Выбрать главу

La glasoj malpleniĝis, dum manoj batis manojn por brue esprimi ĉies ĝojon kaj estimon al la tri gejunuloj.

Alta maldikulo ekstaris.

«Mi estras Plinov», li diris. «Kaj mi volas montri mian dankemon al la Sekuriks-gardisto, kies kuraĝo ebligis, ke ne okazu la terura mortigado preparita por ĉi tiu posttagmezo. Venu ĉi tien, junulo. Jen ĉeko por vi.»

«Sed…», komencis Rikardo, al kiu ĉies okuloj estis turnitaj, dum li pensis pri sia ne speciale kuraĝa restado en la enŝlositejo.

Feliĉe, Katarina tuj vidis, kion li pensas. «Iru kaj prenu, ni partigos poste», ŝi diris apenaŭ aŭdeble en lian orelon. Rikardo, ĉiam obeema, iris kaj prenis.

Kaj jen ekparolis la direktoro de Sekuriks:

«Mi estas ĝoja kaj feliĉa, ke vi estas ano de la granda Sekuriks-familio», li solene elparolis. «Dank’al vi oni ĉie en la lando parolos plej estime pri nia firmao. Ankaŭ mi forte deziras signi per plej realeca dono la dankemon de Sekuriks al unu el ĝiaj multaj kuraĝuloj. Venu morgaŭ al mia oficejo, knabo, kaj vi ricevos ion, kion vi neniam forgesos. Dume, mi proponas, ke ni ĉiuj trinku pli je via sano.»

Pliafoje, trinkobruoj sonis tra la ĉambro.

«Nu, gesinjoroj», la policestro alparolis la ĉeestantaron, «ŝajnas al mi, ke ni multe laboris. Estas nun ege malfrue, kaj mi ne dubas, ke vi ĉiuj konsentos, se mi proponos, ke ni iru dormi. Gratulon al niaj savintoj, dankon al vi sinjoroj gravuloj, kaj bonan nokton al ĉiuj, kiom da nokto restas.»

Ĉiuj brue disiĝis.

20

«Kion li donis al vi?» Katarina demandis sci-soife. «Aŭ pli ĝuste, kiom?»

«Neniom», Rikardo respondis. «Li estis plej realisma. Li diris: mi ne povis aspekti nedonema antaŭ la aliaj, sed nia firmao ne estas sufiĉe riĉa por grandsinjori al vi kiel la ŝtato aŭ Plinov; mi preparis por vi paperon, kiu povos helpi al vi en la vivo.»

«Paperon! Nur paperon! Kio estas sur ĝi?»

«Estas skribite, ke mi estis speciale altvalora kunlaboranto de Sekuriks, ke en la kadro de miaj funkcioj mi antaŭsavis la vivon de multegaj personoj dank’ al miaj kuraĝo kaj rapida penskapablo, kaj tiel plu kaj tiel plu. Kiel studanto pri filozofio, tio ege helpos min. Estas granda helpo por kompreni, kiel malproksime la vort-esprimoj kuŝas rilate al la vero. Imagu! Li eĉ parolas tiuletere pri mia celtrafa, praktika aliro al la problemoj kaj pri mia sentima sinteno ĉe danĝero!»

«Nu, ne gravas. La mono, kiun vi ricevis, pagos vian reveturon hejmen, kaj restos al vi ankoraŭ multo. Kiel al mi kaj al Milan, cetere. Kia nekredebla bonŝanco!»

«La monon, kiun mi ricevis de Plinov, ni devas tripartigi. Estus nejuste, ke nur mi ricevu ĝin, pro tio, ke mi estis la gardisto, dum Milan kaj vi montriĝis multe pli kuraĝaj…»

«Bele! Vi estas plej aminda. Dankon, Rikardo kara. Diru, kion vi volas fari nun? Ĉu vi tuj reiros hejmen?»

«Mi ne scias, mi ankoraŭ ne decidis. Mi ankoraŭ ne kapablas akcepti la realecon de tio, kion mi travivis. Konsciiĝi, ke mi nun estas riĉeta, dum antaŭhieraŭ mi havis precize nenion, ne estas facile.»

