Выбрать главу

“Iom malpreciza, via sistemo, ĉu ne?”

“Efektive. Ĝuste tio estas mia manko. Mi ne estas teknikisto. Estis nur ideo kiun mi eĉ ne havis tempon prilabori.”

“Ĉu vi parolis pri via ideo al iu krom la maljuna fraŭlino?”

“Ne. Al neniu. Mi eĉ dubas ĉu oni povas tiri ion praktikan el ĝi. Jen mia kompatiga sorto: ideoj svarmas miakape, sed mi ne havas praktikan rigardon al la aferoj, kaj ili ĉiam montriĝas fakte neuzeblaj.”

“Vi, kiu kutimas rezoni pri krim-aferoj, kion vi opinias pri la morto de la Jendrik-paro?”

“Ej, ĝi ofendas mian trovemon. Mi eĉ provis rezoni pri ĝi jenmetode: mi supozu ke tiuj estus la faktoj por krimromano kiun mi verkus, kiel mi solvus la problemon? Sed mi ne vidas. Pro malespero mi eĉ provis imagi ke estas mi la kulpulo. Komence ne iris malbone. Mi trovis motivon: senigi Valmuon je tiu urbokripliganto; mi trovis armilon: meĥanikan intencan difektadon; mi trovis manieron: subaĉeti la albanon por ke li elpensu solvon al la teknika problemo (tiu rimedo estas des pli sekura ĉar la loĝantoj pensas kliŝe pri la albanoj kaj ilia fama honorkodo: ju pli oni diros “tio ne kongruas kun la agmaniero de la albanoj”, des malpli oni min suspektos); mi trovis okazon: mia albana kunkulpulo havis tri horojn por apliki sian teknikan solvon…”

La libristo subite paŭzis.

“Mi vin admiras”, diris Jano. “Via kazo estas preskaŭ perfekta. Kio mankas al ĝi?”

“Pruvo. Sen pruvo miaj teorioj disfalas en la ruinon de nereala cerbumaĵo.”

“Kial ne pruvi per konfeso?” Karal akre demandis.

Li havis la impreson ke ili streĉe ludas ludon dunivelan, en kiu neniam scieblis ĉu oni komedias aŭ parolas pri veraĵoj, ludon des pli seriozan ĉar, por unu ludanto, ties vetaĵo estus dumviva mallibero.

“Konfeso? Jes. Mi eĉ pensis pri tio. Sed ĝi ne estus vere konvinka. Finfine, mia motivo ne estas sufiĉe serioza. Neniu iam ajn kredos ke bubo el Vinstrato iris ĝis murdo por savi malnovajn murojn, eĉ se varme amataj. La projekton de Jendrik oni povas kontraŭstari per tiom da pacaj rimedoj! Ni ankoraŭ ne aranĝis manifestacion, ekzemple. Murdo neniam praviĝus, sed ĉefe ĉi-stadie ĝi ŝajnus nekredebla fantaziaĵo.”

“Nu, precize ĉar ĝi estas nekredebla ĝi povus sukcesi kaj resti nepunita, ĉu ne?”

“Ĉu vere? Sed estas aliaj malfacilaĵoj. Se Jendrik, repreninte la aŭton, decidus iri alidirekten, la tuta plano ruiniĝus. Ke la motoro misfunkciu post kelkaj retroiroj estas interesa ideo, sed praktike sengarantia, kaj sekve neuzebla. Kaj finfine la albano restus problemo. Neniu kredus ke mi sukcesis subaĉeti lin. Iun alian, eble, sed ne tiun bravan Halim.”

“Kion do vi proponus?”

“Finfine mi min demandas ĉu romantika am-afero ne estus pli verŝajna. Ekzemple ke s-ino Jendrik, deprimita, decidis morti sed samtempe, venĝocele pro iu ama trompo, tiri ankaŭ la edzon almorte. Se ŝi pikis lin per venena pinglo dum…”

La ŝatanto de detektivromanoj aperis ekzaltita, kvazaŭ lin fascinus la propra hipotezo. Ĉu ĉi-lasta eris en la subtila ludo? Sed Karal forviŝis la venensupozon preskaŭ kolere.

“Kial ŝi farus tion dumveture?” li diris senpacience. “Estus pli simple en la propra hejmo.”

“Sinjoro policano,” Birman ŝerce riproĉis kun troiga, teatra esprimo, “vi ĉiun revon krevigas. Ĉu vi ne postulas pli da racio ol troviĝas en la karnaj homoj? Tamen sendube vi pravas. Estas malesperige. Neniam mi trafas kontentigan solvon.”

Li ekstaris subite.

