Viktorov-Ĉeĥoviĉ Demetrio, ruso, pedagogo, E lektoro. Nask. 17 majo 1888. E-isto de 1925. Gvidis multajn E-rondetojn kaj kursojn. Vasta prop. laboro, ekspozicioj per materialo el 43 landoj. En 1932 organizis «Naĝantan Teatron», uzintan E-n. La teatro veturis sur speciala vaporŝipo laŭ Dnepro kaj aliaj riveroj de Ukrainio kaj Blankrusujo kaj donis spektaklojn en la libera aero. Programo: teatraj verketoj kaj apartaj numeraj dediĉitaj al la int. ideo. Antaŭ la prezentadoj la fondinto faris prop. paroladojn pri E.
Vila Francisko, hispano, fervojisto. Nask. 29 sept. 1894 en Barcelona. Verkis en hispana kaj kataluna lingvoj teatraĵojn, poemojn ktp. Fond. E «juneco» en B. Dir. de Verda Stelo. Prop. laboro per artikoloj, radio, organizado de E-aj festoj. Gvidis multajn kursojn. Trad. al E poemojn; kelkaj originalaj poemoj.
Villanueva Antonio Lopez, hispano, instr. en pensio. Nask. en 1857 en Molina del Segura. E-isto de 1902, dank’ al la amikeco kun Codorniu, ankaŭ loĝanta en Murcia. Verkis diversajn gramatikojn kaj vortarojn (la unuan en 1902), precipe kunlabore kun Inglada. Kunlaboris al «Tra la Mondo», «La Revuo», «Juna E-isto», L. K
Villareal Frederiko, peruano, d-ro, prof. de astronomio ĉe la Fakultato Scienca en Lima, redaktoro. Estis pioniro de E en Peruo kaj en Sudameriko ĝenerale. Altirita al E per artikoloj de Méray (Francujo) li tuj (1901) fariĝis adepto de E. Verkis du lernolibrojn por hispanoj (1901, 1902), eldonis hispanlingvan tradukon de la «Ekzercaro». 16 jun. 1903fondis ES-n en Peruo kaj komencis eldonadi E-H-lingvan gazeton «Antaŭen E-istoj»: Multaj artikoloj. — Ŝ.
Vink Jan Hendrik, nederlandano, kontoristo. Nask. 9 okt. 1897 en Enschede. Kelkajn jarojn sekr. de la haga sekcio de LEEN. Prez. de LEEN. Eldonis la libreton «E-a Kantokolekto» kaj trad. kelkajn el la kantoj. Eld. il. poŝtkartojn «La Holanda Muelilo» kun E-a teksto. Artikoloj en HDE, ktp.
Vinzent Andrew Snider, usonano, advokato, bankisto. E-isto de 1913. Kas. de UK en San Francisco 1915. Dumviva membro de UEA. UEA-del. de 1919 kaj ĉefdel. de 1921. Prez. de EA de California. Artikolo pri «La Antikva Maja Civilizacio de Centra Ameriko» en „E“, 1925, okt.
Virinaj nomoj. Laŭ K. Kalocsay (1. Lingvo Stilo Formo, p: 81–83) «la virinaj nomoj apartenas al tiu ĝena flanko de la lingvo, kiu ne estas kontentige solvebla per la propraj reguloj kaj sufiksoj de la lingvo.» Kaŭzas malfacilojn precipe la fakto, ke multaj virina nomoj havas konforman virnomon. Meazzini proponas la sufikson «io»: Emilo — Emilio, sed ĉe multaj nomoj tio ne donas kontentigan solvon. (Julio, Paŭlio). Ĉe Z estas legeblaj: Johanino, Ludovikino, do estas uzata la sufikso «in». Sed tiel fariĝus tiaj nomoj: Antoniino, Mariino. Sed jam Z uzis la vorton Marta kaj laŭ tio Kalocsay proponas, ke ĉiu virina nomo finiĝu je «a»: Julia, Paŭla, Roza ktp. Kaj por esti laŭfundamenta, Kalocsay insistas tieclass="underline" «Ĉiu virina nomo estas rigardata, kiel adjektivo, rilatanta al la (ellasita) vorto «ino». Tiu ĉi propono ankoraŭ ne estas oficiale akcptita.
Noto de M.C. Butler. La fatala kontraŭaĵo estas, ke oni ne povas adjektivigi la nomojn kun —a. Ĉu la Johanaa mano?!
Vivo de Jesuo. De E. Renan, el la franca trad. E. Gasse. 1907, 182 p. La supersignoj anstataŭigitaj per h. «Bona, fidela traduko de famega verko!» (Th. C., L.I. 1907, p: 569.)
Vivo de S. Francisko el Assissi. Biografio de la fama katolika sanktulo, originale de Carolfi, 1923, 64 p. «Klara, bonstila, kaj eĉ ofte poezia». (P, „E“, 1924, p: 10.)
