Выбрать главу

*

La Morto forviŝis de sia falĉilo la gelatiniĝintan sangon. Kun transtera, rikana ironio li rigardis per siaj okulkavoj al la finrikoltita kampo de la Vivo. Belega rikolto: la vivo de la homaro.

Ĉesis la Vivo kaj la Morto triumfis. Plenkontente li kuŝiĝis por ripozi. La kraksonanta bruo de la ostokorpa Pereo nevidebla sonis timon vekante en la regno de la eterna muteco.

Ankoraŭ unufoje, ebriiĝinte de triumfo, li esplore rigardis ĉirkaŭen. Ĉu hazarde ne estas preterlasita io, el kiu nova vivo povus ekĝermi? Ne! Ĉio mutis. Ne estas fantazio, kiu vidus sonĝojn; ne ekzistas batanta koro, en kiu povus naskiĝi aro da sentoj; ne estas krimo, kiu atendus kondamnon; ne estas juro, kiu soifus juĝofaron, kaj ne estas plu religio dion kreanta por si; ne estas dio, kiun per teraj ĉifonoj vestus la religio. Venkitaj eĉ la senmorteco kaj la eterna vivo, ĉar ne ekzistas mortonto, kiu kredus ilin. Ekzistas nur li: la Morto.

*

Li laciĝis kaj sopiris ripozon. Jen, en la regno de la eterna muteco subite, timeme eksonis ĉirpado de eta grilo. Kun sovaĝa furoro li eksaltis kaj mutigis la adiaŭon de la iama glora vivo, kaj poste rikane ridegis... ridegis...

*

Rigardante al la ceteraj brilantaj mondoj de la universo, li sentis kruelan ĝojon. Por nova rikolto estas ankoraŭ sufiĉe da materialo sur la firmamento senlima.

Li rigardis ilin aŭ nur ŝajne rigardis, ĉar griza, nebula vualo flugis antaŭ la okulkavojn. Li ne povis diveni, kio estas tiu misteraĵo, kiu ĉiam pli kaj pli densiĝas, nigriĝas kaj malhelpas la vidon. Li penis eksalti, sed ne povis. Kiel sorĉa plenpotenca sugesto prenis for tiu ĉi nova forto lian tutan energion.

*

Li vidis jam nenion, kvazaŭ eĉ li mem ĉesus ekzisti. Ankoraŭ li faris senkonscian geston al la neniiga falĉilo, sed vane, ĉar venkis lin la lasta spiraĵo de la Vivo: la sonĝon donanta dormo.

*

Voĉo de miliardaj ĥoroj kun spiritmonda murmuro eĥis tra la etero.

— Vi povis neniigi la organismojn, sed vi ne estas reganto de animo. Tiu ĉi estas la plej potenca forto, pli potenca ol la penso, kiu estas nur ĝia infano.

La morto kurbigis la senlipan buŝon je ironia rideto.

— Sensenca parolo. Kion valoras la forto sen organismo, kaj kion valoras la penso, se ĝi ne havas ilojn por krei.

— La volo de la animo estas senfina kaj ĝi fluas libere.

— Eĉ la senfina volo rompiĝas, se ĝi ne havas spacon. Kion povas fari la volo per la senfina Nenio?

— Nur la konscie moviĝantajn organismojn vi povis neniigi, sed la senmovaj tavoloj kaj libere vagantaj elementoj estas ekster via potenco. Vi ne havas forton kontraŭ la akvo, la fajro, kaj vi ne povas ordoni al la kureganta vento.

— Vere! Mi ne havas potencon kontraŭ ili, sed kion valoras la senmova mondo, kiu mankumas la konscion?

— Estos kreita la nova mondo! Estos donacita konscio al ĉiuj atomoj de la Tero, kaj se la penso donas flugilojn al la elementoj, tiam via potenco rompiĝos.

— Vi forgesas, ke la fajro, se ĝi ekkonscias, nur finos la taskon ĉesigitan de mi. Ĝi cindrigos ĉion.

— Kaj se tiel okazus, ankaŭ via estaĵo fariĝus ĝia viktimo. Venkita via senmorteco, vi neniiĝos.

La Morto, preninte la potencan falĉilon, furioze svingis ĝin ĉirkaŭ si.

La misteraj sonoj respondis per rido.

*

— Kiamaniere vi volas krei novan mondon? Kio estos tiu potenca forto, kiu povus disŝuti la semojn de la vivo sur la mortinta terglobo?

— Ekzistas forto, kiu havas potencon por tio.

— Kio do?

— La amo.

— Ĉu ekzistas vivanta koro, en kiu ĝi povos ekĝermi? — Kun ironia triumfo ridegis la morto.

— Jes!... La koro de la tero.

— La koro de la tero?!

Kun terura furoro li trapikis la terglobon per la falĉilo.

— Hahaha! Senfrukta estos la laboro kaj vana ĉiu penado! Donu do antaŭe vivon al la mortinta homaro!

— Sian militon faros la tero mem, kaj en tiu ĉi sankta aliformiĝo vi ĉesos ekzisti. Poste reviviĝos la miliardoj da homoj kaj komenciĝos la profetita eterna vivo: la transtomba edeno.

