Выбрать главу

«Sed se li havas armilon, eble li mortigos min!»

«Ĉu Sekuriks ne donis al vi precizigojn, kiel agi en tia okazo?»

«Jes, sed tiu ulo parolis tiel rapide kaj vortigis al mi tiom da detaloj pri tiom da aferoj samtempe, ke mi ne kapablas memori. Fakte, mi ne vere aŭskultis. Min timigis la fakto, ke, kontraŭ mia atendo, ili akceptas min.»

«Ĉu vi mem ne havas armilon?»

«Jes, ili donis al mi. Sed mi ne scias, kiel uzi ĝin, kaj, se mi bone memoras, mi praktike ne rajtas ĝin utiligi. Eble eĉ estas nenio en ĝi, mi ne rigardis. Tiuj aferoj timigas min.»

«Nu, elprenu vian armilon. Tenu ĝin dekstramane. Alproksimiĝu kiel mi diris. Kaj kiam vi estos tute proksime, direktu la poŝlampan lumon al liaj okuloj dirante: mi estas armita, vi ne povas elsavi vin, miaj kunuloj vin observas…»

«Kunuloj! Ĉu vi akceptas veni min helpi?»

«Ne, ne, tio ne estas necesa. Diru tion nur por timigi lin. Li ne povas scii, ĉu vi diras la veron aŭ ne, sed eĉ se li iom dubos, li ne riskos sian vivon pro ebla mis-ideo. Kuraĝon, Rikardo, mi estas certa, ke vian devon vi bonege faros.»

„Klik“ aŭdigis la telefona aparato: Milan ne lasis al Rikardo la tempon respondi.

Reirante supren, la juna gardisto esperis, ke la kaŝ-aganto estos for. Fakte, tiu estis foriranta: poŝlampo ete lumigis vojon, kiun ombro sekvis singarde. Li celis la lokon, kie staris Rikardo, por malsupreniri laŭ tiu sama ŝtuparo, kiun la knabo ĵus uzis. Malvarma pro timo, la knabo kapablis fari neniun movon. Li nur staris tie, kun buŝo malfermita, koro batanta, kaj pensoj disflugantaj en nearanĝebla malordo.

Tamen finfine unu ideo sukcesis eltiri sin klara super la pensa senordo: «Mi devas lumigi la poŝlampon kaj direkti ĝin al liaj okuloj.»

Ve! Antaŭ ol Rikardo faris la necesan moveton, lin trafis la lumo de la alia poŝlampulo, kiu tuj diris per voĉo plena je danĝera aŭtoritato:

«Kiu vi estas? Kion vi faras ĉi tie?»

Nur tiam Rikardo lumigis sian lampon. La alia surhavis la saman uniformon kiel li! Sekuriks-ulo!

«Mi arestas vin!» tiu diris. Li estis iom malpli alta ol Rikardo kaj korpe ne pli forta, sed li havis tian naturan aŭtoritaton, ke nia amiko tute certe ne povus superforti lin. La ideo lin albati, aŭ simple diri ion, eĉ ne trapasis la kapon Rikardan.

«Levu la manojn!» la alia diris. Kaj dum Rikardo, kiel fileto faranta, kion la patro diris, eĉ ne pridubante ties pravecon, altigis sian man-paron, la ulo rapidmove prenis la armilon de la knabo.

«Malsupren!» Li plu diris, signante per la armilo, ke ĉia rifuzo havus danĝerajn sekvojn.

Ŝafide, Rikardo lasis la uniformulon konduki lin al la subtera parto de la konstruaĵo.

«Nun mi vokos la policon», la ulo diris kun stranga, supereca rideto. «Ilin interesos ekscii, kion vi, kiel malvera gardisto, planis fari ĉi tie.»

La ulo eliris kaj ŝlosis la pordon. Sola, la knabo sentis fortan emon plori, sed apenaŭ malsekiĝis liaj okuloj. Ial, neniu ploro venis.

9

Dum Rikardo tiel bele rolis kiel arestanto, disopinioj ne tre amike esprimiĝis en la tuj apuda dancejo.

«Restu ĉi tie, se vi volas, sed mi ne lasos lin sola kontraŭ ŝtelisto eble danĝera», Katarina diris decidplene.

Milan ne tuj respondis. Li ne ĝuste komprenis kial, sed tiu ideo ne plaĉis al li. Fine, li eligis kelkajn vortojn, kiujn li kvazaŭ prenis el la buŝo de Sandro, la amiko matene renkontita:

«Se ni konstante kuros helpi lin ĉe la plej simpla problemo, li neniam fariĝos vera viro, li restos plorema infaneto, eĉ se li estas korpe pli forta ol multaj, perfekte kapabla sin defendi.»

Sed Katarina nur levis la ŝultrojn.

«Mi iras», ŝi diris. «Faru laŭ via plaĉo.»

Milan nur povis iri kun ŝi.

«Estas la tuj apuda konstruaĵo», ŝi pluparolis. «Ne povus esti pli proksime.»

Post kelkaj momentoj ili laŭiris la muron de Plinov.

«Help!» sonis voĉo de ie sube, kaj aŭdiĝis bruo, kvazaŭ iu batus ion.

«Estas Rikardo!» Katarina diris. «Kiel ni povas…?»

