Выбрать главу

3. Verboj de rezulto, kun momenta daŭro. Ĉe ili -ita signifas, ke la ago okazis kaj estigis certan staton; -ata signifas ripeton, ĉar ago momenta povas daŭri nur per ripetado.

Se la participoj estas ligitaj kun esti, la afero estas la sama.

l. Ĉe verboj de ago kaj rezulto -ata, -ita, aŭ -ota signas, ĉu temas pri daŭro, preteco, aŭ intenco de ago estas, estis, estos signas, ĉu la daŭro, preteco, aŭ intenco estas nuntempa, pasinta aŭ futura. Ekz:

La domo estas, estis, estos konstru­ata: okazas, okazis, okazos konstruado.

La domo estas, estis, estos konstru­ita: la domo estas, estis, estos preta.

La domo estas, estis, estos konstru­ota: estas, estis, estos intenco pri la konstruo de l’ domo.

2. Ĉe verboj de daŭro, ĝuste ĉar temas ĉiam nur pri daŭro, estas uzata tiam nur -ata. Esti signas, iu la daŭro estas nuntempa, aŭ ĉesis, aŭ sekvos. Ekz.:

Li estas, estis, estos konata: oni lin konas, konis, konos.

Por signi antaŭtempecon (pluskvamperfekto), oni uzas la vorton antaŭe. Ekz: Antaŭe li estis amata de ŝi, sed tiam ŝi ne amis lin plu.

3. Ĉe verboj de rezulto -ita signas, ke momenta ago okazis kaj etektivigis rezulton: -ata signas, ke momenta ago ripetiĝas. La helpverbo signas, ĉu la konstato de tiu rezulto, aŭ la ripetado de la ago estas nuntempa, pasinta, aŭ futura. Ekz:

La ŝlosilo estas, estis, estos perdita: oni konstatas, konstatis, konstatos la perditecon de la ŝlosilo.

La popolo estas, estis, estos mortigata: oni mortigadas, mortigadis, mortigados la popolon.

Kiel ni vidas, en la unua okazo estas akcentita la rezulto, en la dua la daŭro (ripeto) de l’ ago. Ĉar la ripeton oni signas per -ad, oni povas kontroli ĉe la rezultverboj (kaj ankaŭ ĉe la verboj de daŭro kaj rezulto) la ĝustecon de l’ uzata participo per tio, oni transformas la pasivan frazon en aktivan kaj al la verbo oni gluas la sufikson -ad. Se tio ne donas kontraŭsencon, oni uzu -ata, se jes, oni uzu -ita. Ekz.: «La letero estis skribita jam hieraŭ» estas ĝusta, ĉar «skribadis» aliigus la sencon, signante nur agon, ne pretecon. «La domo estis konstruita dum du monatoj» estas malĝusta, ĉar «konstruadis» ĉi tie taŭgas, do oni devas meti «konstru­ata». «La ŝlosilo estis perdata» ne taŭgas, ĉar oni ne perdadis, sed simple perdis la ŝlosilon, do oni devas meti «perdita». «Mia tempo estis perdata per bagatelaj aferoj» taŭgas, ĉar mi perdadis mian tempon.

Sola escepto estas, kiam la supra kontrolo ne estas farebla; nome kiam oni parolas ĝuste kaj akcente pri tiu momento, en kiu la momenta ago okazis. Sed tiaokaze oni ĉiam trovas en la frazo la esprimojn «ĝuste tiam» aŭ «en la momento», aŭ aliajn similajn vortojn, kiuj signas daŭron tiel mallongan, kian bezonas la efektiviĝo de l’ respektiva momenta ago.

Literaturo. Kalocsay: Lingvo, Stilo, Formo, 1931. Lingva Kritiko (HDE), 1933 Artikoloj de Teo Jung, Waringhien, Engholm, Padfield, Correiro Porto Neto, Kalocsay.

KALOCSAY.

Patai Samu, hungaro, d-ro, kuracisto, «registara ĉefkonsilanto» Nask. en 1850. Partoprenas la movadon de 1912, estis vicprez. de HES; nun estas la hon. prez. Paroladoj por E, (1. Heroldo, 1930, n-roj l. kaj 7.)

Patroj kaj Filoj. De Turgenev, el la rusa trad. Kabe, 1909; 15 p. «Ĝi estas pentraĵo de la vivo mem, kiun oni travivas kune kun la aŭtoro. Vere E-a stilo.» («La Revuo»: 1910 p: 574.) «Tro rapide tradukita, ĝi nur pale reproduktas la originalon.» (BIL, p: 375.)

Patsuris E. Stavro, greko, juristo. Nask. 1909 en Athen. De 1927 gvidas kurson en HEA-ejo kaj en gimnazio. De 1934 ĉefdel. de UEA.

Patzelt (pacelt) Julius, germano, horloĝisto kaj fortepiana agordisto. Nask. 9 majo 1857 en Gross-Schonau (Germ.), mortis 17 jan. 1927 en Obergrund (Ĉeĥosl.). Pioniro en Aŭstrio–Hungarujo, vera apostolo en norda Bohemujo. Korespondis kun Z. Fondis multajn grupojn kaj gvidis konstante kursojn. Eldoninto de l’ gazeto: «La migranto» kaj de pluraj E–lerniloj. Sur lian tombon GEL starigis monumenton.

