Vondroušek Josef, ĉeĥo, bankoficisto en Brno. Nask. 1 dec. 1904 en B. E-isto de 1922. Daŭre funkciulo de la EK, UEA-del., ĈAE-komitatano. 4 jarojn red. E-rubrikon en ĉeĥlingvaj gazetoj «Ruch» kaj «Nový Lid».
Vörös Cyrill, hungaro, d-ro prof. en pens. nun unu el la gvidantoj de la hungara piarista ordeno. Publikis en 1910–12 tri originalajn matematikajn verkojn en E. De aŭtuno 1934 li loĝas en Sátoraljaujhely.
Vortaro de Esperanto. De Kabe, 1910, tria eld. 1925, 175 p. Aperis 8500 ekzempleroj. «Bein nur celis doni la tute bonajn fidindajn vortojn, kiujn sentime la E-istoj povos uzi. Ĝi certe fariĝos la ĉefa fonto, el kiu la naciaj vortaristoj ĉerpos, kaj kiu tre utilos por uniformigi la diversajn vortarojn de nia lingvo». (C. Bourlet, La Revuo. 1910, p: 537.)
Vortfarado. La bazo de la E-a VF estas:
1. La Zamenhofa eldiro: «La gramatikaj finiĝoj (kaj sufiksoj) estas rigardataj ankaŭ kiel memstaraj vortoj
2. La principo de Neceso kaj Sufiĉo (de Saussure). (v. tie.)
3. La Saussure-a konstato: ĉiu vorto kaj sufikso (krom la senkarakteraj) havas difinitan radik-karakteron (substantivan adjektivan aŭ verban) fiksitan en la Fundamenta Vortaro. Krome la vortoj havas vortkarakteron gramatikan, dependan de la finaĵo (o aŭ a aŭ i), kiun ili havas. Se la radik-karaktero kaj finaĵ-karaktero samas (samelementa vorto), la finaĵo estas pleonasma. En la mala okazo malsamelementaj vortoj, la finaĵo havas la funkcion de memstara vorto. Homo, sana, skribi estas samelementaj; homa, sani, skribo estas malsamelementaj vortoj. La vortkarakteron de samelementaj vortoj ni povas ŝanĝi per simpla finaĵŝanĝo, ĉar la radiko kunportas en la novan vorton sian sencon donitan per la radikkaraktero (homa signifas hom-rilata, homapartena, aŭ hom-kvalita, do en ĝi sinteziĝas la senco de la substantiva radiko hom kaj de la adjektiva finaĵo a; marteli estas martel-agi, do en ĝi al la senco de la subst. radiko martel gluiĝas la senco de la verba finaĵo i. Sed se ni pluformas vorton malsamelementan, kaj volas en ĝi konservi ankaŭ la sencon de la fremdkaraktera finaĵo, ni devas la finaĵon anstataŭigi per elemento samsignifa al la finaĵo. Al a (kvalita) samsignifas ec, al i samsignifas ad. Do, dum el la samelementa (adjektiva) preciza ni ricevas precizo (kvalito) per simpla finaĵŝanĝo el la malsamelementa (substantiv-adjektiva) homa ni devas formi la vorton homeco (kvalito), anstataŭigante la elfalintan a-finaĵon per la sufikso ec. Same, dum el la samelementa (verba) bati ni ricevas bato (ago) per simpla finaĵ-ŝango, el la malsamelementa (substantiv-verba) marteli ni devas fari la vorton martelado (ago), anstataŭigante la elfalintan i–finaĵon per la sufikso ad, sen kiu ni revenus al la vorto martelo (ilo). La E-a VF do konsistas simple el la sintezo de la elementoj necesaj kaj sufiĉaj por doni la deziratan sencon al la vorto. Sekve la E-a VF estas simpla vortkunmeto. v. Vortkunmeto, Verbigo senpera, Kategoriosufiksoj.
La kontraŭuloj de la sistemo postulas la senkarakterecon de la radikoj. Sed tio estas kontraŭ la Fundamento, kiu klare fiksas la radikkarakterojn (broso: ilo; kombo: ago aŭ ag- rezulto). Oni kontraŭmetis, ke la radiko tajlor funkcias jen substantive (tajloro), jen verbe (tajlori). Sed ĉi tiu kontraŭdiro estas facile refutska. En tajlori ne la radiko funkcias verbe, sed la finaĵo i. Se ne estus tiel, tajloro povus signifi jen personon, jen agon. Kaj evidente ĝi neniam havas la lastan signifon, kiun oni signas per tajlorado (anstataŭigante la elfalintan i-finaĵon per la ag-signifa sufikso ad).
