Выбрать главу

“Kion vi opinias pri la akcidento en kiu pereis ges-roj Jendrik?” li komencis.

Ŝi dum momento rigardis kvazaŭ nekomprene.

“Kiel mi povus ion opinii?” ŝi rebatis.

“Nu, tamen, via edzo laboras en la garaĝo kie…” Jano ne finis la frazon, sed ŝi ne rapidis respondi.

“Ĝuste”, ŝi fine vortis. “Eĉ li kiu tie laboras komprenas nenion. Kiel do mi povus?”

“Kian impreson vi havis pri s-ro Jendrik?”

“Neniun. Mi lin vidis kelkfoje, eĉ ĉi tie, sed ne vere konis lin.”

“Ĉu vi aprobis aŭ malaprobis liajn projektojn?”

“Politiko estas afero por viroj. Al mi estas egale.”

‘Tiu lasta frazo’, pensis Jano, ‘povus esti via devizo.’

“Kaj pri lia edzino, kia estis via impreso?”

Brilo — ĉu ruza? — pasis tra ŝiaj okuloj, kaj ŝi ŝajne hezitetis antaŭ ol respondi.

“Mi ŝatis ŝin”, ŝi fine diris. “Ŝi estis eleganta, bela virino. Ŝi rilatis al mi tre amike. Mi ne komprenis ŝin. Ŝi kelkfoje venis sola al la restoracio, kiam estis preskaŭ neniu, kaj ŝi petis min sidi ĉe ŝia tablo por babili. Ŝi estis tre sola. Ŝi parolis pri mi. Ŝin interesis la fakto ke mi estas orfa, nenion scias pri la veraj gepatroj. Ŝi estis bonkora. Kelkfoje, lastatempe, ŝi alportis donacetojn.”

“Kiel vi reagis al tiu stranga konduto?”

“Komence mi ne ŝatis. Ĝi kvazaŭ humiligis min. Mi abomenas kompaton de pli riĉaj ol mi. Sed mi komprenis ke ŝi faras ĝin ne pro ia supereca sento, sed ĉar io ŝin turmentas.”

“Kio?” unuvortis Jano Karal.

“Ŝi havis infanojn. Ili — mi ne scias kiel aŭ kial — estis forprenitaj de ŝi. Ŝi diris plurfoje: ‘mi havas filinon viaaĝan sed mi ne konas ŝin’. Strange, ĉu ne? Ŝi havis turmentoplenan vizaĝon.”

“Ĉu vi scias ion pri via infaneco?” la detektivo demandis.

La nuanceto de ruzo iom pliiĝis.

“Mi estis forlasita kiam mi estis kvinjara”, ŝi diris trankvilavoĉe. “Pri miaj antaŭaj cirkonstancoj mi memoras nenion. Eble mi devenas de burĝa familio?”

La esprimo unue indiferenta, poste ruzeta, cedis lokon al ĝua rideto.

“Estus amuze, se laŭdevene mi estus burĝino. Mi, burĝino!” Ŝi ripetis plurfoje tiun vortoasocion kun la mieno de frandema knabineto ĝuanta bombonon.

“Kiu edukis vin? Kie?” la detektivo scivolis.

“Orfejo, unue, monaĥina. Poste farmista familio.”

“Kaj pli poste?”

“Pli poste mi venis urben kiel servistino, sed mi ne taŭgis en altklasaj familioj, kaj mi fariĝis kelnerino, unue en kafejoj, poste en restoracioj.”

“Ĉu vi ŝatas?”

Denove ŝi rigardis lin kvazaŭ la demando estus sensignifa. Karal diris al si: ‘Oni povus pensi ke ŝi ne havas sentojn’, se escepti la momenton kiam ŝi fantaziis sin burĝino.

“Ne estas malagrable”, ŝi fine respondis.

“Kie vi renkontis vian edzon?”

“En restoracio kie li manĝadis.”

“Kie vi estis sabaton la 3-an de septembro?”

“Ni ambaŭ estis en Trilarika, mia bo-vilaĝo, t.e. la vilaĝo de mia edzo. Liaj gepatroj aranĝis grandan familian kunvenon okaze de la kvindeka datreveno de la geedziĝo.”

“Ĉu vi havas gefratojn?”

“Mi havas el la farmo, kie mi estis adoptita. Verajn gefratojn miascie ne.”

“Ĉu vi konas iun s-ron Erikon Malven?” demandis Jano akre rigardante la kelnerinon. Se tiu demando trafis ŝin, tio apenaŭ videblis. Eble okazis minimuma streĉiĝo de la palpebroj, sed eĉ pri tio la detektivo ne ĵurus.

“Ne”, ŝi diris unusilabe.

La interparolo vere malviglis, kaj Karal decidis ĝin fini. Elironte, li havis senton pri malsukceso, kvankam li ne povis klare diri kia espero ne realiĝis. Sed tuj antaŭ ol malfermi la pordon, li turnis sin kaj ekkriis:

“Pardonu, mi forgesis rutinaĵon.”

Ŝi rigardis lin atende.

“Bonvolu montri identigilon”, li petis. Ŝi pasigis al li la identigan karton. Li zorge notis la numeron, same kiel la naskiĝlokon kaj — daton. Kun granda intereso li rimarkis ke ŝi naskiĝis la 23-an de Julio. Ĉar, laŭ la knabinfoto, la filino de Tereza Jendrik naskiĝis en marto, Vilma evidente ne idis el la forpasinta riĉulino. Tiu malsameco ne surprizis Janon, ĉar Eriko Malven ne havas favoran reputacion kiel privata detektivo. Sed ĝi donis nutraĵon al lia emo mediti.

