Выбрать главу

En Bengtsfors: la ĉiam agema, fidela veterano C. Winberg postenis kun la verda standardo; en Bladinge: F. Johansson; en Borlange: A. Vadfors instruis en sia lemejo, M. Jansson fervora apostolo, i-ino E. Bodén en la EI; en Boras: O. Roesel fidela apoganto, G. Carlander instruanto-apoganto; Ekshä­rad: N. Anderwall, kiu krome multe propagandis inter la sveda pacifistaro; Enköping: ges-roj E. Holm­ström (nun en Vasteras); en Eskilstuna fidele propagandis A. Agren kaj E. Johansson; en Fagersta: lerte gvidas S. Ceder; Falun: V. Bonde kaj G. Johansson lingve lertaj, E. Ström organizanto; Gev­le: veteranoj A. Liljemark kaj A.K. Örn, kaj novaj propagandistoj Hedbom, G. Aström, G. Ahlstrand. Tiu laste nomita gvidis la porinstruistajn kursojn en 1930 kaj 1931 en Stockholm kaj estis dum la nomitaj jaroj membro de la direkcio por SEI, en 1931 sekretario-sindiko de SEF W. Wahlund en kriza tempo alavare monhelpis al la propagando.

En Göteborg: E. Adamson, E. Ekström, T. Torbjar, O Svantesson. Li ekde 1932 sekr. de Sveda Instruista EF, organizis en 1931 SEGIS, kiu liveras E-ajn novaĵojn al la sveda gazetaro. T. Torbjar lerte organizis E–kursojn kaj fariĝis 1932 prez. de Sve­da Instruista EF; li estas peranto de. Int. Ped. Revuo. Hällevik: H. Ys­ner; Helsingborg: s-ino Ebb Persson nask. Andersson, fidela lernantino de Backman, G. Henriksson, agema pri radio kaj turismo; Harnosand: gimnastikdirektoro E. Blomberg; Höganas: Albin Jo­hansson; Höör: Nils Olsson; Ins­jön: Ivar E. Karlsson lerta prez.; Jämjöslätt — kursgvidanto E. Österlind; Jönköping ĵurnalistoj Knut Jensie kaj Ernst Juneby, veterano F. Skog; Katrineholm: B. Ortengren; Kil: H Nordling; Kiruna: G. Otterfors kaj G.M. Bengt­sson. La laste nomita kun vervo kaj lerto gvidis la E-movadon en Lapplando, aranĝis la grandajn kursojn de la eksterlandaj instruistoj Seppik kaj Ruus kaj entute estis la firma E–roko en Lapplando. Kristianstad: Nils Nordlund verkis multajn E-lernolibrojn; Kristianehamn: Hjärtstädt eldonis diversajn lernilojn. Landsbro: Helmer Engs­trand; Linkoping: f-ino Anna Gyllsdorf; Lugarn: U. Hultin, A. Malmkvist; Ludvika: F. Johansson instruas; Lulea: pioniris J.A. Brogren. En Lund: J. Ek kaj Olle Olsson faris miraklojn. En Malmö: fidele laboras Otto A. Nilsson kaj la pioniro Erik Andersson; Harry Nilsson gvidas pri turismo. Munkedaclass="underline" J.A. Hansson. En Norrkö­ping: lerte agadas Josef Pihls­tröm, Sven Ragnar, O. Göransson, P. Skarp kaj f-ino Eva Tibbling. Nyberget: Stellan Engholm konata E–verkisto kaj lia edzino. En Rödeby instruisto Fritiof Ahnfelt senlaca E pioniro de la provinco Blekinge. En Stockholm sin prezentis en la lastaj tempoj multaj novaj propagandistoj, se ni nomas ekz. Bernhard Eriksson, H. Nordkvist, Birger Gerdman, Sven Bohlin, Sam Owen Jansson, Sigv. Hâkansson, Thedor Ju­lin, H. Halldor, A Larson, Hjalmar Lindstedt, Bengt Skantz, E. Malm­kvist, N. Hedgren, Rudolf Pehrsson, Carl Ohlsson, s-ino Eva Julin kaj f-ino Alfhild Svedmark, restas tamen multaj por nomi. Eksurbestro Carl Lindhagen faris laŭdindan laboron en la Parlamento. Sundsvall: C.W. Sjögren, Edvin Bjorkstrand kaj A. Hellbom. Svennevad: la instsuisto Linus Andren. Södertalje: Erik Grahn, Herman Leijon, instruistino Hanna Eriksson. Sotvesborg: f-ino Ella Nilson. Uddevalla. Einar Dahl. Uppsala: Frits Lindén, Gösta Norling, Ernst Brink, Karl Söderberg kaj prof. de finno-ugraj lingvoj Björn Collinder, unu el la plej lertaj lingvistoj nuntempaj, krome A. Palm. Visby: K.G. Andersson. Vingaker: instruisto Hjalmar Kihlberg. Västervik: Ernst Nordgren kaj proksime, en Ankarsrum H. Nanning. Vasteras: O. Dahrne. Ystad: Harald Skog (kiu verkis prop.-aĵon, i. a la unuan broŝuron kontraŭ Ido), Algot Jönsson. Örebro: f-ino Ruth Hallgen, Bernhard Lavén, Olle Persson, Sigurd Ekendahl kaj Erik Karlén. Krom la nomita ĉie tra la tuta lando multaj, multal aliaj.

