Выбрать главу

Poste en Usono kiel en aliaj landoj, venis malfacilaj tagoj por la afero kaj la nombro de interesatoj malgrandiĝis. Pro la premo de personaj aferoj, Reed ne povis plu teni la direktadon de la asocio, kaj en 1913 kelkaj fervoraj E-istoj en ŝtato Massachusetts, i.a. Edward S. Payson, George W. Lee, Ernest F. Dow, d-ro C.H. Fessenden kaj f-ino E.J. Meriam, entreprenis la malfacilan taskon. Spite de ĉiuj malhelpoj la gazeto aperis regule kaj landa kongreso okazis ĉiu­jare. En 1915 okazis en San Francisco dum la Ekspozicio Panama-Pacifika la 11-a UK, organizita de D.E. Parrish, prezidis R. Colquhoun. Pro la milito tiam furiozanta nur 163 E-istoj ĉeestis, el 16 landoj; 17 regnestroj estis oficiale reprezentataj.

Post la milito la afero komencis antaŭeniri malrapide. En 1929 J.J. Sassmuth fariĝis sekr. de EANA kaj danke, ĉefe al liaj nelacigeblaj penoj, la intereso pri E reviviĝis. Oni fondis novajn grupojn kaj ĝenerala intereso ree montriĝis pri la afero. En 1932 20 grupoj estas oficiale filiiĝintaj al la nacia asocio, kiu posedas 644 rekte aliĝintajn membrojn, krom multaj aliaj anoj de la filiaj kluboj. Neniu statistiko ekzistas por montri la nombron de la membroj de filiaj kluboj. Ekzistas ankaŭ ĉirkaŭ 40 aliaj grupoj ne oficiale filiiĝintaj al EANA, kvankam en harmoniaj rilatoj kun ĝi, krom diversaj neorganizitaj klasoj kaj rondoj. La asocio eldonas gazeton kaj jarlibron, vendas kaj eldonas librojn, kaj kondukas viglan propagandon. Sub ĝiaj aŭspicioj kunvenis landaj korgresoj seninterrompe de 1908. Prez. estas Henry W. Hetzel de Phitadelphia (de 1926); sekr. J.J. Süssmuth de Fort Lee (New Jersey). La asocio reprezentas la E-istojn de Usono kaj Kanado kune.

Oficialaj aproboj de E de naciaj kaj ŝtataj registaroj preskaŭ neniam estis farataj. La parlamento de ŝtato Mary­land en 1908 faris leĝon permesantan la enkondukon de E en la lernejojn de tiu ŝtato; tamen ĝis nun oni ne uzis tiun permeson. En la pli multaj ceteraj ŝtatoj oni povas instrui E-n sen speciala leĝa permeso. E estas instruata en la ŝtataj universitatoj de Minnesota (koresponde) kaj California, plue en Univ. de Honolulu (Ha­waii) kaj en superaj lernejoj de Honolulu kaj Los Angeles kaj Pasadena (Cal.). Krom tio la instruado estas tute farata de grupoj kaj privataj klasoj. Diversaj ŝtatoj sendis oficialajn reprezentantojn al E kongresoj. Komerca Ĉambro de Los Angeles sendis D. E Parrish en 1911 kaj Joseph R. Scherer en 1930 sur mondvojaĝon por reklami per paroladoj tiun urbon.

Laŭ 1932-a jarlibro UEA posedas 119 delegitojn kaj 15 vicdelegitojn en Usono. D.E. Parrish en Buffalo (ŝtato New York) estas nacia sekr. por Usono; B. Schmitz en urbo New York kaj A.S. Vinzent en San Francisco estas ĉefdelegitoj. Usonaj anoj de L.K. estas d-ino Ivy Kellerman Reed, Edwin C. Reed, d-ro James Underhill kaj Herbert M Scott. Antaŭaj anoj estis R H. Geoghegan, d-ro Max Talmey, d-ro D.O.S. Lowell, J.J. Süssmuth kaj W.G. Adams. Henry W. Hetzel estis reprezentanto de Norda Ameriko en K.R.

Usono ne donacis multon al la literaturo de E. D-ino Reed tradukis «Kiel Plaĉas al Vi» de Shakespeare kaj «La Reĝo de la Ora Rivero» de Ruskin. La ĉefa E-ista literaturisto en Usono estis Edward S. Payson, kiu verkis originalan romanon «Juneco kaj Amo» kaj tradukis multajn romanojn. D-ino Reed, d-ro Benson, A. Baker, Max Talmey, A. Kenngott kaj aliaj verkis lernolibrojn. El la ĉefverkoj de la usona literaturo aperis en E nur kelkaj kolektoj de romanetoj de Poe kaj Irving, romano de Jack London, romano de Upton Sinclair kaj krom tio: malmultaj tradukaĵoj el la verkoj de malpli gravaj usonaj verkistoj. Kelkaj prop. gazetoj aperis, el kiuj ekzistas nuntempe nur «Amerika E-isto», oficiala organo de EANA. Amerika E Instituto en Madison (Wisconsin) eldonas «Sciencan Gazeton» (red. Karl Fröding).

