Выбрать главу

Watzinger (vacinger) Franz, aŭstro­germano, fakinstr. en Villach. Nask. 15 aŭg. 1898 en V. Propagandis en Kärnten. Aranĝas ĉiujare kursojn. Kunlaboris al HDE; „E“ kaj «La Socialisto».

Weder (veder) Theodor, usona civitano, laboristo en kemia industrio. Nask. 24 febr. 1900 en Gross-Sehönau, Germanujo. Eklernis E-n en publika lernejo. Dummilite kiel soldato en hospitalo renkontis E-istojn inter anglaj militkaptitoj. Tio ligis lin pli forte al E. De 1923 propagandas en New York. Eldonis 1930 «Ĉirkaŭ la globo», 1931, «Sennaciista Bulteno». Faris en 1931 vojaĝon tra diversaj landoj kaj parolis por lab. grupoj. Ekde sept. 1932 eldonas «The Workers’ E-Letter», por prop. inter laboristoj.

Weinhengst (vajnhengst) Johan, aŭstro-germano. Nask. 27 jun. 1904 en Kuffern. E-isto de 1920. Kunlaboris kun ALLE-estraro, kaj la loka grupo, gvidis kursojn. Estis sekr. de ISE. Verkis poemojn kaj rakontojn por la SAT-organoj 1928–32. De 1932 kunlaboris al «La Socialisto». En liaj poemoj la socialistaj pensoj estas vestitaj per poezia ĉarmo, en la rakontoj oni trovas bone pentritajn figurojn de la jungitaj sklavoj, kiuj ĝismorte tiras la jugon de la bienegoj kaj fabrikoj. En 1934 aperis de li la originala romano «Tur-Strato 4.» (v) — EMBA.

Weinstein (vajnŝtajn) Halina, polino, privata instr. Nask. 4 jan. 1902 en Varsovio. Gvidas eldonsekcion de Studenta EA, vicdel. de UEA. Gvidas Cseh-kursojn. Trad. kaj verkis originale poeziaĵojn kaj prozaĵojn publikigitajn en «P. E-isto», k.a.

Wendell (ŭendel) Lehman, usonano, dentisto. Nask. 2 jan. 1878 en Sycamore (Illinois). E-isto de 1907. Vicprez. de EANA, 1910; prez. EG de Tacoma (Washington), 1913; prez. de EG de Minneapollis kaj St. Paul (Minnesota), 1925; vicprez. de EANA, 1927. Instruis E-n en Univ. de Minnesota de 1926. Tradukis «Sub la Meznokta Suno»; «Sep Ridoj»; kaj «La Lasta Usonano».

Werber (verber) J., aŭstriano, d-ro. Mortis 15 jun. 1914 en Wien. E-isto de 1907. Fervora propagandisto, kiu subtenis la movadon ankaŭ per monoferoj. Speciale li subtenis «German–Aŭstria E-isto», kiun li ankaŭ administris. Prez. de Ligo de Germanlingvaj E-istoj en Aŭ., 1909.

Wermke Agnes, germanino, instr. Parolintino por E ĉe 1a radio-send­stacio en Königsberg de 1927, ĝis la detruo de la demokratio 1933. Verkis: «La konsonant-kombinoj de E kaj la demando de l’ silabo-disigo».

Werner (verner) Ernst, aŭstro-germano, ŝtata oficisto en Wien. Nask. 1 dec. 1902 en Xi. Studis multajn stenografiajn sistemojn kaj mem verkis (sed ne publikigis) E-stenografion. Aktiva E-isto de 1925. Estrarano de AEA. En la lastaj jaroj gvidis kun Pfeffer E-seminarion en Viena E–Unio.

Westcott (ŭestkot) E. Martyn, d-ro. Mortis en 1907. Prez. de la grupo en Hastings. Trad. historiojn de H.G. Wells, kaj la «Kristnaska Sonorado» de Dickens, 1905.

Westen (vesten) Johannes, H. Th J., nederlandano, studento. Nask. 31 aŭg. 1907 en Groningen. Estrarano de la NKEL, konsulo de IKUE. Kunlaboris al «Espero Katolika», «Katolika Vivo» kaj «Brita Katoliko».

Westmancote (ŭestm‘nkot) William Frank, anglo, poŝta komizo. Nask. 30 jun. 1881 en Cheltenham. Regiona organizanto de Poŝtoficista Unio. Red. de loka poŝtista gazeto. E-isto de 1908. Restarigis E Societojn de Cheltenham kaj Bristol.

Wetekamp Wilhelm, germano, gimn. dir. en pensiono. Nask. 4 sept. 1859 en Lippstadt. E-isto de ĉ. 1905 sekve de artikolo de A.H. Fried en pacifista gazeto. Kunfond. de la EG en Berlin. Artikoloj kaj prelegoj. De 1931 prez. de la «E-lernejo» en Berlin.

Wharff (hŭarf) Fred Leslie, usonano, edukisto. Nask. 7 nov. 1867 en Bangor (Maine). Instruis modernajn lingvojn en Univ. de Calilornia kaj en diversaj lernejoj. Nun instr. de E-kurso ĉe la nomita Univ.

