Выбрать главу

Aleksandr Puŝkin

Eŭgeno Onegin

Fragmentoj

Tradukis Valentin Melnikov

La Ondo de Esperanto. 2003. № 6 (104)

Valentin Melnikov rakontas

Ĉi tiu dokumento uzas la unikodan signaron UTF-8. Enciklopedio de la rusa vivoValentin Melnikov rakontas Malfacilas klarigi al alinacia leganto, kion signifas Aleksandr Sergejeviĉ Puŝkin (1799–1837) por ĉiuj rusoj. Verŝajne ne eblas diri pli bone, ol diris A.Grigorjev, rusa poeto de la 19a jc.: “Puŝkin estas nia ĉio”. Dum la festado de lia 200-jara jubileo tiu frazo estis ofte ripetata…

Puŝkin fakte kreis la modernan rusan lingvon, formis bazon kaj principojn de la rusa poezio. Se oni vidas ruslingvan poemon sen indiko de aŭtoro kaj dato — oni tuj povas diri senerare, ĉu ĝi estis verkita antaŭ aŭ post Puŝkina tempo.

Apenaŭ kredeblas, ke dum tiom nelonga vivo li sukcesis krei tiom multajn verkojn en plej diversaj ĝenroj: lirikaj miniaturoj, grandaj historiaj poemoj, “malgrandaj tragedioj”, fabeloj, prozo… Ĉio estas vere genia, ĉion oni konstante reeldonas kaj plezure legas sendepende de ajnaj historiaj ŝanĝoj en Ruslando.

Versa romano Eŭgeno Onegin estas probable la plej elstara verko de tuta rusa literaturo. Fama kritikisto V.Belinskij prave nomis ĝin “enciklopedio de la rusa vivo”: vere, la rusa vivo — kaj nobela en la ĉefurboj, kaj kampula en vilaĝo (Puŝkin priskribis bone konatan medion en Pskova provinco, kie situis lia propra bieno), kun ĉiuj moroj, tradicioj kaj aktualaj eventoj — estas montrita plej fidele kaj detale. La aŭtoro certigis la legantojn, ke la tempo en la romano estas kalkulita laŭ kalendaro; la priskribataj eventoj komenciĝas fine de 1819. Apud la elpensitaj protagonistoj rolas realaj konataj homoj kaj la aŭtoro mem. Krome, li kelkloke citas aŭ parodias la poetojn-samtempulojn, kaj eĉ sukcesas kun ili polemiki, ofte apelacias al la leganto — do la “spirito de l' tempo” senteblas perfekte.

Aliflanke, la romano influis la vivon: preskaŭ forgesita nomo Tatjana subite iĝis tre populara kaj restas tia ĝis nun; kelkaj iam furoraj libroj kaj kantoj, primokitaj pro sengusta banaleco, rapide elmodiĝis. Speciale por tiu romano Puŝkin kreis novan formon, la 14-linian strofon, kiu ekde tiam nomiĝas “strofo de Onegin” — kelkfoje poste ĝin uzis ankaŭ aliaj aŭtoroj. Formale obeante tradiciojn de klasikismo (ekzemple, per plurfoja menciado de mitologiaj herooj), la romano estas tute novstila, kaj eĉ seriozaj filozofiaj rezonoj en ĝi sonas leĝere kaj ne enuigas. (Vere, iujn progresemajn ideojn ne eblis rekte esprimi pro cenzuraj kaŭzoj — tial Puŝkin ofte nur aludas ilin, priskribante ĉiutagaĵojn.) Unuafoje poezio (ne satira) traktis ankaŭ la “krudan naturon”, sed ne nur ion altspiritan, laŭ klasikismaj dogmoj. Specifa lirike-ironia tono signas tute apartan krean vojon de Puŝkin. Diference de la plifruaj aŭtoroj li montras la karakteron de sia heroo ne finformiĝinta (klare pozitiva aŭ klare negativa), sed evoluanta, manifestiĝanta per diversaj flankoj en diversaj situacioj. Forestas rekta moralo, arbitra aŭtora influo — la herooj kondutas konforme al siaj karakteroj kaj cirkonstancoj, iam eĉ kvazaŭ spite la aŭtoran volon. Unuafoje romano ne havas tradician finon (la herooj geedziĝas, la bono triumfas, la malbono estas punita ktp.) — tio influis al ĉiuj postaj rusaj romanoj. Puŝkin mem emfazas orientiĝon de sia verko al neprognozebla reala vivo kun ties tuta komplikeco kaj diverseco.

Temas pri ŝajne simpla, preskaŭ banala historio — ekzistas eĉ klasika opero laŭ tiu romano. Riĉa junulo Eŭgeno Onegin veturas el la ĉefurbo en vilaĝon por ekmastri bienon de sia forpasinta onklo kaj restas tie, ĉar urba aristokrata vivo tedis lin. Li trovas tie unusolan amikon — Lenskij; kaj Tatjana, fraŭlino el najbara bieno, baldaŭ enamiĝas al li, naive kaj sincere, ĉar li tute ne similas la ceterajn najbarojn. Li rifuzas ŝian amon kaj edife riproĉas ŝin. Pro bagatela kaŭzo troemocia Lenskij subite vokas la amikon al duelo, do Onegin hazarde kaj kontraŭvole murdas lin. Konsternita, Onegin forveturas kaj dum tri jaroj vojaĝas, strebante trovi animan ekvilibron kaj ian sencon por sia vivo. Fine li revenas en la ĉefurbon kaj denove renkontiĝas kun Tatjana, kiu jam estas edzino de lia konato. Nun subite jam Eŭgenon kaptas amo al ŝi, kaj ŝi malvarme rifuzas sen ia ŝanco…

