— Kiu estas vi kaj kion vi volas? — li demandis.
— Mi estas Maŝino por Dezirplenumado, kaj min sendis al vi via amiko kaj granda kolego, Trurl, kiel la donaco.
— Kiel la donaco? — ekdiris Klapaŭcjo, kies sentoj por Trurl estis sufiĉe miksitaj, kaj precipe li ne ekplaĉis tion, ke la maŝino nomigis Trurl-on lia "granda kolego". — Do bone — li decidis post mallonga pripenso — eniru.
— Mi rememorigas pri mia ĉeesto.
— Mi ne forgesis vin — diris Klapaŭcjo kaj plue li laboris. Post momento la maŝino elparolis:
— Ĉu verŝajne mi povas eksciiĝi, kion vi faras?
— Ĉu vi estas la Maŝino por Dezirplenumado aŭ por Demandado? — ekdiris Klapaŭcjo kaj aldonis: — Mi bezonas la bluan lakon.
— Mi ne scias, ĉu ĝi estas en la tono, kiun vi bezonas — respondis la maŝino, antaŭŝovante tra la ventra klapeto la lakujon. Klapaŭcjo malfermis ĝin, senvorte mergis en ĝi sian penikon kaj komencis laki. Ĝis la vespero li ankoraŭ postulis smirgon, karborundon, borilon, blankan lakon kaj ŝraŭbojn, kaj ĉiufoje la maŝino tuj donis al li tion, kion li deziris. Antaŭ la vespero li kovris la konstruatan aparaton per la tolpeco, manĝis, eksidiĝis antaŭ la maŝino sur la malgranda tripieda seĝo kaj ekdiris:
— Ni ekvidu nun, ĉu vi estas kapabla por io ajn. Vi atestas, ke vi povas fari ĉion?
— Ne ĉion, sed multe — modeste respondis la maŝino. — Ĉu vi estas kontenta pro lako, ŝraŭboj kaj boriloj?
— Tutcerte, tutcerte! — murmuris Klapaŭcjo. — Sed nun mi postulos ion multe pli malfacilan. Se vi ne plenumos tion ĉi, mi resendos vin al via majstro kun ĝusta danko kaj opinio.
— Kaj kio ĝi estos? — demandis la maŝino kaj transpaŝis de piedo al piedo.
— Trurl — klarigis Klapaŭcjo. — Vi devas fari Trurl-on al mi, tute similan al la originalo. Mi ne povu distingi unu de alia!
— Bone, mi faros Trurl-on al vi, sed zorgu pri li, ĉar li estas tre granda konstruanto!
— Memkompreneble, vi povas esti trankvila — respondis Klapaŭcjo. — Do kie estas tiu Trurl?
— Kio? Tiel tuj? Ja ĝi ne estas io ajn — diris la maŝino. — Ĝi devas iomete daŭri. Trurl-oj estas nek ŝraŭboj nek lakoj!
— Kiel vi fartas, Trurl! — ekdiris Klapaŭcjo.
— Bone, Klapaŭcjo, dankon. Sed kial mi estas ĉi tie? — respondis klare mirigita Trurl.
— Kiel kutime, vi simple alvenis… Mi jam delonge vin ne vidis. Kiel vi ŝatas mian loĝejon?
— Tre multe… Kion vi havas sub tiu ĉi tolpeco?
— Nenion interesan. Eble vi eksidiĝos?
— Ŝajnas al mi, ke jam estas tre malfrue. Ekstere regas mallumo, pli bone mi revenos hejmen.
— Ne tiel rapide, ne tuj! — ekprotestis Klapaŭcjo. — Antaŭe iru kun mi al la kelo, vi ekvidos, kiel interesa ĝi estos…
— Kaj kion interesan havas vi en la kelo?
— Ankoraŭ nenion, sed baldaŭ mi ekhavos ion. Iru, iru…
— Oj! Aŭu! Kial vi bategas min tiel?! — kriis Trurl, kliniĝante kontraŭ bategoj.