Wien. (Vieno). Ĉefurbo de Aŭstrujo; 1.866.000 loĝantoj. 16-a UK 6–14 aŭg 1924 kun 3 100 partoprenantoj el 40 landoj. Decidoj pri la kongresa regularo, lingva disciplino, rezolucio pri neŭtraleco. Poste: mult­jara batalado por pagi la gravan deficiton. — 5-a kongreso de SAT 11–15 aŭg. 1925 kun ĉ. 150 partoprenantoj el 7 landoj. Decido, ke SAT restos supertendenca. Malaprobo pri futurismaj lingvaj eksperimento. — Antaŭkongreso 7 jul. 2 aŭg. 1929 kun la plimulto de la partoprenantoj de la 21-a UK, kun parolado de la ŝtat­prezidanto Miklas okaze de la inaŭguro de la Int. E-Muzeo, fondita en 1928. — Int konferenco «E en la lernejon kaj praktikon,» 20–24 majo 1934.

Wierzchowski-Korczak (vjeĵĥoski–korĉak). Hieronimo, polo, juĝa senatano, membro de iama aŭstria parlamento. Nask. 20 jul. 1860 en Lwów. Antaŭe Volapükisto. Unu el la unuaj E-istoj en la mondo, kiu posedas leteron E-an de Z datumitan 28 okt. 1887. Varma propagandisto, prez. de la ES en Lwów. Verkis lernolibron kaj gvidis tre multajn kursojn.

Wiesenfeld (vizenfeld) Edvardo, (ps. iama Edvardo Lonkopolanski), dentkusacisto en Varsovio. Nask. 27 marto 1892 en V. E-isto de 1912. La eksplodo de l’ mondmilito trafis lin en Paris, kie li studis. 30 majo 1915 li akiris prof. diplomon de l’ Int. Instituto de E (Privat kaj Cart). Dum 5 monatoj li laboris en la oficejo de UEA kiel tradukisto. En 1916 sukcesis reveni al V. kaj finis siajn univ. studojn en 1918. De 1916 bona amiko de la familio Z. Li fondis la Polan Instituton de E, kiun poste la kongreso oficiale rekonis; li gvidis ĝin ĝis 1930. Funkciulo de multaj E-Societoj en Polujo, sekr. de la Loka Monumenta Komitato. De 1922 li partoprenis aktive ĉiujn aranĝojn de la E-istaro en V., ofte kiel ceremoniestro. En 1928–29–30 (15 dec.) parolis okaze de la naskotago de Z tra la radiostacio V. Al du UK-j (Vieno kaj Ĝenevo) estis sendata kiel reprezentanto de Konkordo (per la mono de la societo) Gvidis multajn kursojn. L.K. Dir. de ISO-SEK por Polujo. Li havis multege da referatoj, skribis multe da artikoloj, gvidis dum kelkaj jaroj E-Fakon en monata revuo «Przeglad Swiatowy», dum 1929–30–31 ankaŭ en la gazeto «Radjo». En sia profesia gazeto li gvidis konstantan E-rubrikon, (La Dentista Kroniko) kun E-a resumo de ĉiuj artikoloj. Ĉiuj E-aj bultenoj, kongresnumeroj kaj artikoloj aperintaj okaze de la Varsovia soleno estis verkitaj de W. Li publikigis artikolojn en „E“, „Pola E-isto“, ,HDE, „LM“, kaj en multaj aliaj gazetoj. Multfoje premiita de Katalunaj Floraj Ludoj. Originale verkis: „Galerio de Zamenhofoj“, 1925; „Vivo kaj verkoj de Felikso Zamenhof“, 1934; artikolojn pri elparolado kaj lernolibron laŭ Berlitz-a sistemo. Tradukoj: „La ĝardenisto“ de Tagore; „Himnoj“ de Wittlin; „Ter’ de neniu“ de Erenburg; „Venus kaj Sulamit“ de Perec; „La freneza Batland“ de Perec; „Noveloj“ de Baudelaire; „Paradoksoj“. Biografiisto de ĉiuj eminentaj polaj E-istoj. Ĉefkunlaboranto de la Enciklopedio. — G. KARCZAG.

Wight (ŭajt) George William, skoto, registara oficisto. Nask. 6 marto 1869 en Alloa. E-isto de 1908. Multe vojaĝis per E kaj donacis multajn kliŝojn al BEA-kolekto.

Wiig Harald, norvego, bankĉefo en Stavanger. Nask. 15 nov. 1891. en S. Lernis E-n en 1907. Kursoj kaj paroladoj en S. 1907–09. Reaktiviĝis 1931. Aranĝinto de sukcesaj Cseh-metodaj kursoj en S. 1932–33. Estrarano de la loka grupo 1933.

Wildebrand Wilhelm, germano, lab. E-isto en Berlin; proks. 38-jara. Unu el la gvidantoj de la opozicio kontraŭ SAT, post la Essena kongreso de GLEA (1930), ties prez. ĝis la likvidiĝo en 1933. Oratora talento. Multaj artikoloj en «Arbeiter E-ist.»

Wilhelm Tell. Kvinakta dramo de Schiller, el la germana trad. L.E. Meier. 1906, 148 p. Lerta traduko.