«Vi savas min! Kiel mi povos esprimi mian dankon?»
«Tion ni vidos poste. Nun necesas, ke vi manĝu, ĉar vi diris, ke vi ege malsatas. Sed ni ankoraŭ ne prezentis nin reciproke. Mi nomiĝas Milan. Kio estas via nomo?»
5
«Ej, bonkora hundo! Kion vi faras en ĉi tiu urboparto je tia frua horo? Vi aspektas zorgplena!»
«Sandro! Kia plezuro vin renkonti! Jes, mi havas zorgojn kaj ne scias, kiel elturni min el malfacila situacio…»
« …en kiun refoje metis vin via tro bona koro, ĉu ne?»
Milan silente kapjesis.
«Prave la amikoj kromnomas vin bonkora hundo. Kiam do vi komprenos, ke ne estas via respondeco savi la tutan homaron? Lasu la homojn solvi mem siajn problemojn…»
«Aŭskultu, ĉi-foje, vere ne eblis. Jen pri kio temas.» Kaj li rakontis pri Rikardo.
«Nu, diru al li, ke nun sufiĉas», Sandro proponis post la detala raporto. «Diru, ke tri tagoj viakoste estas la plejo, kiun vi povas akcepti. Vi loĝigis lin, vi manĝigis lin, vi estas nur studento kaj ne el riĉa familio, kiel li. Kion li faras en la vivo?»
«Ankaŭ li estas studento. Pri filozofio.»
«Kompreneble! Tiuj filozofoj havas kapon plenan je plej strangaj pensoj, sed agi praktike ili tute ne scipovas.»
«Vi pravas, almenaŭ pri tiu Rikardo. Li ne agas por solvi siajn problemojn. Li nur sidas tie, preskaŭ ploranta, kvazaŭ solvo venos el la ĉielo, se li nur montros sin sufiĉe kompatinda.»
«Vi ne faras al li bonan servon prizorgante lin. Sendu lin for. Li lernu vivi!»
«Mi devas diri, ke mi iom koleras kontraŭ mi mem. Li atendas, ke mi decidu, kion manĝi, kion fari. Li konstante sekvas min, kien ajn mi iras. Tio komencas pezi. Ĉi-matene, mi sukcesis seniĝi je li, nur ĉar estis tre frue kaj li ankoraŭ dormis, kiam mi eliris el la loĝejo.»
«Vi estas stranga. Vi ĵus diris, ke vi koleras kontraŭ vi mem. Ŝajnas al mi, ke vi devus koleri kontraŭ li. Kriaĉu al li, ke sufiĉas nun, ke li trouzas vian bonkorecon, ke vi ne plu elportas lin!»
«Tion mi ne povus. Eble estas strange, sed mi ne koleras kontraŭ li. Mi kompatas lin. Li estas tiel sendefenda en la vivo…»
«Jen vi refoje lasas vian kompatemon direkti vin kaj konduki vin al malsaĝaj decidoj!»
«Sed, se mi forĵetos lin, li… li… nu, mi ne scias, kion li faros, sed povus esti io tre danĝera. Eble la afero finiĝos per sinmortigo.»
«Nu, se tiel, estos lia decido, ne via. Vi ne respondecas pri ĝi. Vi faris vian devon, eĉ pli. Se li ne kapablas vivi sola, kial li vojaĝis al malproksima lando? Kial li ne atentis sian monon? Vi jam helpis lin pli ol necesis. Sendu lin for!»
«Kiel malvarmkora vi estas! Ne. Neniam mi povus.»
«Se tiel, akceptu lin tutkore. Fakte, nun, vi ne akceptas lin, vi trovas lin neelporteble ĝena. Sed samtempe vi lin ne malakceptas. Vi havas rilate al li du sin-kontraŭdirajn sintenojn. Tial vi suferas.»
«Vi pravas, sed viaj diroj, eĉ se plej ĝustaj, tute ne helpas min. Mi ne povas min ŝanĝi. Mi ne povus diri al li, ke mi rifuzas plu havi lin ĉe mi. Aliflanke mi amegas mian liberecon, kaj la konstanta ĉeesto de tiu ploremulo kondukas miajn nervojn al… al… kiel diri?… al koler-eksplodo.»
«Ĝuste tion mi diris al vi: koleru, kaj li forkuros!»
«Sed tiam mi ege malfeliĉos. Mi ne kuraĝos rigardi mian vizaĝon spegule. Mi diros al mi: vi estas aĉulo, kiu devis helpi malfeliĉulon, kaj, prefere ol fari vian devon, vi irigis lin for.»
«Kompatinda! Vi preskaŭ igas min kompati vin! Sed mi ne estas bonkora hundo kaj lasos vin solvi mem vian problemon. Saluton, Milan, mi esperas, ke vi tamen trovos vojon al saĝeco.»
6
Kiam Rikardo konstatis, ke li estas sola en la loĝejo, lin kaptis sento de timo. Lia unua penso estis tute stulta — „Li foriris! Ĉu ankaŭ li ŝtelis mian monon?“ — sed ĝi ne povis daŭri longe: kion oni ne havas, tion neniu povas preni.
Sonis la porda sonorileto. Rikardo hezitis. Ĉu li kapablos respondi al tio, kion la persono demandos? Oni sonorigis duafoje. Ne tre memcerta, li tamen iris malfermi.
Staris antaŭ li junulino kun vizaĝo ridetanta.
