Ĉe la korelativoj ni povas konstati unuavice la grandan malpliiĝon de la vorteto ia (ĉe Z: 4.2%, ĉe Baghy 0.9%); tio montras, ke la lingvo pli kaj pli liberigas sin de la naci-kutima surogato de la nedifina artikolo. Maloftiĝas tial kaj kial; anstataŭ ili plioftiĝas pro tio kaj pro kio; ties kaŭzo estas certe la pli drasta esprimpovo de la lastaj.
Ĉe la afiksoj oni povas konstati la malpliiĝon de la sufikso MAL (ĉe Z 8.2%, ĉe Baghy 6.9%, ĉe Privat 4.7%.). Tio montras, ke la «mal-malamikoj» rajte povas aludi al lingva tendenco. La venkon de la principo «sufiĉo kaj neceso» pruvas la maloftiĝo de la sufikso ECO kaj precipe de ADO (ĉe Z: 9.3, ĉe Baghy 5%). Tre interese estas, ke plioftiĝas la uzo de la prefikse aplikataj prepozicioj (ekz. postrigardi anstataŭ rigardi post); tio do estas evidenta tendenco en la lingvo.
Inter la prepozicioj precipe okulfrapa estas la malpliiĝo de la prepozicio MALGRAŬ. Tio ne estas ĝojinda, ĉar SPITE DE, uzata anstataŭ ĝi, havas nuancdiferencon, kies perdiĝo estus malriĉiĝo por la lingvo. Tie ĉi do la statistiko avertas nin, ke ni gardu la lingvon kontraŭ tia perdo.
Kvankam ne apartenas al la temo de lingvo-evoluo, tamen estas interesa ankaŭ la konkludo, kiun la supraj statistikoj ebligas pri la temosfero, ideologio, stilo de la verkistoj. Ekzemple, ĉe la verkistoj batalantaj por ideo videble plioftas la prepozicio POR kaj la multaj aludoj kaj paraleligoj plioftigas la prepozicion PRI, dum ĉe la simple priskribaj verkoj ili maloftas (POR: ĉe Lanti 11.1%; ĉe Scherer 8% ; PRI ĉe Lanti 8.4%; ĉe Scherer 3%). Ni povas konstati, ke ĉe multaj verkistoj tiu aŭ alia prepozicio preskaŭ tute mankas, dum ĉe la edukfaka Šupichová ĉiu estas trovebla bonproporcie.
Estas bedaŭrinde, ke la supra statistiko de s-ro Stancliff ne enhavas sufiks-ciferojn pri pli multaj verkistoj; tre okulfrapa estus la granda ofteco de la sufikso EGA en la verkoj de Forge kaj Scherer.
Ankoraŭ multajn konkludojn oni povas ellegi el la supraj tabeloj, sed tio ja ne estas farebla inter la kadroj de Enciklopedia artikolo. Ni volis montri nur la vojon. La legantoj havas la gvidfadenon, laŭ kiu oni povas profundiĝi en la multedirajn rubrikojn, kiuj unuavide eble por multaj ŝajnis nur sensignifa ciferamaso.
Vortoj de Kamarado E. Lanti, kun antaŭparolo de L. Banmer. SAT, 1931, 191 p. Kolekto de artikoloj aperintaj ĉefe en «Sennaciulo». Titoloj de la ĉapitroj: Mondlingvo, Organizado, Edukado, Sennaciismo, Pacismo, Priskriboj, Polemiko.
Vortludoj aŭ kalemburoj (laŭdire laŭ la nomo de la franca apotekisto Calembourg, kiu vivis komence de la 18-a jarcento) en E tute nova, antaŭ la milito 1914 preskaŭ nekonata speco de spritaĵoj. Dum la spritaĵoj ĝenerale konsistas en trovado de similecoj inter malsamaj objektoj, la vortludoj serĉas malsamajn signifojn inter sam- aŭ similsonaj vortoj kaj frazoj. Jen kial vortludoj estis longe malkonataj en E, kiu fieras pri sia matematika precizeco kaj logika konstruo, ecoj, kiuj kontraŭas dusencecon.
Z mem zorge evitis miskomprenojn, kiuj povus veni pri vortoj, kiaj vipero (vip-ero), cigareto (cigar-eto), k.s. kaj anstataŭe uzis en U.V. vipuro, cigaredo, k.s.
Tiel do okazis, ke jam la U.V. entenas tiajn vortludojn, kiaj estas ekz. aĉeti: aĉ-et-i, domaĉeto: domaĉ-et-o; aerolito: aero-lito; agordi: ag–ordi, ktp.
Sekve eĉ en la. U.V. oni trovas amason da radikoj, kiuj povas servi kiel materialo por vortludoj, kaj tiu amaso plimultiĝas, kompreneble, en la pli postaj aldonoj al la U V., ne plu tiel atente farataj vidpunkte al la principo de logiko kaj nekonfuzebleco, kiel faris aŭk — ĝustadire — celis fari Z.
