Выбрать главу

La konsultanto faris paŭzon antaŭ la ĝenerala silento, reganta ĉirkaŭ lia altvalora demando, kaj daŭrigis:

Hodiaŭ, for de la densa korpo de karno, ni scias, ke la vivo de spirito prezentas seniluziigajn surprizojn al la surtera scienco; sed, pro tio, ke ni doniĝis al la tasko helpi torturatajn kunulojn sur la Planedokrusto, ĉu ni ne povus ricevi ĝustajn klarigojn pri la afero por ilin transdiri?

(*-1 Johano, 15:17. - La Trad.

La saĝa instruanto tuj respondis:

- Mi jam scias, kion vi deziras. Vi parolas pri la movadoj de la analiza psikologio, gvidataj de Freŭdo kaj de du malsamaj fluoj de liaj kunlaborantoj. La eminenta sciencisto centris sian instruon en la seksa impulso, doninte al ĝi absolutan karakteron, dum la du fluoj da psikologoj, komence lin sekvantaj, diferenciĝis pro interpretado. La unua studas la denaskan deziron de la homo rilate la personan elstariĝon, dum la dua instruas, ke, krom la seksa kontentigo, kaj la individua graveco, ekzistas la impulso de supera vivo, kiu torturas la ŝajne plej feliĉan surteran homon. Al la studema rondo el esence freŭdaj lernemuloj, ĉiuj psikaj personfenomenoj konsistas en la seksa angoro; laŭ granda grupo de liaj kunlaborantoj, la kaŭzoj estas akiro de povo kaj ideo de supereco. Ni niavice asertas, ke la tri skoloj identiĝas, ili ĉiuj portas ian dozon da pravo, kaj ke mankas al ili tamen nur la baza kono pri reenkarnismo. Ili aspektas kiel belaj kaj altvaloraj domoj de sciencaj principoj, tamen sen tegmento de logiko. Ni ne povas aserti, ke ĉio en la karnaj rondoj konsistas en sekso, deziro de graveco kaj supera aspiro; sed, veninte al la nuna kompreno, ni povas certigi, ke ĉio en la vivo estas kreanta impulso. Ĉiuj estaĵoj, kiujn ni konas, de vermo ĝis anĝelo, estas depongardantoj de kreantaj kapabloj. Vegetalo instigata de heliotropismo aperas en la pejzaĝo, distribuante vivon kaj ĝin renovigante. Lampiro lumas en ombro, penante sin ĉiamigi. Batrako sentas aman kaj patrecan vibrojn en la fundo de la ŝlimejo. Etaj birdoj vojaĝas longajn distancojn por kolekti materialon, per kiu ili teksas sian neston. Rabobesto forgesas sian sovaĝan karakteron, dum ĝi ame lekas sian ĵusnaskitan idon. Kaj pli ol duono de la enkarniĝintaj spiritoj sur la Terkrusto, kun menso fiksita sur la regionoj de la instinktaj movoj, koncentras siajn kapabloj n sur la sekson, de kiu memkompreneble originas la plej vastaj kaj oftaj nervaj perturboj; ili estas densaj legioj, ĉe la primitiva pejzaĝo de la planeda evoluo, fratoj niaj en la infaneco de kono, kiuj ankoraŭ ne scias krei sentojn kaj vivon, krom mobilizante rimedojn de la seksa forto. Multe da homoj tamen post akiro de racio super instinkto, restas plu ĉe la malpru- dentaĵoj de superpovo, allogitaj de la aŭtoritateca kaprico, soifante evidentecon kaj distingiĝon, eĉ se ili estas multfoje alligitaj al profita laboro kaj noblaj pasioj... Malgranda gru- po el viroj kaj virinoj, fine, post kiam ili atingis seksan ekvilibron, rilate la homan instinkton, kaj post kiam ili akiris titolojn, kiujn la laboro donis al ili kaj per kiuj ili regas la vivon, gvidante siajn proprajn energiojn, en plena reĝimo de individua respondeco, ekfirmiĝas sur la sublima regiono, en sia superkonscio, ne renkontante plu tutan ĝojon ĉe kontentiĝo de la fizika korpo aŭ ĉe la persona evidenteco; ili penas atingi la pli altajn rondojn en la vivo, absorbitaj de supera idealismo; ili sentas sin ĉe la sojlo de la diaj sferoj, jam eĉ sur la nebula vojo de la karno, simile al vojaĝanto, kiu, venkinte la krudajn vojojn en la nokta mallumo, haltas malĝustigita, inter la lastaj noktaj ombroj kaj la nedefineblaj promesoj de la matenruĝo... Por tiuj homoj, sekso, individua graveco kaj surtera rekte-alcel- ismo estas sanktaj pro la okazoj favorantaj iliajn emojn fari la bonon; tamen, en la sanktejo de ilia animo, brilas nova lumo... La partikularisma racio aliiĝis en universalan interkomprenon. Iliaj noblaj sentoj kreskis direkte al la supera kampo. Ili antaŭsentas Dion kaj avidas identiĝi kun Li. Ili estas viroj kaj virinoj, kiuj, realiginte la plej altajn homajn instruojn, iras nun al anĝeleco...

