Выбрать главу

Willcock (ŭilkoks) Edmond William, anglo, apotekisto. Nask. 19 okt. 1880 en Portsmouth. Sekr. de Brita Sekcio de ISAE. Sekr. de Walhamstowa EG.

Williams Frederick James, brito, kuracisto en Samarai, Papuo. Nask. 12 an 1895 en Mornu Ponds, Aŭstralio, (Vict.). Kvar jarojn li laboris kiel medicina misiisto en la Novaj Hebridoj, Ĉinujo kaj en Papuo. Dudek jarojn li laboris por int. amikeco, paco kaj E. En 1928–29 prez. de ES en Sydney. Del. de UEA.

Winberg (vinberj) Carl, svedo kasisto. Nask. 15 majo 1864 en Foss. E-isto de 1905. Membro de UEA preskaŭ de ĝia fondo. Kursgvidanto. Mecenato de blindula E-movado.

Wingen (vingen) Wilhelm, germano, instr., stenografo de urba kaj provinca parlamentoj. Nask. 26 sept. 1895 en Köln. Militservo; poste kaptito en Anglujo ĝis 1920. Multe laboris en sten. movado; lerniloj; red. de sten. revuo. E-isto de 1924. De tiam kursestro de la EG Köln. Sekr. de REVELO, 1927–30, poste prez. Sekr. de LKK por 16-a Germana E­kongreso kaj la 25-a UK. Gvidis radiokurson ĉe okcidentgermana send­stacio. Verkis (kun Jung) du lernolibrojn, 1929, 1932.

Witt (ŭit) Charles Ralph, usonano, dentkuracisto. Nask. 27 marto 1895 en Topeka (Kansas). Kunfondinto de EG en Los Angeles kaj Long Beach (Cal.)

Witteryck A.J., belgo, presisto. Mortis 69 jara 3 jul. 1934 en Asse­brouck (Brugge). Pioniro de E, en 1904 fondis la ruĝan EG. Estis dua prez. de BLE. Estis ankaŭ LK. Trad. al la flandra lernolibron de Cart kaj Pagnier, verkis kaj eldonis diversajn lernolibrojn kaj legolibrojn. Gvidis multajn kursojn. Kunlaboris je la „Belga Sonorilo“, „Tra la Mondo“, „Belga E-isto“, „The British E-ist“.

Wollmann (volman) Franz, aŭstro­germano, d-ro, landlernej-inspektoro, «kortega konsilanto». Nask. 12 febr. 1871 en Kriesdorf (nun en Ĉeĥosl.). Dir. de la ŝtata ekzamen-komisiono por E en Aŭ., pri kies fondo li multe klopodis (1925). Lektoro por E ĉe la ŝtata Teknika Altlernejo kaj ĉe la Urba Ped. Instituto en Wien. Komitatano de UEA.

Woud Gerrit, nederlandano, fabriklaboristo. Nask. 20 aŭg. 1886 en Zaandam. Lernis E-n en 1912 kun sia edzino. Pioniro de E en sia regiono. Kursoj, agado en la sindikata movado.

Wright (rajt) Isaac Henry, anglo, inĝeniero (il-maŝinoj, dentradoj). Nask. 14 nov. 1873 en Keighley. Sekr. de Teĥ. Inĝ. Inst. E-isto de 1903. Fondis grupon en Coventry, 1908 kaj en Northampton, 1911. Unua sekr. de Mezlanda Fed. Prez. de Okcident­mezlanda Fed., 1929–32.

Wu Ta-kwang, ĉino, licenciato (Peking. Univ.), magistro de politika scienco (Columbia, Usono), direktoro por publika instruado en Canton, 1925. Nask. 1887 en Canton. Fondis E-Instituton kun urba subvencio, 1926, ĝia direktoro, 1927. Gvidas la movadon kun Hsu, Sinpak kaj Kenn. Vojaĝis Eŭropon kaj Amerikon, 1928, revenis en Canton, 1931. Fondis E–bibliotekon. Prez. de Cantona EA.

