Trakt. (Teatro kaj Radio Aktoroj). Artista sekcio de la «Kulturklubo», (loka EG) en Brno, Ĉeĥoslovakujo. Ĝiaj anoj konsistas nur el artistoj kantistoj, verkistoj, aktoroj de la Landa Teatro. Fondintoj: Jiří Vítězslav Šamla kaj Josef Bezdíček, anoj — f-inoj A. Novotná, Zd. Švábíková kaj Zd. Trda, K. Urbánek, A. Klimeš, Vl. Leraus, K. Höger, K. Mátl, A. Fiala, d-ro Fr. Kožík. E-n ili lernis en kurso aranĝita en aŭtuno 1933 de Radiojournal Brno kaj gvidita de s-ino Marie Strejčková. La nivelo de la E-lingvaj disaŭdigoj de la ĉeĥoslovakaj sendostacioj fariĝis pro la kunlaboro de TRAKT tre alta kaj la dissendoj tre ŝatataj. — (jvŝ.)
Tra la Esperanta Literaturo. Kompilis Giambene. 1907, 113 p., dua eld. 1908. «Antologio elĉerpita el 40 malsamaj verkoj prezentas utilan legaĵon, ĉar ĝi konigas la stilon de diversaj aŭtoroj.» (L.I. 1907. p: 474.)
Tra La Mondo. Tutmonda ilustrita Revuo E-ista kun aktualaj, ĝeneralinteresaj, artaj, sportaj, modaj, sciencaj, edukadaj, junulaj ktp. artikoloj, demonstritaj per multaj bonaj bildoj. De julio 1905-dec. 1908 aperis 4 vol. kun 196, 212, 192 96 p. kaj multaj kovrilpaĝoj kaj pli ol 90 bildoj, 29×22. La eldonistoj (red. Capé–Montrosier; presejo: A.I. Witteryck) ĉesigis la eldonon de tiu ĝis tiam plej bela E-a gazeto pro «pripensita kaj intencita kontraŭtenado» de la E-istoj kaj la E-a gazetoj. BIL ne mencias la ĉefkunlaboranton: f-ino Osenford. — P. TARNOW.
Tra la Mondo. Int. legolibro. Unua parto, por komencantoj, tria eld. 1925, 96 p. «Lerte redaktita kolekto de proverboj, aforismoj kaj sentencoj, fabloj, fabeloj kaj rakontoj; interesaĵoj el la vivo kaj sciencoj; ŝercaĵoj, amuzaĵoj kaj kantoj kun notoj.» («British E-ist», 1921, nov.) Dua parto, por progresintoj, 1922, 144 p. «Ambaŭ volumoj formas krestomation de neordinara intereso kaj valoro». (E, 1922 nov)
Tramoj. Specialaj kursoj por tramistoj okazis en multaj grandurboj. En Wien la direkcio de la urbotramoj deĵorigis ankaŭ E-e parolantajn konduktorojn dum foiroj ktp., unue en 1927, kaj ili portis rubandon kun E-a surskribo. Rimarkinda progreso estas konstatebla ankaŭ inter la tramistoj en Stockholm, Budapest, ktp.
Trans la Fabeloceano. Novelo originale verkitaj de F. Szilágyi, 1931, 136 p. «Fabeloj modernecaj, por maturuloj, kie klasika porinfana formo servas al nuntempaj temoj kaj aludoj, kie delikata ironio miksiĝas kun spicita spriteco. Stilo mirinde fleksebla.» (G.S. E, 1932 p. 165.)
«Tra Sovaĝa Kamĉatko». Verkis S. Bergman, el la sveda trad. B. Gerdman. 1932, 276 p. kun 2 kartoj kaj pli ol 90 bildoj. «Vigla raporto pri maloftaj vivantaĵoj, kaj instrua priskribo pri fora, preskaŭ nekonata regiono, laŭ geografia, zoologia, antropologia vidpunktoj. Stilo, taŭga komprenebla, bona.» (G.S. „E“, 1932, p: 87.)
