Выбрать главу

Szilágyi Jenö, hungaro, d-ro advokato. Nask. 27 sept. 1877 en Temesvár (nun Timiŝoara en Rum.). E-isto de 1908. Ĉefsekr. de HES de 1933, jura konsilanto de diversaj ES-j.­Ankaŭ lia edzino agas aktive por E.

Szmurlo (ŝmurlo), Vladimír von, ruso, relvojinĝeniero. Nask. 15 jul. 1865 en Ĉeljabinsk (Siberio), mortis 27 febr. 1931 en Riga. Studis en Peterburgo. Post rusa revolucio loĝis 1905–1908 en Stuttgart, de 1908 en Riga. Volapükisto, tre frue aliĝis al E. Iniciatis la unuan literaturan E–konkurson en Peterburgo, 1896. Eld. Bibliotekon de L.I. E 1895, Jarlibron E-istan, 1897, E-an Universal­bibliotekon, 1910–1914, kolekton de E-originalaĵoj «Verda Radio», 1911. Fondis 1910 kaj prez. ES «Riga Stelo» UEA-del. en Riga, 1910–15. Kunlaboris en «La E-isto», «Int. Scienca Revuo», «L.I.», «Scienca Gazet», red. kaj eld. revuon «Riga Stelo», 1910–1911. Verkis ANA — Alfabeta Nomaro-Adresaro — (unua provo de E-enciklopedio), 1916. Kompilis Komplementan rus-E-an vortaron, 1916. Dum siaj lastaj jaroj precipe interesiĝis pri ĉiuj sistemoj de L.I.

Ŝ

Ŝako. La ŝakludo estas unu el la fenomenoj, kiuj proksimigas inter si la homojn kaj naciojn same kiel la lingvo. Ĝi havis jam en la antikvaj epokoj grandan signifon en la int. sociaj rilatoj. Ĝi estis la unua amuza okupado, per kiu kuraĝadis la ŝakludantoj migri en fremdajn landojn, por mezuri siajn fortojn laŭ la sama maniero de la nuntempaj sportistoj. Historiaj verkoj aludas multofte pri tiaj okazintaĵoj. Th. Hyde raportas en sia verko, (1694) ke la jugoslavoj eĉ koresponde ludadis kun la komercistoj Veneciaj.

Al la ŝako dediĉis sian atenton jam Z, kiu en 1892 aperigis en «La E-isto» kelke da ŝakproblemoj. Same okupis sin pri la ŝako en 1910 la «German-Aŭstria E-isto», kies ŝakfakon gvidis S. Steiner. En la plej nova tempo estis HDE kaj «La S­ulo», kiuj okupis sin per la ŝakaĵoj. Gravan atenton por tiu ĉi ludo montris UEA per fondo de modela ŝak­angulo en 1921 en sia oficiala organo. Ĉi tiu ŝakangulo estis seninterrompe daŭrigata ĝis 1927. Ĝin red. per sia ŝakarto jam konata faka verkisto Fr. Hájek el Praha. La angulo reproduktis ne nur la kutiman materialon, sed alportis ankaŭ sufiĉe da originalaj problemoj de alta arta nivelo. Aktive partoprenis en ĝi 170 s-anoj, apartenantaj al 35 nacioj.

Al la III-a kongreso de la tutmonda organizaĵo de la ŝakistoj, 1926 en Budapest, estis proponite de P. Balkányi kaj Fr. Hájek uzi E-n por la organizaj aferoj. La propono ne estis por la nuna tempo akceptita, sed la organo de la federacio klarigis sin preta akcepti kunlaboraĵojn presotajn en E.

E montris ankaŭ novan vojon al la ŝaka problemarto, ebligante la kunlaboron de diversaj problemskoloj. Tion oni povas vidi ekz. ĉe Bailey kaj Hájek. Apude estas reproduktata karakteriza speco de simila problemo de tiuj aŭtoroj. Postulata estas sinmato per la 5-a movo. Al la motivo de B. donis H. la surprizigan ŝlosilon kaj pliriĉigis la ludpovon de la nigra peono. La solvo estas jena: 1. Td4–d8, e7:f6, 2. e6–e7, f6–f5, 3. e7–e8D, f5:e4, 4. Kh5–f3, e4:f3, 5. De8–b5, f3–f2m.; 3… f5–f4, 4. De8–f7, f4:e3, 5. Df7–f2ŝ, e3:f2m; 4… f4–f3; 5. Df7–c4, f3–f2m.

E aplikas la algebran sistemon de ŝaka notado pro ĝia ĝenerala int. komprenebleco.

