«Labori vi devas. Tio estas la plej simpla solvo. Kion vi kapablas fari?»
Rikardo restis momenton kun buŝo malfermita, kvazaŭ nekomprene, antaŭ ol li sukcesis respondi:
«Nenion.»
«Nu, tio simpligas la problemon. Vi do povas fari ion ajn!» ŝi diris ridante.
«Ĉu vi neniam perlaboris monon?» Milan demandis. «Eĉ dum la ferioj?»
«Ne. Miaj gepatroj estas sufiĉe riĉaj, kaj mi kapablas fari nenion.»
Katarina intervenis:
«Nu, Milan, vi certe jam laboris, ĉu ne? Diru al m, kiu estis la plej bone pagata okupo, kiun vi havis?»
«Mi estis gardisto.»
«Gardisto? Kia?»
«Nu, ekzistas ĉi-lande firmao, nomata Sekuriks, kiu uzas gardistojn; ili rondiradas en la urbo por kontroli ĉiaspecajn aferojn ĉe diversaj laborlokoj, ĉefe magazenoj. La gardisto ricevas uniformon, kiu iom similas polican. Li devas kontroli, ĉu la pordoj estas ŝlositaj, kaj raporti, se io aspektas nenormala. Li krome devas enskribi sian pason je tiu, tiu kaj aliaj lokoj per speciala en-mure lokita aparato, kiu mem notas la daton kaj horon. Tiel eblas scii, ke la gardisto pasis je la ĝusta horo kaj vere estis tie, kie li devis. Tio uzigas ĉefe por kontrolo kontraŭ fajro.»
Milan replenigis sian tason per kafo.
«Laboro kiel Sekuriks-gardisto havas multajn bonajn flankojn», li daŭrigis. « Ĝi estas bone pagata, ĉar la uloj en tiu firmao neniam trovas tiom da homoj, kiom ili bezonas; mi ne scias, kial; eble ĉar multaj imagas, ke estas danĝere. Antaŭ kvar tagoj ili telefonis al mi por demandi, ĉu mi akceptus relabori por ili. Eble tio rilatas al la kunveno de la ŝtatestroj. Estu kiel ajn, mi respondis nee. Nun mi ferias, kaj miaj nervoj bezonas tempon senlaboran. Do, Rikardo, verŝajne vi ricevos la laboron, se vi iros prezenti vin, ĉefe se mi aldonos prezent-leteron dirantan, ke mi konas vin, kaj ke vi estas tute fidinda. Vi vidos, tiu laboro enhavas neniun problemon. Dank’al la uniformo la homoj lasas vin trankvila. Ili ĝenerale opinias, ke vi estas policano.»
7
«Sed mi estas alilandano kaj ne havas laborpermeson», kriis Rikardo, forte tenanta sin je la lasta motivo, kiu pravigus lian rifuzon labori.
«Tio ne estas problemo», trankvile respondis la ĉiam praktika Katarina, kaj ŝi malfermis sian sakon.
«Jen», ŝi diris, eltirante ofic-aspektajn paperojn. «Ni bezonas nur vian foton. La ceteron mi mem aranĝos. Certe troviĝas skribmaŝino ĉi tie, ĉu ne?»
«Sed… Kiel eblas?» Rikardo miris.
«Nu, ankaŭ mi estas eksterlandanino. Jam pasintjare mi venis ĉi tien somere, kaj mi demandis en la koncerna oficejo, ĉu eblas portempe labori. Mi ricevis trimonatan laborpermeson. Dum mi estis tie, la funkciulon oni vokis aliloken. Mi utiligis lian du-minutan foreston por al-mi-igi kelkajn el tiuj dokumentoj. Ili ĉiam povas utili, ĉu ne? Kiu scias, kiam similaĵoj povas helpi? Kapti tiajn okazojn, kiam la sorto ilin prezentas, jen mia principo. Fakte, mi pravis. Ĉi-jare, la ŝtato decidis ne plu havigi portempan laborpermeson al eksterlandaj studentoj, pro la enlanda senlaboreco.»
«Sed la stampo kaj la…»
«Lasu min fari. Mi konas la necesajn metodojn. Stampon mi facile transigos de unu dokumento al alia per rimedo mia, ege simpla, kiu mirigos vin, kiam vi vidos min fari. Estos facile; ĉio, kion mi bezonas jam troviĝas en ĉi tiu kuirejo. Mi tion konstatis traserĉante por pretigi la kafon. Kaj la subskribojn mi refaros perfekte. Mi estas fakulino pri malveraj dokumentoj. Ĉu vi havas foton?»
«Ne.»
«Do, iru tuj.»
«Sed se vi diras, ke oni decidis ne havigi laborpermeson al eksterlandaj junuloj, via dokumento, eĉ se perfekta, valoros nenion!»
«Vi ne bone atentis min! Mi parolis nur pri studentoj. Vi ne estos studento. Vi estos juna eksterlandano, kiu vivas ĉi-lande jam de jaroj kun siaj gepatroj, kaj volas ŝanĝi la laboron, ĉar li ekde la infanaĝo deziras fariĝi gardisto. La fakto, ke vi perfekte parolas la lingvon, helpos ilin kredi ĉion ĉi. Rapide sciigu al mi viajn naskiĝdaton kaj lokon, kaj… nu, ni vidu, kiujn informojn ili volas. Post tio, vi tuj iru fotigi vin.»
