Выбрать главу

Nia celo, miaj amikoj, ne alkonformiĝas al la memadora ekskluzivismo. La Dia Pordo ne malfermiĝas al spiritoj, kiuj ne nobliĝis per la senĉesa laboro de kunhelpado al la Plejalta Patro. Kaj la grundo de la Planedo, al kiu vi provizore ligiĝis, estas la benata kunlaborejo, kiun la Sinjoro konfidas al vi. Gardu la ĉielan roson en la vazo de via koro, soifanta pacon; rigardu la stelojn, sin montrantaj de malproksime, kiel super- belajn verkojn de Dio; sed ne forgesu la kampon de la nunaj luktoj.

En la modernaj tempoj, la spiritualismo ne povas enfermi Dion inter kvar muroj de ia surtera templo, ĉar nia esenca misio estas aliigi la tutan Teron en la sanktan templon de Dio.

Por nia avangardo el decidaj kaj bravaj laborantoj forpasis la fazo de frivola eksperimentado, de senordaj esploroj, de supraĵaj rezonoj. Ni travivas la strukturadon de novaj sentoj, konstruante la kolonojn de la venonta mondo, kun lumanta lampo en nia interna kampo. Estas memkompreneble, ke la ĵusvenintaj lernantoj eksperimentu, ekzamenu, sondu, elvoku brilajn teoriojn, kie la hipotezoj intermiksiĝas kun elmontro de memamo: kompreneble kaj pravigeble. Ĉiu lernejo havas plurajn kursojn, kiuj firmigas al ĝi la fakojn kaj lernobjektojn. Sed ĉi tie ni ne turnas nin al tiuj, kiuj ankoraŭ revas enfermitaj en sia "memo", implikitaj en la retoj el mil obstakloj de sia fantazio, kristaligantaj ties impresojn. Ni parolas al vi aliaj, kiuj strebas al universalismo, sennomaj kunuloj de la homaro, penanta malmergiĝi el mallumo en lumon. Kiel vi akceptas stagnon, kiel principon, kaj eskluzivisman feliĉon, kiel celon?

Ni nutru renovigan esperon. Ne elvoju Jesuon por pravigi dezirojn je neinda ripozo. Li ne atingis la kulminon de Reviviĝo, antaŭ ol supreniri sur Kalvarion, kaj liaj lecionoj rilatas al la fido, kiu formovas montojn. ()

Ni do ne postulu eniron en feliĉajn mondojn, antaŭ ol plibonigi nian propran mondon. Forgesu la malnovan eraron, ke la korpa morto estas mirakla mergiĝo de la animo en sorĉan

n Jesuo ( Marko, 11:23 ). - La Trad.

riveron. Ni kultu la ĉiaman vivon, la perfektan justecon, kaj ni obeu la leĝon, kiu taksos ĉiam nian meriton, laŭ niaj propraj verkoj.

Nia tasko estas la klariga kaj la eterna servado.

La Universa Regado ne limigis niajn aktivecojn al gardo de pasemaj altaroj. Ni estas vokitaj ne por protekti apartan rondon de ekskluzivema interpreto, sed por kunlabori por liberigo de la enkarniĝinta spirito, malfermante pli helajn horizontojn al la homa racio, refarante la konstruaĵon de la savanta fido, kiun la laŭliteraj religioj forgesis.

Fortegaj blovoj de la evolua ondo balaas la surterajn mediojn. Ĉiutage disfalas konvenciaj principoj konsiderataj kiel netuŝeblaj dum jarcentoj. La homa menso, perpleksa, estas pelita al afliktaj transiĝoj. Inversigo de valoroj, socia provo, rapida procedo de selektado por kolektiva sufero konfuzas timemajn kaj malviglajn, kiuj formas ĉie absolutan plimulton... Kiel vi helpus tiujn milionojn da spiritaj bezonantoj, se vi ne akceptus la respondecon de frata prizorgo? Kiel vi kuracus komenciĝantan frenezecon, se vi ne aliiĝus en magneton, kiu tenas ekvilibron? Ni scias, ke la interna harmonio ne estas varo por oferto kaj mendo sur la surteraj merkatoj, sed spirita akiro nur ebla en la templo de la Spirito.

Necese do, ke ni stimulu la koron por la frata amo, ĉe la servado. Por niaj realigoj ne sufiĉas atendanta kredo; nepre necesa estas la amo, kiu konfidas kaj plenumas, transformas kaj altigas, kvazaŭ aŭtentika vazo da Dia Saĝo.

Ni prefere estu instrumentoj de bono ol atendantoj de favoro. La tasko postulas kuraĝon kaj superegan sindediĉon al Dio. Se ni ne fariĝos lumo en la rondo, kie ni estos, ni vane disbatos mallumon ĉe niaj propraj piedoj. Kaj, dum la agado nin koncernanta, ni ne forgesu, ke evangelizo de rilatoj inter la videbla kaj nevidebla mondoj estas devo tiel natura kaj neprokastebla, kiel la evangelizo de homoj.

