Выбрать главу

Claude Piron

Dankon, amiko!

1

«Mia mono! Mia tuta mono malaperis!»

Juna Rikardo preskaŭ ploris ĉe tiu terura konstato. Li rondrigardis. En la dormejo, li estis sola. Videble, ne nur lia mono malaperis, sed ankaŭ Janĉjo. Timiga penso lin trafis: ĉu tiu prenis ĝin? Estis apenaŭ kredeble. Janĉjo, tiu plaĉa, helpema amiko…

Ne tuj li rimarkis la paperon, sur kiu lia nomo estis skribita. Kiam li ekvidis ĝin, lia koro ekbatis kun iom da espero: letero de Janĉjo, kiu, sendube, ĉion kontentige klarigos.

Ne longe vivis la espero. La skribaĵo rapide ĝin disbatis morta:

«Kara Rikardo,

«Normale mi devus forkuri kun via mono kaj veturbileto sen diri al vi ion ajn. Sed miaj amikaj sentoj tion malhelpas, kaj mi volas skribi adiaŭon al vi. Mi sentas devon instrui vin pri la vivo. Se je la aĝo de 21 jaroj vi ankoraŭ ne komprenis la riskojn, al kiuj vi vin elmetas, iu devas vin lernigi. Ni hazarde renkontiĝis nur antaŭ tri tagoj. Vi sciis nenion pri mi. Tamen vian tutan vivon vi rakontis kaj… montris al mi vian tutan monon.

«Sciu, ke ne sufiĉas aspekti fidinde por esti fidinda. Oni ne fidu nekonaton, kaj oni ne konas homon post nur tri tagoj. Dum mi skribas ĉi tion, vi dormas pace, eĉ kun rideto sur via kara, honesta vizaĝo. Sed la okazo estas tro bela. Mi iras for. Dankon pro la mono. Ankaŭ la bileto utilos, dankon. Espereble vi memoros mian instruon. Adiaŭ!»

Iu alia verŝajne kolerus. Sed ne Rikardo. Li nur ploris. Ne gravis, ke oni rigardas lin viro, ĉar li estas 21-jara, kaj ke, laŭdire, viro devas povi elporti malfacilaĵojn sen plori. Rikardo ne sentis sin hejme en sia 21-jareco. Li sentis sin tiel eta! Feliĉe, ke troviĝis neniu en la dormejo de la junulgastejo. Se ĉeestus aliuloj, li ne allasus sin plori. Sed sola li estis, kaj povis esti si mem.

«La aĉulo!» li fine diris mallaŭte, sed en tiu esprimo estis pli da kompato al si ol da kolero al Janĉjo. Li estis kiel homo, kiu ricevis baton sur la kapon kaj dum kelka tempo ne plu povas pensi. La ideo turni sin al la polico venis al li nur malrapide.

2

«Vi do eĉ ne konas lian familian nomon?»

«Ne. Mi nur scias, ke li nomiĝas Janĉjo.»

«Nigra hararo iom longa, brunaj okuloj. Kompreneble. Se vi scius, kiom da tiaj estas…! Alta, vi diris. Kiom?»

Precizeco neniam troviĝis inter la ĉefaj ecoj, per kiuj eblas priskribi la Rikardan personecon. Li hezitis. Por kontentigi la policanon, li diris ion ajn:

«185 centimetrojn.»

«Kaj kiom li pezas, viaopinie? Vi diris, ke li estas maldika.»

«Jes, li estas tre maldika, sed mi havas neniun ideon pri la pezo. Kiel mi povus scii?»

La malafabla rigardo policana ne estis facile elportebla. Refoje la knabo diris ion ajn:

«Eble 70 kilogramojn.»

«Nu, bone. Estas plej dubinde, ke ni trovos lin, sed… kiu scias?» la policano diris. Kaj kvazaŭ tio ne estus per si mem jam sufiĉe senesperiga, li aldonis: «Ĉiaokaze, kun la baldaŭa renkontiĝo de ŝtatestroj en nia urbo, ni povos fari nenion antaŭ kelkaj tagoj.»

Al Rikardo la situacio tute ne plaĉis. Li venis por ricevi helpon, kaj oni rilatis al li preskaŭ malafable. Dum li bezonis kompaton, tiu policano estis kvazaŭ senkora. La knabo sentis sin iu speciala, sed por lia vid-al-vid-ulo li estis nur unu inter miloj da similuloj. La ŝtatestra renkontiĝo ne helpis. Pro ĝi ĉiuj nervoj estis streĉitaj en la polico.

«Kion mi nun faru?» li demandis. «Mi ne havas monon por reveturi hejmen, aŭ eĉ por telefoni.»

«Nu, knabeto, ne estas mia problemo. Mi ne scias. Iru al via konsulejo, eble.»

3

Eble kelkaj konsulejoj helpas al la junuloj, kiujn trafis bato de la sorto, sed ne tiulanda.

