Malkvietigaj mensaj bildoj pentriĝas sur la Tero, nin pel- ante al laciga helpa servado por redukti la rondon da malfeliĉo kaj timo de tiuj, senprudente sin ĵetantaj en la kuraĝajn aventurojn de sia besteca sento.
Ni ne solvos tiel kompleksan homan problemon simple per medicina interveno, kvankam estas admirinda la kontribuo de la Scienco sur la kampo de efikoj, ne atinganta tamen la esencon de la kaŭzoj. Personeco ne estas verko de la interna uzino de glandoj, sed produkto de la mensa kemio.
Endokrinologio povos multon fari per injekto de hormonoj, kvazaŭ tuja helpo al la ĉelaj kolektivoj, sed ĝi ne kuracos lezojn de la penso. Hodiaŭ aŭ morgaŭ genetiko povos interveni en la kaŝitajn ĉambrojn de la homa vivo, konfuzante la harmonion de la kromosomoj, celante trudi sekson al la embrio; sed ĝi ne atingos la plej altan regionon de virina aŭ vira menso, kiu tenos plu proprajn karakterojn sendependajn de la ekstera formo aŭ de la starigitaj konvencioj. Medicino kreos mil manierojn helpi korpon atingitan en ĝia interna ekvilibro; pro tiu edifa tasko ĝi ĉiam indos sinceran admiron kaj ardan amon; tamen koncernas nin praktiki la animan medicinon, kiu helpu la spiriton embarasitan en la ombroj...
Estas necese fari ĉirkaŭ niaj fratoj, enkarniĝintaj sur la Tero, la lumon de frateca kompato, kiu montru difinitajn vojojn al la individua respondeco. Estu pli da amo antaŭ la valoj de la instinka frenezo kaj tiam la ruinoj cedos lokon al sanktigaj spertoj.
Kiel efikigi la benatan kuracistan servadon al viktimo de seksa angoro, se la familia kontraŭstaro ĝin forte malhelpas?
kiel savi animmalsanulojn, en ia helpa instituto, se tiu socia organizaĵo frakasas la malsanulojn per la tuta pezo de sia opinio kaj de sia aŭtoritato? Memkompreneble, estus eksceso de sentimentaleco peti de la sociologio la tuj an transformigon de ĝia kodo, aŭ trudi al la homa socio iajn regulojn de toleremo neakordigeblajn al ĝiaj defendobezonoj. Sed ni povas teni laŭdindan servon de pli granda kompreno, plibonigi la inklinojn de niaj amikoj enkarniĝintaj sur la Terkrusto kaj ilin nerapide veki por la solvo interesanta nin ĉiujn.
La spiritigita amo, frukto de la kristana rezigno, estas la ŝlosilo kapabla malfermi la pordojn de la abismo, kien ruliĝis kaj ĉiutage ruliĝas miloj da homoj.
Ni distribuu la benon de kompreno inter la homoj; ni etendu helpeman manon al ĉiuj spiritoj, troviĝantaj katenitaj de la malekvilibroj de siaj sentoj, ilin sciigante, ke la renovigaj laborejoj restas malfermitaj al ĉiuj idoj de Dio, perfektigante iliajn sentojn, nobligante iliajn impulsojn, vastigante ilian spiritan kapablon.
Ni rememorigu al la senesperaj koroj, ke por la amo la sekso estas tia, kia estas la okuloj por la vidado kaj la cerbo por la pensado: ili estas nenio alia ol aparatoj por eksterigo. Estas bedaŭrinda eraro supozi, ke nur perfekta seksa normaleco, laŭ la respektindaj homaj konvencioj, povas servi kiel templo por la amaj manifestoj. La kampo de amo estas senfina laŭ ĝia esenco kaj manifestado. Urĝas eviti deflankiĝojn kaj ekscesojn, estas nepre necese rekoni, ke ĉiuj estaĵoj en la Universo naskiĝis por ami kaj esti amataj. Iafoje, por multaj el ili, nedaŭre regas la imperativoj de la bonfara provo, la devoj de la elaĉeta statuto, la postuloj de la specialigita laboro, en kiuj lernantoj, ŝuldantoj kaj misiistoj travivas longajn fazojn de malsato kaj soifo de koro. Sed tio ne estas baro al la amo. Jesuo ne partoprenis la normalan edziĝon sur la Tero, kaj tamen la familio de lia koro kreskas kun ĉiu tago; liaj fortoj ne generis pasemajn formojn en la karnaj rondoj, kaj tamen liaj fekundigaj energioj renovigis la civilization, aliigante ties vojon, daŭrigante ĝis hodiaŭ la plibonigon de la mondo. Sublima simbolaro montriĝas en la konduto de la Majstro, kiu tiamaniere kliniĝis al la venkitoj laŭ la homa konvencio, al la soluloj kaj humiligitoj, ilin vidigante, ke estas eble kunlabori por disvastigo de la senfina Bono, amante kaj abnegaciante sen egoismo kaj sen la malsupera intenco esti amataj laŭ la propraj kapricoj.
