Выбрать главу

En 1917 la pola E-istaro travivis grandan ekskuon: la morton de la Majstro. Oni aranĝis la funebran ceremonion kun ebla soleneco. (v. Entombigo de la Majstro.)

La galiciaj samideanoj baldaŭ revivigis ĉe si la movadon kaj per sia organo «E-ista Voĉo», kiun ili disvastigadis ankaŭ en la ceteraj partoj de P. kaŭzis la revivigon de E ankaŭ en Varsovio. Intertempe — en 1918 — P. liberiĝis de ĉiuj okupantoj kaj fariĝis sendependa ŝtato kaj ĉiuj ĝiaj terpartoj ree unuigis. En 1919 fondiĝis en Varsovio la unua laborista (klasbatala) societo «Laboro», kiu baldaŭ evidentigis tre viglan agemon. En 1921 fondiĝis la E-ista rondo «Konkordo». Ĉiuj ĉi societoj agadis tre energie kaj fondadis multe da filioj.

En 1922 estis organizita la Unua Tutpola E-Kongreso, kiu havis brilegan sukceson. La tiama ĉefulo de la ŝtato — Józef Pilsudski — sendis sian reprezentanton (generalon Jacy­na), S-ino Klara Z, edzino de la Majstro, ĉeestis, la tuta loka kaj provinca gazetaro ekinteresiĝis kaj E ekde nun havis malfermitajn pordojn en ĉiuj oficialaj institucioj.

En 1923 malfermiĝas ankoraŭ unu tre vigla rondo en Varsovio: AERO (Akademia E Rondo). Tiel do Varsovio posedas jam kvar societojn. Iom post iom en tiu urbo fondiĝas ĉiam novaj (fakaj) societoj, kio kontribuas al la ĉiam plia populariĝo de E. Ankaŭ la provinco jam ekmoviĝis. Post la I. Tutpola Kongreso fondiĝis societo en Bialystok, Bydgoszcz, Lodzo, Ploc , Wilno ktp.

Krom tio ankaŭ komencas disvol­viĝi en P la internaciaj societoj (UEA, TEKA, SAT, ISAE, IKUE k.a.). La movado jam komencas dispartiĝadi. Tial oftaj konferencoj inter ĉiuj societoj por unuecigi la planon de l’ propaganda taktiko estis bezonaj. Okazadas ofte tiaj interkonsultoj, konferencoj kaj kongresetoj (kelkfoje eĉ po kelkaj dum unu jaro).

Samtempe laboris tre vigle en Varsovio la Monumenta Komitato por starigi la monumenton sur la tombo de Z. En tiun komitaton (sub prezido de d-ro Robin kaj sekretarieco de Wiesenfeld kun la aktiva partopreno de Klara Z) estis invititaj reprezentantoj de ĉiuj societoj en P. Rezulte de tio okazis la 16-an de apr. 1926 je la naŭa datreveno de morto de Z solena malkovro de l’ Monumento.

En la sama jaro okazis en Krakovo kongreseto de ĉiuj polaj societoj kaj oni decidis unuigi la tutan Polan movadon per unu organizaĵo. Tiel nas­kiĝis la ĝisnuna reprezentanto de la tuta E movado en P. — PED (Pola E. Delegitaro), al kiu kun fluo de la tempo aliĝis preskaŭ ĉiuj societoj en P. Ekde tiu tempo la E societoj laboras tre intense.

La Varsovia AERO gvidas senĉese multajn kursojn (po 8–10 dum unu jaro), aranĝas prelegojn, akademiojn, E-semajnon, ekskursojn, kongreskaravanojn ktp. La societo Konkordo evidentigas ne malpli energian vivantecon (por propraj kostoj dufoje sendis sian delegiton al Int. Kongresoj U.K. en Vieno kaj Ĝenevo). Pola E Asocio (la iama Pola E Societo intertempe ŝanĝis sian nomon) aranĝas kelkajn siajn proprajn konferencojn kaj eĉ kongresetojn, revivigas la organon «Pola E-isto».

En aliaj urboj la laboro iras ne malpli vigle. Menciinda estas speciale Bialystok, la naskiĝurbo de Z kaj Lodzo, kiuj la unuaj akiris en P. la stratojn Zamenhofajn. Ankaŭ Krakovo, kiu ekde 1926 fariĝis la sidejo de PED, ne restas malantaŭe kaj kunvokas la duan Tutpolan Kongreson en 1928 al Krakovo.

En 1927 la varsovianoj aranĝis imponan manifestacion UK en Danzig venis fini siajn du lastajn tagojn al Varsovio kaj fari pilgrimon al la tombo de la Mastro. Tiu preskaŭkongreso donis la eblon al la tut­monda E-istaro viziti la tombon de Z.

PED kiel ĉefgvidanto de la movado tenas ĉiujn risortojn en siaj manoj kaj regulas la planecon de la propagando kaj disvolvo. «Pola E-isto» fariĝis jam oficiala organo de PED kaj transportiĝas Krakovo, kie ĝin redaktas kaj regule eldonadas prof. Bujwid kaj Hodakowski kun la administro de L. Kutscher.