Travivaĵo de Ro Ŝo. Originale de R. Sharpe. 1913 93 p. «Vojaĝinte aŭ vivinte en preskaŭ ĉiuj landoj de Eŭropo kaj Ameriko; Ro Ŝo kolektis riĉan materialon de travivaĵoj, kiujn li hodiaŭ disdonas malavare al siaj samideanoj, Bona Z-a lingvo.» (G.S. „E“ 1922, p: 63.)
Tredgold Robert Ralph, anglo, solicitoro. Nask. 3 dec. 1878 en Lee. Kasisto de BEA, 1931. Tradukis himnojn por «Himnaro Esperanta».
Tri Angloj Alilande. Romaneto, originale de J. Merchant, 1912, 95 p., dua eld. 1922, 64 p. «La aventuroj de l’ tri herooj estas vere malordinaraj. En ĝi E ludas gravan rolon por oftfoje savi la simpatiajn anglojn, kiam nekompreno de fremdaj lingvoj minacas ilin per ĉiuspecaj danĝeroj. Simpla fluanta bona stilo.» (G.S. „E“ 1922, p: 63.)
Triĉkoff Radoslav Kuzmanoff, bulgaro, loĝas en Vratza. Fervora E-isto, longjara peranto de UEA.
Tridek jarojn en la Ora Nordo. Verkita laŭ la rakontado de J. Welzl, ĉeĥo, kiu pasigis 30 jarojn en la arkta regiono, akiris konsiderindan havaĵon kaj fariĝis eskimestro. Trad. el la ĉeĥa «Moraviaj E-Pioniroj», 1931, 320 p.
Tri Noveloj. de Puŝkin, el la rusa trad. A. Fiŝer. 1923, 67 p. «Agrabla vere romaneca karaktero de l’ verkoj de l’ unua duono de l’ pasinta jarcento.» (G.S. E, 1923, p: 183.)
Tri Verkoj de Leo Tolstoj, el la rusa trad. J.M. Kun. 1921 (?), 78 p. «Pripensoj pri tiuj tri temoj: Patriotismo kaj registaro; Al politikistoj. Pensoj pri edukado kaj instruado. Bone tradukita.» (G.S. „E“, 1922, p: 27.)
Trögel Robert, germano, d-ro fil., lerneja inspektoro. Nask. 24 apr. 1888 en Fassmannsreuth. Enkondukis E-n en la instruistan seminarion de Auerbach. Partoprenis la int. konferencon pri E en la lernejoj, Genève, 1922, kaj la int. konferencon por la uzado de E en la sciencoj puraj kaj aplikataj, Paris, 1925, kie li reprezentis la Ĝ. Sciencan Asocion, kies prez. li estis dum kelkaj jaroj. Ekzamenkomisaro de la E-Instituto. Verkis du interesajn G. broŝurojn pri E, (1929 kaj 1930) unu tradukita en japanan lingvon. Kongreslibro por la 14-a G. E-Kongreso, 1925. Multaj artikoloj en gazetoj kaj speciale en pedagogiaj revuoj.
Trompeter W H., germano termezuristo en Schalke. Mortis 63-jara 7 nov. 1901 en Essen. Kiam en 1891 Z perdis ĉian esperon daŭrigi eldonadon de la sola E gazeto «La E- isto» pro manko de monrimedoj, li prenis sur sin ĉiujn elspezojn de la gazeto por tri jaroj (1892–94), oferis monate 100 markojn por la redaktoro. Per lia helpo ankaŭ aperis kelkaj gravaj libroj. En 1890 fondis grupon en Schalke. Liveris materialon por «La E-isto» kaj verkis kune kun Ch. Schmidt lernolibron. Li estis kontraŭulo de la grandaj lingvaj reformoj, kiujn Z en 1892 konsideris kaj en «La E-isto» prezentis al la diskuto de la tiama samideanaro. Nur kelkajn aliigojn li proponis: e anstataŭ kaj, z anstataŭ s en komenco de silaboj, saman finaĵon a por adjektivoj kaj adverboj k.a. Laŭ Z: «En la historio de E al li apartenas ĉiam la plej grava, neniam elŝirebla, neniam elstrekebla paĝo». (Originala Verkaro, p: 222).
