Выбрать главу

Tago de la libro. Dum la UK en Danzig, 1927, J. Baghy pere de P. Balkanyi proponis, ke la 15-a de dec. (naskiĝtago de Z) estu ĉiujare la tago de la E-literaturo, do festo de la libro. La kongreso unuanime aprobis la ideon kaj jam dum tiu jaro la E-istoj aranĝis librofeston en la tuta mondo je tiu dato. De tiam oni konsideras morala devo de ĉiu «vera» E-isto, okaze de tiu ĉi tago aĉeti minimume unu E libron. — I. ŜIRJAEV

Tagulo, ps. de Hyams. v.

Tagblätt Bibliotek estas la nomo de libroserio, eldonata de Steyrermühl Verlag, granda eldonejo en Wien. En tiu serio aperis en la redakto de Dr. Emil Pfeffer 20 numeroj. Ili estas ĉiuj dulingvaj verkoj celantaj instrui al germanlingvanoj E-n kaj multaj el ili atingis eldonkvanton de 15.000. La unua aperis en 1925, la lasta n-ro en 1931.

TAK — Tutmonda Asocio Kolektanta. v. Kolektado.

Takács (takaĉ) József, d-ro, hungaro, (dent) kuracisto. Nask. 24 jul. 1890 en Nagyigmánd. E-isto de 1909. De 1910 laboras aktive. En 1913 li batalis kontraŭ Marich. En 1914 sekr. de HES. Post la milito ĉefsekr. de HES ĝis 1928 kaj red. de «H. E-isto», 1923–26. Red. de «Tutmonda Kolektanto» kaj prez. de TAK. Red. de «H. Heroldo» 1932–34. Verkis E-H vortaron, prop. broŝuron, katalogon de la E-a gazetaro (1934).

Takagi Hiroŝi, ps. de Ooŝima-Jo­ŝio (v.)

Takahaŝi Kunitaro, japano, inĝeniero. Nask. sept. 1866 en Kuroisi, Ao­mori-ken. Por akceli la disvastigon de E kaj ankaŭ por la aŭtoritato de J. lingvo, energie bataladas buŝe kaj skribe kontraŭ instruado de fremdaj — precipe angla — lingvoj en mezgrada lernejo en J-ujo. Li bedaŭras: se Z estus scianta J. lingvon, li povus esti trovinta ion utilan por sia gramatiko, kvankam nun E elparolo kaj aliaj estas similaj al J. lingvo. Al int. teknika kongreso, Tokyo, 1929, li prezentis kun aliaj proponon pri akcepto de E.

Takakusu Zyunziro (ĵunĵiroo), ja­pano, emerita prof. de Imp. Univ. en Tôkyô, membro de Imp. Akademio, aŭtoritatulo de la sanskrita lingvo. Ĉefkompilanto de aŭtentika teksto de ĉinlingva tripitako. Estis unu el la dir. de JEI.

Takeuĉi Tookiĉi, japano, pentristo. Nask. 17 dec. 1895 en Yamanaka, Isikawa-ken. E-isto de 1915. Liaj du klopodoj: enkonduko de E en elementajn lernejojn (verko: Provo de la Unua Legolibro, 1932) kaj realiĝo de budaismaj verkoj en Z-a lingvo (verko: «Budao», 1933; «Budaisma Fakvortareto», «Notoj pri sonoj kaj Literoj de Sanskrito», 1934).- (Kaw)

Talmey (taimi) Max, d-ro, usonano. Fondinto kaj prez. de EG de ur­bo New York en 1905, aŭtoro de lernolibro, estis ano de LK de 1905.

Tautminen Aino Elmi, finnino, instr. Nask. 1 majo 1884 en Mikkeli. Ĉefa intereso: porabstineca laboro inter infanoj. E-isto de 1908. Kursoj por infanoj kaj plenaĝuloj. Prez. de E Ligo de Finnaj Instruistoj, estrarano de EAF. La komuna hejmo de ŝi kaj Tyyne Leivo, estis ĝastama renkontejo de en- kaj eksterlandaj s-anoj dum multaj jaroj, kiam kluba vivo en Helsinki ne ekzistis.

Tarantíková Anna, ĉeĥino, oficist­ino en Praha. Nask. 12 febr. 1899 en Nový Losimthal. E-isto de 1923. Aktive kunlaboris en komitatoj de ĈAE, kaj loka klubo, verkas en prop. gazetoj, multe vojaĝis.

Tarnow (tarno) Paul Friedrich Wilhelm, germano dipl. inĝeniero, maŝinkonstruestro kaj provinca konsilanto de maŝinaferoj en Düsseldorf. Nask. 17 jul. 1881 en Barmen. Propagandis E-n en Hannover, Super-Silezio, Elberfeld, Düsseldorf ka Kiel. Fondis: 1907. EG en Hannover kun pli ol 100 anoj estis la prez. ĝis 1909. Kunfondis en 1908 en Lüneburg la Nord–Okcidenta Ligo-n kaj fondis en sept. Super-Silezia E-Ligo-n kaj en 1911 en Elberfeld la EG Verda Stelo. Partoprenis je la fondo de UEA en 1908 kaj estis ĝia del. 1908–10 kaj 1928-hodiaŭ. Estro de la ekspozicia fako de GEA 1910–21. Prez. ekde 1912 la int. Asocion de E-istaj Fervojistoj. Ĉeestis 8 UK-jn. Posedas unu el la plej grandaj E-aj bibliotekoj kun pli ol 2.000 volumoj kaj la plej grandan arĥivon de la mondlingvaj gazetoj, gvidiloj kaj katalogoj (nur tre malmultaj mankas). Red. de la «E-Kolektanto», 1922, kunlaboranto de diversaj gazetoj. Ĉefkunlaboranto de la Enciklopedio.