Paŭlo Debenham. Romano, originale de Luyken, 1912, 228 p. Cenzure malpermesita en la cara Ruslando (BIL). «L. vivigas personojn de diversaj landoj. La stilo estas agrabla la intrigo, bone kondukita, malvolviĝas, premante ĉiam la leganton.» («La Revuo», VII-a vol., p: 190.)

Paŭlo kaj Virginio. De Bernardin de Saint Pierre, el la franca trad. Hodler, 1905, 116 p. «Ĉiuj paĝoj, kiujn ni povis legi, ŝajnas al ni bone tradukitaj kaj pro tio ni opinias, ke ni povas rekomendi tiun ĉi tradukon de verko por tiel diri klasika.» («L E-iste», 1906, p: 38.)

Pavlov Petr Aleksandroviĉ, ruso, estro de meteorologiaj stacioj de ĉina orienta fervojo 1902–30. Nask. okt. 1871 en Rjazana gubernio apud Moskva. E-isto de 1912. UEA-del 1924; faras bonan akcepton al japanaj E-istoj vizitintaj Ĥarbin kaj vekas en ili intereson por mondvojaĝo per E. Verkis du met. raportojn en rusa lingvo kaj E, 1929; kaj E-R vortaron de meteorologio kaj klimatologio, 1934.

Payson (pejson) Edward Saxfon, usonano, fabrikisto. Nask. 26 sept. 1842 en Groton (Mass.), mortis 22 sept. 1932. Opera kantisto en siaj pli junaj jaroj, fabrikisto de pianoj de 1882, prez. de pianofabrika kompanio de 1906. E-isto de 1910, prez. de EANA 1918–21, poste honora prez. Tradukinto de «La Akrobato de Nia Sinjorino»; «Blanche» de Schubin; «La Rozujo Ĉiumiljara», «Miserere», «La Palaco de Danĝero», ĉiuj tri de Wagnalls; «Thais» de France; «Mimi» de Giesy; «La Karto Mistera» de Moffet; «Luno de Izrael» de Hag­gard; kaj aliaj. Originale verkis «Ju­neco kaj Amo» kiam 87-jara.

Pázmány (pázmánj) Zoltán, d-ro, hungaro, univ. prof. de la roma juro en Pécs. Nask. 26 marto 1869 en Esztergom-Szentgyörgymezö. Prelegis, verkis kelkajn artikolojn pri kaj en E, estis prez. de HES dum 1925–28. Lia prop. broŝuro aperis en 1911.

Peckover (pekover) Priscilla Hannah, anglino. Nask. 27 okt. 1833 en Wisbech (Cambs.), mortis 8 sept. 1931 en W. Kvakerino. Ĝismorte subtenis multajn bonfarajn movadojn. E­istiĝis en 1906. Grandparte al la financa helpo de ŝi kaj de ŝia fratino Algerina ni ŝuldas la eldonon de la Biblio en E kaj de diversaj Bibliaj kaj aliaj E-eldonaĵoj.

PED: Pola E-Delegitaro, la gvida institucio de E en Polujo.

Pedagogia valoro de E. La E-a gramatiko havas tri ĉefajn ecojn: simplon, mallongon kaj logikecon.

Pro la logikeco ĝi estas facite lernebla ankaŭ por malpli talentaj infanoj, kiuj multokaze bezonas nur solan sukceson (kaj tion ja donas al ili la studado de E) por ke la ambicio vekiĝu en ili: tiel ili kapabliĝas venki ankaŭ la malpli facilajn taskojn. Kaj la pli talentaj — ĉiu infano, kaj eĉ plenaĝulo posedas konsiderindan emon je ĝeneraligo — post fino de E­kurso ne povas jam imagi la timigan malfacilon de aliaj fremdlingvoj.

Tamen ne nur simpla, sed ankaŭ mallonga estas la E-a gramatiko. Tiu fakto ne nur plifaciligas sed ankaŭ mallongigas la instruadon. En E fariĝis preskaŭ superfluaj ĉiuj «direktaj metodoj por infanoj». (La bonega Ĉe-metodo ja havas tute alian celon; dum sessemajna instruado de plenaĝuloj oni ja ne intencas akiri peda­gogiajn valorojn!)

La strikta logiko de la gramatiko postulas fortan atenton, konsciencajn analizadon de l’ gepatra lingvo kaj sintezadon de la tiel ricevitaj rezultoj en E. Nenie tiom forte, kiom en E la infano povas sperti, ke kun fidinda kono de gramatiko la enlingva konstruado fariĝas facila kunmetado de la frazelementoj — sento kies posedo estas nepra kondiĉo de sukceso pri lingvaj studoj. La mirinda orientiĝopovo en la gepatra lingvo kaj la kutimiĝo al logika pensmaniero estas ankoraŭ menciindaj el la sennombraj avantaĝoj de tiu eco de l’ E-a gramatiko.