Ne serĉu ion miraklecan: soifo je miraklo povas malvirtigi kaj pereigi vin.

Ligiĝu per preĝo kaj konstrua laboro al la superaj mondoj, kaj ĉi tiuj rilatigos vin kun la Diaj Provizejoj, kiuj donas al ĉiu el ni laŭ niaj ĝustaj bezonoj.

La disponoj jungantaj vin sur la tera scenejo, kiel eble plej krudaj kaj malagrablaj fontas el la Superega Volo.

Ne transsaltu malhelpaĵojn nek provu ĉirkaŭiri ilin pro antaŭdecidita evito: venku ilin, uzante volon kaj persistadon, kiuj donas al vi okazon pliigi viajn proprajn valorojn.

Ne iru sen la necesa prudento la vojon de la karno, sur kiuj vi multfoje imitas la malkvietan papilion. Plenumu la ĉiutagajn postulojn kaj ĝojegu, ke vi realigas viajn plej malgrandajn taskojn.

Ne lerninte marŝon, ne provu flugon.

Super ĉio ne demandu pri la probablaj rajtoj, kiuj estus al vi juĝitaj ĉe la dia bankedo, antaŭ plenumo de viaj homaj kompromisoj.

Neebla estas al vi la titolo anĝelo, antaŭ ol vi estu prudentaj homoj.

Suverenaj kaj nepereemaj leĝoj prezidas en niaj destinoj. Ni estas konataj kaj ekzamenataj ĉie.

La facilaĵojn donatajn al la sanktigitaj spiritoj, kiujn ni admiras, Dio ĉie malavaras al ni. Ilia profitado do estas afero nia. La surteraj maŝinoj povas levi vian fizikan korpon ĝis granda alteco, sed la spiritan flugon, per kiu vi liberiĝas de besteco, vi neniam entreprenos sen propraj flugiloj.

La konsolado kaj amikeco de la en- kaj elkarniĝintaj bonfarantoj riĉigos vin per trankvileco, kvazaŭ mildaj kaj benataj floroj de la animo; ili tamen velkos, kiel la unutagaj rozoj, se vi ne preparos la grundon de via koro per fido kaj kompreno, per nerompebla espero kaj senmorta amo, bonegaj sterkoj, kiuj favoras ilian disvolviĝon sur la kampo de via senĉesa klopodo.

Ne avidu ripozon al viaj manoj kaj piedoj; antaŭ ol nutri tian intencon, pensu realigi vian internan pacon per la superega trankvileco de via konscienco.

Forlasu iluzion, antaŭ ol iluzio vin forlasu.

Dum vi estras vian propran ekzistadon, plantu bonon ĉe la spuro de viaj paŝoj.

Nur tiuj servantoj, kiuj laboras, starigas en la tempo la markojn de evoluo; nur tiuj, kiuj sin banas per la ŝvito de respondeco sukcesas estigi novajn formojn de vivo kaj renoviga idealo. La ceteraj, sindonintaj al senfareco, kvankam ili nomu sin monarĥoj aŭ princoj, ministroj aŭ leĝofarantoj, sacerdotoj aŭ generaloj, ili tamen estas klasifikitaj en la grupon da parazitoj sur la Tero; ili eĉ ne signas sian nedaŭran restadon sur la Terkrusto; ili flugetas, kiel diverskoloraj insektoj, revenante al la polvo, de kiu ili sin levis dum kelke da minutoj.

Revenonte en vian karnan korpon, tiam helpu vin per la lumo por la necesaj edifoj.

Ni partoprenu en la glora Spirito de la Kristo.

Ni aliiĝu en savantan lumon.

La ĝenerala kaj kreskanta perturbo invadas la departa- mentojn de la homa menso. Furioze interbatalas nacioj kaj ideologioj, sistemoj kaj principoj. Post halto de la internaciaj bataloj ekestas la bedaŭrindaj civilaj militoj, armante fratojn kontraŭ fratoj. Maldisciplino instigas strikon, soifo je libereco konfuzas la domon de la popoloj. Sferoj de agado militas unu kontraŭ alia; enkarniĝintoj kaj elkarniĝintoj kun malsuperaj inklinoj kruele kolizias pomilione. Sennombraj hejmoj aliiĝas en mediojn de nekonformiĝo kaj malharmonio. La homo duelas kontraŭ si mem en la nuna proceso de rapida transiĝo.

Ekvilibro do en la necesa edifado, konvinkitaj, ke estas neeble konfuzi la Leĝon aŭ perfidi ĝiajn universajn artikolojn!"

Fininte Eŭzebio eldiris belan kaj emocian preĝon, petante la diajn benojn por la ĉeestantaro. Superbelaj manifestiĝoj de lumo tiam vidiĝis super ni.