Dum 5 lernjaroj, 1922–27, E estis studobjekto en la 5-a klaso de la «Beskowa lernejo», mezlernejo kaj liceo en Stokholmo, posedata de kompanio kun ŝtata subvencio, Rektoro Sam Jansson instruis, finante ĉiun lernjaron per speciala ekzameno. Inter la lernantoj sin trovis princo Carl, hereda princo de Svedujo, duko de Östergötland. Nova lerneja leĝo malfaciligis daŭron de tiu E-instruado.

«Hermods Korrespondens-Institut» en Malmö konstante instruas E-n per 14. kajera kurso, tre anoncata tra la lando.

Post propono farita de E. Malm­gren la Stokholma lerneja inspektoro Karl Nordlund laŭ rekomendo de la instrukomitato de lerneja direkcio permesis E-instruadon en Stokholma lernejo, Malarhojden, dum la lern­jaroj 1928–29 kaj 1930–31. En tiu lernejo okazis la unuaj devigaj E­kursoj en Svedlando. La kursoj okazis en la 8-a klaso (15 jaraj infanoj) kaj anstataŭigis la instruadon pri la angla aŭ germana lingvoj. Okazis 4-hora instruado semajne dum 39 semajnoj. Ambaŭ kursoj finiĝis per t.n. lerneja vojaĝo al Estonujo, kie la lernantoj ĝuis la restadon en la kadro de E-parolantaj estonaj geknaboj.

Nedeviga E-instruado okazis en multaj aliaj lernejoj kaŭze de la granda intereso de la sveda instruistaro. Laŭ farita statistiko en la dekjara periodo 1922–1932 lernis E-n ĉ. 2.000 geinstruistoj svedaj. Tiu evidente granda intereso por Esperanto multe dependas de la svedaj instr. gazetoj, speciale de «Folkskolärarnas Tidning» (La gazeto de la popolinstruistoj) kaj de «Lärarinneförbundet» (Unuiĝo de instruistinoj), kies redaktoroj s-ro John Forsefl kaj f-ino Gerda Nystedt tre simpatie rilatis al E. Same la parlamentano Ruben Wagnsson, kiu estas redaktoro de «Svensk Läraretidning» (Sveda instr. gazeto).

Komencinte de la aŭtuno 1930 la «ABF» disponigas al SEI en la Radio-programo tutsveda duonhoron en unu dimanĉomateno de ĉiu monato.

Rimarkinda afero estas Radio-diskuto pri la «mondlingva problemo», kiun aranĝis radio-servo de Svedujo 30. 3 1933. ne sole E, sed ankaŭ Ido, Occidental, Novial kaj Anglic estis reprezentata samnivele per prelegoj kaj diskutaj paroloj, kio donis al la nescianta publiko konfuzan imagon de la situacio. Krom tio s-ro Zachrisson, prof. de angla lingvo ĉe la Univ. de Upsala, aŭtoro de «Anglic» (ortografia sistemo de la angla lingvo), uzis la okazon por skandali E-n, kiu, laŭ li, ne estas parolebla kaj estas tre danĝera afero. Por E parolis la lerta lingvisto d-ro Björn Collinder, prof. de finno-ugraj lingvoj ĉe la Univ. de Upsala, kaj ankaŭ fil. mag. K. Söderberg kaj rektoro Sam Jansson. La afero tamen utilis por veki intereson en la granda publiko tra la lando.

