Выбрать главу

Persujo, Azio. La unuaj pioniroj estis (laŭ UEA-Jarlibro 1928) M. Abesgus, (rusa bankoficisto) en Teheran, 1901, E. Rebrik en Recht kaj A. Ter Hovhanisians en Tabriz. En 1910 la ĵurnalo «Begar» presis artikolojn pri E. Nur en 1911, kiam Abdul Baha, la ĉefo de la bahaismo, prok­lamis, ke ĉiu ano de la movado devas lerni E-n, aperis en la lando intereso al la lingvo kaj komenciĝis ĝia propagando. En 1912 en Tabriz oni aranĝis E-kurson kaj ĉiusemajnajn kunvenojn, gazeto «Karadag» en 1913 parolis ofte pri E. En 1913 E-istoj en Tabriz intencis eldoni prop. gazeton sed la registaro ĝustatempe komprenis la «danĝeron» kaj anstataŭ permesi la gazeton la urbestro eldonis cirkuler-anoncon, kiu malpermesis eĉ legadon de «malutilaj» gazetoj. Tiutempe E-istoj jam estis en la urboj Tabriz, Teheran, Reŝt, Gulfa, Urmia, Meŝediser, Koĉan, Ardebil, kaj Sovuĉbulag. En 1914 E-n energie propis en Teheran la bahaano Princo Bahmen Sidani kaj Resser, rusa bank­oficisto. Ili laboris dise, longe nenion sciante pri la laboro unu de la alia, nur en 1916, konatiĝinte, ili agadis kune. Ŝidani tiam havis 10 E-istajn instruistojn en la urbo kaj 100 gelernantojn. De tiam la movado ĉiam altiris novajn batatantojn. En 1925 fondiĝis grupoj en Sultanabad (Vag­hinak Sarkisjan kaj Reza Tahert gvidis kursojn) kaj en Tabriz (Ati Ak­ber Nemseĉi). Laŭ la Dietterle-statistiko en 1928 E-istoj estis en 8 lokoj de la lando. Laŭ ICK-raporto en 1930 Darjus-Nemseĉi (Tabriz) «faris eksterordinaran oferon per aperigo de la persa ŝlosilo en 6.000 ekzempleroj». En 1933 UEA-del. troviĝas en Espahan, Recht, Sultanabad, Tabriz kaj Te­heran. E-lerniloj en persa lingvo ap­eris de Ŝidani (1915, 16 p., 1923 112 p.), Tabatadi Seid Shafi (1920, 64 p.) kaj lernolibro trad. de Becker kaj Grosjean-Maupin (1927, 194 p.) — I. ŜIRJAEV.

Peruo, Suda Ameriko. E estis enportita el Francujo en 1901: La unua pioniro kaj fervora propagandisto de E en Suda Ameriko estis d-ro Fr. Villareal (v.), kiu ekde 1901 laboris por E per multaj artikoloj en «Revista de Clencias», kiun li redaktis kaj «El Comercio» la plej malnova perua gazeto. Samjare li verkis kaj eldonis la unuan lernolibron de E por hispanoj kaj en 1903 fondis en Lima Societon por prop. de E; ekeldonis E-H gazeton «Antaŭen E-istoj!» (longe kaj regule aperintan). La societo estis malfermita solene en ĉeesto de multaj pedagogoj kaj studentoj, kiuj scivole-rigardis modestan E-ekspozicion, (aranĝitan de la «strangulo» profesoro), kiu konsistis el 22 maldikaj verkoj pri kaj en E, 8 jarkolektoj de E-gazetoj, 60 leteroj 340 poŝtkarto en albumoj, ricevitaj el 25 landoj. Poste, en 1903, estis aranĝataj kursoj en la urboj Chiclayo, Arequipa kaj Humachuco. En Huaraz oni aranĝis E-kursojn en 1906 en Societo «Evolucion juvenil». Daŭrigintoj kaj helpantoj de Viltareal estis en 1905 past­ro D. Cerna en Jesus kaj Em. Fetzet, direktoro de la nacia kolego en Arequipa. En 1906 laŭ la interveno de la deputitoj Nunez del Areo kaj Ma­laga Santolatta la parlamento donis subvencion al la E-Societo. Samjare oni komencis instrui E-n en la Komerca lernejo de Lima. Dum la pluaj jaroj la E-movado apenaŭ vegetis. En 1928 laŭ la Dietterle-statistiko ekzistis nur tri izolaj E-istoj en Lima. Laŭ raporto de ICK en 1927 fondiĝis denove ES en la lando, sed ĝi «pro trompa interveno de izolita idisto ne povis bone disvolviĝi.» I. ŜIRJAEV.

Per Voĉo Plena. Revoluciaj poemoj de V. Majakovskij, el la rusa trad Rublov, Nekrasov, Hohlov kaj Sutkovoj. 1930, 71 p. «Supermodernaj poeziaĵoj. Mi komprenis ilian sencon nur post kelkfoja tralegado.» (Butin, HDE 1931, n-ro 5.)

Petaloj. Versaĵoj originalaj de Cz. Kozlowski. 1912, 28 p. «La ĉefa tono: melankolio. La ritmo estas konforma al la enhavo: ne gaje sonanta, sed iom griza, neregule interrompata». (S. Obr., «Ondo de E», 1913, p: 118)

Petiau (petio) Henri, belgo, komerca dir. en Gent. Ĝen. sekr. de BLE, komitatano de UEA. Multajn jarojn estis prez. de K.R.