Wunderlich (vunderlij) Elisabeth, germanino, sekr. Nask. 6 sept. 1889 en Dresden. 1910–17 en la G. E–Librejo en Leipzig. 1921–29 oficistino en la E-fako de la Leipziga Foiro. 1918–20 sekr. en la Saksa E-Instituto, de 1923 ĉe la E-Instituto por Germanujo. Ŝia tasko: administrado de la Ŝtata Saksa E-Biblioteko; prilaborado de diversaj statistikoj (ekz. la tutmonda statistiko en 1928); vasta korespondado. Preciza laboro, nelacigebla diligento.

Wurmbrandt Max, rumano. Nask. en 1901. E-isto de 1923. Faris kursojn en Fokŝani kaj Bucuresti, estis sekr. de RES. Trad. el rumana lingvo por LM kaj HDE.

Wüster (vister) Eugen Bernhard Caspar, germano, doktoro-inĝeniero. Nask. 10 okt. 1898 en Wieselburg, Aŭstrio. Verkoj: a) Tradukaĵoj: Kabanov, «La germana inteligentularo kaj la milito» (el la rusa lingvo, kun Maske), 1917; «La efiko de la U–boata milito» (el la germana kun alia), 1917; «Pilorio» el la G, kun aliaj), 1917; Hauff «La Kantistino» (el la G), 1921; Chamisso: «Petro Schlemil» (el la G), 1922 b) Traktaĵoj pri la E-movado aŭ lingvo: «La lastaj tagoj de l’ Majstro» (kun aliaj), 1921; «Die Bedeutung der Welthilfssprache E für den Techniker», 1921 kaj 1924; «Die Verhaltniswörter des E», 1923; «Int. Sprachnormung in der Technik», 1931; c) Vortaroj: «La oficiala radikaro», 1923; «Maŝinfaka E Vortaro», 1923; «Enciklopedia Vortaro E-G», 1923, 1925, 1926, 1929, ĉe Hirt und Sohn, Leipzig; «Z Radikaro», 1927. Gravege signifa sciencisto de E. De li devenas la vorto Esperantologio, kies ĉefa kulturanto li estas. Lia granda Enciklopedia Vortaro E-G estas la plej funda kaj detala registro de la Z-a lingvo-uzo. Liaj esperantologiaj artikoloj profunde kaj klarvide sekvas la strukturon de la lingvo kaj grave kontribuis al la scienca fikso de la E-a vortsistemo. Tre grava estas lia laborado pri la teknikaj vortaroj.

Y

Yagi (jagi) Hideo, japano, d-ro med., prof. de medicina fakultato de Okayama. Del. de UEA en O. Nask. 18 aŭg. 1899 en Nada, apud Kobe. Ekkonis E-n en 1914. En 1919 fondis grupon en Tria Nacia Kolegio, 1920 ĝian organon «Libero». Verkis: «Kurslibro de E», 1921; «J-E Vortareto» (kun Sakurada, Yasuda, Okumura), 1922; «Fremdlingva Problemo en J-ujo» (J), 1924. Kelkaj medicinaj artikoloj en E.

Yanagida (ja-) Kunio, japano, verkisto, patro de J-a folkloro. Nask. 1875 en Tiba-ken. Unu el la dir. de JEI.­(Kuw.)

Yarworth (jarŭoth) Reginald Jo­seph, anglo, sekr. de akcia kompanio. Nask 4 jul. 1893 en Grimsby. Verkisto de bonhumoraj noveloj, artikoloj kaj poemoj por diversaj E-revuoj.

Yelland (jel’end) Ernest Edward, anglo, ekskontoristo, gvidanto de Int. Hejmo E-ista en Aspremont, apud Nice (A.M.), Francujo. Nask. 19 jun. 1880 en Devonport. E-isto de 1906. Fondis: «Tri Urboj E Grupo» (Plymouth Devon), 1908. Prez. de Londona EK tri jarojn. Instruadis E-n dum 5 jaroj en vesperaj lernejoj publikaj en London, gvidis kursojn de 1908. Trad. «La Granda Vizaĝo el Ŝtono», 1920.