«Venu», Milan respondis ekkurante, «mi memoras, kiun pordon uzas la Sekuriks-gardistoj. Ankaŭ mi iam sekuriksis ĉi tie. Certe ĝi estos malŝlosita. Jen, ni alvenas.»

Sed iom antaŭ ol li ektuŝis la pordon, ĉi-lasta malfermiĝis mem, Milan mire konstatis, ke elpaŝas ulo vestita per Sekuriks-uniformo, kaj ke tiu ulo havas vizaĝon, kiun, fote, la polico vaste diskonigis: teroristo, kiu respondecas pri la morto de pluraj dekoj da homoj pro eksplodo, kiun li okazigis tagmeze, antaŭ kelkaj semajnoj, en loko plena je preterpasantoj.

Li provis kapti lin, sed la alia sendis al li baton tiel fortan, ke Milan falis sur la trotuaron. La junulo tamen ne perdis tempon. Kelkaj momentetoj sufiĉis, por ke li restarigu sin kaj ekkuru post la teroristo.

10

Katarina, dume, pasis en la ĉiovendejon. Ŝi sukcesis fari lumon kaj direktis sin laŭ la sonoj al la malsupra loko, kie Rikardo estis enŝlosita. Feliĉe, la ŝlosilo estis en la pordo. Tiun ŝi do facile malfermis.

«Katarina!»

Li ĵetis sin al ŝi, ektenis ŝin en siaj brakoj. Ĝis kiso li ne kuraĝis iri, kvankam li forte emis.

«Rakontu! Kio okazis?»

Ambaŭ informis la alian pri la ĵusaj okazaĵoj.

«Sed li estas Sekuriks-gardisto!»

«Tute ne! Vera gardisto tiel ne agus. Kiam li faligis Milan, estis klare, ke li volas plej rapide forkuri. Honestulo ne farus simile. Li sukcesis havigi al si uniformon, ĝuste ĉar li antaŭvidis la riskon renkonti iun kiel vin. Li sciis, ke tio estigos hezitmomenton, kiun li povos sukcese uzi. Sed ni ne perdu tempon. Tiu ulo estas danĝera. Ŝajnas al mi, ke mi jam vidis lian vizaĝon. Ial ĝi elvokas ion mortigan. Kie li estis? Kion li faris? Ni iru tuj kontroli.»

Rikardo bone memoris la lokon, kie troviĝis la ombro, kiam li malkovris la ulon. Ili tien iris.

«Rigardu, tio… tiu afero, kiun li fiksis sub la montrotablo tie ĉi… Ĉu tio ne estas… Mi memoras, kial lia vizaĝo ŝajnis konata! Estas unu el tiuj teroristoj, kiujn la polico serĉas. Fotoj de li aperis ĉie en la lando. Ĉu vi ne vidis? En la stacidomo ili estas sur ĉiu muro, kun indiko, ke se iu povas doni al la polico informon, kondukantan al trovo, li ricevos mi-ne-memoras-kiom da mono. Ni tuj telefonu al la polico.»

«Katarina, mi petegas vin, tion ne faru!»

La sono de la Rikarda voĉo mirigis la knabinon, tiel timplena ĝi estis.

«Sed… ni ne povas lasi ĉi tion… kial ne telefoni?»

«Mia laborpermeso! Ĝi estas malvera! Se la polico esploros, pridemandos min, ĝi certe kontrolos kaj…»

«Ili tion ne rimarkos, aŭ ne konsideros.»

«Mi timas. Mi prezentis min al la polico, kiam Janĉjo ŝtelis mian monon kaj mian veturbileton. Ili do jam scias pri mi.»

«Tio estas tute alia afero. Ili ne…»

«Je la nomo de Dio, mi petegas vin, Katarina, lasu min ekster tiu afero.»

«Nu, mi provos ne enmiksi vin, sed ni havas respondecon antaŭ la multaj personoj, kiujn tiu aĵo povas mortigi. Ĉiaokaze, vi devas tuj informi la centran oficejon de Sekuriks. Vi ne povas ŝajnigi, ke okazis nenio.»

Rikardo tremis tutkorpe. Li kapablis diri nur:

«Terure, terure!»

Kaj post momenteto:

«Ĉu mi devos diri la veron? Ke mi ne defendis min? Ke mi lin lasis enŝlosi min ie subtere? Mi tuj perdos mian laboron!»

«Nu, la veron ni povas aranĝi. Ni povas diri, ke vi provis kapti lin, sed ke li sukcesis sin kaŝi en la magazeno, kaj poste forkuri, sed ke, vidante la lokon, kie li kaŝfaris ion, vi iris kontroli kaj trovis ĉi tiun aĵon.»

«Vi pravas. Mi estas morte tima, sed mi komprenas, ke nenion alian mi povas fari. Mi iros telefoni. Ĉu vi bonvolas veni kun mi? Via apudstaro estas ege necesa.»

11

Milan apenaŭ komencis postkuri la teroriston, jam oni atakis lin de malantaŭe. La postkurato ja ne laboris sola. Du kunuloj atendis lin ekstere. Ilia tasko estis kontroli la diversajn pordojn de la ĉiovendejo, por la okazo, se iu el ties gravuloj venus kaj per ŝlosilo enirus tra unu el ili.