Schmidt (ŝmit) Christian, germano. Pioniro en G. Estis prez. de la mondlingva societo en Nürnberg, grava societo de volapükistoj en N, kiu tiutempe esti unu el la plej fortaj centroj de volapükismo. Laŭ lia propono la societo en dec. 1888 decidis forlasi volapükon kaj aliĝis al E. Red. (kune kun Z) kaj eldonis la unuan E gazeton, »La E-isto».
Schmidt (ŝmit) Reinhold, germano, privata instr. kaj verkisto, frato de S.A. Nask. 14 majo 1867 en Breslau. Kune kun sia frato apartenas al la unuaj pioniroj en G. Verkis: «Gustaf Vasa», historia dramo en kvin aktoj, la unua originala dramo en E, 1910; «Bildaro de Goethe», 1909; «La amkonkurantoj», triakta komedio, 1911 kaj 1923; «Der grüne Stern», prop. komedio, ludita en Gotha, 1911.
Schmitz (ŝmic), pastro, estis misiano en Brazilo, Kanarioj, fine en Palestino. Li estis scienculo, propagandisto de E kaj aŭtoro de interesaj artikoloj. (UEA-jarlibro, 1927.)
Schmucker Aldo Ferdinando, italo, d-ro de leĝoscienco kaj instr. en Genova. Nask. en G. E-isto de 1910. Kunfondinto de Liguria E-Instituto en G. 1912. Gvidis multajn kursojn en tiu urbo kaj en la apudaj komunumoj antaŭ kaj post la milito; dum tri jaroj gvidis kurson ĉe la Univ. kaj tri jarojn ĉe vespera komunuma lernejo, ambaŭ oficialaj.
Schneeberger (ŝneberger) Friedrich, germano, svisa, pastro. Nask. en 1875, mortis 18 marto 1926 en Bern. E-isto de 1903. Estis unua prez. de Svisa ES kaj prez. de la 1-a UK. Pioniro de la E-a stenografio, alfaris al E la sistemon Stolze-Schrey, 1905. Kunlaboris al «Tra la Mondo», «La Revuo». Dum la Ido-krizo forlasis E-n; fariĝis prez. de la Ido-Akademio.
Schneider (ŝnajdr) Josef, germano, inĝ prof. ĉe la germana komerca akademio en Karlovy Vary (Karlsbad, ĈSR). Nask. 13 majo 1895 en Moravská Ostrava. E-isto de 1924. Fondis grupon en K.V. Instruis oficiale E-n kiel laŭvolan fakon en sia lernejo.
Schneller (ŝneler) Hermann, germano, estro de popollernejo. Nask. 16 apr. 1886 en Torgau. Estis prez. de A. de G. Instruistoj, kunlaboranto de Int. Ped. Revuo.
Scholze (ŝolce) Gustav, germano, inĝ., prof. ĉe la ŝtata germana supera industria lernejo en Liberec (Ĉeĥoslovakujo). Nask. 28 jul. 1889 en Postrum. Reviviginto de la E-movado inter germanoj en Ĉ. Prez. de GEL, komitatano de UEA. Sukcesis uzigi E-n ĉe Reichenberg-a Foiro, kiu posedas E fakon. Kunlaboras je teknika fakvortaro. Instruis E-n en sia lernejo en Komerca Akademio.
Scholze (ŝolce) Linhart Hilde, germanino, kunlaborantino de fakaj gazetoj pri hejma arto. Nask. 16 dec. 1895 en Liberec (ĈSR). Prop. tekstoj en «Marto». Aparte aperis «Rübezahl», 1931.
Schönherr (ŝönher) Karl, germano, popollerneja instr. Nask. 24 sept. 1881 en Marienberg. Prez. de Dresdenaj E-Instruistoj. Verkis G-e detalan laŭmetodan lernolibron, 15-a eldono, 1928.
Schoofs (sĥofs) Frans, belgo, sekr. de Antverpena Asocio de l’ malkaraj loĝejoj. Nask. 22 majo 1888 en A., mortis 12 marto 1934 en A. E-isto de la junulaj jaroj. Kunfond. de la EG «La Verda Stelo» en A. kaj estis la prez. pli ol 25 jarojn. Post la milithalto fariĝis dir. de la «Belga E–isto», de 1927 prez. de BLE. Fondis kun kelkaj aliaj la eldonan societon BEI kaj prezidis ĝian administrantaron. Ĉefdel. de UEA. Estis sekr. kaj lakte gvidanto de l’ Konstanta Reprezentantaro de la Naciaj Societoj. Ĉeestis ĉiujn UK-jn post la milito kaj kunlaboris multe en la organizo de la 7-a kaj 20-a UK-j en A. Estis unu el la plej agemaj en la int. organizo de la movado. Entute: tre ampleksa agado por E.
Schoor (skur) Jan Van, belglandano, oficisto. Nask. 25 febr. 1896 en Antwerpen. Verkis: «Amo kaj Poezio», kolekto de originalaj poemoj kaj multajn poeziaĵojn, kiuj aperis en diversaj revuoj. Tradukis: «Kapricoj de Mariano» kaj «La Du Amatinoj» de Musset, «Elektitaj Noveloj» de L. Baekelmans, «Pallieter» de F. Timmermans; kunlaboris al «Belga Antologio», Flandra parto; kunlaboranto de diversaj gazetoj. Forlasis la movadon fine de 1933.
