formo ili precize similis al ni. Ili estis neniel groteskaj aŭ hidaj, kiel la aliaj estaĵoj de tiu kurioza kaj konsterna mondo.

Sed post pliproksimiĝo niaj koroj denove peziĝis, ĉar ni trovis la povrajn mizerulojn kunĉenitaj kol-al-kole en longa vico, kaj la gorilohomoj estis iliaj gardistoj. Senceremonie ili katenis Perry kaj min ĉe la fino de la vico, kaj sen plia ĝeno oni rekomencis la interrompitan marŝadon.

Ĝis tiu tempo ni estis viglaj pro ekscitiĝo, sed nun la lacige monotona longa marŝo trans la sunbakitan ebenaĵon sentigis al ni ĉiujn turmentajn sekvojn de longa maldormo. Plu kaj plu ni senhalte stumbladis antaŭen sub tiu abomena tagmeza suno. Se ni falis, oni spronpikis nin per akra lancpinto. Niaj kunkaptitoj ne stumblis. Ili paŝadis antaŭen fiere rektaj. Foje ili interŝanĝis vortojn en iu lingvo plena de unusilabaĵoj. Ili estis noblaspekta raso, kun belformaj kapoj kaj perfektaj korpoj. La viroj estis barbaj, altaj kaj muskolozaj; la virinoj malpli grandaj kaj pli graciaj, kun loze buklaj amasoj da korvnigraj haroj surkape. Ambaŭ seksoj havis belproporciajn trajtojn. Eĉ ne unu posedis vizaĝon, kiun oni taksus nebela sur la Tero. Ili ne portis ornamaĵojn, sed pli poste mi eksciis la kaŭzon, nome, ke iliaj kaptintoj forprenis de ili ĉion valoran. Kiel vestaĵon la virinoj portis robon faritan el ia helkolora, makulhava felo, laŭ aspekto iom simila al la felo de leopardo. Tion ili portis aŭ fiksita per leda rimeno al la talio tiel, ke ĝi pendis unuflanke ĝis iom sub la genuo, aŭ ili portis ĝin pendanta gracie de unu ŝultro. Iliajn piedojn vestis ledaj sandaloj. La viroj portis zontukon el la felo de iu hirta besto, kies longaj finaĵoj pendis preskaŭ ĝis la tero, antaŭe kaj malantaŭe.

Kelkfoje estis fiksitaj al tiuj finaĵoj la ungegoj de la besto, de kiu oni prenis la felon.

Niaj gardantoj, kiujn mi jam priskribis kiel gorilecajn homojn, estis iom pli malpezaj ol goriloj, sed tamen ili estis fortegaj. Iliaj brakoj kaj kruroj pli akordis al homaj proporcioj, sed hirtaj, brunaj haroj kovris ilian tutan korpon, kaj iliaj vizaĝoj estis same tiel brutalaspektaj kiel tiuj de la kelkaj remburitaj specimenoj, kiujn mi vidis en la muzeoj de la ekstera mondo.

Ilia sola nobliga trajto estis la alta disvolviĝo de la kapo super kaj malantaŭ la oreloj. Tiurilate ili estis ne malpli homecaj ol ni.

Ilia vestaĵo estis ia tuniko el malpeza ŝtofo, kiu etendiĝis ĝis la genuoj. Sub ĝi ili portis nur zontukon el la sama ŝtofo, dum ili kovris siajn piedojn per la dika felo de iuspeca mamuto de tiu interna mondo.

Ĉirkaŭ iliaj brakoj kaj koloj pendis multaj ornamaĵoj el metalo--plejparte arĝento--kaj sur iliaj tunikoj estis alkudritaj la kapoj de etaj rampuloj, strange kaj artece aranĝitaj. Ili parolis inter si, dum ili marŝadis ambaŭflanke de ni, sed en lingvo, kiun mi perceptis diferenca de tiu, kiun uzis niaj kunkaptitoj. Kiam ili alparolis tiujn, ili ŝajnis uzi trian lingvon, pri kiu mi pli poste eksciis, ke ĝi estas ĵargono simila laŭ la tipo al la piĝina lingvo de ĉina kulio.

