La buso plu iris en la monotona pejzaĝo. Ĝoja diris al si, ke se la pejzaĝo estus pli interesa, ili rigardus ĝin, anstataŭ diskuti, kaj tio, por ilia triopo, certe estus spirite malpli riĉiga.
*
La vizaĝo de Arne Kristiansen ne montris eĉ plej etan emocion.
“Ne”, li trankvile respondis. “Dum mi deĵoris ĉe la koridora gardejo tiutage, neniu venis por viziti unu el tiuj gravuloj, kiuj estis for ĉe la akcepto; neniu venis, kiun mi devis forsendi.”
Ĉu lia rigardo estis malpli akra ol kutime, aŭ ĉu tion Jano nur imagis?
22
La ĉeestantaro aplaŭdis plu kaj plu, tondre. Jano staris sur galopanta ĉevalo, meze de la areno; du suspektatoj — la armeno kaj la gardisto — rajdis same kure apud li. Kaj jen subite pluvo da ponardoj, ĵetataj de Lolita Fuentes, kiu sidis sur trapezo super li kaj trovis la ludon tre amuza, ekfalis liadirekte. Liaj refleksoj estas bonegaj, kaj tuj li havis la ideon malfermi la pluvombrelon de Marta Martin, kiun objekton li transdonis al Romian. Ŝajnis al li strange, ke neniu gardisto ĉeestas. La ponardoj trapikis la ombrelon, kaj li vekiĝis, morte terurita. Estis la kvara matene, kaj li aŭdis apud si la regulan, pacan spiradon de Ĝoja.
Matenmanĝe, li diskutis pri sia sonĝo kun ŝi, laŭ jam longa para tradicio. De la sonĝo ili transiris al diversaj detaloj gravaj por la enketo. Stefano tiam alvenis, kaj aŭskultis kun intereso.
“Ha jes, onklino Ĝoja, mi vidas, ke vi rakontas al Kara-Karal, kion mi pripensis en la buso.”
Ambaŭ geonkloj kapjesis.
“Sed hieraŭ nokte revenis al mia menso alia detalo, kiun mi ne menciis al vi, kaj kiu eble gravas. Temas pri tiu atleta blondulo kun la bluaj okuloj. Li diris, ke li ĉeestis la saman cirkan spektaĵon kiel mi, sen la klaŭna galopado. Tio do okazis la faman tagon!”
“Sed ĉu ne la morgaŭan?” Karal demandis.
“Ne povas esti. La sekvantan tagon la programo komplete ŝanĝiĝis.”
“Povis esti dum la dua spektado”, Ĝoja diris. “Ne forgesu, ke pro la mondkonferenco ili duobligis la prezentojn…”
“Sed eĉ se estis vespere! Se li estis en la cirko, tio signifas, ke ne li gardis la enirejon al la koridoro! Li ja deĵoris ĝis la 21-a.”
“Hm!” medite sonis la voĉo de Karal. “Tion ni devas analizi pli profunde…”
Tiel la triopo plu babilis, dum Karal notis diversajn punktojn, indajn je plua faktoesplorado.
Ĉe la matena kunsido kun la kvar kolegoj, li klarigis sian hipotezon, kaj la kvinopo organizis la kontrolon de tuta serio da punktoj. Dum du tagoj, oni informiĝis ĉe taksiistoj, ĉe la cirko, pridemandis la sovetiajn kaj internaciajn gardistojn, esploris atente aron da dokumentoj, kun la difinita celo trovi konfirmon al hipotezo, kiu fakte pli kaj pli praviĝis.
23
La kvin enketistoj alvenis en la koncernan oficejon jam sufiĉe frue. Ili sidis kaj atendis.
Post dudek minutoj malfermiĝis la pordo; ili rigardis la atendatan personon enpaŝi kaj ekhalti kun mira esprimo.
“Kio okazas?” tiu diris. “Kion vi faras kiel konspirantoj ĉi tie?”
“Ni volas unue fari al vi kelkajn demandojn”, Adams diris. Estis decidite, ke la dialogon komencos li.
“Je via dispono.”
“Ĉu la vendredon, kiam mortis s-ro Kertsch, vi ĉeestis la cirkan prezenton?”
“Jes.”
“Je la kioma?”
Al Karal ŝajnis, sed ne tute certe, ke eta hezito manifestiĝas.
“Je la 18-a.”
“Ĉu vi vizitis la cirkon alifoje en Alma-Ato?”
“Ne.”
“Dankon.”
“Nun alia demando: elirinte el ĉi tiu konstruaĵo tiuvendrede, ĉu vi poste revenis? Mi volas diri: post la 17-a.”
Denove, ĉu estis hezita paŭzo aŭ nur la normala tempospaco inter demando kaj respondo?
“Ne.”
“Dankon. Merkredon, la 4-an, ĉu vi ricevis liberan tagon?”
“Atendu. Mi foje estis malsana. Mi ne plu memoras ekzakte, kiun tagon. Ĉu mi eraras? Eble tiun merkredon mi ne venis labori.”
“Dankon.”
La nigrulo turnis sin al Zajcev:
“Via vico!”
“Antaŭhieraŭ, lundon la 16-an, ĉu vi venis al via laboro, kiel kutime?”
“Kompreneble, jes.”
“Ĉu vi estis la tutan tagon en via oficejo?”
