Выбрать главу

Troviĝis monbiletoj — nemulte. Multaj aferpaperoj, dosierujoj, unu porna fotlibro, kaj diversaj dokumentoj.

La detektivo sisteme ekzamenis la trovaĵojn. En kartona dosierujo estis klasita tuta tekstaro el gazet-devenaj vortoj kaj literoj: la anonimletera kolekto. Tuj Karal rimarkis ke da ili estas pli ol kiom Jendrik fotokopie transdonis al la valĉefa polico.

Fakte, la unua elstaris, ĉar ĝiaj literoj estis gluitaj sur alispeca, pli kruda papero. Ĝi tekstis:

Via frato estas bela viro, pli bela ol vi. Almenaŭ tion pensas via nefidela sed fi-bela edzino. Demandu ŝin. Ŝia respondo vin nepre interesos. Kial ŝi diris ke ŝi iras serĉi perditan familion dum ŝi pasigis la semajnfinon en Kastelomara kun la alloga bofrato?

“Ej, Ĝako, ĉu vi sciis pri…” Karal komencis demandi kun la okuloj ankoraŭ al la anonimaĵo. Li sentis apud si surprizsalton. Lia kolego videble estis tro abrupte elskuita el koncentriĝo super la porna bildaro, kiun li foliumis. Li embarasiĝe balbutis:

“Pri… pri kio?”

“Onidiro ke la edzino de Aleksandro Jendrik — Tereza, ĉu ne? — jes, ke Tereza Jendrik kaj la bofrato Jankarlo gekuŝadis?”

“Ne, mi neniam aŭdis pri tio. Se la afero okazis, ili certe sin gardis, ke neniu en Valmu ĝin divenu.”

Jano reprofundiĝis en la studon de la leteroj. Kaŝlevinte la okulojn, li amuziĝe konstatis ke la policisto hezitas repreni la pornaĵon.

“Tiu dokumento estas parto de la enketo, ĉu ne?” li diris okulumante, kun gesto al la fotlibro. “Trastudu ĝin se vi volas. Ĉiaokaze vi ne povas helpi min. La leĝo postulas ke estu atestanto dum mi traserĉas la oficejon, sed li povas fari ion ajn.” Ĝako hezitis, rigardis taks-prove la detektivon, kaj ridetante eksidis en unu el la apogseĝoj kun la ge-nudula libro.

Jano dume plu foliumis la leterojn. Subite li fajfis ekscitiĝe. Novan interesaĵon li trovis, jene:

Ne estas dubo ke la loĝantaro de Valmu, ties gazetaro kaj oficialaj instancoj ege interesiĝus pri la fiagoj kiujn vi faris en 1952 en Miramont kaj pri iliaj tragikaj sekvoj. Se vi volas eviti la koncernan rivelon, venu sabaton la 3-an de septembro je la deka vespere al Monto Baruna. Mi atendos vin ĉe la t.n. Vojkruco de l’ Taksuso, antaŭ la vojeto kiu kondukas al la ĉaledo de s-ro Rijoka. Mi atendos vin ĝis la deka kaj duono.

Bonfarúl

“Jen kial li alsupris dum tiu sabata vespero”, diris la uniformulo.

“Jes”, Jano aprobis. “Oni volis ke li iru tiun vojon…”

“Ĉu vi opinias ke s-ro Rijoka estas implikita?” Ĝako demandis.

“Mi dubas. Aŭ pli ĝuste, eble li estas, sed tion ni ne povas konkludi el tiu ĉi letero. Ŝajnas esti nur precizigo pri la loko rendevua. Tamen ni informiĝos pri Rijoka. Kiu li estas? Ĉu vi konas lin?”

“Li estas unu el la ekscititoj el Vinstrato. Spicisto. Li havas funkcion en la ReVa-grupo. Ĉu vi scias pri tiu?”

“Iomete. ‘Vinstrato ne volas morti’ ktp, ĉu ne?”

“Jes.”

“Mi ne scias tute certe kiuj estas liaj respondecoj en tiu grupo, sed mi aŭdis ke li ĝin prezidas. Li estas konata kiel bona homo. Prospera butiko, pli ĉar oni amas lin ol ĉar la vendado estas bone organizita. Li tre interesiĝas pri folkloro, malnova urbhistorio, lokaj popolkantoj, k.s.”

“Bone. Mi foje vizitos lin.”

Kaj Jano plu studis la paperojn de la arkitekto.

*

Fininte tiun laboron, li iris kun Ĝako al la banko kie s-ino Jendrik konservis monŝrankon.

Ankaŭ ĉi tie la serĉo montriĝis frukta. Inter la malmultaj dokumentoj troviĝis anonima letero tute simila al la unua trovita ĉe la edzo, nome:

Vi estas bela. Ankaŭ via bofratino estas bela. Tion pensas almenaŭ via edzo, kiu vizitas ŝin iom pli ol pure frata intereso postulus. Des pli ĉar lia frato forestas dum tiuj vizitoj.