Post tiu radio-diskuto (iniciatita malgraŭ rifuzo de la E-istoj) la Stokholma grupo per sia energia vicprez T. Julin aranĝis en la centro de la ĉefurbo ekspozicion por montri al la publiko, ke E estas lingvo preta, uzata kaj utila; i a. la kronprinco de Svedujo vizitis kaj interese rigardis la ekspozicion.

P. NYLÉN kaj E. MALMGREN.

Laborista movado. La komenco datas de 1905, kiam fondiĝis anarkiista E-klubo (certe la unua pure lab. EK en la mondo). En 1907 estis loĝio de la abstinenca ordeno Verdandi (socialisttendenca), kies pritrak­to okazis en E. En 1912 fondiĝis iniciate de red. John Johansson lab. klubo de Stokholmo, kiu tre vigle laboris en la unuaj jaroj, sed dum la milito iom post iom malvigliĝis kaj fine en 1919 mortis. En 1921 estis fondata laŭ iniciato de red. Einar Adamson Sveda Laborista E-Asocio — SLEA — (svede: Svenska Arbetar-Esperanto-Förbundet). Sidejo: Götenburgo. Komence la asocio havis nur 20 anojn, sed per la gazeto: «Svenska Arbetar E-isten» ĝi baldaŭ havis pli multajn anojn kaj post dujara laboro la asocio kalkulis 200 anojn, atingis fine de 1928 1,100 anojn. Laŭ decido de la asocia kongreso en Stokholmo 1931 la asocio translokigis en la svedan ĉefurbon, kie ĝi ankoraŭ havas sian sidon. Prez.: unue Adamson, de 1931 parlamentano Ernst Eriksson. Per la translokiĝo estiĝis pli favoraj laborcirkonstancoj por la asocio. Trovante sin en la centro de la lab. movado de S., ĝi havas pli grandajn eblojn agiti inter la sveda laboristaro, ol ĝi havis pli frue. Dum la lastaj tri jaroj de gotenburga tempo la anaro malkreskis, sed de la lokiĝo en la ĉefurbon la asocio denove kreskis kaj 1 marto 1933 ĝi havis pli ol 1,400 anojn enregistritajn en sepdeko da lokoj kaj sesdeko da kluboj. Eldonkvanto de la gazeto, kies redak­toro de 1931 estas John Johansson, atingas la nombron da 2,500. La asocio eldonas ĉiusomere specialan varbgazeton svedlingvan, nomatan «Sommar» por propagando en lab. rondoj. — Ĉar la asocio speciale laboras inter laboristaj rondoj, ĝi turnas sin al la faksindikatoj kun peto pri morala kaj mona helpo. Laŭ la statuto tiaj organizoj ankaŭ povas esti subtenantaj anoj kaj la nombro da aliĝintoj la tiu kondiĉo estis ĉe la jarfino 1932 96 faksindikatoj, abstinencaj loĝioj ktp., kiuj pagas pojare minimume po 5 sv. kr. — kelkaj 10 ĝis 50 kr — La asocio posedas propran eldonejon, kiu aperigis verkojn en E kaj sveda lingvoj. — Kune kun SEF kaj Sveda Instr. E-Asocio SLEA fondis Svenska E-Institutet (SEI), kies tasko estas instigi kaj kontroli la scion en kaj pri E, donante pri tio diplomojn post ekzameno, fari statistikon pri la movado ktp.­En 1928 la sveda lab. socialdemokrata partio ĉe sia kongreso pere de anoj en SLEA faris favorrezolucion por E, kiu kiel senperan efikon ekhavis la enkondukon de E-aj kolonoj en la socialista gazetaro kaj ankaŭ igis la partian estraron doni monan subvencion al delegitoj ĉe kongresoj de SAT.