Tiel ni posedas amfiteatron: am-fi–teatron, aŭtografon: aŭto-grafon, akcidentojn: akci-dentojn, arbaleston: arb-al-eston, ktp.
Ne finiĝas ĉi tie la eblaĵoj de E. La senfina afiksebleco de E senmezure plialtigas la nombron de vortludeblaj esprimoj. Ekz. lekanto: lek–anto, kaprido: kap-rido, montrilo: mon-trilo, ventregulo: kiu povas esti aŭ ventr-egulo aŭ vent-regulo ktp.
Estas konkludeble, ke E posedas grandegan riĉaĵon da kalemburoj kaŝitan en sia vorttrezoro, malgraŭ la ŝajna matematika rigideco. Tial la E-aj vortludoj povas esti rigardataj kiel grava semo por kreskigi la E-an humoron.
Ekzemplojn de vortludoj donis d-ro Dreher en «Amuzaro», kie ni trovas jenan «anonctabulon»: Al la apartamento parte apartenas aparta port–aparato (lifto). La plej famaj vortludoj en E estas tiuj de Verdkata Testamento de R. Schwartz.
(v. Humoro.) — L. DREHER.
Noto de M.C. Butler. La plej elstara literaturaĵo vortluda estas la verko de Inglada «Edziĝo malaranĝita», kies 44 paĝoj estas efektiva amaso da vortludoj. — Oni tre multe vortludis en E antaŭ 1914 kaj mi memoras oftajn vortludojn de la tempo de la Bulonja Kongreso.
Vortoj de Macue Sasaki. Kompilis «Klara Rondo». 1934, 125 p. Kolekto de originalaj kaj trad. artikoloj de M.S. (v.) Respeguliĝas nobla, larĝvida animo, kiu estis malfermita por la suferoj, kiujn kaŭzas mizero, militarismo, virina sklaveco kaj aliaj malbonoj.
Vorto de Profesoro Th. Cart. Dediĉitaj de S. Orenkamp kaj R. Lajarte 1927, 140 p. 44 interesaj, zorge elektitaj artikoloj (precipe el L.I.) de la estinta prez. de la Akademio, el kiuj la «nov-generacianoj» povas ekscii, «laŭ kiaj principoj E sukcesis eviti — kaj ankaŭ evitos, — la danĝerojn de deflankiĝo kaj de eventuala morto». (El la Enkonduko.)
Vortordo. En E la vortordo estas libera; la deviga akuzativo kaj la nombra konformiĝo de substantivo kun adjektivo permesas grandan elastecon en la frazformado. Tamen en bona E-a stilo troviĝas certaj limigoj de ĉi tiu libereco.
La ĉefa regulo estas, ke laŭeble ĉiuj frazeroj kunapartenaj staru unu apud la alia. Tiel ekzemple, la predikato sekvu post la subjekto, ilin apartigu maksimume adverbo. Precipe grava estas tio, se la subjekto estas persona pronomo. En prozo la persona pronomo staru ĉiam antaŭ la verbo, ankaŭ en la ordona modo. La subjekto-predikatan komplekson, kiel tuton, kompreneble oni povas tien–reen ŝovi en la frazo.
La vortetoj ankaŭ, nur kaj ne staru ĉiam antaŭ tiu vorto, al kiu ili rilatas.
Se adjektivo havas komplementon, la plej uzata kaj klara sinsekvo estas: substantivo, adjektivo, suplemento. Ekz.: «La laboro postulanta grandan penon». Tamen, plurfoje, precipe de rusoj, sed ankaŭ de Z, estas uzata ankaŭ la sinsekvo: adjektivo, komplemento, substantivo. Se la suplemento estas mallonga, unuvorta, ankaŭ ĉi tiu sinsekvo estas tute bona, precipe, se oni volas plie akcenti la adjektivon ol la substantivon. Ekz. «La plenplena de homoj ĉambro».
En frazoj, kiuj montras post rekta parolo la parolanton, la predikato antaŭas la subjekton, escepte se la subjekto estas persona pronomo. Do: «Venu», diris Johano. Sed: «Venu», li diris.
En ĉefprop-oj la lasta vorto estu tiu, al kiu la rilata pronomo de l’ dependa frazo rilatas.
La personaj pronomoj akuzativaj (min, vin, lin, ŝin) laŭeble ne staru ĉe la fino de l’ frazo, ĉar tiamaniere, kiel Z. rimarkigis, ili ricevas troan akcenton; krome estas malagrable, ke ofte sinsekvaj pluraj frazoj rimas inter si. Ĉi tiujn vortetojn do oni kaŝu en la frazo, plej oportune estas ilin loki antaŭ la verbo.
v. Sintakso. — KALOCSAY.
Noto de M.C. Butler. «Johano diris» kaj «diris li» ŝajnas al mi egale bonaj.