— Ĉar ĝi plezurigas min— klarigis Klapaŭcjo kaj eksvingis sin. — Tion ĉi vi ankoraŭ ne provis, mia Trurl!
— Lasu min tuj, alie mi iros al la reĝo kaj diros, kion vi faris al mi kaj li malliberigos vin en la karcero!! – kriis Trurl.
— Li faros nenion al mi. Kaj ĉu vi scias kial? — ekdemandis Klapaŭcjo kaj eksidis sur la benko.
— Mi ne scias — diris Trurl, kontenta, ke la batego ĉesis por momento.
— Ĉar vi ne estas la aŭtentika Trurl. Li estas en sia loĝejo, li konstruis la Maŝinon por Dezirplenumado kaj li sendis ĝin al mi kiel donaco, kaj mi, por testi ĝin, ordonis, ke ĝi faru vin! Nun mi maltordos vian kapon kaj mi estos uzanta ĝin kiel bototirilo!
— Vi estas monstro! Kial vi intencas tion fari?!
— Mi jam diris al vi: ĉar ĝi min plezurigas. Do, sufiĉe de tiu sensensa parolado! — Dirante tion, Klapaŭcjo prenis ambaŭmane la bastonon, kaj Trurl komencis krii:
— Ĉesu! Tuj ĉesu! Mi diros al vi ion tre gravan!!
— Interese kion vi povas al mi diri, ke mi rezignu uzi vian kapon kiel bototirilo — respondis Klapaŭcjo, sed ĉesis bati lin. Tiam Trurl ekvokis:
— Mi entute ne estas Trurl farita de maŝino! Mi estas la aŭtentika Trurl, la plej aŭtentika en la mondo, kaj mi nur volis ekscii, kion vi kunmetas jam delonge, fermata en via domo! Do mi konstruis la maŝinon, kaŝiĝis en ĝia ventro kaj ordonis, ke ĝi min portu al via loĝejo pretekste kvazaŭ ĝi estas la donaco de mi al vi!
— Ho, ho, kian historieton vi eltrovis, kaj tuj surloke! — ekdiris Klapaŭcjo kaj, ekleviĝante, li premis en la mano la pli dikan finon de la bastono. — Ne penu, mi vidas tutklare viajn mensogojn. Vi estas la Trurl farita de la maŝino, kiu plenumas ĉiujn dezirojn, danke al ĝi mi ricevis ŝraŭbojn kaj la blankan lakon, same la bluan, la borilojn kaj aliajn objektojn. Se ĝi povis fari tiujn, ĝi ankaŭ povis fari vin, mia amata!
— Ĉion ĉi mi havis pretan en ĝia ventro! — ekvokis Trurl. — Facile estis antaŭvidi, kion vi bezonus dum la laboro! Mi ĵuras, ke mi parolas la puran veron!
— Se ĝi estus la vero, ĝi signifus, ke mia amiko, la granda konstruanto Trurl, estas nur kutima trompisto, kaj tion mi neniam kredos! — respondis Klapaŭcjo. — Havu! — kaj li ekbatis lian dorson.
— Tio por la kalumnioj pri mia amiko Trurl. — Havu ankoraŭfoje!
— Nun mi iros dormeti iomete kaj tiamaniere mi ripozos — li diris klarige kaj forĵetis la bastonon. — Kaj vi atendu, baldaŭ mi revenos… — Kiam li foriris, en la tuta domo aŭdiĝis lia ronkado, kaj Trurl komencis tordiĝi en la katenoj ĝis li sukcesis malstreĉi ilin, poste li malligis la nodojn, silente suprenkuris, eniĝis la internon de la maŝino kaj forkuris en ĝi galope hejmen. Kaj Klapaŭcjo, ridegante, observis lian eskapon tra la supra fenestreto.