Выбрать главу

Julio Baghy:

DANCU MARIONETOJ!

novelaro

ELDONO DE 

LITERATURA MONDO

BUDAPEST, 1933

KORO AL KOROJ

Moto:

Ni, homoj, estas do por via ludo

marionetoj en foira budo.

Je fajfa melodi' de l' gurdoj rustaj

nin igas danci manoj kalokrustaj.

Se unu lace falas de l' fadeno,

figuron novan ligas vi sen peno

kaj ĉiam sama danco. sama kanto:

freneza hurla lukto de l' vivanto.

(El "Pilgrimo")

El tiu ĉi libro cent ekzempleroj estas presitaj sur luksa papero. La unua kvindeko aperis lede bindita, permane numerita. La dua kvindeko aperis silke bindita, permaŝine numerita. Ambaŭ bibliofilaj eldonoj havas la artan foton, faksimilon kaj la unua la propramanan subskribon de la aŭtoro

PRELUDO

Ekbatis la koro de l' Tero kaj fariĝis la unua Printempo. Herbaro kreskis sur la kalvaj rokoj. La dezerto sternis sur sin multkoloran tapiŝon. Odoro ŝvebis en la aero. Super la florkalikoj flirtis flugantaj papilioj, zumzumis vespoj. La Tero ornamis sin per ĉiu beleco de la Naturo... Kial?... La arboj proponis sukajn fruktojn ... Al kiu?... Birdokantado trilis tra la prasilento. Sole la eĥo respondis je la ĉiela muziko... Kial kanti, se aŭskultas neniu?

Sonĝon vidis la Tero kaj efektivigi ĝin kreis el sia karno la — Viron. Li estis beletatura, muskolforta, impona, Antaŭ lia penetra rigardo kapitulacis ĉio. La musko proponis al li molan kuŝejon. La floroj spiretis al li dolĉan odoron. La rava koncerto de l' ĉielaj birdoj gajigis sole lian koron. La arboj per ombro de siaj larĝe etenditaj branĉoj ŝirmis nur lin kontraŭ la fajraj sunradioj kaj bonvole faligis la sukajn fruktojn antaŭ li... Ĝojtagon festenis la Naturo.

Ektremis la koro de l' Viro kaj naskiĝis la unua Sopiro. Li sentis sin sola, deziris dividi kun iu la paradizan imperion, sopiris estaĵon, similan al si...

Enkarniĝis la sopiro kaj alvenis la dua homforma sonĝfiguro: La Virino. Ŝia staturo kiel ondoj de l' vekiĝanta maro. Ŝia koloro kiel la alabastro, sed ŝi estis tiel malforta, rompiĝema kiel la lilio. Ŝia talio kliniĝadis kiel la marĉa kano en la vento. Nur vira egoismo povas krei tian sensignifan... La Virino kun milda senkonscia rideto akceptis sian parton el la Edeno. La unua rideto ebriigis la Viron. Liaj muskolaj brakoj per avida ĉirkaŭpreno tiris la Virinon al la magneta nudeco...

Ektremis la koro de l' Virino kaj naskiĝis la unua Amo... Sovaĝe freneza momento, plena de pasia volupto kaj ektremis la koro de ĉiu vivanta estaĵo. La floroj sendis kisojn unu al alia per flugiloj de abeloj. La ĉielaj birdoj en ama duopo konstruis la nestojn. La Naturo aklamis kaj tiel fariĝis Homo el la sonĝfiguroj. Edena ekzisto en la praĝardeno, sed ve...

Ekmovis sin la postulo en la utero de l' Virino kaj aperis la unua Sekreto. Espermaska konjekto vibris en la koro de l' Homo. La Virino fariĝis pli forta, pli valora. La patrineco kronis ŝin reĝino levante ŝin al piedestalo de egaleco...

Kaj venis la horo de la akuŝiĝo kaj aperis la unua Doloro. Vekrion naskis la suferoj, konsolan larmon — la turmentoj. La paradizo fariĝis Tero kaj la edena ekzisto transformis sin — Vivo...

Kaj venis la, metamorfozo de l' instinkto je homa animo kaj aperis la unua Envio. Kain mortigis sian fraton Abel, ke regu sur la tero Infero kaj la enkorpiĝintaj sonĝfiguroj fariĝu pli trivialaj ol la bestoj ...

Kaj fine la homa blindeco kreis por si dion, ornamante lin per ĉifonoj de l' teraĵoj por adori sin mem en tiu...

Ĉar estas homa naneco, ke sorĉante perfektecon, li imagas sin — Dio.

KAIN KAJ ABEL

La prasilento retiris sin por ripozi. La helo de l' ĉiela fajrodisko blindige konfuzis ĝiajn enu-okulojn. Ĝi fermis do ilin je multmiljara dormo. La naturo ekatentis, skuis sian milkoloran vilan kapon. La tero vekiĝadis, kantis la unuan printempan halelujon: Vivi estas bele, vivi estas bone!