Tatterley. Romano de Tom Gallon, el la angla trad. A. Wilson. 1912, 198 p. "Lia heroo, avarulo, povas vidi reale per propraj okuloj tion, kio okazas sur la tero post lia ŝajna morto. Preskaŭ laŭsilaba traduko… Oni tro vidas la anglan ostaron sub la E-a haŭto.» (Ned Katryn, L.I., 1913, p: 159.)

Taubman Josef, germano ĉeĥosalovaka. Verkis lernolibrojn, 1913, 1920; kompilis «E-a Krestomitio», 1921. Estis red. de «Marto» de 1910 (Haida).

Taussig (taŭsig) Alexander, aŭstriano, farmacia magistro. Nask. 24 aŭg. 1865 en Temesvár (Hung.; nun Timiŝoara en Rum.). Estis kas., del. poste hon. ano de Unuiĝo-Wien. Vicprez. de Laborkomitato de Vienaj ES-j. Nun vicprez. de Viena E-Unio. Tradukaĵoj kaj originalaj artikoloj aperis en «Aŭ. E-isto», HDE kaj „E“.

Teatro. La unua teatra prezentado en E okazis 27 sept.1896 en Smolensk, kie junaj E-istoj ludis komedion «Unua brandfaristo» de L. Tolstoj, trad. de V. Burenkov. Tio estis nur komenco primitiva. Serioza prezentado de teat­raĵoj en E komenciĝis en 1905, kiam dum la 1-a UK sep diversnaciaj amatoroj ludis «La edziĝo kontraŭvola» de Molière. La ĉefa kaj preskaŭ unu­sola ebleco por prezenti teatraĵojn en E, restis daŭre la UK-j, kie oni ludis ofte ankaŭ profesiaj aktoroj ­diversspecajn teatraĵojn, kiujn la mult­nacia aŭskultantaro akceptis preskaŭ ĉiam kun granda entuziasmo. Provoj por organizi aktoraron, kiu ludus en diversaj landoj E-lingvan programon, ĝis nun havis nur efemeran vivon. Sur la tereno de la perradia teatraĵo signas promesplenan iniciaton la akt­orgrupo ĉe Radio-Brno. v. Trakt.

Teichfeld (tejĥfeld) Ignaco, polo, inĝ. Nask. 1874. Fervora propagandisto. Multjara del. de UEA. Verkis lernolibrojn en pola, germana, franca kaj angla lingvoj, kaj manĝoliston sub titolo «Bonan Apetiton».

TEJA — Tutmonda E junulara Asocio. v. Junularo.

TEKA — Tutmonda E-ista Kuracista Asocio, v. Medicino.

Teknika Medicina Vortaro. Verkis Briquet. 1932. 360 p. Enhavas 3675 radikojn kun necesaj klarigoj en E, kun derivaĵoj kaj tradukoj en diversaj lingvoj.

Tekniko, v. Scienco kaj Tekniko.

Telefono, v. PTT.

Telegrafo, v. PTT.

Telling Jakob, nederlandano, poŝt­oficisto. Nask. 25 nov. 1866 en Oldehove, Groningen. E-istiĝis post la milito. En G. kunfondis EG, poste en 1929 transloĝigis al Rotterdam. De 1931 ĉefdel. de UEA. Kursoj, artikoloj, laboro por ILEPTO, organizo de karavanoj kaj vojaĝoj.

Tellini Aĥilo, italo, d-ro en natur­sciencoj, naturisto, geologo. Nask 25 febr. 1866 en Udine. E-isto de 1901. L.K. Korespondanto de la Akademio por ladina lingvo. Komitatano de UEA ĝis kiam la registaro permesis aparteni al int. institucioj. Antaŭ la milito li faris centojn da prop. paroloj en Venecio kaj Emilio kaj kelkajn dekojn da rapidaj kursoj. En 1912 li fondis la Italan Katedron de E. Dum la neŭtraleco de Italujo li peradis la korespondadon inter la militkaptitoj, internigitoj kaj iliaj familioj. Li tradukis verkojn de Pellico, Rajberti, Nievo; kompilis gvidlibron de Ravenna, gramatikon kaj sintakson de E, plenan E-I-vortaron. Estas preta por la publikigo kolekto de pli ol 1500 popolkantoj (parte de li kolektitaj) de italaj slovenoj, kun interlinia traduko E-a.

Tenisov Vitold Konstantinoviĉ, ruso, eksoficiro. Nask. en 1872, mortis 25 nov. 1922. E-n ellernis en 1893 en Niĵnij kaj altiris multajn oficirojn al E. En multaj urboj agis por E. Siajn lastajn jarojn li pasigis en malriĉeco en Barnaul (Siberio), kie fondis EG-n kaj eldonis maneskribatan rondirantan gazeton «Fajrerĉeno».