Выбрать главу

(STOJAN, BIL, p: 287.)

Unua adresaro: 1889 en Varsovio kun 1000 nomoj de E-istoj, inter kiuj estas Beaufront, Demonget, Dombrovski, Einstein, Frollo, Geoghegsn, Grabowski, Henriclundquist, Kanaloŝŝy-Lefler, Kofman, Marignoni, Phillips, Runstrom, Schmidt, Solovjov, Trompeter, Wahl, ktp.

- artikolo pri E: 7 aŭg. 1887 en pola ĵurnalo «Kurjer Godzienny» en Varsovio kun la titolo «Anti-Volapük» subskribita de Wl. S. (Wladyslaw Sabowski), en kiu la aŭtoro montris superecon de E

- diservo kun E-lingvaj kantoj: 26 okt. 1896 en la katolika preĝejo de Smolensk (Rusujo).

- dramo originala: Gustaf Vasa de R. Schmidt en 1910.

- ekzameno pri kapableco: 1899 de SPPE.

- Enciklopedio de Esperanto: la nuna, 1934.

- filmo E-a: la entombigo de Z, prezentita 17 apr. 1917 en la varsovia kinejo Uranja.

- gazeto: 1 sept. 1889 «La E-isto» en Nürnberg. Ĝia eld. estis L. Einstein, red. Z.

- geedziĝo inter diversnacianoj pere de E: 1899 en Abo inter V. Langlet kaj S. Blomberg.

- insigno E-ista estis fabrikata 1894 en Odesa.

- interparolo en E: 1887 en Varsovio inter Z kaj Grabowski.

-- iriterparolo inter diversnacianoj: 1889, kiam la rusa E-isto Postnikov vizitis Francujon.

- interŝtata rekono de E: 1924 «klara lingvo» por la telegrafo proponita de la Ligo de la Nacioj kaj 1925 akceptita de la Univ. Telegrafa Unuiĝo.

- kantĥoro: 1921 en Budapest en kadro de HESL.

- kongreso: I-a UK 1905 en Boulogne sur Mer.

- kongreso de UEA: 1910 en Dresden.

- kongreso de SAT: 1921 en Praha.

- kongreso de IKUE: 1910 en Paris.

- korespondado internacia inter infanoj: 1903, aranĝita de instruistoj Čejka (Moravujo) kaj Ducommun (Svisujo).

- kunveno internacia de E-istoj: 7–8 aŭg. 1904 en Calais kaj Dover.

- laborista int. E-Asocio: 1906 la «Paco-Libereco».

- lektoro de E ĉe altlernejo: 17 apr. 1917 Josef Schamanek ĉe Teknika Altlernejo en Wien.

- lernolibro: jul. 1887 en Varsovio.

- listo de la «unua-aĵoj»: en la «Konversacia Gazeto».

- literatura konkurso: 1896 en Pet­rogrado.

- ministro, kiu parolis en E: 1911, Conybeer, dum la 1-a Aŭstralia E ­Kongreso.

- monumento de Z: 1914 en Franzensbad.

- oficiro, kiu havis permeson uzi E-an distingilon: 1917 Carreira Saldanha, Portugalujo.

- opera prezentado: 1912 dum la UK en Kraków; «Halka».

- poemo originala: 1887 «Mia penso» de Z.

- poŝtmarko kun E-a teksto: 1925 en Sovetio.

- poŝtstampo E-a 24 aŭg. 1913 dum la UK en Bern.

- prediko: 1906 en la 2-a UK en Genève; pastro Rust.

- preĝlibro: 1893, de L. Beaufront.

- prozaĵo originala: 1897, rakonto de M. Abesgus sub titolo «Marko Kraljeviĉ».

- romano originala: 1907, la «Kastelo de Prelongo» de Vallienne.

- senfadena telefonparolado: 3 apr, 1930 inter A. Couto Fernandez, Rio de Janeiro kaj E. Houbart, Paris.

- societo E-ista: dec. 1888 en Nürnberg.

- standardo: 1905 en Boulogne; ĝi flirtis unue sur ŝipoj de Duchochois en 1905.

- strato de Z: 1912 en Sabadell (Hisp.).