“Tio naŭzas min”, li diris, kun videbla ironio sub kiu io pli serioza diveniĝis. “Mi foriras.” Kaj salutinte li malaperis, lasante Janon ŝancelita, kvazaŭ post neatendita pugnobato. La detektivo havis la saman impreson kiel post la konversacio kun Halim, ke ne eblas difini ĉu temas pri ekstreme lerta ruzulo-komedianto, aŭ pri simpla bubanimo, purkora kaj naiva.

“Strange”, li prononcis, rigardante fikse antaŭ sin. Sur la vakua ekrano de lia menso obsede stampiĝis la portreta vizaĝo de Tereza Jendrik.

27

La foto estis demandostariga. Necesis ĝin turni orienten. Tio estis la malfacilaĵo: ĝin taŭge orienti. Meze sidis s-ino Tereza Jendrik kun ĉiuflanke unu infano. Unu estis knabino vestita kiel Vilma Fortaroko, sed tute ne estis ŝi. La alia estis Stefano, vestita per elegantaj vestoj, kiajn li neniam surhavis. Li strange similis s-inon Jendrik. Sed kial estis tiel malfacile orienti la foton?

*

Tiu sonĝo ankoraŭ tre klaris en la menso de Jano kiam li vekiĝis. Li rapidis ĝin noti, ĉar li sciis ke sonĝoj disfibriĝas for post mallonga daŭro se oni ne fiksas ilin tuj surpapere.

Voĉo lin tiris el la revo.

“Ĉu vi iros al Valmu hodiaŭ?” Ĝoja demandis.

“Jes, tuj post la matenmanĝo.” Kaj li ekscitiĝe aldonis: “Ĝoja, mi sonĝis!”

Li neniam kuraĝis diri ĝin eĉ al Remon, al kiu li tamen sentas neordinaran konfidon. Sed fakto estas ke ĉe Jano funkcias stranga mensa procezo. Fine de enketo, li preskaŭ ĉiam faras sonĝon kiu lin impresas kaj el kiu notiĝas detaloj nesufiĉe atentataj ĝis tiam, kvazaŭ li nekonscie registrus aferojn kiuj, se neglektitaj maldorme, uzas la vojon de sonĝo por iĝi rimarkitaj.

“Kio estis en via sonĝo?” Ĝoja demandis.

“Temis pri orientado. Tion verŝajne sugestis la konflikto pri la albanaj tomboj. Ankaŭ pri la foto de s-ino Jendrik. La sonĝo estis preciza, sed nun mia memoro nebulas.”

“Ĉiaokaze ĝi indikas ke vi devus scii pli pri la tombo-orientado.”

“Efektive, iu faris al mi mencion pri tio. Kiu? Ĉu la loka polico? La maljunulo ĉe la restoracia bufedo? Kiu alia? Ne, estis io pli preciza. Diable! Se mi nur rememorus…”

Dum li aŭtis al Valmu, la memoro revenis. La mencion faris la sicilia pastro dum ilia unua renkontiĝo.

Karal subite paliĝis. Ŝajnis ke li duonvidas eblan solvon al la problemo. Almenaŭ ĝi taŭgus kun la respektivaj karakteroj, kio jam estus multo. Kelkajn punktojn neglektitajn nun necesos kontroli.

*

“Jen”, diris Ĝako, trovinte la petitan raporton. Karal direktis scivolan vizaĝon al li. La loka policisto klarigis:

“Efektive, tombo estis reorientita Mekken dum la nokto de sabato la 3-a. La laboro estis frue farata kaj farita. Estas la sola kazo kiam ni ricevis indikon pri la tempo. Alifoje, ni matene konstatis ke la albanoj venis ŝanĝi la orientadon dumnokte, sed ni havis neniun ideon pri la horo. Ĉi-okaze, la tombeja gardisto estas certa ke ĉio estis en ordo je la sesa posttagmeze. Je la deka ebriulo telefonis al ni ke la tombo — provizoraĵo por ĵus enterigito — kuŝis ne laŭlinie. Li stas duonfreneza viro kiu pretendas poeti kaj kiu serĉis inspiron en la tombejo tiunokte. Nu, li estis ebria, sed Nestoro rapide iris kontroli, kaj konstatis ke li pravas.”

“Estas strange fari tian laboron tiel frue en la nokto”, Karal komentis. “Ili multe pli riskas esti vidataj, ĉu ne?”

“Fakte, ne”, la uniformulo respondis. “Neniu vizitas la tombejon post noktiĝo. Neniu atentos bruon tie, kaj tia laboro fariĝas tre diskrete. Krome, la trafika bruo eĉ pli kovras la eventualan manipulon de laboriloj aŭ la parolojn tiuhore ol pli malfrue en la nokto, kiam ĉio ĉie silentas.”

“Efektive, jes, mi ne pensis pri tio. Nu, dankon. Kaj nun, mi ŝatus liston de la personoj kiuj klientas ĉe Ejga-Garaĝo, ĉar…”

28