8
Estis la unua nokte. En sia gardista uniformo, Rikardo sentis sin stranga, kvazaŭ li teatrus, kaj kvazaŭ, pro nekomprenebla kialo, li akceptis rolon, kiu tute ne taŭgas al li.
Verdire, kiam li decidis proponi sin al Sekuriks — ĉar li ne plu eltenis la kunan insiston de Milan kaj Katarina — li estis certa, ke tiu firmao malakceptos lin. Lia tro juna aĝo, lia timema aspekto, lia videbla manko de praktikaj kapabloj ebligos tuj konstati — li opiniis — ke li ne taŭgas por tia alt-respondeca okupo.
Sed tiel ne estis. La oficisto apenaŭ rigardis lin. Sekuriks bezonis gardistojn, gardisto prezentiĝis, homo juna, sana, sufiĉe alta, normale forta, kion pli vi dezirus? Krome, letero de eksgardisto, kiu ĉiam laboris plej kontentige, varme priskribis la bonajn ecojn de ĉi tiu novulo. Ni proponas tian pagon, vi faros tion kaj tion ĉi, ĉu vi povas komenci jam ĉi-nokte? Nu bone, perfekte, mankis al ni unu gardisto kaj necesus devigi aliajn longigi siajn laborhorojn, kion ili ne ŝatas, nek ni, cetere, ĉar ni tiam devas pagi pli… La afero estis rapide aranĝita. Antaŭ ol li havis la tempon konsciiĝi, kio okazas, Rikardo retrovis sin kun uniformo kaj precizaj indikaĵoj pri tio, kion li faru ĉi-nokte.
Fakte, la laboro ne estis vere malplaĉa. Malŝlosi pordojn, reŝlosi ilin, promeni sur stratoj senhomaj sub la amika rigardo de patrineca luno, reeniri domon, signi sian pason ĉe la tiucela surmura aparato, nenio el ĉio ĉi estis terura. Eble Katarina kaj Milan pravis. Eble tiu laboro estis la plej bona maniero pagi al si reveturon hejmen, aŭ eĉ — kiu scias? — pluan ferian restadon en alia ankoraŭ nekonata lando, kien Katarina akceptus sekvi lin. Rikardo komencis konsideri la vivon kun pli trankvila filozofio.
Li rigardis la paperon, kiu enhavis la sinsekvon de liaj taskoj. «Nun al Plinov.» li legis. Plinov estis ĉiovendejo, grandega milfaka magazeno, kie eblas aĉeti ion ajn. Rikardo devis pasi laŭ difinita vojiro sur ĉiu etaĝo kaj en diversaj lokoj marki sian ĉeeston per la horskriba aparato.
Estis precizigite al li, ke la kontrolon li devas fari en mallumo, kun nur poŝlampo, por tuj povi vidi fajron komenciĝantan. Estis strange trapasi tiujn vastajn etaĝojn nokte, en mallumo, sen renkonti iun ajn, dum tage homoj ĉi tie multegas.
Alvenante sur la kvinan etaĝon, la junulo aŭdis bruon, kiu ne aperis tute normala. Li mallumigis sian poŝlampon kaj staris senmova, provante kompreni, pri kio temas. Jes, li ne misaŭdis, ne estis ludo de lia imago, sed reala bruo, kaj super la loko, el kie la sono venis, videblis malforta lumo: tie iu uzis poŝlampon.
Rikardo sentis sian koron bati kun nekutima forto. Plej silente li proksimiĝis, singarde, malrapide, por ne riski konigi sian venon per fuŝa ektuŝo al io nevidebla. Li vidis la ombron de homo, kiu faris ion en plej kaŝa, ŝtela maniero. Li ektimis.
Same senbrue, kiel li venis, li paŝis reen kaj iris al la suba etaĝo, kie li povis neĝenate telefoni. Li ja sciis, ke Milan kaj Katarina troviĝas en proksima restoracio-dancejo. Por kuraĝigi lin, antaŭ lia timplena foriro al la nokta laboro, ili diris al li, ke ili estos tie, meze de la urboparto, kiun li devas prizorgi, kaj tie restos malfrue post noktomezo.
«Milan? Dank’al Dio vi ankoraŭ ĉeestas!»
«Kio okazas? Vi sonas, kvazaŭ vi ĵus ekvidis la diablon.»
«Aŭskultu, Milan, vi devas helpi min. Mi timas. Mi estas en Plinov. Kiam mi alvenis al la kvina etaĝo, mi aŭdis nenormalan bruon. Poste, mi proksimiĝis kaj vidis… Mi vidis nur ombron, sed ne povas esti dubo. Estas homo tie, kiu kaŝe faras ion. Eble li ŝtelas, eble… Kiel mi povus scii? Helpu min, Milan, kion mi faru?»
«Arestu lin. Certe, se li laboras en senhoma magazeno ĉe tia lumo, li faras ion, kion li ne rajtas fari. Se li estus tie rajte, Sekuriks antaŭinformus vin. Iru lin aresti!»
«Aresti! Mi, aresti homon! Kiel oni faras? Mi neniam kapablus.»
«Rikardo, ne infanu, vi estas viro aŭ kio? Estas plej simple. Paŝu, unue senbrue, ĝis plej proksime al li, kaj poste rapide antaŭen kun la lumo de via poŝlampo al li direktita tiamaniere, ke ĝi igu lin senvida. Tiam vi diru per aŭtoritata voĉo: Kion vi faras ĉi tie? Mi arestas vin.»