Kiel oni elvoku lian nomon por pravigi la frenezaĵojn de apartigo kaŭze de fido? kiel oni apogu sin al la Amiko de ĉiuj por estigi interkontraŭajn opiniojn, ekbruligante ŝtiparojn de malamo malprofite por la komuna solidareco, pri kiu li donis ekzemplon ĝis sia superega sinofero? Ĉu ne estus nigrigi lian memoron, dissemi malpacon en lia nomo?
Mi rimarkis, ke la paroloj de la instruanto kaŭzis profundan impreson. La plimulto de la aŭdantoj ploris de nebridebla emocio, tuŝite de la Ĉiela Juĝo.
Eŭzebio, altiranta la ĝeneralan atenton, kuraĝe daŭrigis:
"Oni ne postulas, ke vi transforigu la spiritan deponaĵon de via respektinda kredo. Sur ĉiuj sektoroj, kie la semado de la Kristo burĝonas, estas eble honori la Dian Leĝon kaj asimili ĝiajn sublimajn paragrafojn en la koron. Kion oni petas de via kredemo, tio estas la profito de la ĉielaj benoj verŝitaj sur vin per abundaj fluoj de lumo.
Ne limigu vin al elmontrado de konfido al la Plejalta, ĉe la ceremonioj de la ekstera kulto. Forbalau la indiferentecon glaciigantan viajn luksajn bazilikojn. Ni ŝanĝu nin en efektivajn fratojn unuj de aliaj. Ni aliigu preĝejon en dolĉan hejmon de la kristana familio, kiaj ajn estas niaj interpretoj. Ni forgesu la falsan aserton, ke la apostolaj tempoj forpasis por ĉiam. Ĉiu lernanto de la Evangelio konservas en sia propra vivo enfermejon destinitan al la viva kulto por la Dia Majstro, vivo, preter kiu fluas amaso da senhavuloj ĉiutage...
Amante kaj helpante, kredante kaj agante, Jesuo subtenis la malekvilibrigitan menson de la grekromana mondo, inspirante al ĝi novan vivon, favore por ia Homaro pli feliĉa. Tiel same ĉiu disĉiplo de la savanta fido povas kaj devas kunlabori por la restarigo de siaj malfortaj kaj hezitantaj fratoj.
Evitu la fariseismon de la modernaj tempoj, kiu rifuzas fratan helpon, en nomo de la satana genio de la dogma skismo. Jesuo neniam estis predikanto de malpaco, Li neniam defendis la malmodestan vantemon de tiuj, kiuj per la lipoj deklaras sin puraj, tenante la koron metitan en la haladza ŝlimo de la fatalaj fiero kaj egoismo!
Ni intensigu nian konfidon al la Ĉiokompatema, etendante lian benatan regnon de savo.
Atendi la Ĉielon, malŝatante la Teron, estas malprudentaĵo.
Neniu el ni subaĉetos la Dian Justecon, kvankam vi multfoje kultivos plu la ideon pri ridinta komerco kun Dio.
Se terkulturisto neniam staras sen rektaj devoj antaŭ sovaĝa verdaĵo aŭ danĝera ŝlimejo, kiel do ni restu sen tujaj devoj sur la scenejoj de krimo kaj mallumo, de maltrankvilo kaj sufero?...
Falinta frato estas nia altpreza ŝarĝo, malfacilaĵo estas nia sankta stimulo, doloro - nia puriganta lernejo.
Ni brakumu unu alian en nomo de la Dia Ŝafido, kiu renovigis nian menson, altigante nin al superaj planoj en la glora supreniro, per sinofero.
Nur tiel, miaj amikoj, estas eble plenumi la destinon, kiu nin koncernas.
Antaŭ la endanĝera mondo, halucinita de malaltaj ambicioj kaj regata de malamo kaj mizero, sekvoj de senĉesaj kaj detruantaj militoj, ni harmoniu kun Jesuo Kristo, ke ni ekvilibrigu la karnan sferon.
Konfuzantaj ombroj vagas ĉirkaŭ viaj paŝoj kaj viaj institucioj, kiel pereiga rondo.
Evitu la renverson de spiritaj valoroj, fortimigu la ombrojn, kiuj minacas viajn politika-religiajn organizojn. Evitu la fanfaronantan sciencon sen saĝeco, liberigu vin de rezonado kalkulanta sen amo, revigligu vian fidon, ke viaj impulsoj ne malordiĝu manke de edifo.
La Terkrusto nun estas kampo de pli kruda, pli dolora
batalo...
Veku vian dormantan konsciencon kaj klinu vin al la Dia Leĝo, forgesante la multejarcentan iluzian sklavecon.
Savo estas kontinua laboro por renoviĝo kaj pliboniĝo.
Ni anoncu al la turmentata mondo nian fidon je Jesuo, por ĉiam!..."
Finante, Eŭzebio estis aŭreolita per mirindega lumo.
La ravita ĉeestantaro montris palajn vizaĝojn pro granda
miro.
Grandega grupo da kunlaborantoj el nia mondo altigis sian voĉon por harmonioj, farante emocian kanton de gloro al la Superega Sinjoro.
La melodiaj notoj de la himno perdiĝis fore, en la malproks- ima arbaro, forportataj de milda zefiro...