En 1929 okazis la tria Tutpola Kongreso dum la fama ekspozicio en Poznan. Kaj tiel jam regule ĉiujare — landa Kongreso E jam estas respekte vidata en oficialaj rondoj. La Ministerio Eksterafera jam kunhelpas (kaj subvencias) la eldonon de «Gvid­libro tra Pollando kaj Gdansk», la prez. de la pola respubliko akceptas delegacion E-an, en la universitatoj okazas oficialaj lekcioj. ­En 1928 la plej nevenkebla fortikaĵo ankaŭ cedis: La 15 XII. tra la radiostacio en Varsovio disaŭdiĝis la unuaj E-aj vortoj de Wiesenfeld. Ek­de tiu tempo ĉiujare je la sama dato Wiesenfeld parolas tra la pola stacio en E. En 1930 okazis la unua invito je U.K. tra radio: Wiesenfeld en la nomo de PED faris inviton al Krakovo por 1931. En 1934 la Pola Radio jam regule disaŭdigadis E-ajn prelegojn.

PED agas senĉese. Ĉiujare okazas ĝiaj konferencoj dum kongresoj tut­polaj. En 1930 la IV. kongreso okazis en Lodzo (solena malkovro de tabulo en la strato Zamenhofa, radioparolado, oficiala leĝigo de la Pola Instituto de E, fondita dum la I. Tutpola E. Kongreso en 1922 k.a.). En 1931 duafoje okazis U.K. en Krakovo. Kaj la poloj aranĝis eĉ du postkongresojn. Unu — tuj senpere post Krakovo — en Varsovio, kie okazis pilgrimo al la tombo de Z kaj malkovro de honora tabulo sur la domo, kie loĝis Z ĉe strato Zamenhofa 9. La Kongresanoj el Varsovio veturis Bialystokon por ĉeesti la duan postkongreson, kie okazis la inaŭguro de belega impona monumento de Z en la ĉeesto de reprezentantoj de la loka registaro.

En 1932 la V. landa kongreso ok­azis en Lublin. En 1933 la VI. okazis kun la plej granda soleno en la salonoj de la Varsovia urbdomo sub honora protekto de l’ prezidanto de l’ Pola Ministraro.

Ĉirkaŭ 40 agemaj grupoj, kelkcent regule funkciantaj kaj multe vizitataj kursoj, oftaj prelegoj, oftaj artikoloj en la ĉiutaga gazetaro, sistemaj prelegoj tra radio, ĉio ĉi donas plenan fidon, ke la movado en P. nuntempe iras per grandajpaŝoj antaŭen. Preskaŭ ĉiuj ŝtataj kaj komunumaj registaroj estas favoraj por la movado, socio (en ĉiuj siaj medioj) rilatas respektplene al tiu ideo, la gazetaro, ĝis nelonge obstina, nun gastame lokigas artikolojn, ofte eĉ specialajn fakojn pri E, eĉ eldonistoj mem invitas aŭtorojn. En la Varsovia ŝtata blindul-instituto E estas enkondukita oficiale kaj devige por ĉiuj lernantoj de la vesperaj kursoj. En 1932 la Instituto akiris la unuan elektran Braillepresejon kaj la unua de ĝi eldonita verko estas lernolibro de E.

Societoj. PE Delegitaro (PED), reprezentanto de ĉiuj E societoj en P. Ĝi kreiĝis en 1926 post longaj kaj nesukcesintaj provoj. Ĝis nun PED sukcesplene funkcias kaj akiris prestiĝon en P. Ĉiujare ĝi organizas landajn kongresojn kun komitataj konferencoj. Ĝiaj organoj estas: Ekzekutiva Komitato (nuntempe en Krakovo, prez. prof. Bujwid, sekr. J. Alfus) Plena Komitato, Konferenco, kaj la revuo P E-isto, - PE Asocio, la unua organizaĵo en la historio de E en P, fondita en 1908 en Varsovio. Ĝi ne okupas la lokon de la nacia asocio, nur egalrajte kun multaj aliaj polujaj societoj apartenas al la PED. Longan tempon ĝi estis la sola societo E-a en la rusa P. kaj tial eĉ pretendis je rajtoj de nacia societo. — E Rondo Konkordo, Varsovio, kies celo estas disvastigi ne nur E-n: sed ankaŭ ĝian internan ideon, fondita 18 majo 1921 laŭ instigo de Z, fondintoj. Wiesenfeld, J. Litauer, Ign. Telchfeld. Komence Konkordo havis la taskon fariĝi movado, tiucele estis direktita propagando tra ĉiuj landoj de Eŭropo. (En Francujo estis jam pli ol 20 grupoj.) Okazis dum la UK en Vieno kaj Ĝenevo int. fakaj kunsidoj iafoje ku­ne kun la pacifistoj. Laste ĝi limigis sian laboron je loka grundo kaj estas unu el la plej agemaj grupoj. - Laboro, lab. E-ista Asocio, unu el la plej ĉefaj klasbatalaj societoj en P. fondita en 1919. Ekzistas 12 filioj kun centrejo en Varsovio. Li apartenas, kiel ĉiuj aliaj societoj, al PED. — P Instituto de E. Ĝi komencis sian vivon kiel provizora instituto antaŭ la I. Tutpola E Kongreso en 1922 en Varsovio. La kongreso (3–5 jun.) oficialigis ĝin kaj elektis kiel unuan gvidanton Wiesenfeld, kiu gvidis ĝin dum multaj jaroj (aranĝis ekzamenojn, paroladojn radioprelegojn ktp.) En 1930 la Instituto estis registrita ĉe la registaro kaj ĝia centro estis translokigita Krakovon. La Instituto estis siatempe registrita kiel nacia filio de la Int. Instituto de E.