“Strange”, diris Karal. “Ĉu ĉiu el la paro malfidelis kun ĉiu el la alia paro? Aŭ ĉu iu skribis tiujn leterojn senbaze por inciti la Jendrik-familion?”

Li prenis la sekvantan dokumenton. Estis testamento. Ĝi enhavis ion mirigan: krom diversaj donacoj al tiu aŭ alia, nekredeble altega sumo iris al iu s-ino Vilma Fortaroko, sen motivo esprimita.

“Vilma Fortaroko!” la detektivo ekkrietis. “Ĉu parenca al la laborejestro de Ejga-Garaĝo?”

“Mi ne scias”, respondis Ĝako. “Mi renkontis tiun Fortarokon komence de la enketo, antaŭ ol vi venis el Valĉefa, sed mi nenion scias pri lia familio.”

“Unu plia persono vidota”, konkludis Jano, kaj li tiris la trian kaj lastan dokumenton el la valoraĵujo. Ĝi klarigis la duan.

Temis ja pri letero de iu Eriko Malven, privata detektivo en Valĉefa, kiu raportis pri diversaj esploroj kaj serĉadoj, fine de kiuj li akiris certecon ke la filino kiun s-ino Jendrik petis lin retrovi estas s-ino Vilma Fortaroko, kelnerino en la restoracio Ĉe l’ Fiŝo Vostumanta en Valmu, edzino de Jobo Fortaroko, kiu estras la riparejon en Ejga-Garaĝo, same en Valmu. Ŝi ŝanĝis la nomon al Vilma kiam ŝi estis adoptita de familio en kiu jam troviĝis unu Johana. Akompanis la leteron foto resendita de la detektivo. Ĝi montris knabineton rave ridetantan antaŭ kuko kun kvar kandeloj. Dorse legiĝis: “Johana, kvara naskiĝa festo, 2-an de marto 1951”.

“Tiun Vilman Fortarokon vere benis la sorto”, la uniformulo diris. “Ĉu vi vidis kiom ŝi ricevas testamente de s-ino Jendrik? Mi ne imagis ke tiu arkitektedzino havas tian personan riĉon!”

“Ĉiam surprizas la faktoj kiujn elfosas enketo”, sentencis Karal. “Sed ĉu tiu ĉi faciligos aŭ komplikos nian serĉadon, mi diri ne povus.”

13

La oficejo de Jankarlo Jendrik prezentis frapan kontraston kun tiu de lia pliaĝa frato. Ĝi ne estis senorda, sed la etoso ne impresis tiel efikece, tiel moderne. Karal trovis ĝin pli homa.

Jankarlo Jendrik estis sveltulo preskaŭ du metrojn alta kun bronza haŭto, nigraj haroj kaj brunaj okuloj kies malhelecon emfazis tre densaj nigraj brovoj kaj nigraj okulharoj pli longaj ol normale ĉe viro. Lia maniero sin teni tuj elvokis sportulon.

Li montriĝis tre afabla.

“Mi atendis vian viziton pli frue”, li baritonis.

“Ĉu vere? Kial?” miris Jano.

“Mi ne scias. Eble ĉar mi estas la persono kiu plej bone konis Aleksandron, kaj mi ĉiam aŭdis ke por kompreni misteran morton oni devas plej funde scii pri la forpasinto.”

“Prave. La afero do ŝajnas al vi mistera?”

“Ho jes! Ĉu ne al ĉiuj?”

“Ĉu vi ne opinias ke meĥanika akcidento…”

“Ne tuj post garaĝa kontrolo”, la frato interrompis.

“Aŭ malsano? Cerba, kora? Krurparalizo?” Jano sugestis.

“Racie mi devus kredi je tiuj, eble, sed fakte mi ne kredas.”

“Kial?”

“Mi ĵus diris: estas neracie de mi. Nomu tion intuo se vi volas. Eble ĉar Aleks estis mia granda frato kaj mi ne imagas lin venkebla de tiaj fizikaj kolapsoj.”

“Ĉu vi trovis lin entute venkebla? Venkinda, eventuale?”

“Jes. Venkinda. Mi neniam vortigis tion al mi, sed nun kiam vi ĝin diras, ĝi sonas tute trafa. Mi eble pasigis mian tutan vivon provante foje lin superi, sed neniam sukcesis. Kial mi elektis la saman profesion, se ne por brili pli ol li? Sed li estis pli bona. Kial mi ekĵetis min en politikon, se ne por lin renkonti sur sama batalkampo kaj lin faligi teren? Mi eble ŝajnos neakceptinde memcentra al vi, sed jena penso min traflugis: tiu stulta morto frustras min de mia unua ebla venko super li. Preskaŭ certe en la venonta voĉdonado mi venkus lin finfine. Mia partio venkos lian kaj mi nedubeble okupos lian lokon en la Urba Estraro. Sed se li ne plu ĉeestas, ne plu estas venko. La cirkonstancoj ĵus favoris min: lia projekto detrui Vinstraton estis eraro. Politike tia mispaŝo ne lasas homon stara.”