Petit (pöti) Pierre, franco, redak­toro pri ŝipkonstruado. Nask. 18 jul. 1904 en Reims. E-iĝis en 1919 Sekr. de EG en Rosny-sous-Bois (1920–22), de la Federacio de la Pariza Regiono (1922–24, de SFPE (1923–24), adm. de SFPE (1924–29), helpsekr. (1924–29), konstanta sekr. (de 1929), vicdel. de SFPE en KR (1932), kaj sekr. de la Plenpova Komitato pri reorganizo de la neŭtrala E-a movado (1932–33). laboris ĉefe pri la reorganizo de la Federacio de la Pariza Regiono (1921–22), kaj de SFPE (1922–24). Mirinde agema propagandisto per paroladoj ktp, kaj organizanto. Al li SFPE dankas multajn el siaj progresoj dum la dek lastaj jaroj. Publikigis rakonton pri vojaĝo en Italujo (en la «Tribune E-iste»).

Petkov Simeon, bulgaro, advokato, publicisto. Nask. en 1886 en Silistra (nun en Rumanujo), loĝas en Sofia. Ekagis por E jam en 1906. En 1906 red. «Unua Paĝo», en 1907 «B. E-isto». Prez. de BEA de 1912 ĝis 1920.

Petrjaevskij P.P., ruso, kapitano. Propagandisto en Saratov en 1894–1903, kiam en la urbo la E-movado preskaŭ tute mortis. La malfacilaĵojn ilustras, ke loka gazeto («Saratovskij Listok», 1901) rifuzis enpresi eĉ pagitan anoncon pri E. Malgraŭ tio li varbis E-istojn. En 1904 partoprenis en la japana milito, pri kiu liaj impresoj aperis en «La Revuo», 1908, n-roj 6–18. — Ŝ.

Petro. Kursa lernolibro por laboristoj. 5-a eld 1932, 112 p. «Ĝi speciale taŭgas por kombinita metodo, tio estas duone rekta kaj duone gramatika. Ĝi vere enhavas leg- kaj instrumaterialon sufiĉan por plena ellernado. (G. 5. „E“, 1931, p: 167.) Pro konfisko de pluraj miloj da ekzempleroj en germana presejo, en 1934 aperis 6-a eld.

Petroviĉ S. Svetrslav, serbo, prof. de porinstruista lernejo en Pirot. Nask. 1899 en P. Lernis E-n en Francujo. Verkis lernolibron por serboj, 1926.

Pettera, aŭstriano, d-ro. Mortfalis dum la milito. Unu el la pioniroj en Stirio. Gvidis multajn kursojn.

Pezlederer (peclederer) Wolfgang, aŭstro-germano, d-ro, juĝisto. Nask. en 1856, mortis en 1926. E-isto de 1911. Unua del. de UEA en Salzburg, kie li fondis ankaŭ ES. Estis ekzamena komisaro de GEI.

Pfeffer (pfefer) Emil, d-ro jura kaj absolvinto de fil. fakultatoj (historio, geografio, lingvistiko). Nask. 16 dec. 1891 en Krakovo, Polujo; patro Adolfo, patrino Luiza Disraeli. E- isto de la unua junaĝo. Ankoraŭ 17-jara E-iĝis el la latina «Amoro kaj Psiĥe» de Apulejus. Poste aperis de li en libroformo «Kvin prelegoj pri bakterioj» de prof. Bujwid; «Ekonomio socia» de Marchlewski, «E en 10 lecionoj» por poloj (laŭ Cart) «E-a Pola Konversacio». Poligis «Die Weft­sprachenfrage und E» de Ostwald. De 1925 aperigas sisteman serion de (ĝis nun) 9 diversaj lernolibroj, vortaroj kaj legolibroj en la viena «Tagblatt–Biblioteko». suma disvastiĝo ĝis nun proks. 100.000 ekzempleroj. Redaktis: «Kongresa Bulteno», Krakovo, 1912 (kun Kronenberg), «Kongresa Bulteno», Wien, 1924 «La E-isto», 1919–20, «Weltsprache» 1930–31. Kelkdek artikoloj literaturaj kaj prilingvaj, poeziaĵoj, dissemitaj en la E-a gazetaro. Nuntempe li estas vicprez. de Aŭstria E-Asocio. Ĉefkunlaboranto de la Enciklopedio.

Pfeiffer (pfajfer) Wlodzimierz, polo, libristo en Lodzo. Nask. 25 sept. 1890 en Plock. Multjara UEA-del, fervora propagandisto.

Phillimore (filimor) William, anglo, instr. Nask. nov. 1844. E-isto de 1905. Lernis Braille-skribon en 1910 kaj transskribis de tiu tempo ĝis nun multajn librojn por blinduloj inter ili laste la verkon «Tridek Jarojn en Ora Nordo» por blindulo en hospitalo. Mortis 15 nov. 1934.

Phillips (filips) Henry, usonano, advokato. Nask. 6 sept. 1838 en Philadelphia, mortis 6 junio 1895. Numismato, filologiisto, antikvisto; aŭtoro de multaj verkaĵoj pri tiuj temoj. Sekr. (1884) kaj bibl. (1885) de Amerika Filozofia Societo (v). Ano (1887) de komitato elektita de AFS por ekzameni la sciencan valoron de Volapük. Tradukis (1889) unuan libron de Z kun antaŭparolo kaj vortaro.