Elirinte el la restoracio, li sin demandis kiel la hereda afero malplektiĝos. Se okazis trompo, ĉu Vilma heredos? Verŝajne jes, ĉar la testamento menciis nur ŝian nomon, sen precizigo kiel “mia filino”, kiu pruvus eraron pri la intenco de ĝia verkintino. Se aliaj eblaj heredantoj grumblus, ili verŝajne havus ŝancojn sukcesi en proceso kontraŭ tiu ero testamenta. Sed ĉar s-ino Jendrik ŝajne ne havis parencojn, neniu starigos la pridubadon. Aŭ ĉu eble la ŝtato intervenos kun la espero plenigi siajn kasojn? Stranga situacio!

16

“Jen perfekta loko”, Stefano diris. Karal iris apud la nevon. La vidaĵo estis pentrinda. Tra arko el branĉoj riveliĝis okulkaresa porcio el la valo, de la transriveraj montetoj, verdaĵ-kovritaj, ĝis la piedo de Eta Baruna, kun intere simfonio el diverskoloraj kampoj, rivero kaj vilaĝeto, kies domoj aspektis kvazaŭ ili kuniĝis rifuĝe por serĉi protekton ĉe alta preĝeja sonorilturo. Ŝtonegoj troviĝis tute taŭge por sidado, kaj la du viroj tiris el dorsosako la piknikon.

Stefano, kompense por tutdimanĉa laboro super urĝaĵoj, ricevis libertagon, kaj la detektivo decidis uzi la okazon por diskuti kun li la disajn scierojn pri la stranga akcidento.

“Mi vin delonge ne vidis, kaj mi ne povis raporti la konversacion kiun mi hazarde aŭdas inter mia kamarado Petro kaj lia amatin’”, la junulo komencis, kun tipe sanktavalaj fraztono kaj elizimanio.

Krako aŭdiĝis ie en la arboj, kvazaŭ branĉeton besto tretis, aŭ defaligis sciuro.

“Kiu ŝi estas?”

“Ŝi nomiĝas Ana Rijoka, kaj…”

“Rijoka?” interrompis la policano. “Kie mi aŭdis tiun nomon?” Kaj preninte el poŝo notlibreton, li komencis ĝin foliumi.

“Li estas spicisto en Vinstrato”, klarigis Stefano.

“Spicisto el Vinstrato? Jes. Tio elvokas ion, sed… Diable! Mi aŭdis tiun nomon ie.”

“Nu,” la junulo daŭrigis, “la filino aludis sian patron, diris ke li iĝis nerva ekde la morto de Jendrik, ke ŝi faras al si demandojn pri li, kaj prononcis jenajn misterajn vortojn, kiujn miaopinie vi nepre devas koni: ‘ili estis vere minacaj kelkfoje’. Krome ŝi trovis ankaŭ Petron neklarigeble nerva. Ŝajnis ke ŝi pensas pri la ebla kulpeco de ambaŭ patro kaj amato, ne scias ĉu estas io prava en ŝiaj duboj, kaj troviĝas komplete kaj time konfuzita.”

“Ha jes! Mi memoras”, Karal diris, trovinte la ĝustan paĝon. Ekscitite, li ekstaris kaj komencis paŝi tien kaj reen. “Estis en anonima letero al s-ro Jendrik. Iu petis lin veni apud la vojon kondukantan al la kabano de s-ro Rijoka, sur monto Baruna. Tiu letero tre gravas, ĉar precize ĝi ebligis la akcidenton. Temis pri ĉantaĝa afero, kaj al tiu rendevuo la arkitekto veturis surmonte en tiu tragika vespero.”

“Ĉu tiu spicisto estas implikita?” Stefano demandis.

“Tiun eblecon ni ne preterlasu. Kiam mi vidis lian nomon sur la letero, mi pensis ke estas nur precizigo pri la loko kie la renkontiĝo okazos. Sed nun se la filino mem de tiu vinstratano konsideras la eblecon ke ŝia patro kulpus, tio vekas demandojn. Des pli ĉar la loĝantaro de Vinstrato havis speciale fortan malamon al Jendrik.”

“Kaj Petro Balgana?”

“Ĉu eblus ke li estus la engaraĝa plenumanto de plano ellaborita de tuta grupo da vinstratanoj, de la fama ReVa-asocio?”

“Teorie oni povus imagi ion similan. Sed se oni pensas pri la konkretaj homoj, mi kredas ke ne. Unue ĉar Ana montriĝis pli dubema ol certa: ŝi konstatis pli grandan nervecon en la du viroj kiuj al ŝi plej proksimas, ŝi pensis pri ebla kulpeco, sed ne de ambaŭ kune — mi ne bone esprimiĝis kiam mi ĵus rakontis. Videble ŝi demandis sin ĉu unu el ili kulpis, kaj, se jes, kiu. Sed pri kunplanado ŝi havis neniun ideon. Due, simple ĉar Rijoka kaj Petro tute ne akordas. La spicisto malaprobas la amon de l’ filino al tiu ŝmirmana junul’ — kiel li diras. Spicisto havas purajn manojn, garaĝisto ne…”