Koncerne la terminaron estu notite, ke estas plejparte obeataj la spertoj de la miljara historio de sinsekva evoluo de la ludo. Tiel estis baldaŭ forlasita la maniero, devenanta el la frua tempo de E, laŭ kiu oni insistis traduki veran aŭ supozatan enhavon de la fakaj esprimoj. Tiuj esprimoj devenas plejparte el la oriento, kaj ili estas kvazaŭ la simbola tradicio de la ŝakludo. Tial ne perdiĝis la antikvaj radikoj el la vorto ono (rememoras la antikvan pedon), kuriero, damo (ne reĝino), kampo, aroko (rememoras roĥ aŭ rocco), pado (S. Franz, patt), mato aŭ smato (Paluzie proponis ŝmato, kiu estas plimallongigo de ŝakmato. Hájek uzas smato, ĉar la radiko «mat» signifas nian «mort», kiu ofte transiras en la naciaj lingvoj en «smert». Per la sammaniera antaŭmeto de la litero «s» estas celata diferencigo inter la du konataj samsonantaj vortoj.)

Per originalaj laboroj el la sfero de la ŝaka problemo reprezentis sin el la E-istaj vicoj H.T. Baile , W. Chmellarz, J. Paluzie, Fr. Hájek, J. Smutný.

Ŝaka literaturo en E: Paluzie: Sesdek ŝakproblemoj, kun bona faka vortaro kvinlingva, kompilita helpe de F. Pujula Vallès, Barcelona 1909. «Un artista en Ajedrez», hispanlingva biografio de la ŝakproblemisto V. Marin, kun traduko E-a, Barcelona, 1913. — «The Chess Review», Manchester, 1907, enhavis specialan ŝakfakon en E, red. de alia bona ŝakverkisto kaj E-isto E.T. Blanshard. (La cititaj verkoj mankas el BIL) — FR. HÁJEK

Noto de M.C. Butler. «Mato» ŝajnas pli bona, ol «ŝmato.»

Šamla Jiří, ĉeĥo, oficisto de Radio-stacio en Brno. Nask. 17 sept. 1913 en Brno. E-isto de 1927. Ofte parolis en E-a disaŭdigo el B. tradukis plurajn tekstojn por disaŭdigo. Verkis broŝuron ĉeĥa-E-an «Per poŝtmarko kaj E ekkonu la mondon», 1934.

Ŝapiro Jakobo, ĵurnalisto en Bialystok, prez. de la unuiĝo de ĵurnalistoj por la B-a regiono. Nask. 26 okt. 1897. Dum 1919–21, sekr. de sia urbo, li uzis ĉiun okazon por kolekti datojn pri la naskiĝo de Z. Li sukcesis elmontri al la urbestraro kaj ankaŭ al aliaj oficialaj faktoroj la gravan signifon, ke Z naskiĝis en tiu pola urbo. Sekvoj: strato kaj memortabulo pri Z kaj plano de granda monumento, postkongresoj ktp. S. estas tre agema ĉefdel. de UEA, prez. de la loka EG de pli ol 10 jaroj. Lia prop. laboro estis plej signifa dum la mondmilito; laŭ la tiamaj spertoj li kompilis la verkon «La mondmilito kaj E», 1915. Li estas unu el la plej humorstilaj E-istoj, sub ps. Joŝo publikigis «Babiladoj de bonhumora Zamenhofano»; verkis ankaŭ «Humoraj Felietonoj». Li kunlaboras al L.M. kaj aliaj E-gazetoj. Dum la Int. Floraj Ludoj li estis ofte premiita. — E. WIESENFELD.

Ŝarapova Anna, rusino. Nask.1863, mortis 1923. Tre fervora propagandistino en Kostroma. Ŝi multe kunlaboris en la E-gazetaro. En apartaj libretoj aperis ŝiaj tradukoj «Kaŭkaza kaptito»; «La morto de Ivan Iljiĉ» de Tolstoj kaj «E kaj Vegetarismo». Dum la milito ŝi loĝis en Svislando kaj ŝia reveno al Ruslando en 1920 multe helpis al restarigo de int. E­rilatoj post la milito inter rusaj kaj alilandaj E-istoj.

Ŝatunovskij Samuil, sovetiano, hebreo, matematikisto. Nask. 1859, mortis 1929. Li laboris en Germanujo kaj Svislando, poste loĝis en Odessa kiel privatdocento en ties Univ. Post la revolucio Ŝ. fariĝis prof. en instituto de popolklerigo kaj en politeknika instituto en O. Aŭtoro de gravaj verkoj pri matematiko kaj logiko. Pioniro de E en la unuaj jaroj de E–movado en O. li vigle kunlaboris kun V. Gernet kaj A. Kofman. En 1897 li partoprenis en juĝanta komitato de lit. konkurso de la Peterburga ES. Kunlaboris al la Fund. Krestomatio.

Ŝĉavinskij Timofej Aleksandroviĉ», ruso. Nask. en 1862, loĝis en Melitop­ol, poste en Petrogrado, mortis pro malsato kaj aliaj travivitaj krizoj en 1921. Fervora E-isto jam de la unua epoko. Estis prez. de M-a filio de la ES «Espero». Multe tradukis kaj verkis en E, redaktis lit. almanakon «Verda Radio» kaj eldonis artiste presitan de li mem hektografe, revuon «Feĉo».