Yelland Theresa, rusino, edzino de E.E.Y. Nask. 26 jan. 1882 en Poti (Kaŭkazo). Geedziĝo per E; E estas familia lingvo. Red. dum tri jaroj la gazeton «Liberpensulo». Vojaĝis tra Eŭropo 1926–30 kun sia edzo proprakoste por propagandi E-n. Dum 5 jaroj kune kun sia edzo publike paroladis pri E en Hyde kaj Finsbury Parkoj, London.

Ysner Henry, svedo, instr. popollerneja, abelbredisto. Nask. 21 sept. 1893 en Ysane. E-isto de 1929. Fond. kaj prez. de loka grupo en Hallevik. Kursoj, ankaŭ lernejaj; prelegoj, ankaŭ perradiaj.

Ysselstein» (iselŝtejn) Simon Joris, nederlandano, instr. Nask. 8 marto 1879 en Yselmonde. E-isto de 1912. En 1913 foriris al Ned. Hindujo kaj prop-is en urbo Soerabaia, poste ankaŭ kun predikato Kyftenhelt; artikoloj, rezolucio por E de la instr. ligo, 1928. En 1929 li forlasis Hindujon kaj ekloĝis en Schiedam, kie li sukcesis oficiale enkondukigi E-n en la vesperaj kursoj por plenkreskuloj. Gvidis kursojn ankaŭ por senlaboruloj en S. kaj en Rotterdam.

Z

Zabilon D’her Ranfaing (zabilong-der) Jeanne (ps. Evidino), francino, prof. de korekta prononcado. Nask. 26 jan. 1868 en Limoges. Interesiĝas pri dekoraciarto. Dediĉas sian vivon al la malfavoritoj de la naturo: surdmutuloj, balbutuloj, blinduloj. E-iĝis en 1895, tuj apostolis per paroladoj, artikoloj, kursoj. Instruis la blindan Hélène Giroud. En 1897 publikigis kurson specialan por stenografiistoj kun granda sukceso. En 1898 organizis la unuan prop. paroladon en Lyon. Pro senlaca propagando kaj sindonemo ricevis la medalon de «Tauring-Club» (1902). Organizis sola int. loterion por la tutmonda blindularo (tri reĝinoj kotizis), kaj ricevis la titolon «Bonfaranta Feino». Zorgis pri la blinduloj en kongresoj. Krom noveletoj en E-aj gazetoj kaj poezio, ŝi tradukis de Serre: «La hipotezoj pri Lourdes», 1912.

Zakrzewski (zakŝevski) Adam, (ps. Z. Adam), polo, scienculo, en siaj lastaj jaroj estro de l’ statistika sekcio ĉe l’ Varsovia Magishato. Nask. 1856 en Podola gubernio (Rusujo), mortis 1 nov. 1921 en Varsovio pro aŭtomobil-akcidento. Finis la fizik­matematikan fakultaton de la Peterburga Univ. Verkis multajn librojn, kunlaboris al la pola «Granda Enciklopedio», ktp. Unue studis Volapükon pri E okupis sin ŝajne jam en 1894–95. Poste studis ankaŭ aliajn lingvoprojektojn, eĉ kreis en 1896 «Lingva International». Fine li revenis al E kaj partoprenis la l-an UK-n. Apartenis al la unua Varsovia ES kaj en 1908 estis kunfond. de PES. Verkis valorajn artikolojn pri E por gravaj polaj ĵurnaloj. Fervore kunlaboris ankaŭ por la E-a gazetaro. Speciale frapantaj per multscio kaj trafa inteligenteco estas liaj artikoloj refutantaj Idon, Antidon kaj alian reformprojektojn. La unua tuŝis la demandon «Pri transskribo de propraj vortoj.» Verkis profundan gramatikon kun sintakso. Ankaŭ pri E kompilis statistikan verketon: «E en unua dudekjaro», 1908. Lia ĉefa verko: Historio de E» (1887–1912). Pollingve aperis lia granda studverko: «L.I.- Historio — Kritiko — Konkludoj.» Estis L.K. — E. WIESENFELD