Выбрать главу

Li tremis tutkorpe, ruĝiĝis, paliĝis, tiris siajn kapharojn, viŝis al si la frunton, kaj lispis plu:

“Li minacis min pri maldungo. Diris, ke mi kaŭzas honton al la tuta interorganiza sekretariejo, ke mi ne prenas mian laboron serioze, ke mi estas neglektema… Mi ne estas neglektema! Nur, mi ne povas labori en tiu biblioteko. Mi ŝatas bibliotekojn por biblioteki, ne por fari laboron, kiu postulas egan, egan, jes, kamarado sinjoro, egan streĉon de la menso. Mi…”

Li forprenis la okulvitrojn, metis ilin rajde sur la kranio, viŝis al si refoje la frunton, elprenis el poŝo naztukon, kiu odoris kolonjakve, kaj tiun spiris, kvazaŭ savilo ĝi estus.

“Vi ne restis tre longe, ĉu?” rimarkigis Maĥmetali.

“Ne, kamarada moŝto, nelonge. Mi forkuris.”

“Forkuris?”

“Jes. Mi ne atendis la finon. Li skoldis kaj skoldis. Mi havas delikatajn nervojn. Mi ne elportis. Mi lasis lin plu skoldi. Meze de frazo, mi leviĝis, kaj forkuris… Mi supozis, ke li kuras malpli rapide ol mi, kaj efektive, li ne sukcesis atingi min.”

La enketistoj nevole ridetis.

“Ĉu vi opinias, ke li intencis postkuri vin?” Jano Karal demandis amuziĝe.

“Kompreneble ne,” la alia respondis kun okulumo, “sed tamen mi estas certa, ke li kuras malpli rapide ol mi.” Kaj lia buŝo refaris la stakatan ridetan tikon, kiu jam tiel strange impresis post lia enveno.

“Kion vi scias pri s-ro Kertsch, kio povus helpi al la enketo?” Tuurken kviete demandis.

“Nu, nu, nu.” Li kuntiris la brovojn, prenis poŝtukon, bruege, trumpete nazblovis, kaj zorge remetis la okulvitrojn sur la pinton de la nazo. “Mi ne scias, kion diri. En la tradukfako, ĉiuj abomenas lin. Li neniam komprenis, ke cerbo ne estas maŝino, kaj ne povas produkti ian ajn kvanton laŭplaĉe. Se murdorevoj ponarde pikus, Kertsch jam delonge povus konkuri kun kribrilo pri la nombro de truoj. Sed nur revoj, ĉar tradukistoj estas artista, pacama speco, kiu suferigus nek muŝon nek muson, eĉ se nur pro manko de kuraĝo batali. Verŝajne en la tuta organizaĵo oni malamis lin, eĉ en la tuta interorganiza sekretariejo, sed pli mi ne povus diri. Mi ne konis lin, ĉar mi havis kun li minimumajn rilatojn. Ju malpli mi vidis lin kaj aŭdis pri li, des pli bone mi fartis. Tial mi ne povas riveli al vi pri liaj litsekretoj aŭ spionaferoj. Pri tio serĉu aliloke.”

“Kial vi menciis spionaferojn?” Zajcev demandis.

“Mi ne scias, kamarado sinjoro, hazarde, eble ĉar li havas vizaĝon de spiono, se entute spionoj havas vizaĝon. Ne. Mi diras stultaĵojn. Pro la streĉo, sendube, kamarada moŝto, la streĉo. Eble mi pensis tion, ĉar li multe vojaĝas, povas eniri en multajn ministrejojn, sed mia diro havas neniun bazon. Estus amuze, se mi estus efektive trafinta ion veran… Amuze”, li ripetis tre forte, fikse rigardante Zajcev rekte en la okulojn, kaj gapante al li tiel komike, ke lia esprimo ŝajnis intence destinita veki ridon. Sed en la vizaĝo de l’ ruso, eĉ la plej eta el la esprimmuskoloj ne moviĝis. Diveni, kion Zajcev pensas, estis absolute neeble.

“Ĉu, dum vi estis ĉi tie vendredon vespere, vi aŭdis aŭ vidis ion, kio povus helpi kompreni la murdon de s-ro Kertsch? Ĉu vi renkontis iun?” Adams demandis.

“Ne. Nenion. Neniun. Eĉ ne la teruran ombrelulinon, la hom-manĝantan inon, kiu sekretarias por li.”

“Kion signifas tiuj esprimoj?” Zajcev basis, kun la ĉiam same senesprima voĉo.