«Oni diris al mi, ke ĉambro haveblas ĉi tie. Kontraŭ pago, kompreneble», ŝi muzik-voĉis.
Rikardo ruĝiĝis. Li ne komprenis, kial. Eble, ĉar ŝi estis bela.
«Nu, nu…» li komencis, sed li vere ne sciis, kion respondi.
Ŝi antaŭeniris tri paŝojn, tiel enirante, kun apenaŭ aŭdebla «Permesu».
«Belan loĝejon vi havas!» Ŝi rondrigardis. «Ĉambro ĉi tie perfekte taŭgus por mi.»
Ŝi turnis la rigardon al Rikardo.
«Ĉu kostas multe?»
La junulo iom retrovis la kapablon paroli.
«Verdire, mi ne scias. Mi…»
«Ĉu vi loĝas ĉi tie senpage?» ŝi interrompis. «Tio estus eĉ pli bela!»
Ŝi ekridis, kaj la knabo opiniis, ke neniam li aŭdis ridon tiel belsonan. Lia koro batis rapidege. Li malfermis la buŝon, sed neniu sono elvenis. Ŝi rigardis lin plu. Li sentis sin ĝenata, kaj plena je nekonataj sentoj, samtempe timigaj kaj plaĉaj. Teruro kaj ĝojo lin okupis kune. Lia vizaĝo transiĝis de ruĝo al palo, de palo al ruĝo, kaj dum ĝi elmontris esprimon de pleja maltrankvilo, ĝi iel tamen sukcesis lumiĝi per ia rideto.
«Nu, nu, kio okazas al vi? Ĉu estas io ne en ordo?»
Ŝia voĉo ĉi-foje estis patrina. Rikardo sentis fortan deziron, ke ŝi kisu lin, ke ŝi tenu lin en siaj brakoj.
«Kompatindulo!» ŝi diris, kaj tiu vorto sonis feliĉige al liaj oreloj.
„Ŝi kompatas min, ŝi havas bonan koron!“ li pensis, „eble eĉ si komencas ami min?“
Verdire, io simila al komenco de amo legiĝis en ŝiaj okuloj, kiam, enirante la kuirejon, ŝi eĉ pli patrinece proponis:
«Venu sidi ĉe la tablo. Mi preparos kafon. Kaj vi rakontos al mi.»
Ŝi rapide trovis mem, kie estas la kafo, la tasoj, la sukero. Eĉ kuketojn ŝi el ie prenis kaj metis sur la tablon. La junulo rigardis ŝin, mire kaj admire. Ĉiu ŝia movo disradiis plej altan kapablecon problemsolvi. Ŝi estis viva ekzemplo de agado praktika, trafa, laŭcela. Krome, la tutan tempon ŝi ridetis tiun mirindan, kortuŝan rideton, neforgeseble.
Kaj ŝia kafo! Kiel ŝi sukcesis fari ion tiel diecan? Ŝi ja uzis la samajn aferojn, kiel Milan. Jes ja, li trovis la kafon de Milan plaĉa, sed nur ĝis ĉi-momente, nur dum li ankoraŭ ne havis okazon provi tiun ĉi…
«Nu, finu vian kuketon, trinku iom pli da kafo, kaj rakontu al mi, ĉu konsentite?» ŝi diris, kvazaŭ al infano.
Kvarafoje Rikardo raportis la fi-agadon de Janĉjo. Li ankoraŭ ne alvenis al la momento, kiam li troviĝis ĉe la stacidoma monŝanĝejo, kiam la loĝeja pordo malfermiĝis.
«Nu, kio okazas ĉi tie? Kiu vi estas?» Milan elparolis, kaj aŭdiĝis, ke liaj nervoj ankoraŭ ne retrovis plenan trankvilecon.
La knabino respondis per sia muzika rido.
«Mi nomiĝas Katarina», ŝi klarigis. «Oni diris al mi, ke la sinjorino, kiu loĝas ĉi tie, lu[don]as ĉambrojn al studentoj dum la lernejjaro, kaj ankaŭ somere al vojaĝantoj, kaj mi venis informiĝi.»
«Ne estas ĉambro libera nun…» komencis Milan, kaj tuj li sin demandis, ĉu li parolas saĝe. Ju pli li rigardis Katarinan, des pli ŝi aperis bela. Estus stulte lasi Rikardon ĉi tie kaj rifuzi loĝejon al tiu rimarkinda belulino, des pli, ĉar ŝi evidente havas personecon eman al ĝojo, dum kun filozofo Rikardo la ridoj ne tro oftis. Sed ŝi reparolis, antaŭ ol li havis la tempon bonorde aranĝi siajn pensojn:
«Pri la ĉambro ni reparolos poste, se vi permesos. Mi nun ŝatus aŭskulti ĝisfine la aventurojn de nia Rikardeto.»
Rikardo kaj Milan estis ĉiurilate plej malsamaj. Sed en tiu momento iliaj sentoj eksimilis. Ambaŭ ekvidis en la alia iun danĝeran ulon, kapablan forŝteli al si amon, kiu, plej evidente, ne al tiu estis destinita.
Ĉe Rikardo, tiu sento kondukis al nenio praktika, sed en Milan iĝis klare, ke li devas seniĝi je sia kunloĝanto. Por tio necesas sendi lin…
«…Labori», ekdiris Katarina, nekonscia, ke ŝi ĝuste vortigas la ideon, al kiu Milan estis alvenanta.