- ŝtatestro, kiu diris salutvortojn en E: 1929 Miklas, Aŭstrujo.

- ŝtato, kiu reprezentigis sin ĉe E-a kongreso: 1907 Belgujo (UK en Cambridge).

- tabulo honore je E-ista verkisto: 1933 Grabowski, Varsovio.

- teatra prezentado: 27 sept. 1896 en Smolensk (Rusujo); komedio «Brandfaristo» de Tolstoj.

- teatra prezentado per profesiaj aktoroj: 1908 dum la 4-a UK en Dresden; «Ifigenio en Taŭrido» de Goethe.

- telegramo, laŭ la akcepto de E kiel klara lingvo: 1 nov. 1926 de Brita E A al la Radio Ekspozicio en Dublin.

- tradukita verko: 1888 «La Neĝa Blovado» de Puŝkin, trad. de Grabowski.

- vojaĝo per E: 1895; svedaj studentoj V. Langlet kaj Etzel al Rusujo.

Unuel, ps. de Z.

Unuiĝintaj Ŝtatoj de Eŭropo. v. UŜE.

Unuiĝo de E-istaj Virinoj. v UDEV

Uppsala. Urbo en Svedujo kun 30.295 loĝantoj. Loko de la dua oficiala unuiĝo de E-istoj, 1891, kie fondiĝis la grava gazeto «Lingvo Internacia», 1895, kaj restis tie ĝis 1899.

Ura Ryozi, japano, asistanto de anatomio ĉe Imp. Univ. de Tokyo. Nask. 11 apr. 1903 en Tokyo. Landa kasisto de TEKA en J-ujo. Multe klopodas por E en medicinaj rondoj.

Urugvajo, Suda Ameriko. Pioniro de E estis en 1901 Carlos Charrier. Precipe multon li laboris por E en 1904–5. Dank’ al lia fervoro, 24 sept. 1905 estis fondata la unua E-grupo, poste aliformiĝinta je societo. En 1906 la societo aranĝis kursojn en Liceo Carnot kaj por propagandi E-n oni fondis specialan Int. Grupon de Montevideo. Samjare la gazeto «El Dia», presis portretojn de membroj de la societo. Dum medicina kongreso en la ĉefurbo (1907) Meksika delegito prof. Gr. Mendizabal rekomendis E-n por kongreslaboroj kaj dum samjare okazinta Amerika Kongreso de Studentoj E-istaj studentoj de Montevideo faris raporton pri E. Samjare oni fondis en la urbo societon unuigantan la propagandistojn de du najbaraj respublikoj Argentino kaj U., poste (en 1911) tie oni fondis EA-n «Semo». En 1925 oni aranĝis Radio E-Kurson, Fernandez gvidis kursojn por s-inoj de la Ruĝa Kruco kaj por geinstruistoj, oni fondis UES-n kaj por junuloj E Junularo-n. 1–4, jan. 1926 en Montevideo okazis la 1-a Sudamerika E-Kongreso, kiun partoprenis delegitoj de Ĉilo, Paragvajo, Brazilo, Argentino kaj Urugvajo. Kelkan tempon agadis Sudamerika E-Federacio, kiu aperigis monatan revuon «Sudameriko». Samjare fondiĝis ankaŭ U. Kat. ES. En 1927 ĵurnalo «Impercia!» ĉiusemajne publikis E-informojn de la E-junularo. Laŭ la Dietterle-statistiko en 1928 E-istoj troviĝis en 9 lokoj. Laŭ la raporto de I K en 1933 Enrique Munoz, spite al sia granda aĝo, tre vigle sekvis ĝiajn laborojn. UEA-del. en 1933 en 10 lokoj. — I. ŜIRJAEV.

Usmanov Ŝamil, tataro, sovetiano, verkisto. Nask. 1898. E-isto de 1929. Membro de CK SEU de 1931. Gvidis Moskvan komitaton de SEU 1930–32.