“Ne. Mi estis vokita al la kunvenejo. Oni petis min porti tien gravegan raporton, kiun la prezidanto devis tuj konsideri dum la kafpaŭzo. Mi kompreneble tuj iris. La afero ŝajnis urĝa.”
“Je la kioma?”
“Matene je 10 minutoj post la 10-a proksimume.”
“Tute ĝuste. Ĉu vi rimarkis ion specialan, kiam vi reenvenis ĉi tiun ĉambron?”
Hezito, rigardo al la policanoj, unu post la alia, videbla travivo de interna konflikto, febra kaj riskoplena, kaj finfine:
“Ne.”
“Kaj kiam vi forlasis vespere ĉi tiun lokon, ĉu ne trafis vin la konstato, ke iu objekto mankas? Ke oni ŝtelis ion de vi?”
Refoja hezito.
“Nu…”, sekvata de medita paŭzo, kaj de firma, iom tro defia: “Jes.”
“Kial vi ne plendis pri tiu ŝtelo al la polico aŭ al la intersekretarieja sekureca opo?”
“Kial mi plendus? Ne estis ŝtelo, nur pruntepreno.”
“Ĉu la pruntepreninto petis vin?”
“Ne.”
“Kiu prunteprenis?”
“Mi ne diros, pro via akuza sinteno. Mi simple konjektis, kaj ne povus pruvi.”
Zajcev ĝemspiris. Post refoja silenta paŭzo, dum kiu la vizaĝo de la pridemandata persono pli kaj pli malmoliĝis, kaj alprenis esprimon de sarkasma ironio tute ne adaptitan al la situacio, la ruso kapsignis al Karal. Ekparolis ĉi tiu:
“Via defendsistemo kondukas nenien, kaj mi konsilas al vi konfesi. Nun ni havas sufiĉe da detaloj por pruvi vian kulpecon sen ia ajn dubo…”
Jano Karal plu babilis, laŭ maniero, kiu tute ne konformis al liaj kutimaj sintenoj. Ŝajnis, ke li parolas, ne por esprimi ion, sed nur por la plezuro ĉeni vorton al vorto, frazon al alia frazo. Dum li parolis, lia voĉo fariĝis pli kaj pli mallaŭta, sed tiel laŭgrade, ke la ŝanĝo apenaŭ percepteblis. Tamen post momento ĝi reduktiĝis al flustreto.
“… kaj mi devas peti vin, tute konfidence rediri, post minuta pripenso, se vi volas, kiun tagon ekzakte vi estis malsana kaj ne venis al via oficejo…”
Post pripensa minuteto venis la respondo, same flustra, sed tamen tute klara:
“Merkredon la 4-an.”
“Ĉu vi tute bone aŭdis min?” Jano rediris.
“Perfekte, kial?”
“Vi do ne estas surda, aŭ iom pen-aŭda, ĉu?”
“Ne.”
“Dankon”, kaj Karal cedis la parolvicon al Tuurken.
“Mi venis al ĉi tiu oficĉambro lundon la 16-an je 15 minutoj post la 10-a, kaj forŝtelis de ĉi tie objekton, kiu apartenas al vi. Kial vi ne plendis pri ties malapero?”
“Mi jam respondis. Mi ne imagis, ke policanoj povas ŝteli, aŭ internaciaj gardistoj. Sendube mi estas naiva. Mi konstatis la malaperon, kaj opiniis, ke kolego prunteprenis.”
Kiel Zajcev antaŭe, la finno ĉe tiu respondo profunde ĝemspiris. Kun la tono de plenkreskulo al obstina infano li daŭrigis:
“Tiun rabaĵon mian mi longe manipulis, laŭ la konsiloj kaj hipotezoj de kolego Karal. Ne estis facile tuj kompreni la funkciadon, sed mi baldaŭ sukcesis. Mi tiam montris ĝin al kolego Maĥmetali. Ni ambaŭ ekzamenis ĝin tre atente. Eble li informos vin, kion li faris per ĝi.”
La konveksa uzbeko ridetis.
“Mi portis ĝin al la polica laboratorio”, li diris. “La pinton de la klingo, kvankam forte, kaj verŝajne pene, lavitan, ankoraŭ markis brunaj spuroj, kiujn la laboratorio, laŭ mia peto, analizis. Montriĝis, ke ili konsistas el homa sango. La laboratorio esploris la aglutinogenojn tie entenatajn, kaj konkludis sen ebla eraro, ke tiu sangospecimeno apartenas al la grupo B. Ĉu vi scias, ke ne pli ol 6,4 procentoj de la okcidentaj blankaj homoj, al kies kategorio s-ro Kertsch anis, havas B-tipan sangon? Nu, tiu malofta tipo estis tiu de s-ro Kertsch. Se troviĝus nur tiu indikaĵo, estus do jam forta probableco, ke la klingo ekzamenita uziĝis por mortigi tiun sinjoron. Sed due la dimensioj de la klingo — ties larĝeco, pinteco, plateco — respondas ekzakte al la tre neta vundo, kiun la murdoarmilo faris penetrante la torakon. Kaj trie, sur la ĉemizo de la viktimo la laboratorio trovis mineralan… e… kiel oni diras vialingve?… e… materialeron… etan-etan polveron, se vi volas, kiu estas el ekzakte la sama speco kiel tiu, kiun ĝi kolektis el interne de la ingo. Tio sufiĉas kiel formala pruvo. Kiel multaj krimuloj, vi mistaksis la eblecojn de polica laboratorio.”