Ĉar la magazeno estis grandega kaj havis enirejojn ĉe kvar stratoj, ili devis konstante rondpaŝi ĝin. Ili konis la horojn de la Sekuriksvojiro kaj laŭ ilia plano la ĉefo devis eniri la konstruaĵon post paso de la gardisto. Ili kompreneble ne povis scii, ke ĉi-nokte la gardisto estas komencanto, homo ne tre praktika, kiu ne povis ne malfrui en sia rondirado. Kiam Rikardo eniris, ambaŭ kunuloj troviĝis ĉe la alia flanko de la granda magazeno, tiel ke ili ne povis vidi lin, sed ili trankvilpaŝe alvenis al la flanko, kie ilia ĉefo eniris, ĝustatempe por mire konstati, ke tiu kure foriras kaj ke iu eksekvas lin.
Ilia interveno estis rapida kaj trafa. Post kelkaj momentoj, Milan kuŝis sur la trotuaro, senkonscia kaj kun videblaj batmarkoj.
12
«Mi havas ideon», Katarina diris. «Eble ĝi ebligos al vi rilati pli malfrue kun la polico. Aŭ eble eĉ tute ne.» Ĉi-lastan parton ŝi ne kredis, sed, laŭ ŝia opinio, ne gravis malveri, se tio povis remeti iom da trankvilo en la koron de la tremanta knabo.
«Ideon, ĉu? Kiun?!»
«Vi iru daŭrigi vian gardistan kontrol-iron. Mi telefonos al Sekuriks, ke vi eliris por postkuri teroriston, sed vi komprenis, ke vi ne havas ŝancon lin trafi. Tiam vi vidis min, kiun vi konas kaj fidas, kaj petis min telefoni al Sekuriks kaj al la polico, restante ĉi tie por montri, kie troviĝas tiu suspektinda afero. Dume vi daŭrigas vian noktan gardo-iron, pri kiu vi nun kontraŭvole malfruis. Tiel ili rilatos nur kun mi, kaj plej alte estimos vin: post tia aventuro, via unua penso ja estis nur via respondeco de Sekuriks-gardisto.»
«Daŭrigi, mi, nun, post ĉio ĉi, ĉu? Sed mi apenaŭ kapablas pensi!»
«Des pli bone! Ne pensu. Nur reprenu vian paperon kun la indiko de la sinsekvaj taskoj, iru al la domo, kie vi devas iri post Plinov, kaj daŭrigu plu.»
«Almenaŭ tiel mi ne devos mem telefoni al Sekuriks aŭ al la polico! Dankon, Katarina, ŝajnas al mi, ke via ideo estas bona. Ĉu vi tiel ĉiam pravas?»
«Eble ne tute ĉiam, sed ofte, kara, plej ofte.»
Dum Rikardo paŝis for, senpezigita pro la eblo ne telefoni mem al tiuj timigaj oficejoj, la vorto „kara“ plaĉe resonis en liaj oreloj.
13
Sola en la vastega magazeno, Katarina decidis ne telefoni tuj. Tiuj teroristoj tute certe volas, ke la eksplodo okazu iam dumtage, kiam estos multegaj homoj en la proksimaĵo. Tion ili faris jam dufoje, tion ili certe ree faras. Sekve, ne estas urĝe informi la policon aŭ la Sekuriksan centran oficejon. Ju pli malfrue ili ekscios pri la afero, des pli longe ili lasos Rikardon trankvila. Kaj la komforton de tiu aminda ŝafido oni plej serioze atentu.
Samtempe, disaj sentoj interbatiĝis en la koro de Rikardo, dum li paŝis de konstruaĵo al konstruaĵo laŭ la papero, sur kiu priskribiĝis la sinsekvo de liaj noktaj taskoj. „Espereble ŝi atendas antaŭ ol voki la policon“, li pensis, timante la momenton troviĝi vid-al-vide de policano, kiun eble interesos lia laborpermeso. Sed la kontraŭa penso lin okupis same: „Nun, tiu aminda kuraĝulino troviĝas tute sola en tiu danĝera loko, kie eksplodo riskas okazi de minuto al minuto. Espereble ŝi vokos la policon tuj, por ke ili rapide liberigu ŝin de tiu plej timinda danĝero.“
Ankaŭ sur alia kampo la knabo havis sentojn reciproke kontraŭdirajn. „Kial mi faras ĉi tiun rondiradon? Kial mi ne malaperas tuj? Mi povus reiri hejmen petveture. Tiel la polico ne scius pri mia nevera laborpermeso. Kompreneble mi ne ricevus la monon de Sekuriks, sed kiom valoras mono, se oni ekscios, ke ĝi estis ricevita per nehonesta rimedo? Jes, sed petveturi estas riska afero. Oni povas atendi dum horoj, kaj neniu aŭto haltas. Kaj cetere mi malŝatas peti, mi neniam petveturis, mi ne estas tia homo, kiu sukcesas en similaj aferoj. Kaj krome la pago de Sekuriks estas grava. Valoras atendi ĝin. Ne, ne. Mi ne foriru. Mi faru mian laboron plej zorgeme. Cetere, se mi malaperus, mi perdus Katarinan.“
La penso pri Katarina redonis al li kuraĝon. La laborpermesa problemo iĝis eta, eta. Kaj eĉ se la polico malkovros lian fi-agon, eĉ se oni enŝlosos lin en malliberejo, Katarina venos viziti lin, alporti al li oranĝojn…
Kaj post tiu penso, kiu igis lin rideti, teruro ree kaptis lin. Sed kion fari? Kiam oni sentas sin senpova, oni turnas sin al Dio. «Dio, Dio mia», li mallaŭtis, «mi petegas vin, faru, ke Katarina tuj voku la policon, ke tiu eksplodaĵo ne ekfunkciu, dum ŝi troviĝas tie sendefende.»
