Выбрать главу

W

Waart Gerarda de, nederlandanino, instr. Nask. 25 jun. 1887 en Dordrecht. E-isto de 1925. Propagandis E-n en Portugalujo en 1929 per diversaj paroladoj. En 1929, aŭtune, ŝi gvidis kurson por la Popoluniversitato en Hilversum, kaj post la kurso fondis Sekcion de LEEN. Poste gvidis kursojn por komerclernejo, klerigadkursoj, organizitaj de la urbo ktp. Propagandis ankaŭ en la ĉirkaŭaĵo de H., kaj fondis du aliajn sekciojn de LEEN.

Wackrill (ŭaltril) Alfred Edward, anglo, inĝeniero. Nask. 11 febr.1862, mortis 16 aŭg. 1924 en London. Laboris super konstruo de Tay-ponto, en Skotlando. Ĉeftermezuristo en Cej­lono. Pioniro de E en Britujo. Kelkajn jarojn redaktis «The British E–ist». Akademiano. Verkoj: «Korkordanco al la Ekzercaro»; «Venecia Komercisto»; «Ok Noveloj» (Arnold Bennett), angla traduko de «Esenco kaj Estonteco»; granda manuskripta konkordanco: «Z-a Trezorejo» (en la Biblioteko de BEA); kaj multe da unuaranga laboro literatura, pedagogia, recenza. Revizia redaktisto de la traduko de la «Nova Testamento».

Wadham (ŭodm) Frederick Edward, anglo, bankoficisto. Nask. 2 marto 1902 en Battersea, London. Instr. de E oficiale difinita de la Londona Kleriga Aŭtoritato, instruis en vesperaj lernejoj de 1923. Londona EK: sekr. 1926, vicprez. 1927, prez. 1929–33, dir. de instruado 1933. BEA: Konsilanto kaj membro de ekzekutiva komitato 1924–26 kaj denove de 1934; agado ĉe diversaj komitatoj, komisiano por la licenciata ekzameno de 1932. UEA-del. de 1923, brita ĉefdel. de 1933. Helpred. de «Int. Language» 1924–26. Trad. «Riĉa kaj sen mono» de E.P. Oppenheim, L.K. de 1932.

Wahl (val) Edgar Alexei Robert, von, balt-germano, instruisto de matematiko kaj fiziko en supera reallernejo, nun pensionita; antaŭe oficiro de la rusa milita maristaro. Nask. 11 aŭg. 1867 en Bogopol, loĝas en Tailimi, kie li estis komunuma delegito, 1911–17. Estis pioniro de E, kunfondinto de la unua ES en Rusujo, «Espero» en Petrograd. Verkis E-hispanan vortareton en 1889, laŭ la unua malgranda rusa de Z. Trad. el la rusa: «Princino Mary», rakonto de Lermontov, 1896. Kunlaboris al «La E-isto». Post la voĉdonado pri la ŝanĝoj en E, 1894, li forlasis la E­movadon kaj publikigis en 1922 la int. lingvon Occidental (v.) kaj la revuon Kosmoglott.

Waldenberg Aleksandro, polo, d-ro. La plej unua E-isto en la tuta mondo, laŭ atesto de Z («Universo», 1910/11, II. volumo). 5 dec 1878 kiel gimnazia kolego de Z li ĉeestis la feston de naskiĝo de «Lingwe Uniwersala», do li estas la unua «pra-e-isto».

Wallon (valon) Karl, germano, komercisto (oficejinstalaĵo). Nask. 25 jan. 1873 en Plesz (Silezio), mortis 7 aŭg. 1932 en Dresden. E-isto de 1889. Fondis grupon en Braunschweig, 1906, multe laboris ankaŭ en Aschers­leben, Breslau, Frankfurt a. M. (artikolo, paroladoj, kursoj). Batalo kont­raŭ Ido, 1911. Alfaris al E la germanan unuecan stenografion («Rapido», 1927)

Walter Carl, germano, eldonanto de E-aj libroj. Nask. 26 okt. 1868 en Stuttgart. Verkis la spritajn «Gaja Lernolibro», «Gajaj Vesperoj», «Gajaj Horoj», ĉiujn tri en la lastaj jaroj.

Wanek (vanek) Karl, aŭstro-germano, dir. de fabriko. Estis prez. de EG en Linz kaj de AEA. Multe klopodis por reunuigo de la E-movado en Aŭstrio.

Wanitsek (vaniĉek) Emil, germano, kasisto de la urba ŝparkaso en Bratislava. Nask. 2 sept. 1873 en B. (hungara nomo: Pozsony, germana: Pressburg.). Dum 1885–88 li estis volapükisto. E-isto de 1910. En 1911 li fondis grupon en B, kiun li gvidas ĝis nun. Li faris en B. pli ol 70 kursojn. En 1930 radio-kurso el B. Tradukis multajn poeziaĵojn kaj prozaĵojn. Ofte estis deklamata lia traduko «Ŝiprompiĝo» de Fr. Coppé.

