Выбрать главу

En la vintra sezono 1905–06 la estro de la Sendependa Loĝiaro de Bontemplanoj (IOGT), parlamentano Edvard Wavrinsky, partoprenis kurson de Nylén kaj decidis fari E-n la oficiala lingvo int. de tiu ordeno. La uzo de sekretaj signalvortoj en E ĉe la bontemplanoj kaŭzis lernemon pri tiu lingvo. Speciale en Gevle tio donis impulson al la kursoj de J. Helsing, kiu fondis 8 marto 1907 la klubon E-istan de Gevle, prez. J. Norrman, aliaj pioniroj A.K. Örn, W. Watilu Id, Frans Olsson, R. Pehrsson, G. Hedström, A. Liljemark k.a. Tiu grupo vigle agadis kaj konstante kreskis. De 1911 la ekspedejo kaj de 1913 la komitato de SEF funkciis en Gevle ĝis 1922. En febr. 1913 R. Pehrsson kaj W. Wahlund tie fondis la gazeton La Espero.

La movado normale kreskis en la tuta lando, speciale post la unuaj dum universalaj kongresoj, pri kiuj la gazetaro favore kaj serioze raportis. En 1908 funkciis 28 pli-malpli fortaj kluboj. Printempe 1909 la Ido-skis­mo diskrevigis la organizon, Ahlberg fariĝis fanatika malamiko de E, same la gazeto, kiun li redaktis. En julio 1909 SEF tamen estas reorganizita; estraro: prez. gimn. prof. Albin Zach­rison en Karlstad, vicprez. P. Nylén, sekr. F. Skog, kas. komercisto G. Rosen (en Stockholm) ktp. Prez. de julio 1913 fervoja oficisto John Lund­gren en Hedemoragis aŭg. 1918, kiam prez. fariĝis red. Paul Nylén en Stockholm. 1921 G. Hedström en Gevle estas elektita prez. kaj Nylén «honora prez.»; de majo 1923 oni reelektis lin kiel funkciantan prez. SEF ĉiujare kunvenas kutime dum pentekosto aŭ en Stockholm aŭ en aliaj urboj.

En 1931 SEF solenis sian 25-jaran jubileon, i.a. per eldono de luksa Jubilea Matrikulo kun la historio de la movado en Svedujo. Estraro en 1931: prez. Nylén, vicprez. Sam Jansson, sekr. E. Malmgren, kas. Ad. Larson, bibl. Bernh. Eriksson. Stato: 62 grupoj, 1700 anoj.

La idista movado tre forte ĝenis kaj malutilis dum kelkaj jaroj la E-ismon. La gazetaro tute rifuzis ion enpresi pri E, ĉar tuj la idistoj polemikis. Jam en 1916 la idismo montris signojn de malprogreso, kiu post 1927 estas katastrofa; restas ankoraŭ kelkaj «generaloj sen armeo» kaj ili senskrupule uzas ĉiujn eblajn okazojn por malutili al E. La morto de Z en 1917 kaŭzis artikolojn pri E en ĉiuj gazetoj kaj donis okazon por vigla propagando.

De 1918 la E-movado rimarkeble plifortiĝis. En aŭg. 1918 okazis en Gotenburgo Unua Skandinava kongreso de E, kiu estis neatendite favore raportata en la gazetaro. Enskribiĝis por ĝi 189 personoj, svedoj, danoj kaj norvegoj; pro la kriza ternpo povis partopreni nur la duona nombro. Tie la SEF decidis fondon de «Eldona Societo Esperanto».

Monkolektado en 1921–22 donis sumon da 1.138 kr. kaj 1925 estas fondita Propaganda kaso de SEF, en 1931 posedanta la sumon da 4.100 kr., kies nur rentumo estas elspezata.

Gazeta organo de la sveda movado estis unue «LI» 1896–1905, «E-isten» 1906–08, «Dana E-isto» 1909, «Sveda E-isto» 1910 («E-Folket» 1911, 1912). De 1913 «La Espero», nomata de 1925 «Svenska E-Tidningen — La Espero». De la fino de 1927, kiam B. Eriksson translokis el Ludvika sian presejon en Stokholmon, li prizorgas la gazeton en sia E-presejo kaj estas ankaŭ ĝia redaktoro.

Por instruado kaj ekzamenoj SEF fondis (16. IV. 1922) ekzamenan komisionon «Sveda E-Instituto», kiun reorganizis en 1929 la decidoj de SEF kaj de Sveda Instruista E Fed. kaj de Sveda Laborista E-Asocio (SLEA); ili elektis po du reprezentantojn kiel estraron. Tiu elektis la Institutan direkcion, nome: rektoro Sam Jansson, membroj G. Ahlstrand, E. Malmgren, P. Nylén kaj C. Ohlsson. Anstataŭ A. la estraro elektis en jan. 1932 John Johansson, anstataŭ O. Ohlsson 1934 Karl Söderberg.

Aperis en Svedujo 27 lernolibroj en 4 eldonoj da ĉirkaŭ 170.000 ekzempleroj, krom tio la Ŝlosilo en 140.000 ekzempleroj kaj vortaroj en 13 eldonoj da 55.000 ekzempleroj ĝis fino 1932.