La supra sistemo estas parte akceptita de la Akademio (punktoj 1 kaj 2), parte ankoraŭ ne (punkto 3). Cetere tio ŝajnas mallogika, ĉar sen la gramatika karakterfikso de la radikoj la principo de Neceso kaj Sufiĉo havas nenian sencon.
Literaturo. Kolowrat: «Pri la derivo en Ido kaj E», 1909; «Oficiala Gazeto Esperantista», apr. 1911, dec. 1912; Fruictier: «Esperanta Vortfarado laŭ la Fundamento», 1914; Devjatnin: «Esperanta afiksaro», 1913; René de Saussure: «Fundamentaj Reguloj de la Vortteorio en E», 1915; «La Vortstrukturo en E», 1916; E.E. Ĉefeĉ: «La Elementoj kaj la Vort. farado», 1911; Panel. «Studo pri la Vortfarado de E», 1912; Wizster: «La tri Fundamentaj Reguladoj» (HDE, 1922) ; Wüster: «Oficiala Radikaro, enkonduko kaj notoj», 1923; Paul Nylén: «Sonoj kaj Vorto de E», 1930; Kalocsay: «Lingvo, Stilo, Formo», 1931. KALOCSAY.
Vortform-riĉeco. Morfologia sistemo de esperanto faciligas esprimon de la plej delikataj senc-nuancoj. Ekz. de radiko bov oni povas derivi bovo, virbovo, bovino, bovido, virbovido, bovidino, bovaro, bovejo, bovisto, bovaĵo, bovidaĵo, ktp. En angla lingvo oni devas uzi tute diversradikajn vortojn ox, bull, cow, calf, steer, heifa, herd (of cattle) byre, herdsman, beef, veal, bovine, ktp.
Oni prave asertas, ke en ĉiu lingvo plej riĉe estas evoluintaj tiuj fakoj, kiuj estas plej proksimaj al ordinara ĉiutaga mastrumado kaj ekonomio de la popolo uzanta tiun lingvon.
Tiel ekzemple en somala lingvo estas tre vaste ellaborita terminaro rilate la kamelon — ĉefan mastriumobjekton de somali-popolo.
S. Marin en artikolo «Mortpezo kaj efikeco» citas tutan serion da tiusencaj somali-vortoj, kiuj trovas nur 2–3 respondecajn vortojn en la riĉaj franca kaj angla lingvoj.
En E ekzistas tamen ĉiuj necesaj leksikologiaj kaj gramatikaj rimedoj por esprimi ĉiujn ĉi ideojn — ĝis tiom subtilajn, kiel virkamelido, kamelidineto, fruktigokamelo, buĉokamelino, kamelareto, ktp.
Do tiu eco de E montras, ke ĝi pli ol iu natura lingvo kontentigas la int. bezonojn laŭ sia esprimpovo, ke ĝi povas kontentigi tiurilate bezonojn de kiu ajn nacia lingvo.
Novaj vortoj povas esti derivataj kaj uzataj laŭ bezono; kaj samtempe la ĝenerala vortaro de E ne fariĝas pro tio tro ampleksa, ĉar novaj vortoj estas kreataj el la kombinoj de vortoj-radikoj simplaj, elementaj.
DREZEN, Skizoj, p: 33–35.
Vortkunmeto en E. En vortkunmetoj la ĉefa vorto staras en la fino (ĉefelemento); ĝi difinas la sencon de la vorto, kiun la antaŭe staranta elemento (flankelemento) nur klarigas, nuancigas. La ĉefelemento (ĈE) difinas ankaŭ la gramatikan vortkarakteron de la flankelemento (FE).
1. Substantiva ĈE substantivigas sian FE-on. Do: skribmaŝino estas skribomaŝino: maŝino de skribo (analizo de rilato: R); orĉeno estas: oro-ĉeno ĉeno el oro (analizo laŭ materialo: M); membroaboanto estas membro abonanto (analizo epiteta: E). Se la FE ne estas substantiva radike, ĝi substantiviĝas laŭ vortsenco: varmenergio: varmo-energio; belkulto: belokulto, voluptamo voluptoamo (amo de volupto). Do vortoj kiaj belknabino, bluokulo, ktp., ĉe kiuj la FE estus adjektiva, estas kontraŭaj al la spirito de la E-a vortkunmeto.
Tamen ekzistas kelkaj tiaj vortoj: sovaĝbesto, dikfingro, junedzo, etburĝo, ĝentilhomo. Ĉi tiuj parte imitas nacilingvajn formojn kaj estas kvazaŭ memstaraj radikvortoj, parte estiĝas per la refiksiĝo de kelkaj adjektivradikoj sovaĝ’, et’, jun’, nov’, sol’ ktp.); ili estas lernendaj aparte.