«Rapidu for, kaj finu ĝin. Mi tuj raportos mem pri mi, kaj pri la fakto, ke vi min liberigis. Diru al mi, knabo: kiel vi nomiĝas?»
17
En la terorista loĝejo, tri viroj ĵetis al si reciproke vortaĉojn.
«Sufiĉas!» aŭtoritatis la Unua. «Mi plu surhavos la uniformon.»
«Vi jam devus esti for de longe», la Dua malkontentis. «Mi ne komprenas viajn strangajn ideojn. Normale vestita, en veturilo, vi jam estus ekster ĉia danĝero, ke polico kaptus vin…»
«Kun gardista uniformo, vi estos tuj rekonebla», aldonis la Tria, same aĉ-voĉe.
«Ĝuste ne. Uniformulon sur biciklo ĉiuj vidas, sed memoras neniu. Nu, mi estas la ĉefo, kaj sufiĉas kun tiu ĉi diskuto. Montriĝas, ke vi ne povas kompreni, sed tio nenion ŝanĝas. Mi ne akceptas pluan diskutadon.»
„Uniformo! Ili ne povas kompreni“, li plu pensis, dum streĉa silento ekpezis en la ĉambro. Li ĉiam havis fortan amon al uniformoj. Jam kiam li estis nur dekjara, kaj lia dudekjara frato revenis hejmen soldate vestita, li sentis egan admiron, kiun ne vere ĝenis la fakto, ke tiu frato konstante parolis pri li plej malestime. Kaj kiam tiu fariĝis policisto, kiel bela li aspektis en sia uniformo! Li plu alparolis la frateton de alte, kvazaŭ ĉi-lasta estis io fuŝita de la naturo, kaj tio kolerigis la knabon, sed en la koleron kiom da admiro enmiksiĝis! Kaj kun la admiro venis dezirego foje montri al la frato sian valoron. La pliaĝulo trovadis plezuron en la arto, kiun li pli kaj pli perfektigis, ridindigi la frateton, sed tio nur fortigis en la knabo la volon sekvi la vojon de la frato, por iutage povi diri: «Rigardu. Mi ne estas neniulo. Ankaŭ mi havas uniformon. Kaj oni trovas min pli bona ol vin.»
Sed pro iu fuŝo, kiun kapdoktoro priskribis malhoneste, la pli juna frato ne restis longe soldato. La polico malakceptis lin, ĉar li estis iom tro malalta. En la ekzameno por fariĝi fervoja kontrolisto li malsukcesis. La dogana servo rifuzis lin nejuste, ricevinte raporton pri lia sinteno dum la tempo soldata. Kaj tiam lian fraton policiston mortigis iu aĉulo… Nun, kiam li havas belan uniformon, kaj plenumas konstante grandfarojn, kiuj igas la mondon paroli pri li, kaj lin senti sin grava, oni ne forprenu de li la plezuron trabicikli la regionon uniforme!
Estas mirinde, kiom oni povas esprimi senparole. Dum la Unua perdiĝis en siaj memoroj kaj konsideroj pri uniformoj, la Dua kaj Tria rigardis sin reciproke kaj interŝanĝis per la okuloj, fojfoje helpataj de diskreta manmovo, ideojn plej interesajn.
Kiam la ĉefo videble eliĝis el sia dolĉa-maldolĉa baniĝo en silenta pensado, la Dua ekparolis:
«Mi pripensadis, dum vi restis longe senparola, kaj finfine mi ŝanĝis mian opinion. Aperas nun al mi, ke vi pravas. Sur biciklo, kun gardista uniformo, vi estos malpli rimarkebla.»
«Jes», aldonis la Tria, «ankaŭ mi nun samopinias. Krome, la fakto, ke ne tuj vi forkuris, helpos. Eĉ polico serĉanta vin ne zorgos pri gardisto malrapide biciklanta tiel malfrue post la okazaĵoj. Nun, kiam via vizaĝo estas tute senhara, vi ne plu similas viajn fotojn. Kaj ĉar neniu povas suspekti, ke vi havas uniformon…»
«Vi estas certaj, ke vi mortigis tiun ulon, kiu provis min haltigi ĉe la eliro el Plinov?»
«Jes, tute certaj. Ne havu zorgojn pri tiu.»
«Bone. Nu, ĉio nun estas en ordo. Mi tuj forbiciklos. Vi konas viajn devojn pri la sekvo. Agu precize laŭ ili. Mi fidas vin. Ĝis!»
Li ne estis for de tre longe, kiam la Dua ektelefonis:
«Polico, ĉu? Mi vidis la teroriston, kies foto troviĝas ĉie en la lando. Li surhavas gardistan uniformon kaj trankvile biciklas. Direkte al la maro, ŝajnas al mi. Antaŭ kelkaj minutoj li pasis preter la Centra Teatro. Atentu, li ne plu havas eĉ unu haron sur sia vizaĝo, sed eĉ tiel li estas plene rekonebla.»
«Bone», diris la Tria. «Nun ni rapide transiru al la kaŝejo, kiun li ne konas. Finfine ni estos senigitaj de tiu ulo, kiu fariĝis pli kaj pli danĝera kun siaj uniform-insisto kaj nekapablo konsideri la realon.»