Kritikistoj kaj aŭtoroj de mezlernejaj instrulibroj ofte emfazas, ke Onegin estas “superflua homo”, ne povanta trovi sian lokon en la vivo. Tamen lia spleno ne estas nur afekta moda sento. Ja li vere forlasas la mondumon, kiu lacigis lin per sia surloka kuro, okupiteco sen afero. Sed Onegin ne scipovis kaj ne volis ion fari: tiel edukis lin la francaj guvernistoj. Tiama Ruslando donis malmultajn eblojn por saĝa kaj spirite riĉa homo, ne deziranta vivi tute same kiel ĉiuj. Nur la subita enamiĝo redonis al li sentivon, plenigis per senco lian vakan kaj vantan vivon. La lastaj vortoj de Tatjana, forprenintaj la esperon, skuis lin. La lasta rendevuo okazis marte aŭ aprile 1825 — kelkajn monatojn antaŭ la fama decembra ribelo…

La romano estis verkita en 1823–1830 kaj devis konsisti el 9 ĉapitroj. Tamen la 8a ĉapitro, priskribanta la vojaĝon de Onegin tra Ruslando, speciale tra lokoj de gloraj historiaj eventoj, enhavis komparon de heroa paseo kun la mizera nuno, tre akrajn konkludojn — do certe ne povus trapasi cenzuron. Tial Puŝkin preferis forigi la tutan ĉapitron (kiu sen la preterlasitaj strofoj iĝis tro kurta kaj pala), transmetinte kelkajn strofojn al la sekva. Laŭ nova statuto de 1828 la cenzuro, ŝajne, iom mildiĝis; Puŝkin esperis ke nova caro Nikolao I amnestios la decembristojn kaj efektivigos progresemajn reformojn. Tiam eblus priskribi la antaŭnelongan historion kaj negativajn trajtojn de la plifrua reĝimo — Puŝkin komencis verki la dekan ĉapitron, kun kroniko de la eŭropaj militoj kaj decembrista movado. Onegin, liberpensema kaj malŝatanta aristokratan socion, devus iĝi decembristo aŭ perei en Kaŭkaza milito. Tamen la esperoj iĝis vanaj, Puŝkin devis redukti la planon kaj presigi nur ok ĉapitrojn.

Laŭ esprimo de jam menciita kritikisto Belinskij, la romano restis sen la fino — ĉar en realo ekzistas eventoj sen kulmino, sen celo; homoj kompreneblaj por neniu, eĉ ne por si mem…

Multaj literaturologiaj verkoj diversflanke traktas kaj esploras tiun romanon — neniu alia rusa libro estas tiom profunde neelĉerpebla. Vi certe ne povos kompreni la “enigman rusan animon” sen atente legi Eŭgenon Onegin

Certe, tiu verko jam estis plurfoje tradukita al Esperanto, ekzistas minimume 7 versioj (kvankam ne ĉiuj estas plenaj kaj ne ĉiuj konserviĝis ĝis nun). Kial do necesis la nova? Verdire, mi mem ne sciis respondon al tiu demando, kiam en 1999, dum 200-jara jubileo de Puŝkin, la redaktoro subite proponis al mi fari novan tradukon de Onegin. Mi hezitis dum unu jaro, sed, atente traleginte du jamajn tradukojn, eksentis la neceson eklabori. Post konatiĝo kun pliaj tradukoj mia decido pli kaj pli firmiĝis…

Unue, tradukistoj (eĉ tiaj famaj kiel S.Rublov, kies tradukoj el Puŝkin estas ĵus eldonitaj) ofte, por faciligi sian taskon, substituis precizajn realaĵojn de la originalo per siaj liberaj fantazioj aŭ banalaj ĝeneralaĵoj.

Due, Esperanto evoluas, kiel ĉiu reale funkcianta lingvo. Tial nun la tekstoj de 1920–30aj jaroj — do ankaŭ la traduko de N.Nekrasov (eldonita libroforme en 1931) — aspektas arkaike kaj iom nenature. Krome, mi tre atentis kaj strebis transdoni la “ŝlosilajn vortojn” kaj la aŭtoran rilaton al la eventoj; kie eblas — sekvi la rimojn de la originalo (se vi vidos adasismon aŭ tro banalan rimon, iom strangan komparon, ŝanĝon de gramatika tempo ktp. — estu certa, ke tiuloke Puŝkin uzis la samon).

Trie, dum preskaŭ 200 jaroj rimarkinde evoluis ankaŭ la rusa lingvo kaj kulturo. Pluraj vortoj ŝanĝis la sencon, iuj esprimoj iĝis neuzataj kaj pro tio nekompreneblaj por nuna rusa leganto (ankaŭ tradukisto); forgesiĝis iam popularaj verkoj, aludoj al kiuj multas en la romano. Hodiaŭ nur fakuloj povas klarigi tion, kio en la epoko de Puŝkin estis konata al ĉiu klera homo. Certaj fremdlingvaj (ĉefe francaj) esprimoj estis tiam nature uzataj en rusa parolo (de nobeloj), nun ne plu. Aliflanke, iuj realaĵoj kaj respektivaj vortoj estis tiam novaj kaj ekzotikaj — Puŝkin uzas ilin en origina fremdlingva ortografio kaj/aŭ kursive, iam eĉ speciale komentas.