La konstruado de feliĉo ne dependas de la kontentigita instinkto. Interŝanĝo de seksaj ĉeloj inter la enkarnuloj, garantiante la kontinuadon de la fizikaj formoj en evolua proceso, estas nur unu aspekto el la multformaj interŝanĝoj de amo. Estas grave rekoni, ke la interŝanĝo de simpatiaj fortoj, de kombinantaj fluidaĵoj, de sintonizantaj vibroj inter animoj sin amantaj, ŝvebas super kiu ajn tuŝebla eksteraĵo de amo, subtenante nepereemajn verkojn de vivo kaj lumo en la sennombraj sferoj en la Universo.
Ni disvolvu do aman helpon al la malesperantoj en la mondo, sin sentantaj en la pasema kondiĉo de forlasitoj. Ni instruu ilin liberigi sian menson el la reto de la instinkto, malfermante al ili vojon al la idealoj de sanktiga amo, atentigante ilin, ke tenado de penso ĉe la torturata sekso, kun malestimo al la ceteraj apartaĵoj de la spirita realigo per la organa kosmo, estas senutile haltadi sur la evolua vojo; estas sendefende nin doni al la influoj de la danĝeraj monstroj de imagpovo, kiaj estas malkontentiĝo kaj envio, malespero kaj amareco, kiuj malfermas danĝerajn vundojn en la animo, kaj kiuj pelas nin al ekskluziveco, kulpo, kiu povas pligraviĝi ĝis frenezeco kaj senkonscio. Ni invitu ilin streki pli foraj n horizontojn en la koro. Amo ĉiam renkontos novajn mondojn. Por ke tiaj malkaŝoj kroniĝu per dia lumo, sufiĉas, ke la homo sin donu al laboro, kiu per si mem kontraŭbatalos la abomenan nescion. Interne de ĉiu el ni firme brilas la liberiga heleco, kun la celo renovigi por ĉies bono, kiun ni devas kulturi kaj intensigi en ĉiuj tagoj de nia vivo.
Sklaviĝo al la turmentoj de sekso ne estas problemo solvota de literatoroj aŭ kuracistoj agantaj sur la ekstera kampo: ĝi estas afero de animo, postulanta individuan procedon de resaniĝo, kaj pri ĉi tiu nur la spirito decidos ĉe la tribunalo de sia propra konscienco. Estas neneigeble, ke ĉiu ekstera helpo estas altvalora kaj respektinda, sed ni devas rekoni, ke la sklavoj de la perturboj sur la sensoria kampo estos liberigitaj de si mem, t.e. per grandiĝo de la scio, per la komprenado pri la aliulaj suferoj kaj pri la propraj malfacilaĵoj; fine, per la aplikado de la ordono "amu unu alian" ( ), tiel en prediko, kiel interne de sia animo, kun plej bonaj energioj de la cerbo kaj kun plej bonaj sentoj de la koro".
Mi rimarkis, ke la prediko finiĝis meze en ĝenerala respekto.
La parolo de la sendito ravis min. Tiuj nocioj pri seksologio estis nekonataj de mi. Ili ne estis ripetoj el priskribaj libroj, ili ne estis fruktoj de malvarmaj observoj de scienculoj kaj verkistoj priokupitaj veki atenton per vanaj vortoj. Ili venis de la parolo varmigita de frata amo de ia instruanto sindoninta al bezonoj de siaj fratoj ankoraŭ malfortaj kaj malpli feliĉaj.
Ĉirkaŭ li fariĝis ia movado. Mi komprenis, ke la ĉeestantoj povis formuli demandojn pri la temo en tiu vespero, kaj efektive estis faritaj pluraj demandoj kun altvaloraj respondoj, ĉar ĉi tiuj estis klarigaj kaj edifaj.
La instrua enketo fluis profitiga, kiam kunulo diskutis aferon, kiu ekscitis mian scivolemon.
Respekteginda instruanto - li diris -, en la lastaj tempoj sur la Tero, la plejmultaj enkarniĝintoj-psikologoj sub- tenas freŭdajn principojn, kiel bazojn por esplorado al kon- fuziĝoj de la animoj. Por la eminenta aŭstra kuracisto preskaŭ ĉiuj psikaj perturboj venas de la seksa misuzo. Sed kelkaj el liaj disĉiploj iom modifis tiajn teoriojn. Korektante la tezon pri erotikaj halucinoj, kiun la psikanalizo treege aplikis al la infanoj mem, ĉe studado de sonĝoj kaj emocioj, eminentaj pensuloj aldonis la aserton, ke ĉiu viro kaj ĉiu virino portas denaskan deziron doni al si gravecon, kiu pelas ilin teni primitivajn impulsojn de posedo; aliaj eminentaj reprezentantoj de la intelekta kulturo siavice certigas, ke la homo estas deponejo de ĉiuj spertoj de sia raso, kaj portas en si vastan arsenaĵon da inklinoj por iaj branĉoj de la penso.