Tiel plu iris Rikardo, kaptata jen de timo, jen de espero, jen ree time tremanta, jen repensanta pri sia amo… Dancis la sentoj en li dancon plej ofte ne plaĉan. Kaj li paŝis plu kaj plu sub la luno.
14
Sur la stratoj senhomaj je tiu nokta horo, taksio, revenanta de malproksima veturado, subite haltis. Sur la trotuaro ja kuŝis juna viro, ŝajne malbonfarta. La ŝoforo elaŭtiĝis, iris al la kuŝanta homo.
«Batita! Videble tiu estis atakita kaj batita! Li estas senkonscia, sed li vivas.»
La ŝoforo rondrigardis, esperante vidi iun, kiu povus helpi. Malplaĉis al li lasi la junulon sola surtrotuare, dum li iras telefoni al la polico. Sed la strato estis plu senhoma.
Feliĉe, telefono troviĝis ne tre malproksime. Post nelonge, la polico estis informita. Plu pasis kelkaj minutoj kaj jen polica aŭto, kun turniĝanta lumo sur ĝi, rapidege alvenis al la loko, kie la taksiŝoforo atendis.
Milan estis eliĝanta el sia nekonscia stato. Li sukcesis sidigi sin.
«Nenio serioza», diris unu el la du ĵus alvenintaj policistoj, post rapida kontrolo. «Nenio ŝajnas rompita. Ili trafis vin nur supraĵe.»
«Supraĵe, ĉu vere?» Milan respondis. «La doloro, kiun mi sentas, ne ŝajnas al mi supraĵa. Ŝajnas, kvazaŭ mia kapo baldaŭ eksplodos.»
«Ĉu vi sentas vin kapabla rakonti, kio okazis?»
«Nu, mi provis haltigi tiun teroriston, li ĵetis min teren, mi tamen tuj restariĝis, kuris post li, sed tiam aliaj atakis min de malantaŭe, mi ne vidis ilin, eĉ ne scias, kiom da ili estis. Tre rapide ili havigis al mi baton, ege dolorigan — eĉ se laŭ kelkaj nur supraĵan — kiu faligis min senkonscien.»
«Teroristo, ĉu? Kiu?»
«Nu, mi ne scias la nomon, sed lia foto troviĝas ĉie en la urbo, en la tuta lando, fakte. Polico serĉas lin.»
«Ĉu vi estas certa? Kie vi provis haltigi lin?»
«Mi eble ne estus certa, se mi nur vidus lin pasi kure, kiam li eliris el la magazeno, sed post la batoj, kiujn mi ricevis, ne plu estas dubo. Se aliaj fiuloj havus similan vizaĝon, estus vere plej mirige.»
«Li eliris el magazeno, vi diris. El kiu?»
«Plinov. Mi estis tie kun knabino. Kiam ni alvenis ĉe pordo, li eliris, preskaŭ kure. Mi tuj rekonis lin. Mi provis lin haltigi, sed ne sukcesis, kaj…»
«Kun knabino? Kie estas nun tiu knabino?»
«Mi ne scias. Si eble eniris la ĉiovendejon. Ni iris helpi Sekuriks-gardiston, kiu, ŝajne, estis enŝlosita tie.»
«Enŝlosita? Sekuriks-gardisto? Kion vi rakontas?»
La dua policisto tre mallaŭte komunikis sian opinion en orelon de la unua:
«La bato, kiu lin trafis, verŝajne malbonigis lian kapon…»
«Nu», reparolis la unua, «ĉu vi kapablas stari? Jes? Bone! Ni iru al Plinov por vidi, ĉu eblas igi la aferon pli klara, kaj eble eĉ ankaŭ trovi vian kunulinon. Venu kun ni.»
15
Feliĉa troviĝi sola en tiu vastega magazeno, Katarina promenis en ĝi, observante, interesiĝante pri tio kaj tio ĉi, fojfoje eĉ dancante en la pasejoj, kiuj tage ĉiam plenplenis je moviĝantoj, sed kiuj aspektis nekredeble larĝaj ĉi-nokte pro la senhomeco.
Sed jen ŝi aŭdis, kvazaŭ pluraj homoj envenus.
„Milan! Mi forgesis pri Milan!“ ŝi ekpensis. „Certe li kaptis tiun teroriston kaj ĉion rakontis al la polico. Ili do venas por vidi la eksplodaĵon. Kaj mi eĉ ne telefonis al Sekuriks! Tio aperos suspekta. Mi devas telefoni tuj.“