Выбрать главу

“Ivan Ibrogimoviĉ, iru telefoni por peti konfirmon, vi scias, kie ili kontrolis la bendon rilate al eventualaj ŝtatsekretoj…”

Post kelkaj minutoj, dum kiuj Adams faris diversajn provojn per la aparato, la uzbeko revenis.

“La surbendigo haltis tiuloke, meze de vorto de Kertsch, ili konfirmas. Ili unue ekzamenis la magnetizitan tavolon sur la bendo, ĝi estas tute en ordo. Poste ili venis ĉi tien, al la ĉambreto apud tiu de Kertsch, kie troviĝas la magnetofono, por kontroli. Kaj ili trovis: estiĝis difekto en la ‘registra kapo’. La tuta resto de la bendo estas sensona.”

Tuurken ridetis kaj flustris al Karal, kiu sidis apud li:

“Tipa sovetia tekniko!”

Zajcev reparolis:

“Mi tre bedaŭras, kolegoj. Mi esperis, ke ni povos aŭdi la plimulton el la konversacioj, sed tiel ne estos. Nu, ni tamen ricevis bildon sufiĉe interesan pri la viktimo. Mi devas diri, ke la afero ŝokis min. Ni ne tre kutimas, ĉi-lande, je tia malsaneca malvirto.”

“Ne nur ĉi-lande tio ŝokas”, Karal mildavoĉis. “Tia konduto preskaŭ igas min simpatii kun la murdinto…”

7

“La tempo pasas rapide”, Zajcev diris. “Ĉu ni vidu ankoraŭ unu personon hodiaŭ?”

“Jes, sed ne pli ol unu”, proponis Adams. “Ĉu vi konsentas, ke ni sekvu la ordon de la vizitoj al Kertsch, kaj vidu nun tiun Lolitan Fuentes?”

Post kelkaj minutoj, bela mezgranda virino, eble 30-jara, eniris la enketan stabejon. Estis io tre fiera en ŝia maniero sin teni. La nigraj haroj, la iom bruna haŭto kaj la eleganta kremkolora robo ornamita de diskreta, sed rafinita, broĉo foliforma kunteksis ĉarman silueton. Natura gracio ŝajnis karakterizi ŝin, sed oni tuj sentis, ke tiu harmonia ekstero ne signifas mankon de forto: rigardi en la malhele brunajn okulojn estis kvazaŭ rigardi la internon de vulkano. Eksplodema energio tie videble amasiĝis.

Ŝi ne atendis, ke oni petu ŝin sidi, aŭ prezentu al ŝi demandojn.

“Oni lin murdis, ĉu ne? sinjoroj”, ŝi ofensivis. “Ne mi. Sed mi tion preskaŭ bedaŭras. Iu forrabis de mi la ĝuon kaŭzi kaj ĉeesti la agonion de tiu perversa serpento.”

“Rakontu al ni, kiel…” Zajcev komencis, sed ŝi ne aŭskultis lin kaj jam voĉis plu, pli kaj pli krie:

“Aĉa trompulo! Perfida vipuro li estis. Li amas min, li diris. Mi estas por li samtempe edzino kaj amdonantino kaj kunulino kaj amikino, li diris. La plenumo de ĉiuj viraj deziroj, li diris. Oj, oj, oj! Surkraĉinda monstro li estis nur.”

“Sinjorino…” provis interveni Tuurken, sensukcese.

“Li ĵuris al mi, ke ŝi ne venos al Alma-Ato. Ĵuris. Mi diris: ‘Se ŝi venos al Alma-Ato, mi unge senhaŭtigos vian vizaĝon, mi mordos vian ŝultron ĝissange, mi ponardos vian koron.’ Jes. Mi promesis al li. Mi ne toleras, ke oni moku min, miajn sentojn. Mi ja amis lin…” Kaj ŝi ekploris. Antaŭ kelkaj sekundoj, ŝi estis furio; nun ŝi larmis amare kiel bubo perdinta la amatan ludilon.

Tre milde, singarde, Karal faris demandon:

“Kiu, laŭ lia promeso, devis ne veni ĉi tien?”

Ŝi prenis el la mansaketo paperan naztukon, kaj viŝis al si la okulojn. Senteblis, ke malĝojo denove cedas lokon al kolero.

“Tiu stulta knabineto,” ŝi siblis, “Anne-Marie Fayol, tute juna tajpistino el la franclingva komuna tajpejo. Mi dubas, ĉu ŝi jam estas dudekjara. Ŝi certe ŝajnas ne pli ol 17-. Ho jes! Estas la tipo, kiu plaĉas al li. Jam de pluraj monatoj mi vidis, ke li turniĝas ĉirkaŭ ŝi, ke li flaras ŝian parfumon adore, kvazaŭ hundo hundinon. Kaj ŝi tion ŝatas. Imagu, subĝenerala direktoro! Ŝi planis la aferojn tiel, ke ŝi havu okazon paŝi antaŭ li, provoke balancante la koksojn. Mi igis lin ĵuri, ke ŝi ne poluos mian oksigenon en Alma-Ato, ke en Kazaĥio li estos tute mia. Kaj li ĵuris, li rubujo, rubUJO, RUBUJO!” Ŝi kriis pli kaj pli laŭte.

Kaj refoje ŝia esprimo en unu sekundo komplete ŝanĝiĝis. Ŝi ekridetis kruele.

“Kiu faris al la homaro tiun belegan servon, lin likvidi? Diru al mi, mi petas. Sinjoroj, diru al mi, por ke mi povu iri kure kisi tiun heroon kaj esprimi mian dankegon al li. Kiu li estas? Ĉu vi kompleze diros?”