— Ĉu mi neniiĝos? Mi, kiu estas naskita samtempe kun la Tero. Mi, kiu en ĉiu batalo de la Tero, en ĉiu metamorfozo, en ĉiu perturbo havis la ĉefrolon? Neeble! Neeble!

— Mensogo!

Tondris voĉo, pro kiu la tero ektermis kaj la Morto terurite falis teren.

— Mensogo! La okan tagon de la kreado vi estiĝis, kiam Kain mortigis sian fraton Abel. Sole la penso de Kain estas vi, kiu prenis sur sin nevideblan ostokorpon. Vi kaŭzis la unuan doloran larmon kaj vi disŝutis la semojn de la funebra ĉagreno. Ne mi kreis vin, sed la ĉion neanta spirito de la Malbono.

*

— Kiu vi estas, potenca spirito, kiu jam per via ekparolo vekas timon en mi?

— Via ordonanta Sinjoro kaj reganto de la tuta universo: Dio.

— Dio? Ho ve al mi! Vi ekzistas do vere! Ne sole la religio naskis vin? Ĉu vere ekzistas vi, kies potencon mi ĉiam neis, kaj ĉu ankaŭ mi estus via sklavo, kiu ne konis suverenon super mi?

— Vere mi estas tiu!

— Se vi estas Dio, do vi estas la Justo mem, kaj mi estis nur blinda ilo en via potenca mano. Vi ne povas min puni pro kulpo de Kain, kiun vi mem kreis erarema kaj malforta!

— Vi estis blinda ilo de via propra memo, kiu estas senanima, Vi estas detruanta penso, kiu venenis la beston kaj la homon. Via tasko estas finita kaj la destino plenumiĝis, via senanima memo neniiĝos.

La Morto, kun senespera veado baraktis.

*

— Estu lumo!

Sonis potenca voĉo kaj la Tero sopire ektermis. Ĝian nigran korpon ĉirkaŭprenis milda, fosfora lumo, kiu jen aperis jen malaperis. La lumo vagadis, ŝajne sencele, sed subite en la atmosfero de la Tero balancis sin violkolora vaporaĵo. Fendiĝis la Tero kun terura detonacio. La maroj forlasis la profundojn kaj unuiĝinte, preninte novan orbiton, kiel la ringego de Saturno, ili turnis sin ĉirkaŭ la Tero.

Bolis, ardis, fandiĝis kun surdiga bruego la giganta globo. Komenciĝis la lasta milito. Kie aperis la vaganta, lumo, tie sekvis ĝin la violkolora vaporaĵo kaj la tavolo konsciiĝis. Veante furiozis la ventego kaj per sia uragana kolero vipis la ekkonsciintan fajron, kiu pasie ĉirkaŭplektis la Teron per flamantaj brakoj. Ŝajnis, ke ĝi cindrigos ĉion, sed en tiu momento bridis ĝian furoron la potenca akvoringego, kiu per tuta pezo subpremis la furioziĝantan elementon. Ĝi mole, kvazaŭ silke sternis sin kaj kompate vindis la Teron, laciĝintan pro la batalo. La Tero aspektis, kiel kolosa, nemezurebla akvoglobo, kiu kuregas en la spaco senfina.

Super la Tero, kiel giganta krisigno, ŝvebis la violkolora vaporaĵo: la lumo de la konscio.

La Morto ironie ekridegis.

— Ho granda Sinjoro! Finiĝis jam la unua tago de la kreado kaj tamen mi ekzistas!

*

La misterplena voĉo eksonis.

— Ekbatu la koro de la Tero kaj la tuto de la animoj okupu ĝin. La semo de la Amo ekĝermu en ĝi kaj kreiĝu per tio nova firmamento! Estu!

Hela rozkolora lumo radiis super la akvoamaso. Saniga varmo penetris en la korpon de la Tero. Ĉiu atomo ektremis pro nekonata fenomeno. La Tero enamiĝis la senfinan spacon de la etero. Aromaj spiraĵoj flugis for el ĝia korpo kaj la Morto svenante apogis sin per la falĉilbastono.

La Spaco restis senmova. En ĝia glacia memo ne naskiĝis sentoj. La Tero ploris, faligis fajre brulantajn larmojn kaj el la larmogutoj fariĝis steloj, brilantaj meteoroj, vagantaj planedoj kaj kreiĝis la nova firmamento.

— Potenca Sinjoro! Finiĝis jam la dua tago kaj tamen mi ekzistas.

*

— Evoluu lia semo! Disiĝu la akvo kaj la tero, kiel estis antaŭe! Estu!

Tuj kvazaŭ je bato de sorĉovipo, la akvo per forfluo de tajdo okupis nur la profundaĵojn kaj egaj, senherbaj rokoj aperis zigzage ĉie. Iom post iom formiĝis maroj, lagoj, riveroj, riveretoj kaj vastaj kontinentoj etendis sin sur la Tero. La akvo estis diafane pura, sed la vastaj kontinentoj ankoraŭ etendis sin sen ornamoj.