Dume, en la policejo, la juna viro, kiu ĵus refermis la telefonon, deklaris sin senkomprena:
«Imagu! Se lia informo estas ĝusta, li rajtas ricevi multegon da mono, kaj li eĉ ne diris sian nomon, aŭ de kie li telefonas. Homoj fariĝas strangaj, kiam ili rilatas kun la polico.»
18
Rikardo turnis sin. Iu kuris post li, kaj li forte sentis la neceson esti plej singarda. Sed li tuj malstreĉiĝis. Estis la fortulo, kiun li liberigis el la ŝranko.
«Tie ĉi vi jam estas! Diable! Vi rapidas!» tiu diris.
«Vi rapidas ne malpli», Rikardo rebatis. «Kio okazas? Kial vi ne iris dormi tuj?»
«Se vi scius, kiom mi tion deziras! Sed ili ne lasis min. Post kiam vi foriris, mi kompreneble tuj telefonis al Sekuriks. Ili opiniis, ke vi ankoraŭ ĉeestas, kaj volis urĝe paroli kun vi. Mi diris, ke mi tuj iros transdoni ilian komunikon, kio ajn ĝi estu, sed ke mi unue devas raporti, kio okazis al mi. Estas grave, ke ili sciu, al kiaj danĝeroj ni elmetas nin. Tio donos al ili pli sanajn ideojn pri la monvaloro de nia laboro.»
«Kaj kio estas tiu informo, kiun vi devas transdoni al mi tiel urĝe?»
«Mi ne scias, al kio ĝi rilatas. Estas simple, ke tuj post via rondirado vi iru al la ĉefpolicejo, kie oni atendas vin.»
La junulo ektremis. Malplaĉaj pensoj pri lia laborpermeso envenis lin neforĵeteble.
19
Fakte, la etoso en la ĉefpolicejo estis tute alia, ol li atendis. Troviĝis tie multaj homoj. Ĉiu gazeto ŝajne havis tie raportiston kaj fotiston. Se konsideri la voĉojn kaj la aspekton de la vizaĝoj, ĉiuj ĉeestantoj jam trinkis pli — kaj ne akvon — ol oni normale imagus ebla en tia loko.
«Berto! Alportu plian botelon!» iu kriis, dum apudulo lia diris, direktante al Rikardo okulojn iom mis-celajn: «Je via sano, knabo, je via sano!»
Iu sentis sin devigita prezenti al Rikardo la ĉefrolulojn:
«S‑ro Ipsilon’, ĉefĉefo de Sekuriks. S‑ro Ikso, estrestro de la polico. Sinjoro Zo, ĉefestro de Plinov, la konata magazenego.»
Nur tiam Rikardo rimarkis, ke ankaŭ Katarina kaj Milan ĉeestas. Li aliris ilin.
«Kio okazas? Ĉu ili perdis la kapon?»
«Tute ne. Ili feliĉas, kaj esprimas sian feliĉon en iom nedigna maniero, sed ne pro tio malpli valora. Atentu. Iu ŝajnas deziri alparoli la ĉeestantaron.»
Ruĝvizaĝulo staris, kun glaso en la mano, kaj per malprecizaj mansignoj provis estigi iom da silento.
«Iom da atento, mi petas, geamikoj», li diris, kaj malrapide la bruo etiĝis.
«Mi trinkas je la sano de tri gejunuloj, dank’ al kiuj ni sukcesis kapti la plej danĝeran ulon el bando de teroristoj, kiujn ni longe serĉadis. Tiu bando, kiel vi scias, respondecas pri la morto de multaj homoj, kiuj faris nenion malbonan, sed nur malbonŝance troviĝis surloke, kiam eksplodo destinita teruri la popolon neatendeble okazis en strato multhoma.»
«Vivu, vivu!» iu kriis.
«Kiel vi ankaŭ scias, mono estis proponita por tiuj, kies precizaj informoj ebligos al la polico kapti unu el tiuj mortigistoj. Nu, nome de la ŝtato, kaj en mia funkcio de polica parolperanto, mi havas la grandegan plezuron transdoni al niaj tri kuraĝuloj ĉekon, kiu signas la dankemon de nia tuta loĝantaro pri ilia grandfaro. Dank’al ili ni kaptis la aĉulon, kaj certe ni baldaŭ kaptos la aliajn en la bando. Krome, dank’ al tiuj gejunuloj ni sukcesis malebligi, ke okazu terura eksplodo en Plinov, kun neimageblaj, sed certe suferplenaj sekvoj por la personoj, kiuj troviĝos ĉi-posttagmeze je la kvara en tiu ĉiovendejo. Kaj, kompreneble, por iliaj familioj. Alproksimiĝu, geamikoj, ĉu vi deziras unu ĉekon por la tri, aŭ tri samvalorajn ĉekojn?»
«Al mi…» komencis Rikardo.
«… tute ne gravas», diris Katarina.
«Nu, nu», dubemis Milan.
«Dankon, geamikoj», la policano elparolis pli mallaŭte, «sed pardonu, ne estas sufiĉe da loko por skribi tri nomojn, kaj tio eble estigus malfacilaĵojn ĉe la banko. Mi do faros tri ĉekojn.» Lia voĉo relaŭtiĝis por diri: «Mi gratulas vin. Ni ĉiuj trinku je ilia sano.»