Schifpfer (ŝöpfer) Franz, aŭstrogermano, iama lerneja dir., lernejkons. en Voitsberg, Stirio. Nask. 7 dec. 1866. Prop.-isto, gvidis 3 kursojn en la mezlernejo.
Schramm (ŝram) Albert, germano, d-ro fil., prof., estro de la G. Akademio por Bibliotekistoj en Leipzig. Nask. 5 aŭg. 1880 en Sindelfingen. Eminenta fakulo por ĉiuj aferoj, kiuj rilatas al la libroj, presado, ilustrado, skribo ktp. Vicprez. de la UK en Dresden, 1908. Sukcese propagandis E-n en oficialaj rondoj de Saksujo. Fondis la Saksan E-Instituton, kies unua dir. li estis. Ĉefkunlaboranto kaj poste red. de la gazetoj «Ĉirkaŭ la Mondo», «La Bela Mondo» kaj «Universo.» Krom multaj gazetartikoloj verkis lernolibrojn, unu el ili aperis en 1923 en 31-a eldono.
Schröder (ŝröder) Johann, aŭstrogermano, red. Nask. 1869 mortis 13 jan. 1928 en Wien. Iniciatis la E–movadon en Wien, kie fondis EK-n 1902, kies unua prez. li estis. Prez. de antaŭmilita Ligo de Germanaj E–istoj en Aŭstrio. Ĉeestis la 1-an UK, kie li fariĝis LK. Li ludis gravan rolon en la katolika E-movado kaj estante red. de «Neuigkeitsweltblatt» li varbis per regulaj artikoloj. Prez. de 16-a UK kaj komisaro de ŝtata ekzamena komisiono por E. Gvidis multajn kursojn. Multajn jarojn li redaktis «Informaj Raportoj», poste «Germanaŭstria E-isto» kaj «Espero Katolika». Kunlaboris al «Tra la Mondo», «Juna E-isto». Verkis lernolibron 1906, trad. la dramon «La verda kakatuo» de Schnitzler, 1912.
Schröder Marie, (ps. Pen), danino, korespondanto, stenografo kaj ĵurnalisto. Nask. 18 marto 1882, mortis akcidente falante de la monto Pilatus la 27 aŭg. 1909 dumvoje al la Barcelona UK. Laboris en diversaj idealaj kampoj (vegetara, virina, pacifista, junulara). E-isto de 1907. Iniciinto kaj kunfondinto de Konversacia EK en Kopenhago, de CDEL, kunred. de «Dana E-isto». Ŝi havis neordinaran organizan talenton kaj neelĉerpeblan energion.
Schulhof (ŝulhof) Stanislav, ĉeĥo, d-ro dentkuracisto; ĉeĥa verkisto. Nask. 1864 en Lipka, mortis 18 aŭg. 1919 en Pardubice. Li vigle partoprenis en loka E-ista vivo en kaj publikigis multajn prop. artikolojn. Kolektoj de liaj originalaj poemoj: «Per espero al despero», 1911; «Kion la vivo alportis», 1911; kaj «Aŭtunaj floroj», 1912. «Tri volumetoj, en ili tridek poemoj. Konstanta evoluo kaj pliperfektiĝo. Prezentas sin homo, kiu simple kaj sincere rakontas al ni siajn sentojn kaj kies sentoj estas indaj por rakonti.» (Kopar, LM.,1922, p: 39). La poemoj estas rimarkindaj laŭ formo eĉ laŭ enhavo. Post lia morto aperis de li antologio el ĉeĥaj poetoj: «Bohemaj grenatoj» 1920, kies poezia lingvaĵo superas tiun de la originalaĵoj. S. KAMARYT.
Schuller (ŝuler) Béla, hungaro, maŝinseruristo. Nask. 24 apr. 1897 en Budapest, E-isto de 1917, antaŭe Idisto. Fondis la 2-an kaj 6-an grupojn de HESL, estis ĝia prez. Verkis prop. broŝuron, 1925 (6000 ekzempleroj). Paroladoj pri E en ĉ. 30 lokoj ĉ. 250- foje.
Schumann (ŝuman) Richard, germano, d-ro fil. kaj d-ro inĝ. h. k., prof. en Teknika Altlernejo en Wien. Nask. 9 majo 1864 en Glauchau. Germ. Verkoj astronomiaj, geodeziaj kaj matematikaj. Ekinteresiĝis pri E depost 1900 (mondekspozicio Paris). Lernis E-n en 1910 kaj gvidis kurson samjare en Teknika Altlernejo de Aachen. En 1914 «Faka grupo por ĝeneralaj sciencoj» en Teknika Altlernejo de Wien aplaŭdis lian proponon, fondi lektoraton por E, 1915 la profesoraro, 1916 la ministerio konsentis tion.
Schwartz (ŝvarc) Alexander, germano, komercisto, (privata sekr.) Nask. 28 apr. 1888 en Aldringen. Kancelariestro kaj afergvidanto de la segilfabriko de Wlister et Co., Wieselburg, Aŭstrio. E-isto de 1908. Kondukanto de la grupoj en Dortmund kaj Berlin. Aferkondukanto de GEA en Berlin, 1926–29. De 1927 afergvidanto de la «Enciklopedia Vortaro» de Wüster. Kompilis la 8-an volumon «Das E ein Kulturfaktor», 1928.