En 1925 SEP aranĝis elementan perkorespondan kurson en 6 lecionoj kun demandofolioj, kiujn korektadis helpemaj samideanoj (V. Bonde en Falun, Ebba Anderson en Helsingborg, A.O. Ehlin en Sala, k.a.). En 1924 oni decidis aldoni al la kurso, ĝis tiam senpaga, ŝlosilon kaj du aliajn libretojn, kaj ekspedi la kurson al ĉiu, kiu ensendis la prezon 1 kr. Ĝis komence de aprilo 1933 tiun kurson mendis pli ol 27.000 personoj. Ĝi estas unu el la plej efikaj varbiloj kaj kreis multajn bonajn E-istojn. Perfektiga koresponda kurso de SEF en ses leteroj-lecionoj, prezo. 5 kr., estas verkita 1926 de rektoro Jansson, kiu ĝin prizorgas. Pli ol 1000 personoj mendis ĝin antaŭ 1933.

Kursoj de fremdlandaj instruistoj multe helpis la propagandon. Vokita de SEF pastro Andreo Cseh komencis aŭtune de 1927 paroladan vojaĝon en Svedujo kaj komence de 1928 kursojn en Stokholmo kaj aliaj urboj ĝis la somero 1929. Peton pri forpermeso de Cseh de lia episkopo subskribis princo Carl, frato de la reĝo kaj urbestro Lindhagen. Multaj personoj partoprenis tiujn kursojn, kiuj kvankam tro rapidedaŭraj por krei verajn E-istojn tre favorigis la publikon kaj eĉ aŭtoritatulojn por E. Aliaj fremdaj instruistoj, Cseh-metodaj, aŭ ne, same agadis. Tiberio Morariu, Elinjo Pähn, Henrik Seppik, T. Czit­rom, Hans Fox, Hans Hurler, Albert Rois, Neeme Ruus, d-ro Fr. Szilágyi, Lidja Zamenhof, Erland Weber k.a., entute pli ol 15 fremduloj. Post 1933 ankaŭ aliaj fremduloj instruis en Sve­dujo.

De 1922 E pli kaj pli eniĝis ĉe la studrondoj de la grava «ABF» (Laborista Kleriga Asocio), kie en 1930–31 partoprenis en 246 studrondoj de E 3 632 personoj, en 1931–32 en 432 studrondoj 2. 6.000 personoj. En la bontemplana asocio IOGT samtempe 61 studrondoj.

En 1929–30 la hindo L. Sinha faris dum prelegvojaĝo (aranĝita de E. Malmgren) tra Svedujo pli ol 10.000 km. 200 prelegojn antaŭ ĉ. 30.000 personoj, ĉie interpretata de lokaj E-istoj.

La granda plifortiĝo de la sveda E-movado en la periodo 1925–33 dependas de multaj faktoroj. Dum tiu tempo la movado sukcesis havigi al si multajn energiajn E-istojn, kiuj malavare dediĉis tempon kaj kapablon al la laboro. Dank’ al tio oni povis pere de neniuj aŭ tre malgrandaj monrimedoj pli malpli favorigi la ĝeneralan opinion de la granda publiko. Tion montras plej bone la gazetaro. En la periodo 1889–1909 oni do povas rimarki konstantan kreskon de la intereso por E. Sed venis la Ido–skismo, kaj la E-movado tre suferis. Oni devis komenci la laboron preskaŭ denove. En la tempo 1910–25 la evoluo de la movado bataladis kontraŭ sufiĉe forta indiferenteco de la granda publiko. Tre malrapide la movado antaŭeniris. Sed post 1925 oni povas konstati konsiderindan ŝanĝon. Nur je tiu tempo la publiko ŝajne forgesis la akrajn konfuzigajn batalojn inter E-istoj kaj idistoj, kaj nur tiam oni komencis kompreni la fakton, ke E estas la sola helplingva uzata en la praktiko. Tamen granda publika ankoraŭ tre skeptike rigardis la E movadon. Dum la unuaj jaroj de la lasta periodo de 1925 ĝis en 1929 la gazetoj pli kaj pli volonte enpresis novaĵojn pri E, tamen ofte tre ironie kaj ŝerce. Sed de jaro al jaro la tono de la artikoloj ŝanĝiĝis. Kaj nun, komence de 1933, la plej grandaj ĉiutagaj gazetoj de Stockholm kaj de aliaj urboj pliofte aperigas artikolojn pri E en objektiva maniero. Multaj gazetoj aperigas konstantan E-parton. Plej longe tion faris la fervojista gazeto «Signalen» sub lerta gvidado de parlamentano Ernst Eriksson. Multaj ĉiutagaj ĵurnaloj aperigis kursojn kaj komence de 1933 ankaŭ la tutlanda pacifista ligo konsentis pri E-kurso en sia gazeto Fredena. Komence de aprila 1933 la interskandinava hotel-pordista gazeto ankaŭ komencis E-kurson.

Sur la vojo al tiu stato ni memorigu pri kelkaj gravaj faktoj: grandegaj E-kursoj en la tuta lando de fremdfandaj instruistoj, specialaj instruistkursoj, grandaj per E-aj turist­vojaĝoj, la apero de la gravaj libroj «Per balono al la poluso» (= la And­rée-libro) kaj «Tra sovaĝa Kamĉatko», la malmultekosta koresponda kurso de SEF, la prelegvojaĝoj de la hindo Sinha, ankaŭ de la amerikano Scherer kaj de la aŭstro Steiner, oftaj gazetaj intervjuoj kun fremdlandaj E-istoj pro iliaj vizitoj al Sved­lando ktp.

Sed tiuj grandskale planitaj kaj efektivigitaj per- kaj por-E-aj agoj ĉiam devis sin bazi sur la intereso por E, kiun kreis la lokaj Esperanto-kluboj aŭ izolaj E-istoj. Svedlando havis kaj havas la favoron posedi grandan stabon da personoj, kiuj helpas la movadon. Ni menciu kelkajn lokojn kaj iliajn gvidantojn: