— Tie ni estas sekuraj — diris Trurl, kiu regajnis la trankvilon.
— Mi elrigardos, kie ĝi fiksiĝis…
— Atentu — avertis lin Klapaŭcjo. Trurl singardeme aliris la kavan truon, elklinis kaj subite kun timo saltis malantaŭen.
— Ĝi suprengrimpas! — li ekkriis.
— Trankviliĝu, tien ĉi ĝi certe ne eniros — diris Klapaŭcjo per ne tute decida voĉo. — Kio estas? Kvazaŭ plimalheliĝis… Oh!
— Ni estas malliberigitaj… — flustris Trurl, kaj lia voĉo tremis des plu, ke alvenis la kompleta mallumo.
— Ni niavice faris idiotaĵon! — ekkriis Klapaŭcjo kun ekscito. — Eniraĉi la kavernon, kiun ĝi povis bari! Kiel ni estis ebla fari tion?
— Laŭ vi, kion ĝi volas atingi? — demandis Trurl post longa momento de silento.
— Certe ke ni volos foriri de ĉi tie, por tio ĝi ne bezonas ian specialan saĝecon.
— Mi flarsentas vin, Trurl… — ekbruis la stala voĉo en la fermita spaco. Trurl antaŭiris unu paŝon, eksidis sur la ŝtonego apud sia amiko kaj iom da tempo ili restis senmovaj. Finfine Klapaŭcjo flustris al li:
— Tie ĉi sidante ni atingos nenion, mankas alia konsilo. Mi provos trakti kun ĝi…
— Estas senespere — ekdiris Trurl. — Sed provu, eble vi sola travivos…
— Sed ne, ne tiel! — diris plifortige al li Klapaŭcjo kaj alirinte al la nevidebla en mallumo roka truo, li ekkriis:
— Hola! Ĉu vi aŭdas nin?!
— Mi aŭdas — respondis la maŝino.
— Aŭskultu, mi volus vin pardonpeti. Vi scias… inter ni aperis malgranda miskompreniĝo, sed elemente ĝi estas do nur etaĵo. Trurl entute ne volis…
— Mi detruos Trurl-on! — diris la maŝino. — Sed antaŭe li respondos al mi je la demando, kiom estas du kaj du.
— Ah, li respondos al vi, kaj tiel, ke vi estos tute kontenta kaj certe kun li pacigos, ĉu ne, Trurl? — trankvilige diris la mediacianto.
— Certe… — respondis tiu per malforta voĉo.
— Jes? — diris la maŝino. — Do kiom estas du kaj du?
— Kva… ne, sep… — ankoraŭ pli mallaŭte diris Trurl.
— Ho ho! Do ne kvar, sed sep? – ektondris la maŝino. — Vi vidas!
— Sep, memkompreneble ke sep, ĉiam estis sep! — fervore aprobis Klapaŭcjo. — Ĉu nun vi jam ellasos nin? — li aldonis singarde.
— Ne. Ankoraŭfoje Trurl diru, ke li tre bedaŭras kaj kiom estas du oble du…
— Kaj ĉu vi liberlasos nin, se mi diros? — ekdemandis Trurl.
— Mi ne scias. Mi pripensos. Vi ne starigos kondiĉojn al mi. Diru, kiom estas du oble du!
— Sed verŝajne vi ellasos nin? — diris Trurl, kvankam Klapaŭcjo tiris lian brakon, flustrante al lia orelo: — Ĝi estas idioto, ne kverelu kun ĝi, mi petegas!
— Mi ne ellasos, se mi ne volos — respondis la maŝino. — Sed vi sendube diros al mi, kiom estas du oble du…
— Ho! Mi diros al vi, certe! — li ekkriis. — Du kaj du estas kvar kaj du oble du estas kvar, kvankam vi ekstaris surkape, kvankam vi polvigis tiujn tutajn montojn, per maro falsenglutis, la ĉielon eltrinkis, ĉu vi aŭdas? Du kaj du estas kvar!!
— Trurl! Vi freneziĝis! Kion vi diras? Du kaj du estas sep, kara, amata maŝino, sep! Sep!!! — kriis Klapaŭcjo, penante superlaŭtigi sian amigon.
— Malvere! Estas kvar! Nur kvar, de komenco ĝis la mondfino KVAR!! — muĝis freneze Trurl ĝis la voĉperdo.
— Malvere! Sep! Tion vi tuj diros, kiam mi vin kaptos!
— Mi neniam tion diros! — rebatis Trurl, kvazaŭ por li estis ĉio la sama, kaj tiam de kavplafono la ŝtona hajlo ŝutis al iliaj kapoj, ĉar la maŝino komencis ataki per ĝia tuta oketaĝa korpo la rokan krutaĵon ĝis la grandegaj ŝtonegoj krevis de masivaj rokoj kaj kun bruo rulfalis en la valon.
— Du kaj du estas kvar! Kvar!!!
— Do tia estas ĝia malfama fino kaj du oble du estas ĉiam… — komencis Trurl, sed en jena momento la maŝino ekzumis kaj malforte kaj malklare, eĉ neaŭdeble, lastfoje ekbalbutis: — SEP.