Rimarko. La artikoton tralegis D.E. Parrish, E.C. Reed kaj J.J. Süssmuth, donis plenan helpon kaj konsilon f-ino E.J. Meriam. — W.G. ADAMS.

Laborista movado. LEA-NA (Laborista E-Asocio de Norda Ameriko) estas ankoraŭ en organizata stato. Ĉefa malhelpo: granda parto de LEA-anaro estas nova elemento nun spertiĝanta en la lingvo mem kaj en organizaj problemoj. Membrostato en 1934 ĉ. 160. Grupetoj funkcias en New York, Cleveland, Chicago, Winnipeg, Toronto, Newark; la granda parto de la anaro estas izolitaj E-istoj en diversaj lokoj de Kanado, Usono, Kubo kaj Meksikio. Tre aktivaj anoj: R. Bonesper, Monus, Harwey, Germanton, Fridmann, Kardos, Gábor, Mario Vilta, Schenker en New York City; Faltus en Cleveland; Vajner, Guderna en Chicago; Lazurka en Montreal. Gumbinger en Toronto; Franyo kaj Grausdin en Winnipeg; Carlson en Vancouver, Marble en Seattle, ktp.

Biografio, alveninta post la presigo de la unua volumo:

Bonesper Ralph (ps. Ruĝamo), laboristo, eksmaristo. 37 jara (pro sengepatra vivado mankas detaloj pri la dato kaj loko de lia naskiĝo). Lernis E-n en 1921 en Hungarujo. Kiel migrulo kaj maristo vojaĝadis en ĉ. 20 landoj, helpite de E kaj propagandinte por E. En 1927 en Antwerpen organizis maristan E-grupon, kiu jaron post lia foriro likvidiĝis pro    disvojaĝo de preskaŭ ĉiuj membroj. En 1929 prez. de SAT-Rondo en New York. En 1930 fondis LEA-NA, kaj gvidas ĝin ĝis nun (ĝen. sekr.). Instruis E-n en New Yorka «Workers School» (plej granda lab. revolucia lernejo en Ameriko), kiu oficiale enkondukis E-n. Peranto de IPE. Artikoloj en S-ulo, HDE, Ĉina E-isto k.a. Multaj artikoloj trad. el E en usonaj, francaj, germanaj, belgaj, sovetaj, ĉinaj kaj hungaraj gazetoj.

Usui Syuiti, japano, ĵurnalisto de tagĵurnalo «Yomiuri». Aperigis en 1906 parolon de Kroita pri E en sia ĵur­nalo kaj vekis intereson de publiko. Kunfond. de JEA, 1906 — (Kuw.)

UŜE (mallongigo de la nomo: Unuiĝintaj ŝtatoj de Eŭropo). Paralele kun la Paneŭropa-movado (v.) estiĝis kaj evoluiĝis (longtempe ne publike) la U E-ideo kaj fariĝis la UŜE–programo. La ĉefdiferencoj inter la Paneŭropa- kaj USE-programo estas: a) La estonta mondpotenco dividiĝas — laŭ la Paneŭropa programo — je 5 partoj (USA, Britujo, Paneŭropo, Japanujo, USSR), dume tiu laŭ la UŜE-programo dividiĝas nur je 2 partoj: je la okcidenta hemisfero, gvidata jam nun de USA, kaj je la orienta hemisfero, gvidota de UŜE; b) al UŜE devos aparteni — laŭ diversaj geopolitikaj kaj sociaj kaŭzoj — ankaŭ Britujo kaj Rusujo; c) la Paneŭropa-movado, kiel oficialan lingvon por la Paneŭropa-Unio, proponas la anglan, dume laŭ la UŜE-programo E estas destinita fariĝi la oficiala helplingvo en UŜE. Por forte kaj daŭre kunligi la eŭropajn ŝtatojn, la UŜE-programo proponas komunajn armeon, dogan- kaj eksterpolitikon kaj unuecan valuton. Taktiko: tondi por tuta Eŭropo ekonomipolitikan organizaĵon (UŜE-partion), kiu havas la taskon parlamentsisteme realigi la UŜE-programon. Laŭ la gvidantoj de UŜE la E-istoj estas destinataj fariĝi la iniciatoroj kaj la ekigantoj de la UE-movado. Organo: UŜE­EĤO, Eldonejo: «Libro», Timiŝoara I., Rumanujo. Fakliteraturo: Joset Zauner: «Der Weg zur Europa-Partei (Der Ausweg UŜE)», (La vojo al la Eŭropo-Partio, La elvojo UŜE); la sama: L’ Eŭropanismo.»