Post la laboroj de la kunveno mi rimarkis, ke la enkarn- iĝintaj amikoj subtenataj de kolegoj de niaj helpaj aktivecoj foriĝis ne animitaj kaj optimismaj, ĉar, multaj el ili, kompren- ante eble pli klare, ekster la densa portilo de la fizika spertado, la erarojn de la devojiĝinta kredo, foriris malĝojaj, singult- ante...
XVI
MENSMALSANULOJ
Antaŭ ol ni vizitis la kavernojn de sufero, Kalderaro insistis ĉe mi, ke mi kune kun li rapide vizitu grandan institucion konsekritan al akcepto de mensmalsanuloj sur la Terkrusto.
- Tiam vi komprenos pli ĝuste - li ĝentile klarigis, sin turnante al mi kun sia ordinara afableco - la tragedion de la elkarniĝintaj homoj kun sensacoj tute malekvilibrigitaj. Esceptinte la tute organajn kazojn, frenezulo estas iu, kiu provis perforte liberiĝi de la surtera lernado per maldisciplino kaj nescio. Sur tiu kampo ni vidas ian specon de memmortiginto lerte maskita, la memneniigon de la mensa harmonio pro nekonformiĝo de la animo al la kadroj de lukto, kiujn prezentas la homa ekzistado. Antaŭ la doloro, malhelpaĵo aŭ morto, miloj da personoj kapitulacas, sin senhezite donantaj al la detrua konfuziteco, kiu al ili malfermas la tombopordojn. Ili komence estas nur malkontentaj kaj malesperaj, eĉ ne rimark- ataj de tiuj ilin de proksime akompanantaj. Ili tamen iom post iom transformiĝas en mensmalsanulojn kun variaj gradiĝoj de resanigo preskaŭ neebla, pro tio, ke ili ja estas portantoj de konfuzaj kaj malplaĉaj problemoj. Nevideblaj fruktoj de malobeo, ili ekruinigas la fiziologian korpon al ili konfiditajn sur la Terkrusto kaj fine fariĝas malriĉiĝintaj kaj malfeliĉaj. Afliktitaj kaj duonmortaj, ili estas viroj kaj virinoj suferantaj ekde la surteraj rondoj, enkavigitaj en inferaj abismoj, ĉar ili ribelis kontaŭ la diaj planoj, ne atentante ilin en la bonfara lernejo de savanta lukto, pro malprudentaj kapricoj.
Karese konservante lian instruon, mi lin akompanis en la matena ekskurso al granda malsanulejo, kie la frenezuloj grandnombre troviĝis.
Sur la unua korto, kien ni venis, troviĝis densa amaso da malekvilibrigitaj virinoj konversaciantaj.
Iu blankhara virino, montranta akran sovaĝecon en sia rigardo, portis uniformon de la domo, kvazaŭ ŝi trenus reĝinan veston, kaj ŝi diris al du apatiaj kunulinoj:
Kiel markizino, mi ne toleras enmiksiĝon de senkonsciaj kuracistoj. Mi pensas, ke mi estas malliberigita pro kaŝitaj motivoj de familio, kiujn mi penos malkaŝi en la unua okazo. Mi havas potencajn malamikoj n en la kortego; sed miaj amikoj estas pli prestiĝaj kaj fidelaj.
Ŝi mallaŭtigis la voĉon, kvazaŭ timante kaŝitajn spionojn, kaj parolis en la orelon de iu el siaj kunulinoj de sufero:
La Imperiestro interesiĝas pri mia afero kaj punos la kulpajn. Oni izolis min pro abomeninda mona afero.
Laŭtigante la voĉon, ŝi neatendite ekkriis:
Ĉiuj pagos! Ĉiuj pagos!
Kaj ŝi klarigis plu kun gestoj de altranga sinjorino.
Kortuŝis min rimarki la miksecon de la enkarniĝintaj malsanulinoj kaj malfeliĉaj estuloj, tie kunpuŝantaj unu alian. Katenite ankoraŭ al mia malnova riproĉinda scivolemo, mi provis halti por aŭdi la malsanulinon ĝis la fino, sed la Asistanto rapidis averti min:
Ni ne haltu. Malfeliĉe ni trapasas longan galerion de elaĉeta sufero, kie niaj helpaj rimedoj ne donas tujajn profitojn. Ĉi tie preskaŭ ĉiuj mensmalsanuloj estas homoj, rezignintaj la realecon, altenante sin al cirkonstancoj el pasinteco sen plua pravo de ekzisto. Ĉi tiu malfeliĉa fratino jam posedis nobelecajn titolojn en antaŭa ekzistado; ŝi faris kriantajn erarojn pliigante la blindigajn energiojn de fiero kaj vantamo. Renaskiĝinte en humila lernado por la nepre necesa reĝustiĝo, ŝi maltrankviliĝis antaŭ la unuaj pli krudaj provoj de bonfara korekto, ŝi reagis kontraŭ la rezultato de sia propra semado, transdonis sian fizikan korpon al la fluo de pereigaj okazaĵoj, kaj fine sin mense lokis en plej malaltaj zonoj de sia persono kaj en penso komencis loĝi en sia pasinteco de altiraj mensogoj. Ŝi senespere alkroĉiĝis al siaj rememoroj pri la vantema markizino en salonoj, kiuj jam malaperis, kaj ŝi vagadas en la valoj de frenezo en bedaŭrindaj kondiĉoj.