Sed, ĉiamaniere, ĉio estas ĉiam la kreantaj kapabloj hered- itaj al Dio konstante ludantaj en la kadroj de la vivo. Ĉiu estulo estas pelita krei en la organizado, konservado kaj ampleksigo de la Universo!..."

La instruanto montris signifan fizionomian esprimon, faris longan paŭzon dum sia prediko kaj poste bonhumore aldonis:

- Multfoje homoj kreas malbonon, devojigas la naturan fluon de bonfaraj cirkonstancoj, venenas okazojn, haltante tre longan tempon ĉe rebonigaj, elaĉetaj taskoj; sed eĉ en tio ni devas vidi la senĉesan manifestadon de la kreanta povo en ni mem, eĉ en tiuj devojantaj... Vere ili ekfalas sur krutaĵo de krimo, ĵetas sin en la valojn de ombro, sed organizante kaj reorganizante siajn proprajn agojn, ili akiras la benatan kapitalon da spertoj; kaj per spertoj ili atingas lumon, pacon, saĝon kaj amon, per kiuj ili iras al Dio. Ni do konkludas, ke, se la analiza psikologio de Freŭdo kaj de liaj kunlaborantoj multe progresis sur la kampo de esplorado kaj kono, parte deĉifrante iajn enigmojn pri la homa psikismo, tamen mankas al ĝi la ŝlosilo de reenkarniĝo por tute solvi la demandojn pri la animo. Estas neeble definitive solvi aferon sen evoluaj nocioj, plibonigo, respondeco, riparo kaj eterneco. Ne gravas konstati kompleksojn kaj fiaskojn, rimarki psikajn lezojn kaj mensajn mankojn, ilin ne reparante... Unuvorte ne kontentigas la nura ekzameno de la ŝelo: estas nepre necese atingi la kernon kaj fari modifojn en la kaŭzoj. Por tio estas nepre necese konfesi, ke reenkarniĝo kaj senmorteco estas realaĵoj. Ĝis tiam ni helpu niajn surterajn amikojn konkeri konfidon pri si mem, penetri en la dian esperon, senĉese memplibonigi per la savanta laboro.

Ridetante, la sendito eksilentis.

Oni faris aliajn demandojn interesajn kaj oportunajn, kaj li, donis klarajn kaj edifajn respondojn kun efektiva profito por ĉiuj aŭdantoj.

Post la kunveno mi silente foriris apud Kalderaro, kiu ankaŭ enmemiĝis, kvazaŭ retenante la revelacian lumon de la aŭditaj instruoj. Mi ne scias, kion pensadis la pretema Asistanto en profunda meditato. Mi nur rekonis, ke je la unua fojo mi trovas novan kampon de kono sur la tereno de la seksologio. Ekde tiu momento aliaj nocioj de amo disvolviĝas en mia konscienco, prilumante mian eston.

XII

STRANGA MALSANO

Akompanante la abnegacian fraton de la suferantoj, mi penetris en komfortan loĝejon, kie Kalderaro tuj kondukis min al nobla ripozanta sinjoro.

Ni estis en eleganta ĉambro dekoraciita per orkolora farbo. Pompa tapiŝo kompletigis la aranĝon en la ĉambro, prezentante fantaziajn arabeskojn harmonie kun la desegnaĵoj sur la plafono.

Kuŝante sur divano, la malsanulo, kiun ni vizitis, dronis en profunda meditado. Apude humila estulo el nia sfero ŝajnis atendi nin.

Ŝi proksimiĝis kaj nin ĝentile salutis.

Ŝi komplezeme respondis la demandojn de la Asistanto:

Fabricio plibonigas; tamen la angoraj fenomenoj daŭras plu. Li estas malkvieta, afliktita...

La instruanto turnis al la malsanulo espriman rigardon kaj insistis:

Ĉu li ankoraŭ konservas memregadon? ĉu li ne tute sin donis al la detruantaj impresoj?

La interparolantino kun ĝojo respondis:

La Dia Favorkoreco ĉiam ĉeestas. La tuta malekvilibro ankoraŭ ne starigis sian regadon. En nomo de Jesuo nia kunlaboro daŭras plu.

Tiam Kalderaro frate demandis, turnante sin al mi:

Ĉu vi iafoje eĉ ekzamenis deklaritajn kazojn de skizofrenio?

Mi ne akiris specialajn konojn pri la afero; sed mi sciis, ke tiu morbo estas unu el la plej afliktaj demandoj en la moderna psikiatrio.

Ĉi tiu malfacila branĉo de la Scienco, studanta la animan patologion - diris la kunulo, komprenante mian nescion - de longe estas kampo de batalo inter fiziologoj kaj psikologoj; vere tia konflikto estas bedaŭrinda kaj frivola, ĉar ambaŭ fluoj posedas substancajn kialojn en la argumentoj, kiujn ili diskutas. Ni devas rekoni, ke psikologio okupas la plej bonan pozicion, ĉar ĝi studas la problemon proksime al la profundaj kaŭzoj, dum la fiziologio analizas la efikojn kaj penas ilin forigi sur la supraĵo.