*

Du sidas sur la montdeklivo. Du homviroj, similaj kiel la fagokrustoj. La longaj brakoj pendas ĝis genuoj. Krispa hararo dense kovras la nudecon. La vizaĝoj rigide senesprimaj. La animo ankoraŭ profunde dormas, sole la instinkto vivas.

Ili kaŭrante sidas. Unu mordetadas frukton. Kvazaŭ li remaĉus. La suko kun salivo gutas, fluas ĉe la buŝanguloj. Daŭra palpebrumo. Tiu ĉi palpebrumo laŭdas la Kreinton. Vivi estas bele, vivi estas bone!

Atento streĉas la pupilojn de la alia. Li ankoraŭ ne havas sentojn, nur sensojn. Pensofajro ankoraŭ ne briligas liajn okulojn, sed tamen en li senkonscie demonstracias la homo de malproksima estonteco: imiti ĉion, prirabi la naturon.

Io tiras al si lian rigardon. Ĉe la arbarlimo, sur kalva rokopinto, staras nesto de cikonioj. La ino sidas sur la ovoj. Per varmo de patrineco ŝi ĝermigas la vivon en ili. Senmove ŝi sidas, kiel gardanto de la familia fajrujo, kvazaŭ konjektante, ke ŝi modele pozas por moralo de postaj epokoj... Ĉirkaŭ la nesto orfa vircikonio klaketadas; kunulinon serĉas. La disetenditaj flugiloj frapetadas la aeron. Fluginte al la nestorando li amindumas, proponas sin... Vane... Subite la cikoniedzo alvenas, per kolera bekbatado forpelas la vaganton, triumfe eksidas en la neston, La klaketado plenigas la arbaron... Vivi estas bone, vivi estas bone!

La homviro eksaltas, disetendas la brakojn, kunfrapas ilin. Io ŝveligas lian bruston. El lia gorĝo krie eliĝas la unua vorto.

— Klak!... Klak!... Klaklaklak!

Ĉe la montpiedo aperas nova figuro: la homino. Larĝaj koksoj, balanca irado, dissaltaj kusenaj mamoj. En ŝia korpo, kovrita per delikataj harlanugoj, ankoraŭ ne bolas la vivdeziro. En la okuloj silentas la ĉiama atendo... Ŝi rigardas sin en la spegulo de rivereto. Ŝi ne konjektas ankoraŭ pro kio.

La homviro rimarkas ŝin... Per longaj saltoj li proksimiĝas al ŝi, movante flugile la brakojn.

— Klak!... Klak!... Klaklaklak!

La homino surpriziĝas... Mamenton ŝi rigardas al li, poste ekkaŭras je kvarmanpiedoj kaj atendas... atendas... Ili ludas, mordetadas la kolon de unu al alia, kun ĝema spirado ruliĝas tien reen sur la bordo... La homviro ekhenas kiel la ĉevalo. La homino rifuĝas kiel ŝia talpofratino dum la pariĝa periodo. Ŝian timon hodiaŭ oni nomas — hontemo.

La virtalpo estas ruza; boras saktunelon kaj tien pelas sian elektitinon. La homviro persistas. Li persekutas sian kunulinon ĝis ŝia forto eluziĝas kaj ŝi kapitulacas al la neevitebla... Jen bildo eterna de la homaj amiluktoj.

La alia homviro palpebrumas al ili. Perfektan indiferentecon respegulas lia rigardo. Sur la trajtoj ne baraktas la ekdeziro, en li ne veas la doloro de malfruiĝo. La konsumiĝanta frukto pli interesas lin... Vivi estas bele, vivi estas bone!

*

Tri sidas sur la montdeklivo. Inter la du homviroj kaŭras la homino. Ili mute rigardas al la malproksimo. La lingvo ankoraŭ ne sklavigis la langon. Ili atentas ne sciante pri kio. Longe etendiĝanta branĉo ombrumis ilin. Bone estas ĉi tie en la malvarmeto, sed ili ne konscias pri la kialo. La "kial" kaj "ĉar"ankoraŭ dormetas en la utero de posta evoluo.

La cikoniedzo denove forestas de la nesto. Silento regas. Tamen la rigardo de la la unua hom-viro refoje vizitas ĝin. Kvazaŭ li atendus ion... Lia kunulo spionas la amludon de simioj. Ĉirkaŭ unu simiino saltetadas ĉiu virsimio. Kun volupta rikano ili ĵetas sin al ŝi... La vivanta instinkto vekiĝas en la homviro kaj tiras al si la hominon.

La fremda cikonio jam denove klaketadas ĉe la nesto. La ino defendas sin. Frapsonas la bekoj. La bruo de la sama sieĝo sonas malproksimen...