Usono (populara formo de landnomo Unuiĝintaj Ŝtatoj de Ameriko). Usono kaj Kanado kune prezentas grandan areon kun pli ol 130 milionoj da loĝantoj, kie la angla lingvo estas preskaŭ la sola parolata. Oni do ne sentas la bezonon de helpa lingvo tiel forte, kiel en aliaj landoj, kies lingvoj ne havas egale grandan disvastiĝon, kaj pro tio E ne estas tiel multe akceptata, kiel en multaj aliaj landoj. Ankaŭ la E-istoj de U. ne povas ofte renkonti kaj viziti alilandajn kaj alilingvajn E-istojn, kaj ne povas ricevi praktikajn helpojn per la uzado de E tiom, kiom ekz. la E–istoj de eŭropaj landoj.

Tamen E-istoj troviĝis en U. de la unuaj tagoj de la movado. En 1887 Amerika Filozofia Societo (v.) en Philadelphia, post studado de Volapük, kiun ili ne povis aprobi, proponis al aliaj intelektaj societoj de la mondo kongreson por krei int. lingvon, laŭ principoj tute similaj al tiuj, sur kiuj estas bazita E., pri kiu ili tiam sciis nenion, sed pro manko de respondoj, la proponita kongreso ne efektiviĝis. Tamen Henry Phillips, sekr. de la Societo, tradukis la unuan lernolibron de Z. sub la titolo «An Attempt Towards An International Language, by Dr. Esperanto», kaj eldonis ĝin en 1889. Li ankaŭ proponis verki vortaron, sed lia longa malsano kaj morto (en 1895) malebligis tion kaj estis granda perdo rilate al la progresigo de E en U. Nelonge post la apero de E R.H. Geoghegan, unu el la unuaj angleparolantaj E-istoj, venis el Anglujo al U. kaj laboris diligente por E. Li tradukis en anglan lingvon la unuajn lernolibrojn de Z kaj lia profunda scio de orientaj kaj aliaj lingvoj estis utilaj en la propagando de E ĉe la neeŭropaj popoloj. En tiuj fruaj tagoj F.G. Morin en Chicago kaj A.G. Beaman en Milwaukee, inter aliaj, estis pioniroj de la afero.

Dum multaj jaroj, tamen, la afero, kiel aliloke, kreskis tre malrapide. Nur izolaj fervoruloj laboris en la kampo. Nur en 1905 ĝi komencis antaŭeniri sur la vojo de sukceso. 16 febr. 1905 kelkaj interesatoj en Bos­ton fondis la unuan grupon en U., kies prez. estis John Fogg Twombly, sekr. Edward K. Harvey. 23 marto 1905 la Bostonaj E-istoj fondis nacian asocion, Amerika E-ista Asocio, kies prez. fariĝis Charles A. Matchett, sekr. Harvey kaj Twombly. En tiu jaro aperis ankaŭ grupoj en New­ York, Phiadelphia kaj atiloke; en 1906 en Chicago Seattle kaj multaj aliaj lokoj. Tre konata usona ĵurnalisto, George B.M. Harvey, subtenis la movadon fervore, presante en grava gazeto «North American Review», kiun li redaktis, propagandajn artikolojn kaj lecionojn kaj varbis al la afero multajn gravajn personojn. Laŭ raporto de la sekr. de la nacia asocio, en jan. 1907 ekzistis en Usono kaj Kanado 82 konataj grupoj kaj rondoj. En jan. 1907 la asocio komencis eldoni gazeton «Amerika E-ista Revuo». (Jam en okt. 1906 Arthur Baker en Oklahoma City estis fondinta gazeton Amerika E-isto».) En 1908 ĉe la unua landa kongreso en Chautauqua (ŝtato New York) oni renomis la asocion E-ista Asocio de Norda Ameriko (EANA) kaj Edwin C. Reed fariĝis sekr. kun sidejo en Chicago. Amerika E-ista Revuo ĉesis ekzisti kaj Amerika E-isto fariĝis oficiala organo de la asocio. En 1910 la 6-a UK okazis en Washington. 357 E-istoj ĉeestis, el 20 landoj, i.a. Z. 16 regn­estroj estis oficiale reprezentataj. Prezidis John Barret;, direktoro ĝenerala de Panamerika Unuiĝo, kaj prez. de EANA. Oni prezentis en parko dramon de Shakespeare «Kiel Plaĉas al Vi», trad. de d-ino Ivy Kellerman Reed.