Iom post iom ŝi trankviliĝis, tiel ke fariĝis eble starigi al ŝi demandojn.

“Vi kutime loĝas en Ĝenevo, ĉu ne?” Adams diris.

“Jes. Mi laboras ĉe Internacia Labor-Oficejo. Mi fakte loĝis kun tiu kanajlo. Mi…”

“Ĉu li havis edzinon?”

“Jes, ie, eksedzinon. Sed ĉar estis ‘meksika eksedziĝo’, ĝi ne estis rigardata valida en Eŭropo; tial li ne edziĝis kun mi. Tamen la administracio konsideras tiun eksedziĝon taŭga, kaj ŝi ne ricevos vidvinpension.”

“Kiel subĝenerala direktoro li certe ricevadis pli ol komfortan salajron.”

“Kompreneble.”

“Ĉu viaj buĝetoj estis apartaj?”

“Ne. Ni vivis kiel geedzoj, kaj ni havis komunan kason.”

“Okazos do granda diferenco en via vivnivelo, nun kiam tiu mono ne plu venos al vi.”

“Ne. Li estis hundaĉo, sed almenaŭ finance mi sukcesis protekti min. Mi atingis, ke li kontraktu vivasekuron favore al mi. Ĝi havigos al mi tri mil svisajn frankojn monate. Sen familia ŝarĝo kaj kun mia propra salajro, tio ebligos al mi vivi tute agrable. Li ankaŭ promesis testamenti al mi vastan domon kaj terenon, kiujn li posedas ĉe la Lazura Marbordo, kaj bieneton en Kalifornio. Li estis tre riĉa. Sed mi ne scias, ĉu li efektive verkis tiun testamenton. Kiel scii, ĉe tia perfidemo?”

“Kial vi vizitis lin hieraŭ dum la ofichoroj?” Zajcev demandis.

“Ĉar mi ĵus vidis ŝin! Mi ne povis atendi. Mi volis vidi lin tuj kaj lin persvadi devigi ŝin for! Mia sango bolis. Mi…”

“Kaj ĉu vi sukcesis?”

“Ne. Li pale provis klarigi. Li diris, ke li efektive estis ĉion aranĝinta, por ke ŝi ne venu, sed ke lastminute unu el la franclingvaj tajpistinoj havis aŭtoakcidenton, kaj oni petis tiun Anne-Marie veni, sen lia scio. Li certe mensogis. Tial mi estis furioza. Mi diris, ke li mensogas, ke li mem venigis ŝin sen ia ajn konsidero al miaj sentoj. Li estas besto. Kiam li vidis tiun allogan junulineton, li ne plu povis estri sin mem. Mi ne toleras tion. Mi ne toleras. Li enamiĝis al mi, kiam mi aĝis 21 jarojn, kaj mi aspektis pli juna. Nun, kiam mi atingis tridekon da jaroj, mi ne plu interesas lin. Mi ne toleras. Ne, ne. Mi ne toleras plu…”

“Kia estis lia sinteno, lia animstato, dum vi parolis kun li?” Karal scivolis.

Ŝi pripensis momente.

“Sadisma”, ŝi fine prononcis. “Li havis en la okuloj tiun volupteman kaj kruelan rebrilon, kiu igas min freneza. Mi amis lin sincere, almenaŭ… aŭ… mi ne scias… tamen… Nu, jes, tamen mi amis lin, sed ne la tuton de li. Li estis psikopato. Kaj lian psikopatecon mi ne elportis. Dum mi parolis kun li, li ne hontis, li ne provis vere pravigi sin, li nur ridetis. Li havis sian diboĉulan esprimon, kaj mi ĵurus, ke li ĝuis mian furiozon. Li sentis sian povon super mi, kaj tio lin ĝuigis. Jes ja, kiel mi ĵus klarigis al vi, li diris kelkajn frazojn por montri sin senkulpa rilate al mi, sed tio estis parto de la ludo, por ke mi ne havu eĉ tiun minimuman superecon, ke mi estus prava pri lia ĵuro, kaj li ne.”

“Ĉu li havis malamikojn?” demandis Zajcev.

“Kompreneble. Ĉiujn knabinetojn, kiujn li kaptis, premis kiel citronon, kaj forĵetis. Ĉiujn subulojn, kiujn li traktis kiel ekspluatindan sklavaron. Ĉiujn virojn, kies virinojn li ĉasis. Kaj krome…” Ŝi subite paŭzis.

Ŝia rigardo rondiris de unu policano al alia, kvazaŭ ŝi petus helpon por solvi malfacilan enigmon. Kiam ŝi parolis, ŝia voĉo, koler-bola antaŭ momento, refariĝis tute trankvila:

“Li estis stranga personeco. Konsiderante vian demandon, mi subite pensis, ke alia kategorio de malamikoj ekzistas: tiuj, kiujn li malamikigis al si pro sia profesia skrupuleco. Li estis sekse psikopato, sed ege honesta profesie. Sian riĉon li akiris, parte de la gepatroj, sed ĉefe per la propra laboro, kaj en tiu li estis plej pur-anima. Li vere sin dediĉis multenergie al sia alta ofico, kaj neniam li akceptis koruptan monon aŭ donacon de subaĉetantoj, kvankam li havis konstante okazojn por tio, el kiuj egan profiton li tirus. Sed eble tiuj, al kiuj li rifuzis servon aŭ avantaĝon, por kiuj ili pretis pagi, eble tiuj lin malamis, kaj timis, ke li rivelos iliajn dub-etikajn proponojn…”