Tukimoto (tukimoto) Kitadi, japano, kuracisto. Nask. 4 febr. 1881 en Okayama-ken. E-isto de 1906. Prez. de Kobe EA. UEA-del.
Tullo David Ritchie, skoto, solicitoro antaŭ la superaj kortumoj de Skotlando. Nask. febr. 1876 en Edinburgh. E-isto de 1908. Kasisto de Skota EF, 1920–27 kaj de UK 1926. Del. al la Komerca Konferenco en Venezia, 1923. Ĉefdel. de UEA por Skotlando de 1927. Komitatano de UEA, 1931.
Tunizio. (Afriko). Ankoraŭ en 1893 estis tie abonantoj de «La E-isto». En 1900–01 tie estis E-istoj V. Macguel, Combet, Darmandaritz (en Tunis) kaj Colson (en Ain-el-Asker). En 1904 la movado estis pli vigla ol iam, dank’ al la agado de kapitano A. Capé-Montrosier en Alĝerio. Tiam oni fondis sub lia influo E-sekcion en la Instituto de Carthage, kies prez. estis Poulain. En apr. li faris raporton en Tunis ĉe la Geografia Kongreso, kiu aliĝis al la «Delegacio» Poulain uzis poste (tiam ankoraŭ novan manieron de la propagando) gluadon de prop. afiŝoj de la Nordafrika EG sur kolonoj de la tramvojoj. En 1907 oni legis pri fondo de ES en Mehdia kaj Sonsse. Laŭ la Dietterle-statistiko en 1928 E-istoj estis nureu 4 urboj. En 1933 ne ekzistis UEA-del. en la lando.
I. ŜlRJAEV.
«Turismo. Komence de la jarcento (1900) la subteno de la franca «Touring Club» alportis gravajn sukcesojn por la movado. Precipe la artikoloj en ĝia organo varbis multajn E-istojn. Sed en tiu ĉi frua tempo preskaŭ ĉiu provado montriĝis nedaŭra. Antaŭ la milito aperis kelkaj belaj albumoj, ekzemple la oficiala eldonaĵo de la aŭstraj fervojoj. Gravan lokon okupis la turismo en la agado de UEA jam en ĝiaj unuaj jaroj. Nuntempe funkcias aparta turisma servo en la kadro de UEA, kiu iniciatis eldonon de multaj prospektoj kaj broŝuroj. Post la milito pli ol 400 urbo eldonis en E gvidlibrojn kaj gvidfoliojn. Kelkaj el ili estas tre rimarkindaj ekz. la eldonaĵo de la itala «Touring Club» pri «Milano kaj lagoj de Lombardio». Kelkaj E-organizaĵoj, precipe la itala kaj brita, aranĝis eksterlandajn grupvojaĝojn per helpo de E. Fondiĝis ĉe kelkaj landaj turistaj asocioj E-sekcioj (pola, estona, finna), eĉ fondiĝis en Svedlando, Estonujo, Norvegujo specialaj turistaj organizaĵoj, la E-aj Turistaj Komisionoj, kiuj jam aranĝis dekojn da sukcesaj grupvojaĝoj al eksterlando. Komence de 1935 laŭ la iniciato de H. Seppik fondiĝis Internacia Turista Asocio, kies celoj estas aranĝi malmultekostajn publikajn ekskursojn en int. skalo, fari turistan reklamon por ĉiuj landoj, eldoni turistajn jarlibron kaj kalendaron, int. turistan gazeton ktp.