Warden (ŭordn) John Mabon, skoto, aktuaro (asekura matematikisto). Nask. 8 okt. 1856 en Edinburgh, mortis 7 marto 1933 en E. Dum kvindek jaroj (1. 1. 1874 ĝis 31. 12 1923) en unu vivasekura societo (Scottish Equitable). «Felow» de la Fakultato de Aktuaroj; ĉiam interesata pri matematikistaj problemoj, stenografio (kolektis ĉirkaŭ 5,000 librojn pri ĝi), kaj genealogia serĉado. En 1903 lernis E-n; de 1905 instruis ĝin; multe propagandis kaj prilaboris ĝin. 1916–1922 prezidanto de BEA; de 1909 LK, de 1920 akademiano kaj vicprez., prez. de 1931. Servis en komitatoj de la antaŭa Centra Oficejo, kaj estis prez. de la Konstanta Kongresa Komitato. Ĉeestis ĉiujn UK de 1905, kun escepto de tiu de 1915 (San Francisko). Unu el verkintoj de «Edinburga Poŝvortaro E-a», (unua eldono 1915), dekkvara, reviziita kaj pligrandigita eldono 1931. Ĉefredaktoro por «La Sankta Biblio» 1926.

Waringhien (varengjen) Gaston, franco, licea profesoso, literatura recenzisto de radio Lille P.T.T. Nask. 29 jul. 1901 en Lille. Prop. delegito de la Norda Federacio de SFPE, sekr-a red. de Politika Sociala Revuo. Gvidis kursojn, sed konata precipe sur la literatura, gramatika kaj vortara kampoj, kunlaboras en la Bulteno de la «Ligue française des Amis de l’E». Kunlaboranto de L.M., kie li aperigis krom recenzoj kaj literaturaj studoj poemojn originalajn, kaj tradukitajn el Heine, Baudelaire, Hugo, Heredia, ktp. Liajn tradukojn, distingas brila formo, granda enhava fideleco, arta lingvo, perfekta transdono de sento kaj penso. En siaj pripoeziaj recenzoj, kiuj atestas pri larĝskala kaj delikata kulturo, lin pleje interesas stilaj kaj formaj problemoj. Multe li okupiĝis pri poeziaj demandoj, la rezultojn de siaj studoj li resumis en sia «Skizo de E-a metriko», aperinta en la libro «Parnasa Gvidlibro» (1932), kiun li verkis kune kun Kalocsay. Kelkaj liaj lingvaj studoj aperis en la Lingva kritiko de HDE. Granda laboro de li kuŝas en la Plena Vortaro de E, 1930. LK de 1926. — TOTSCHE

Warnier (varnje) Georges, franco, administranto de komercaj societoj. Nask. 5 okt. 1884 en Paris. Agema membro de Rotary-Klubo. E-iĝis en 1903 kaj de tiu momento ne ĉesis propagandi per ĉiuj rimedoj. En 1906 fondis la «Librejon de E». De 1906 ĝis 1913 gvidis multajn kursojn. Sekr. de la X-a Kongreso, Paris, 1914. Prez. de la Pariza grupo de 1924. Prezidis la Lokan Komitaton de la XXIV-a Kongreso, Paris, 1932, kaj tiun kongreson li sukcesigis malgraŭ gravegaj malfacilaĵoj. Malavare fondis kun Archdeacon la «Domon de l’ E», kiu subtenas ĉiujn praktikajn formojn de propagando en Francujo, kaj kies vicprez. li estas. Disvastigis E ĉe la Rotarianoj. Membro de la Konsilantaro de la Int. Cseh-Instituto de E; efike helpis al enkonduko de tiu ĉi instrumetodo en Francujo, kaj al ĝia sukceso. Unu el la plej agema francaj propagandistoj, precipe en komercistaj medioj. Krom artikoloj, li verkis kun Chavet: «E-Manuel», 1906 (55.000 venditaj ĝis 1932; «Dictionnaire français-EK», 1911; «Corrigé d’ E-Manuel», 1912.

Warszawa (elp. Varŝava, E-a nomo Varsovio), ĉefurbo de Polujo, sur ambaŭ bordoj de la rivero Wisla (Vistulo), 1.100.000 loĝantoj. En 1887 tie eliris «la unua broŝuro pri E», tie Z verkis ĉiujn siajn ellaboraĵojn E-ajn, tie li pasigis sian preskaŭ tutan vivon ekde sia 12-a jaro, tie en la hebrea tombejo troviĝas la tombo de Z. Ĉe strato Dzika, nuntempe nomata Zamenhofa sub n-ro 9, kie dum multaj jaroj loĝis kaj verkis Z, nun estas enmurigita tabulo honore je lia memoro. La lastajn jarojn de sia vivo Z pasigis en la loĝejo ĉe strato Królewska 41. Plenmerite W. estas nomata lulilo de E. Krom la Majstro en W. vivis kaj kreadis 1a unuaj pioniroj de E-movado kaj literaturo: Grabowski, Zakrzewski, Kabe, Leo Belmont, Wasniewski, ktp. Pilgrimoj al W., precipe al la tombo de Z, okazadas relative ofte, menciindaj ĉefe: 6 aŭg. 1927 post la UK en Dancigo kaj 9 aŭg. 1931 post la UK en Krakovo. (v. Dzika 9, Królewska 41, Monumento de Z, Polujo, kaj Z.) — E. WIESENFELD.

Washington. Ĉefurbo de Usono; 486.280 loĝantoj. — 6-a UK 15–20 aŭg. 1910; 357 kongresanoj el 20 landoj (60 anoj el Eŭropo). Provo de tutmonda organizo.

Wasniewski Jozefo, polo, ĵurnalisto. Nask. en 1859, mortis 19 febr. 1897. Unu el plej agemaj unuaj pioniroj de E, «Nia Apostolo en Polujo». (L.I. N-ro 3, 1897.) Liaj verkoj troviĝas en «La E-isto», «L.I.» kaj «Fundamenta Krestomatio». En 1896 lia originala novelo «En la Brikejo» estis premiita dum la unua E Lit. Konkurso de L.I. Li la unua komencis la tre gravajn vojaĝojn inter-E-istajn.