«Ne estas nia tasko solvi la problemojn de malsaĝaj samlandanoj», la konsula funkciulo seke respondis al la klarigoj de Rikardo. «Nia lando ne estas tiel riĉa, ke ĝi disdonu monon al ĉiuj petantoj. Se ni tion konsentus, la informo baldaŭ disvastiĝus, kaj la sekvo estus, ke oftiĝus malzorgemo. „Kial atenti pri niaj aferoj“, la vojaĝantoj pensus, „se ni ion perdos, la konsulejo repagos al ni.“ Ne, ne. Tio ne estus allasebla.»

Rikardo sentis sin pli kaj pli senespera. Kia senelireja situacio! Li naskiĝis en sufiĉe riĉa familio, sed tio nun neniom helpas. Eĉ se li povus telefoni hejmen… Tion li povus, fakte, eĉ sen mono, dank’ al tiu aranĝo, ke la alvokito pagas… Sed tio ne utilus: liaj gepatroj nun vojaĝas ie en la mondo, kaj li tute ne scius, kiel malkovri ilian nunan troviĝejon.

Li komencis malsati. En normalaj kondiĉoj, li facile povus malhavi manĝon multhore. Juna sana korpo povas elporti multajn mankojn. Sed la simpla penso, ke li povas havigi al si nek manĝon nek liton, igis lian deziron manĝi speciale viva kaj dolora.

Ne povante elteni plu, li decidis peti helpon de la preterpasantoj. Li prezentadis al ili malfermitan manon kaj kvazaŭ plorpete provadis tuŝi ilian koron, klarigante per malmultaj vortoj sian bedaŭrindan situacion. Sed neniu prenis lin serioze. Eble li aperis tro sana, tro bonfarta. Aŭ li ne sciis, kiamaniere uzi sian voĉon por veki la kompaton, kiu tradukiĝus per dono. Kia ajn la kialo, li ne sukcesis.

„La sola solvo estas ŝteli“, li ekpensis. Estis somero. La vetero plej belis. Paŝante sen preciza celo, li alvenis al vasta vendejo ekstera, kie kamparanoj unu apud la alia proponis dezirvekajn manĝaĵojn al malrapide irantaj promenantoj. Ŝtelo de unu frukto tie, de alia tie ĉi, montriĝis pli facila ol li komence imagis.

Rikardo estis ĝenerale plej honesta, kaj normale, ĉe tia neakceptinda faraĉo, voĉo leviĝus el la korfundo por aŭtoritate esprimi sian malkontenton al li. Sed ĉi-foje ĝi silentis. La malsincereco de Janĉjo, la malvarmeco de la policano, la konsuleja nehelpemo kaj la ŝtonaj koroj de l’ surstrataj petitoj kvazaŭ pravigis ŝtelon.

Tiuj unuaj sukcesoj kuraĝigis lin plu iri samvoje: se li kaptos sufiĉe da mono, li povos reveturi al la malproksima, ege dezirata hejmlando. La stacidoma monŝanĝejo por tio montriĝos perfekta. Tien multaj gejunuloj el ĉiuj landoj alvenas lacege, iom dormante, kaj ne atentas siajn havaĵojn.

Pensite, farite. Post nelonge, Rikardo staris en la homplena stacidomo, apud la monŝanĝejo, kie longa aro da junaj homoj bonorde atendis unu malantaŭ la alia.

Rikardo atente observis. Kiam prezentiĝis bonega okazo — knabino metis sian videble plenan monujon en plej taŭgan lokon, kaj ĉesis atenti ĝin por turni la vizaĝon al siaj kunuloj brue ridantaj — li etendis la brakon por ĝin kapti kaj… kaptis lin ĉe la ŝultro peza, forta mano, aŭtoritata.

4

«Ne prenu ĝin!» diris voĉo.

Malrapide, Rikardo turnis la kapon al la parolinto. Estis alta junulo, forta, larĝaŝultra. Rikardo, kiu ne dubis, ke li vidos policiston, nekredeme rigardis tiun grandan knabon, kies okuloj ridetis al li.

«Kial vi faris tion?» li demandis.

La grandulo levis la ŝultrojn.

«Mi observis vin dum kelka tempo. Laŭ via maniero rigardi, laŭ via vizaĝo, estis klare, kion vi celas. Sed mi dubas, ĉu vi vere sukcesus. Mi decidis protekti vin kontraŭ vi mem. Nu, venu kun mi. Ni iru trinki kafon en malpli brua loko, kie vi povos klarigi al mi, kial vi, videble neniam ŝtelinta, havis la strangan ideon same videble ekmalhonesti.»

Ili eliris el la stacidomo kaj post kelkminuta promenado trovis trankvilan trinkejon, en kiu ili eksidis.

Rakontante la tutan aferon, Rikardo nur malfacile povis superi sian emon plori, tiel kompatinda li sentis sin. Sekvis longa silento, dum kiu la grandulo zorge pripensis.

«Nu, mi ne estas sufiĉe riĉa por pagi al vi reveturan bileton», li fine diris. «Sed mi povas portempe havigi al vi dormĉambron. Mi loĝas ĉe maljuna sinjorino, kiu forestas dum la tuta somero. Ŝi do ne kontraŭstaros, se mi lasos vin uzi la etan ĉambron, kiun ŝi dum la lernejjaro lu[don]as al studento. Mi fidas, ke vi tenos ĝin pura.»