Vivo de Zamenhof. De Privat. 1920, 18 p., dua eld. 1923, 109 p. Titoloj de la ĉapitroj: La gentoj en Litva lando; Infano en Balistok; Gimnaziano en Varsovio; Studentaj jaroj; Doktoro E. Idealista profeto; Homarano; Kongresaj paroladoj ; Lingvisto; Verkisto; Etika pensulo; Homo ĉe morto. «La Majstro, jam mortinta, kun spirito vivanta estas inter ni kaj por funde koni ĉi-tiun animon, la plej homan en la lasta jarcento, la disĉiplo fidela prezentas ĝin al ni per majstra elokventeco en sia verko.» (Jobo, L M 1922, p: 20). Aperis en angla (1931) kaj nederlanda (1934) tradukoj.
Voĉdono en 1894. v. Reformprojekto de Z. en 1894.
Vogt (fogt) Anton, germano, d-ro, bankisto. Nask. 13 jun. 1882 en Aschhausen. Volapükisto, 1897. E-isto de 1903; ano de la EG Berlin, 1907. Prop. parolado en Norda Bavarujo 1909; grupfondoj en Würzburg kaj Schweinfurt. Ano de EG Bamberg, 1912. Ano de EG Augsburg, 1917. Reorganizo de la Bavara E Ligo. Ano de EG Stuffgart 1920. Fariĝis estrarano de GEA. Reprezentis germanajn komercajn ĉambrojn dum la E–konferencoj en Venezia kaj Paris. Partoprenis multajn UK-jn. Unu el la gvidantoj de la reorganiza laboro: plano por la unuecigo 1928, poste longa batalo, prez. de la unuecigaj pritraktadoj kun fina sukceso, 1933. Verkis multajn artikolojn, prelegis dum la Someraj Universitatoj en Danzig kaj Köln pri ekonomiaj problemoj.
Vojaĝo en Faremidon. Du ŝipoj. Du noveloj de Karinthy, el la hungara had. Totsche. 1934, 83 p. La «Vojaĝo» estas kvazaŭ daŭrigo de la romano Gulliver de Swift. Bona traduko.
Vojaĝoj kaj Aventuroj de Sinjoro Longkrurulo. Rime verkita de Uitterdijk. 1927, 80 p. (152 bildoj kaj 162 strofoj.) «Bonega infanalbumo, kiu elvekos laŭtan ridadon ankaŭ ĉe serioza maturulo.» (G.S., „E“, 1927, p: 162).
Volapük. De 1881 ĝis 1889 tiu ĉi lingvosistemo konstruita de prelato Schleyer, havis tiajn sukcesojn, kiuj okulvideble montris, ke artefarita lingvo estas tute bone uzebla ĉe la int. rilatoj. 300 societoj, pli ol 1000 diplomitaj instruistoj, pli ol 300 lerniloj kaj libroj, 25 gazetoj en tiu lingvo — tiaj estis la atingoj de V. Sed dum 2–3 postsekvintaj jaroj, la V.-movado komencis rapide malkreski kaj baldaŭ tute ĉesis. La pereon influis certe la formale-strukturaj mankoj de V., sed ankoraŭ pli gravan rolon en la disfalo ludis la motivoj socie-organizaj. V. estis finkonstruita de unu homo, arbitre elektinta por sia lingvo radikojn kaj gramatikajn regulojn, ne liginta sin tiurilate per internacie jam ekzistantaj normoj. Rezulte, aperis lingva vermiĉelo, en kiu sub la formo «Bodugän» estis ne eble diveni Portugalujon; sub la formo «plim» la int. vorton komplimento. La arbitreco de la V-konstruo antaŭdifinis ĝian nepran dependon por ĉiam de la subjektiva bontrovo de la aŭtoro. Tiamaniere povis disvolviĝi nur laŭ tiu direkto kaj nur en tiuj kadroj, kiuj ŝajnis akcepteblaj por la bontrovo de Schleyr. Tio bremsis la normalan evoluon de la lingvo, eliminis — malgraŭ la struktura simileco al la naturaj lingvoj — la eblon libere evolui kaj pliriĉiĝi. Ankoraŭ kreskis la neebleco de normala lingvo-evoluo pro la personaj opinioj kaj organiza politiko de Schleyer. Li konsideris V-on «sia lingvo», «sia» propraĵo. Li malakceptis ĉiun penson, ke iu ajn (ĉu persono, ĉu kolektivo) povu direkti la evoluon de «lia» lingvo. La prezidantoj de la volapükistaj societoj estis devige konfirmataj de Schleyer. Okazis, ke unuanime elektitaj gvidantoj de regionaj kaj naciaj volapükistaj societoj ne estis konfirmataj kaj ricevis senapelacian rifuzon de Schleyer. La ĉefaj kontinentoj de volapükistoj ne povas akcepti tiajn despotajn organizformojn. La movado por la monda lingvo postulis demokratiecon. Tiam dum 1888–89 okazis demokrata revolucio, direktita kontraŭ la tirana reĝimo de Schleyer. La tria int. kongreso de V. en 1889 en Parizo, dum kiu ĉiuj raportoj kaj diskutoj okazis nur en V., kategorie malakceptis la pretendojn de Schleyer pri aŭtokrata direktado de la movado kaj lingvo kaj elektis Akademion, kiu devis direkti dum la estonto la pluan evoluon de V. Schleyer restis sola kun malgranda grupo da adeptoj de sia reĝimo, la Sehleyer-a lingvo haltis en sia progreso v. Idiom-Neutral.