“Fakte, mi ne konas ŝin, sed mi imagas ŝin tia. Dumnokte ŝi kraĉas fajron, trapikas senhelpajn hometojn kaj ilin rostas uzante sian pluvombrelon rostostange. Se ne, kiel klarigi, ke ŝi neniam ridas, kaj restis tiel longe vivanta apud tia monstro, kiel Kertsch? Estas tragedio en la vivo de tiu ino, tio legiĝas el ŝia vizaĝo, kaj en mia fantazio, ŝia tragedio estas jena. Ŝia ombrelo estas glavo sangon soifanta, al kiu ŝi tiras la homan familion… Sed fakte mi verŝajne kalumnias ŝin, kaj ŝi estas la plej ŝafida el ĉiuj ŝafidoj de l’ mondo… Pardonu min, miaj pensoj vagas, la streĉo, kamarado sinjoro, la streĉo sub la rigardo de polica gamo multkolora…”

“Je la kioma vi forlasis la kabineton de s-ro Kertsch?” Karal afable demandis.

“Ho, kamarada moŝto, kiel diri? Kiel scii? Kiel ne konfuziĝi? Mi…” Li haltis subite. “Ha jes,” li reparolis, “mi memoras! Eksterordinare, mi memoras: devis esti iom pli ol la sesa, ĉar mi iris al la cirko, kaj volis maltrafi kiom eble plej malmulte de la programo. Mi grumblis, kiam Kertsch decidis, ke mi vizitos lin je kvarono antaŭ la sesa, ĉar mi havis biletojn por la spektaĵo, kiu komenciĝis ĝuste je la sesa…” Li profunde ĝemspiris, antaŭ ol aldoni: “Ĉu mi povas alhoteli nun? Mi bezonas ripozon post la streĉo.” Kaj ĉe la jesa gesto de Adams kaj Zajcev, li abrupte leviĝis, faligis la seĝon, senkulpigis sin, salutis, kaj estis for.

“Mi proponas kvaronhoron da paŭzo”, la nigrulo diris. “Tiu superstreĉita homo elĉerpis min.”

9

“Vi nomiĝas Araksi Romian kaj laboras en la sekcio pri financado de internaciaj kunordigitaj esploroj, ĉu ĝuste?” afable diris Adams, prezentinte siajn kolegojn.

“Tute ĝuste”, la alia respondis per belsona baritono. Post Jakobo Plum, li aspektis ripozige normala, kun klasika kompleto da vesto, tre nigra hararo apartigita per meza tradivido, kaj rimarkinde densaj brovoj, kiuj kuniĝis super la nazo. Laŭkreske li estis iom pli ol mezgranda, kaj videblis, ke lia ventro komencis grase rondiĝi. Li ridetis, sed ege palis lia vizaĝo.

“Ĉu vi petis rendevuon kun s-ro Kertsch, aŭ li kun vi?” demandis Zajcev.

“Li venigis min, sinjoro”, Romian ĝentile respondis.

“Pri kio li volis paroli kun vi?”

“Pri diversaj financaj aferoj, kiujn klarigi estus vere komplike. Ne estas ĉiam facile kompreni niajn financajn dokumentojn, kaj s-ro Kertsch estas tre sagaca kaj postulema homo, kiu volas havi certecon pri ĉio ajn.”

“Ĉu vi pritraktis, ekzemple, la komparan esploron pri la manĝ-, dorm- kaj edukkutimojn kaj ties rilatoj kun psika bonfarto, esploron laŭdire plenumatan en sep evolulandoj kaj du industriaj, kaj kunordigitan de la universitato de B…, en Afriko, projekton IR762G?” Zajcev vortis unutone.

Ĉe Romian okazis apenaŭ perceptebla skueto de la busto. Li tuj regis sin, sed Karal ne dubis, ke tiu bato estis neatendita.

“Efektive,” li diris, kaj senemocie aldonis: “kaj ankaŭ projektojn IR1248T kaj IR003A. Mi supozas, ke vi ŝuldas tiujn informojn al la eksterordinara memoro de la perfekta sekretariino, f-ino Martin?”

“Oni devas fidi je ŝia memoro, kiam ŝiaj dosieroj forvaporiĝas”, Tuurken malrapide artikis.

“Mi ne komprenas vin”, Romian respondis, trankvile, sed kun videbla rigidiĝo.

“Vi tuj komprenos”, Zajcev diris, kaj turnante sin al Adams: “Vi estas la sola anglalingvano ĉi tie kaj la memorandoj estas en la angla, ĉu vi eble legos ilin por nia ĉitiea amiko?”

Adams eklegis.

“El ĉi tiuj dokumentoj, kaj aliaj, vidiĝas, ke, en la okuloj de s-ro Kertsch, vi nedubinde kulpis pri gravegaj malhonestaĵoj, defraŭdoj, ĉu ne?” li daŭrigis. “Vi ŝtelis la kopiojn el la kabineto de Kertsch, sed vi ne sciis, ke ili ekzistas ankaŭ aliloke. Vi ĵus diris, ke vi diskutis tiujn kaj aliajn projektojn kun li. Li do vivis, kiam vi envenis en lian oficejon. Sed post vi, neniu plu vidis lin vivantan, kaj ni scias, ke neniu povis enveni post vi. Kion ni konkludu?”