— Ili ne ekzistas plu kaj neniam ekzistos — respondis trankvile la maŝino. — Mi faris, prefere komencis fari nur tion, kion vi al mi ordonis…
— Mi ordonis, ke vi faru Nenion, kaj vi… vi…
— Klapaŭcjo, aŭ vi estas malsaĝulo, aŭ vi simulas malsaĝecon — diris la maŝino. — Se mi farus Neniecon unuvice, subite, ĉio ĉesus ekzisti, do ne nur Trurl kaj la ĉielo, kaj la Kosmo, kaj vi, sed ankaŭ eĉ mi. Do kiu kaj al kiu povus diri, ke la ordono estis plenumita kaj ke mi estas funkcianta maŝino? Kaj se neniu al neniu tion dirus, kiamaniere mi, ankaŭ ne ekzistanta, povus ricevi la propran kontentecon?
— Bone, vi pravas, ni ne parolu plu pri tio — diris Klapaŭcjo. — Jam mi nenion volas el vi, beleta maŝino, mi nur petas, faru murkviojn, ĉar sen ili mi ne ŝatas la vivon…
— Tion mi ne scipovas, ĉar ili estas je la "m" — diris la maŝino. — Certe mi povas denove fari negustecon, neordinarecon, nekredon, nesaton kaj neforton, sed por la aliaj literoj min ne petu.
— Sed mi volas murkvojn! — kriegis Klapaŭcjo.
— Ilin mi ne faros — diris la maŝino. — Bonvolu rigardi la universon, kiel ĝi estas plena da grandegaj nigraj truoj, plena da Neesto, kiu plenumis la abismojn inter steloj, kiel ĉio ĉirkaŭe entenas la Neeston, kiel ĝi insidas en ĉiu randaĵo de ekzisto. Tio ĉi estas via verko, mia enviulo! Mie pensas, ke la sekvontaj generacioj vin ne benos por tio…
— Eble ili ne sciigos… Eble ili ne rimarkos… — elbalbutis paligita Klapaŭcjo, rigardante senkrede la vanecon de la nigra ĉielo kaj ne kuraĝante eĉ turni al sia kolego.
LA MAŜINO DE TRURL
— Ho, ho, mia kara! — diris Trurl malkontente. — Vi malpravas, tio estas kvar, bonvolu plibonigi la respondon! Kiom estas du kaj du?
— SEP! — senprokraste respondis la maŝino.
— Kiom estas du kaj du?
— SEP! — respondis la maŝino.
— Amiko, vi devas akcepti la veron. Vi konstruis la alian maŝinon ol vi volis. Tamen ĉiu negativa fenomeno havas ankaŭ siajn bonajn flankojn, kaj ankaŭ tiu ĉi maŝino.
— Interese kiajn — respondis Trurl kaj piedbatis la fundamenton, sur kiu li sidis.
— Ĉesu — diris la maŝino.
— Vidu kiel tuŝema ĝi estas. Do… kion mi volis diri? Ĝi estas sendube la malsaĝa maŝino, kaj ĝia malsaĝeco tute ne estas kutima kaj ordinara! Ĝi estas — se mi bone komprenas, kaj mi estas bonega specialisto, kiel vi scias — la plej malsaĝa inteligenta maŝino en la tuta mondo, kaj tio estas supere! Intence konstrui ĝin ne estus facile, kontraŭe, mi opinias, ke neniu sukcesus fari tion. Ĉar ĝi estas ne nur malsaĝa, sed ankaŭ obstinega, alinome ĝi havas karakteron, ĝusta por idiotoj, ĉar ili ĉiam estas kutime tre obstinaj.
— Mi entute ne bezonas tian maŝinaĉon — diris Trurl kaj piedbatis ĝin duafoje.
— Mi serioze avertas vin, ĉesu! — diris la maŝino.
— Jam vi havas seriozan averton — senentuziasme komencis Klapaŭcjo. — Vi vidas, ke ĝi estas ne nur sentema kaj stulta, kaj obstina, sed ankaŭ ofendema, kaj kun tia kvanto da ecoj oni povas multe atingi, mi tion diras al vi!
— Bone, sed kion mi devas fari kun ĝi? — demandis Trurl.
— Ĉi momente mi ne povas facile vin respondi. Ekzemple vi povus fari la ekspozicion kun pagata eniro, kun biletoj, por ĉiuj volantaj povu rigardi la plej malsaĝan inteligentan maŝinon en la tuta mondo; kiome da alteco ĝi havas – ok etaĝojn? Tiel altan idioton neniu ĝis nun vidis. Tiu ekspozicio redonus al vi elportitajn kostojn, sed…
— Lasu min en paco, mi faros neniun ekspozicion! — respondis Trurl, ekstaris kaj, ne povante sin teni, li piedbatis la maŝinon ankoraŭfoje.
— Mi donas al vi la trian seriozan averton — diris la maŝino.
— Kaj kio?! — ekkriis Trurl sovaĝigita de ĝia majesteco. — Vi estas… estas… — tie li ne trovis proprajn vortojn, do li piedbatis ĝin kelkfoje kriante:
— Vi taŭgas nur por piedbatado, sciu!
— Vi ofendis min kvarafoje, kvinafoje, sesafoje kaj okafoje — diris la maŝino — tial mi ne kalkulos plue. Mi rifuzas respondi pluajn demandojn pri matematikaj problemoj.