«Nu, mi ĉiam havas praktikan kapon. Kion vi opinias pri la ideo, ke ni kune faru longan vojaĝon tra Eŭropo kaj Ameriko? Aŭ ĉu vi preferas agi saĝe kaj ne tuŝi tiun monon, krom por la vojaĝo vialanden, kaj teni ĝin en iu sendanĝera loko kiel banko por la okazo, se oni ree priŝtelus vin?»

«Ne, ne. Tia seriozulo mi ne estas. Mi multe preferas la vojaĝon kun vi. Sed ĉu… ĉu… ĉu Milan kunveturos?»

Ŝi ekridis.

«Ankaŭ vi reagas kiel bonkora hundo! Vi scias, ĉu ne?, ke tiel oni kromnomas amikon Milan. Vi tute ne deziras, ke li venu, sed vi sentas vin devigita lin inviti, ĉar li ricevis kelkajn batojn sur la kapon, dum vi trankvile sidis en sendanĝera loko funde de konstruaĵo. Ne. Milan estas bona knabo, kaj saĝa. Li provis kredigi al mi, ke mi estas la virino en lia vivo, sed mi komprenigis al li, kiom li mispensas. Mi amas vin, kaj volas esti kun vi. Al Milan mi sentas ŝaton, estimon, amikecon, sed tio estas io tute alia. La fakto, ke li ne volis iri helpi vin, dum vi troviĝis sola kun tiu terura ulo en Plinov, montras, ke li ne povus esti taŭga viro por mi. Tion mi klarigis, kaj li estas sufiĉe saĝa por konsenti, ke estas pli bone forgesi min tuj, antaŭ ol esti forte korligita, ol post multaj kunaj travivaĵoj. Li estas plej bona knabo, sed ne tiajn mi povas vere ami, dum vi… vi bezonas praktikan kunulinon, decideman, kapablan ĉion fari sukcese, unuvorte, vi bezonas min.»

«Kaj vi bezonas min, ĉu ne? Milan estas multe tro memstara por vi. Vi bezonas doni, helpi, servi… kaj ankaŭ direkti. Jes, jes. Mi komprenas nun. Vi estas bonkora hundino.»

«Rikardo!»

Sed Rikardo nur ridetis. Ame.

POSTPAROLO

Kara Rikardo!

Eble vi rekonas mian skribon, kaj miras ricevi leteron de mi. Nu, mi skribas por montri, ke mi konscias, ke mia instruo vere agis instrue.

Mi legis pri vi, kaj eĉ vidis vian foton en gazeto. Vi iĝis tutmonde konata. Sendube la fakto, ke mankis al vi scioj pri la arto gardi sin, igis vin akcepti la rolon de gardisto.

Mi ĝojas pri via belega komenco en tiu okupo. Savi la landon el terorismo en sia unua labortago, tio estas vere rimarkinda grandfaro. Konante vin, kaj alportinte mian malgrandan helpon al tiu sukceso, mi ne povis resti silenta. Mi devis skribi al vi por esprimi mian kunsenton, kaj ankaŭ mian grandan ĝojon, ke vi ne nur nenion perdis pro mi, sed eĉ multon pli ricevis. Vi estas ege pli riĉa nun, ol kiam vi ekkonis min, ĉu ne? Gratulon! Kaj espereble vi sentas iom da dankemo al mi.

Se vi foje pasos en la proksimeco de ĉi tiu mia loĝloko, bonvolu viziti min. Mi ne diras, ke mi redonos al vi tion, kion mi prenis. Tio ne estus justa, ĉar ĉiu serioza instruo, kiu kondukas al reala sukceso, valoras pagon, kaj ĉi-okaze vi pagis malmulte rilate al tio, kion vi ricevis. Sed mi plezurus revidi vin, kaj aŭdi de vi la rakonton de viaj tiunoktaj aventuroj.

Eble mia espero revidi vin estas nerealisma. Se jes, mi tion bedaŭros. Eble eĉ, nun kiam vi havas miajn familian nomon kaj adreson, vi tuj iros porti ĉi tiun leteron al la polico, al kiu vi certe raportis pri la ŝtelo. Mi prenas tiun riskon sur min, ĉar mi sentas al vi fortan amikiĝemon.

Mi esperas, ke vi fartas bone, kaj deziras al vi ĉion bonan,

via

Janĉjo