Nek mi nek Perry havas klaran imagon pri la marŝita distanco. Ni ambaŭ dormis jam dum multe da horoj, antaŭ ol oni haltis por ripozi, kaj tiam ni falis teren por dormi plu. Mi diras "dum horoj," sed kiel oni mezuru la tempon, kie la tempo ne ekzistas! Kiam nia marŝo komenciĝis, la suno estis rekte super ni, kaj kiam ni haltis, niaj ombroj direktiĝis al la nadiro. Ĉu pasis momento aŭ ĉu eterneco da Tera tempo? Neniu scias! Eble tiu marŝo okupis naŭ jarojn kaj dek unu monatojn el la dek jaroj, kiujn mi pasigis en la interna mondo, aŭ eble ĝi plenumiĝis en ono de sekundo--mi ne scias. Sed unu aferon mi ja scias, kaj de kiam vi diris al mi, ke pasis dek jaroj post mia foriro el la ekstera mondo, mi perdis ĉian respekton por la tempo--mi ekdubas, ĉu ĝi eĉ ekzistas, krom en la malfortaj, limigitaj mensoj de homoj.

4-a ĉapitro

DIAN LA BELA

Kiam la gardistoj vekis nin, ni estis multe pli freŝaj. Ili donis al ni manĝaĵon. Ĝi konsistis el strioj de sekigita viando, sed ĝi donis al ni novajn viglon kaj forton, tiel ke nun ankaŭ ni marŝis kun alte tenitaj kapoj kaj fiere paŝis. Almenaŭ mi tion faris, ĉar mi estis juna kaj fiera; sed la kompatinda Perry abomenis marŝi. Sur la Tero mi ofte vidis lin voki taksion por transiri placon--nun li pagis pro tio, kaj liaj maljunaj kruroj ŝanceliĝis tiel, ke mi devis ĉirkaŭbraki lin kaj duone porti lin dum la cetero de tiuj teruraj marŝoj.

Fine, la tereno komencis ŝanĝiĝi, kaj ni forlasis la platan ebenaĵon kaj eniris majestan montaron el virga granito. La tropikajn vegetaĵojn de la malalta ebenaĵo anstataŭis pli fortikaj vegetaĵoj, sed eĉ ĉi tie la efikoj de konstantaj varmo kaj lumo estis facile videblaj ĉe la grandegeco de la arboj kaj la abundeco de folioj kaj floroj. Kristalaj riveretoj muĝis tra siaj rokozaj fluejoj, plenigataj de la eternaj neĝamasoj, kiujn ni povis vidi super ni en la malproksimo. Super la neĝkovritaj montopintoj pendis amasoj da densaj nuboj. Perry klarigis, ke ili ŝajne efikas duoble: kaj por faligi novan neĝon, kiu anstataŭis la degelintan, kaj por ŝirmi tiun neĝon de la rektaj sunradioj.

Nun ni jam sciis kelkajn vortojn de la ĵargona lingvaĉo, per kiu niaj gardantoj alparolis nin, kaj ankaŭ bone progresis en la ĉarma lingvo de niaj kunkaptitoj. Tuj antaŭ mi en la vico de kunĉenitoj estis juna virino. Trifuta ĉeno trude kunligis nin, kaj pri tio mi baldaŭ ekĝojis. Mi trovis ŝin volonta instruantino, kaj de ŝi mi lernis la lingvon de ŝia tribo kaj ankaŭ multon pri la kutimoj kaj vivo de la interna mondo--almenaŭ de tiu parto, kiun ŝi konis.

Ŝi informis min, ke ŝi nomiĝas Dian la Bela, kaj ke ŝi apartenas al la tribo Amoz, kiu loĝas en la krutaĵoj super la Darel Az, tio estas Malprofunda Maro.